Estis eksciita sperto hodiaŭ. Mi lasis la hejmon kaj ges-roj Doi gvidis min ĝis la trajnstacion por veturi al Tokio kie mi partoprenos en la Nitobe Simpozio. Kiam mi aŭskultis la klarigojn de S-ro Doi hieraŭ vespere, mi tute ne povis imagi ke mi vere ekveturos. Mi nur volis ke mi evitu ĝin iel. Sed, samtempe, ankaŭ estis oportuno por mi sperti la solan vojaĝon -- fakte estis minaco kiun mi volis akcepti. Doi donis al mi ankaŭ la biletkarton kaj telefonkarton. Do mi ne devis elspezi monon. Jes, mi iom da monon ricevis ankaŭ por elspezi intertempe.

Mi vere timis uzi la trajnon por unua fojo ĉar mi estis preskax certa ke mi perdos la vojon kaj mi nur sencele vagos laŭ la nenkonataj stratoj. Ne gravas. Mi memoris kion S-ro Doi diris - ke mi nenion perdos se mi ne sukcesos sed mi gajnos abundan kuraĝon travivi en Japanio se mi sukcesos. Certe mi sin kuraĝigis kaj iris en la vagono laŭ la instruo. Mi komencis el stacio de Kanazawa-Bunko (proksime de kie mi loĝas) kaj iris al Shinagawa per la keikyuu-linio. De Shinagawa, mi iris al Kanda kaj de Kanda mia fina stacio estis Yotsuya. De Yostuya, mi povis iri ĝis la Sofia University (Joochi Daigaku) per piedoj. Mi staris en tri vagonoj dum pli ol 45 minutoj! Ĉirkaŭ la nekonatuloj, kiuj ĉiam kurioze rigardadis min, tiom ke mi ne povis eĉ demandi ilin. Policanoj helpis min kaj jes, iu sinjoro demandis al mi en iu stacidomo ĉu mi perdis la vojon. Mi respondis al li ke mi nur atendis iun  trajnon. Do, estis afable en la homamaso, ĉu ne? Mirinde, ke japanoj vivas tiom rapidan vivon. Ili simple uzis la trajnon por dormi. Dormante ili vojaĝas - tio signifas ke ili ne povas trovi tempon eĉ por dormi. Mi pensis, sen mono, mi estas pli feliĉa ol ili en Nepalo.

Estis en la 17a etaĵo de la 2a domego de la universitato kie okazis la simpozio. Mi ne povis vidi Hamzej sed estis Giridhar kaj ankaŭ mi povis saluti al Praval Dasgŝupto. La simpozio estis en tri lingvoj - la angla, la japana kaj Esperanto. Mi tvosi ke multaj homoj, eĉ esperantistoj emis uzi la angla kvankam ili havis bona servo de tradukado. Krom homoj, la ejo mem estis interesa por mi. Mi povis vidi la urbo   en panoramo tra fenestroj.

Estis nepre interesaj prelegoj pri ligvaj aferoj. Jen la titoloj kaj prezentintoj:

1.1.Unua tutmondiĝo - Eŭropa gramatiko en Azio - Jean-Claude Hollerich
1.2. La  Nitobe-procedo en Azia kunteksto - Humphery Tonkin
1.3. La interponta idearo de Nitobe Inazo kaj helplingvo
2.1 Internaciaj lingvoj, fremdaj lingvoj kaj minoritataj lingvoj: inerrilateco de lingvaj problemoj - Kimura Goro Christoph
2.2 Sukceso kaj malsukceso en lingva plano por eŭropaj lingvoj en aziaj nacioj - Richard B Baldauf
2.3 Lingvaj Homaj Rajtoj (LHRj) en edukado - tro malmulte, tro malfrue? - Tove Skutnabb-Kangas
3.1 Kion siginfas "Eŭropa"? Hugo Cardoso
3.2 Rusa kultruro kaj japana socio: La rusa lingvo en la komenco de la 20a jarcento en Japanio
3.3 Eŭropaj lingvoj kaj Mongolio - Zegiimaa Choidon
3.4 Reviviĝo de la portugala en Azio - Atsushi Ichinose
3.5 La franca lingvo en la japana socio - Izumi Kunihisa
3.6 Esperanto por venki Eŭropon: Soci-evoluisma interpreto en Japanio - Usui Hiroyuki

Mi estis bona aŭskultanto. Mi ne volis paroli kaj mi ne sciis ĉu mi rajtis paroli inter tiuj inteligentuloj aŭ ne. Sed, post kiam Tove diris ke instruado en la indiĝenaj lingvoj en kelkaj landoj estas bona indiko de lingvaj homaj raitoj. Mi staris kaj montris ke mi ne estis kontenta. Mi diris ke mi venis el Nepalo kie troviĝas ĉirkaŭ cent lingvoj sed la registaro kaptas nur unu lingvon kaj aliajn lingvojn oni ne rajtas uzi en publikaj aferoj. Nur instruado de la indiĝena lingvo en vilaĝoj ne portas ian signifon se ili ne povas izu ĝin en registaraj oficejo, lernejoj, policejoj, tribunaloj kaj hospitaloj. Mi petis le rajto devas signifi rajton uzi ĝin kaj vivi per ĝi, ne por lernado.

Dum la tempo por tagmanĝo mi hazarde iris ekstere sur la strato por manĝi. Danke, mi trovis S-ron Nagase Yoshikatsu (el Nagoya), mi povis iri en bela resturacio kie oni donis al mi bongustan japana manĝaĵon. Ankaŭ estis interese vidi junaj kalneroj, kiuj ofte kriis.

Do, estis mia saĝa decido ne eviti ĝin kaj sincere partopreni la simpozion. Mi vere konis Esperanton per la okuloj de neesperanstistoj.

Ankaŭ estas ineresa ke nepalanoj en Japanio volas renkonti min ĉi tie. Pli interese, mi trovis ke iu virino kiu lernis Esperanton en 1991 en Patan jam venis en Japanio eble por labori, kaj ŝi povis eĉ skribi kelkajn vortojn en Esperanto. Tre bedaŭrinde, ŝi ne povos viziti al la kongresejo.  Nepre mi ankaŭ volas renkonti ilin kaj, kiel ili proponis, mi ankaŭ volus prelegi pri iu aktuala afero en Nepalo. Kaj samtempe, mi mem ankaŭ volis renkonti ilin por ke mi komprenu kian problemon la laborantoj nepalanoj frontas (por ke mi verku artikolon en la angla por mia ĵurnalo). sed vero en Japanio estas ion alia -- mi ne povis iri de unu loko ĝis ali loko. Swarna (eble ) proponis ke mi prelegu la 12an de aŭgusto. Estas ja libera tago por mi sed mi ne scias kiel mi povos trovi ilin.

Estis preskaŭ nokte kiam mi atingis al la hejmo. Ges-roj gratulis kaj aplaŭdis min pro mia bona reveno.