"Ĉu estas via unua fojo en Japanio?" demandis al mi la virino ĉe la giĉeto kiam ŝi akceptis mian pasporton. Mi estis staranta en longa vico por atingi al ŝi post kiam mi iris en la flughaveno el la aviadilo. Mi simple respondis kun konfuzoj sur mia frunto,"Jes".
Mia koro batis rapide kiam ŝi diris al mi ke mi sekvu iun viron en alia ĉambro. Mi devis atendi ĉirkaŭ 15 minutoj dum li faris ion en alia ĉambro kaj mi sole sidis en la malplena ĉambro kun multaj benkoj. La viro poste donis al mi mian pasporton kaj diris ke mi iru al la sama giĉeto.
Estis kiel mia sonĝo realiĝis kiam la virino kun rideto redonis al mi mian pasporton kaj diris, "Dankon. bonvolu trovi vian vojon malsupren". Mi vidis ke mi vere eniris Japanion. Estis ĉirkaŭ 8.30 matene laŭ japana tempo. Mi malfermis mian pasporton kaj vidis kej ŝi jam aldonis malgrandan pecon de papero en en ĝi. Jen sukcese! Mi forgesis mian lacecon kiun donis al mi sendorma vojaĝo. Mi senpatience atendis mian valizojn kiuj venis antaŭ mi post eta atendo.
Mi puŝis mian valizaĉaon en ĉareto kaj regardadis kun kuriozaj okuloj eksteren ekster la pordo. Antaŭ ol mi serĉu konatajn vizaĝojn, kaptis min iu viro kun esperanto-flago. Estis S-ro Doi, kaj li tuj konis min. "Ĉu Razen?" li demandis. Mi poste vidis ke ankaŭ estis malantaŭe S-ino Doi, mia prizorganto dum mia restado en Japanio. Do mia ĝojo dekoblis ĉar mi nun povis atingi al 92a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo senprobleme.
Mi tuj forgeis ke mi devis trapasi preskaŭ tuttagan flugon - de Katmando ĝis Bankoko kaj denove tutnokata flugo de Bangkoko ĝis Narita. Jen mi gustumis frukton de sukceso. Estis nekredeble varma ekstere, sed por mi estis same freŝa kiel printempa vento.
Estis freŝa veturado per la bela "hibrida" aŭto de ges-roj Doi. La flugaveno esis ĉirkaŭ 60 kilometroj for de Tokio kaj ni rekte celis al Jokohmo - la kongresurbo, kie vivas ankaŭ ges-joj Doi. Eble post unu horo kaj duono ni atingis al la kongresjo kaj vidis ke la kongresaj libroj estis pretaj. Poste mi iris al la hotelo kie mi restos kaj denove vizitis la 24-hora oficejo kie oni laboris por eldoni ion por la kongreso. Mi kaptis ŝancon uzi reton kaj sendis malgrandajn mesaĝojn al mia familio kaj oficiejo pri mia sekura atingo al Jokohamo - estis tiom multekostas ĉi tie. Kaj mi ankaŭ informis al kelke da konataj esperantistoj pri tio. Ankaŭ estis ĝojinda ke vic-estro de la kongresjo mem eklernis Esperanton - tio nepre estos granda helpo por la movado.
Estis alia vizito al iu maljuna esperantisto kiu estis laboranta kaj mi tre ĝojis ke troviĝas maljunaj vizaĝoj en Esperanto-mondo de tiu ĉi parto. Ni iris por tagmanĝi al itala resturacio Dolphin kie estis invitita S-ro Wajiku Iwanistky, kiu estis ruso sed vivas en Japanio de 20 jaroj en Jokohamo. Mi tre ĝois poste viziti al lia hejmo kaj babilis pri multaj aferoj pri Nepalo kun la gesinjoroj.
Finfine mi atingis al la bela hejmo de gs-roj Doi, kie mi vidis grandan afiŝon de UK ĉe la strato. Estis speciala kvartalo kie nur troviĝis privataj domoj, malgrandaj sed ege belaj. En la domo, mia ĉambro estis preta. S-ino Doi montris al mi la belan domon kaj ŝian grandan oficejon - estis same kiel laborejo de granda kompanio komerca - kun du imac komputiloj, kopiiloj kaj centoj da libroj en ŝrankoj kaj kuŝantaj sur planko ktp ktp. Ekstere, mi vidis ke esperanto-libroj kuŝis exc sur ŝutparoj kaj aliaj lokoj. Post freŝiga duŝo, mi kuŝis kaj dormis feliĉe.
Poste mi havis ŝancon esplori en ilia Esperanto-bibloteko. Estis kvazaŭ historio de Esperanto mem - mi vidis jarlibron de 1934! Kaj estis centoj da libroj el diversaj anguloj de la mondo. Estis vere la atestilo de longa historio de japana Esperanto-movado. Mi vidis ke la Orienta Revuo ekeldoniĝis antaŭ 50 jaroj. Historio instruas nin, mi kredas. Kaj poste ni kune sidis por bongusta vespermanĝo. Estis mia unua manĝado en japana hejmo.