Matene mi ricevis la T-ĉemizon de g-sroj Oshioka, la Hiroŝima paro. Mi lasis la hejmon de ges-roj Doi. Estis denove malfacila iri al la simpozejo. Kaj, mi devis rekte iri al la hotelo Seaman's Club (Yokohama Escale) vespere. Mia nova vojo de la universitato al la hotelo estis bone klarigita do mi ne timis pri la trajno.
Estis la dua tago ĉe Nitobe Simpozio hodiaŭ. Mi trovis la lokon iom frue kaj iomete sole promenis laŭ la larĝa strato. Estis bela loko kaj mi ĝuis la veturarton de lokaj homoj - tiom okupita strato kaj oni tiel patience veturas. Eble honoro al la regulo estas la eniro al evoluo.
Ankaŭ estis interesaj prelegoj kaj diskutoj - ĉefe temis pri la disvastiĝo de la angla en la aziaj landoj. Jen estas la listo de la prelegtemoj kaj ĝiaj prelegintoj:
4.1 La kultivado de fremdlingva edukado en la japana kultrura kunteksto - Marek Koscielecki
4.2 La nova lingvo-imperia ordo: lecionoj eŭropaj kun tutmonda signifo - Robert Phillipson
4.3 Anlglalingva edukado kaj lingvopolitiko en Japanio - Kawahara Tishiaki
4.4 La rolo de la angla lingvo en Ĉinio - Feng Zhiwei
4.5 Koloniismo, naciismo kaj la disvastiĝo de lingvoj de plivasta komunikado - Joseph Errington
4.6 La angla en la lingvoekologio de Barato - E Annamalai
4.7 La angla en azia scienco - Amri Wandel
5.1 La vivanteco de la gepatraj lingvoj: uzi la tradukadon kiel kultivilon - Probal Dasgupta
5.2 La indonezia inter aliaj lingvoj en Indonezio - Totok Suhardijanto
5.3 Lingva situacio d eĉinaj naciaj malplimultoj - Yang Zhiqiang (?)
5.4 Defioj por Japanio kiel multlingva socio: helpo ne estas nur alilandanoj - Hirakata Fumiya
Fine okazis diskutetoj pri kunmetitaj rezolucioj. Venis tiom multe da komentoj. Mi tre ĝojas ke japanoj mute monstri instereson pri la angla lingvo en Japanio kaj pri neceso de multligveco - kaj pri minoritatoj kaj pri enmigrantoj.
La simpozio, organizita je memoro de Nitobe, nepre estis laŭdinda parto de la UK, sed mi ne povas kompreni kial homoj tamen tro multe parolis en la angla kaj pri angla. Ne gravas kiom ajn ili parolas en kaj pri Espernto kiel internacia lingvo, ili ankoraŭ ne povsi lasi la ombron de la angla. Eĉ famaj esperantistoj parolis en la angla, kvankam ili scias ke troviĝis bona traduka servo kaj ĉiuj povos aŭskulti ĉion en la angla. Mi mem vivas per la angla ligvo (kiel ĵurnalisto de angla ĵurnalo) sed mi ne tiom alte taksas ĝin. Ĝi nur estas lingvo, kiu donas al mi rizon, tre simple.
Tre ĝoje, mi vidis al Hamjei post 14 jaroj. Li estas la afable iranano kiun mi konis dum UK en Seuolo en 1994. Mi ĝojis vidi lin. Kaj ankaŭ ĝoje ke mi povis saluti al S-ro Renato Corsetti persone. Poste mi povis iomete paroli kun kelkaj gesinjoroj kiuj interesiĝis pri Nepalo.
Kaj min hazarde salutis S-ro Nawa Katsuo, kiu venis en Nepalo por lia esplorado kaj bone parolas la Nepali lingvon.
Mi revenis al la hotelo kun Hamzei kaj estis denove interesa sperto en la trajno. Ĉar li volis gvidi min laŭ nova vojo, mi silentis.
La kunveno de invititoj jam komenciĝis kiam mi atingis al hotel Escale. Mi ĝojis vidi la homojn kiun JEI kaj lokaj geesperantistoj inviis kaj zorgis dum la partopreno. Mi ĝoje renkontis Indu, Shree kaj Apsana. Kaj estis ankaŭ aliaj invititoj kun kiuj mi volis korespondi sed ne bone sukcesis, eĉ post fondiĝo de yahoogrupo Jokohamo. Ni prezentis sin je enkonduka rondo, kiel ĉiam okazas kaj same kiel ĉiam, ni forgesas nomojn de niaj geamikoj.
Krome mi ĝojis renkonti S-ron Nomra Tadacuna. Li estas mia kuraĝiganto por Esperanto-movado, kun kiu mi korespondis ekde 1992. Mi precipe memoras lin pro lia daŭra kuraĝigo al verkado de la vortaro Esperanta. Li multe maldikiĝis kaj maljuniĝis en lastaj jaroj. Estis ege malfacila por mi memori lin. Li ne estis tia kiam mi vidis lin en Seulo en 1994 (imageble, estis antaŭ 14 jaroj).