Bonvenon al mia hejmpaĝo.
Mia nomo estas Razen
Manandhar. Mi naskiĝis kaj loĝas en Katmando, Nepalo, kiu estas unu el
malgrandaj landoj apud la Himalajo en Sudazio. Mi lernis Esperanton en
1990 kaj daŭre ligas min al la loka movado. Ni havas nian landan
asocion nomatan "Nepala Esperanto-Asocio", kiun ni fondis en 1990
lerninte la internaican lingvon. Kiam ni fondis ĝin, ni ne eĉ sciis,
kiel funkcios la asocio. Mi prezidis ĝin de 2006 ĝis 2008. Laŭ la
statistikoj ĉirkaŭ 600 homoj jam lernis la internacian lingvon en
Nepalo.
Mi kompilis Nepal-Esperanto vortaron, kiu
estis eldonita en la marto 2009. Ĝi havas ĉirkaŭ 7000 vortojn. De 1991 mi laboradis pri
ĝi kaj dank' al helpo de kvar-membra komitato ĝi estas nun preta. Vi povas
elŝuti ĝin rekte el <http://nespa.saluton.dk/vortaro>.
Samtempe, mi sukcesis eldoni vojaĝrakonton pri mia partopreno en
Internacia Himalaja Renkontiĝo "Vojagxo al Muktinath": mi umis en la Himalaja montaro kun
ĉirkaŭ 20 diverslandaj geesperanstisoj. Mia libro pri folkloraj nepalaj
rakontoj kaj vojagxo al Japanio ankaŭ atendas eldonigxon.
Mi estas individua membro de
UEA (dank' al certa fonduso, kiu pagas por mi) ekde 1994. Mi estas
fakdeligito pri ĵurnalisto, budhismo kaj instruado. Cetere, mi estas
membro de Pasporta Servo kaj ĝuas gastigi geesperantistojn de tempo al
tempo en mia hejmo. Mi ankaŭ fariĝis membro de TEĴA, la organizo por
esperanto-ĵurnalistoj.
Mi partoprenis la 79an UK en Seulo,
Koreio (1994) kaj la 92an UK en Jokohamo, Japanio (2007). La unua
partopreno estis aranĝita dank’al persona helpo de s-ro Kim Jong Ĝin
kaj la dua partopreno – dank’ al invito de Japana Esperanto-Instituto
kaj helpe de s-ino Doi Ĉieko.
Mi gvidas la retrondon de Nepalaj geesperantistoj "nepalespernato" <http://groups.google.com/group/nepalesperanto>. Ĉiuj nepalaj
gesamideanoj kaj tiuj, kiuj interesiĝas pri la nepala Esperanto-movado
estas bonvenaj aliĝi kaj partopreni en diskutoj.
Mi estas
freneza bloganto. Mi volas malkaŝi min en la blogo, por ke neniu
demandu min pri mi - simple, mi ne kredas je sekretoj. Bv viziti rekte
la www.razeno.blogspot.com. Do, tie troviĝas informoj pri Nepalo, ĝia
politiko kaj kulturo, socio kaj nepre pri Esperanto-movado de Nepalo.
Mi devas mencii, ke la blogo estas nur mia neoficiala impreso pri ĉio.
Vi povas ekkoni min rekte pere de mia blogo.
Mi ŝatas ĉion sub
la ĉielo kaj amas ĉiujn, kiuj amas min. Mi preferas labori por kaj pri
vivmaniero, homaj, etnaj kaj lingvaj rajtoj, arto, kulturo, lingvo,
hobio kaj profesio k.t.p. Mi estas ĵurnalisto profesie. Laborinte en
anglalingvaj ĵurnaloj "The Kathmandu Post" kaj "The Himalayan Times",
nun mi atendas novan laboron. Kaj, poste mi laboris por registara
komitato por pristudi kulturon kaj festivalojn de Nepalo.
Se vi havas ion demandi pri mi, mia lando kaj ĝia Esperanto-movado, bonvolu skribi al mi: razeno(a)gmail.com. Kaj cetere, mi atendas viajn sugestojn por plibonigi, beligi kaj esperantigi mian hejmpaĝon.
Dankon por via vizito.
(Oficiale, mi nomiĝas Rajendra Manandhar)
