Estis la unua tago de kongreso. Ni iris matene al la kongresejo, kun invititaj geamikoj. Reza gvidis nin. Estis bela pejzaĵo apud la maro kaj aro da ŝipoj/boatoj. Estas la unua fojo mi vidis veran ŝipon en Japanio. Kiel ĉiam okazas kun montanoj, mi levis mian manon kiam mi renkontis ŝipon.

Wang Shanshan miris ke japanaj virinoj vestas pli longe ol Ĉininoj. Mi neniam estis en Ĉinio, sed jes, mi tion povs diri ĉar mi vidis ilin en Singapuro. Ankaŭ mi surpriziĝis ke virinoj de Japanio vere "dece" vestas sin. Dece en krampoj, ĉar mi kaj ŝi konsentis ke ne devas esti ke tiuj virinoj kiuj mallonge vestas sin estas maldecaj aŭ malmoraloj.

Ni eniris la grandan kongresejon, unu el grandaj konsruaĵoj de Jokohamo, kun eble 50 etaĵoj. Mi povis renkonti novajn kaj malnovajn geamikojn. Rita salutado okazadis - neniu memoras kiu kiam kiun renkontis, sed ĝojo estis en ĉies vizaĝo. Homoj el ĉiuj kontinentoj, eble el preskaŭ ĉiuj landoj kunvenis. Ili ne memoris de kiu lando ili venis kaj al kiu raso, kasto, gento aŭ religio ili apartenis al, sed ili nur memoras ke ili kapablas komuniki kun ĉiuj per la sama simpla, logika kaj neŭtrala lingvo -- vere, "homoj renkontis homojn". Ĉu ne estis pligrimoj?

Inter alie, mi ĝois renkonti malnovajn geamikojn - Franziska, Kido, Onklo kaj Ŝloŝilo. Poste mi vidis Atilion dum la komitato-kunveno. Mi poste iris al kunsido por unu-fojaj kongresanoj, estis vere utila por mi.

Mi iris eksetere kun Shree kaj Indu kun Franziska. Ŝi gvidis nin al proksima resturacio "World Porters" Kido helpis nin trovi bonan kaj simplan manĝaĵon.  Kiel kutime, ŝi devigis manĝi multege...krom nia manĝaĵo, ŝi denove donacis iom da pano por mi.

Estis interkona vespero kaj same okazis la ekspozicio de asocioj, tiel nomata "Kongresa Foiro". Ĉar ne estis tablo por Nepala Asocio, ni ne povis havi nian proporan ekspozicion. Kaj mi demandis min, kion ni ekspozicius se ni havus ĝin krom la anglaj flugfolioj de Nepala Turisma Oficejo?. Mi bedaŭris, kia estos imago de Nepalo se ni povus meti la Esperanto-vortaton de Nepalo aŭ iu alia libro en Esperanto. Antaŭ ol nia foriro el Nepalo, mi aŭdis ke Indu prenis ekzemplerojn de Montejo kaj libroj verkitaj de Mukunda. Indu diris ke ŝi donis la sakon al Hori kaj li aranĝos la lokon por ni, sed li estas tiel okupita je kongresaj aferoj ke... Tamen mi kaj Indu sukcesis trudi sin al la tablo de Korea Esperanto-Asocio kiam ili ne havis ilian materialon. Kaj, ni ne havis ion "verdan" por meti sur la tablo. Kaj, dum tiu tempo, ni ne sciis kie niaj kamaradoj - Shri kaj Apsana estis. Poste ni volonte lasis la tablon ĉar venis libroj el Koreio. Do, mi okupis min al la budo de Budhanoj kaj proponis ke mi volas labori por la paca religo, kiel reprezentanto el la lando de Budho mem. Ankaŭ bedaŭrinda ke nur malmulte da homoj estis en Japanio kiun volas dedici sin al Budhista Esperanto-Ligo. Mi iam aŭdis ke Japana ligo de Budhistoj-Esperantistoj estis tre forta.

Post la ekspozicio, ni volis iri al ZAIM, kie estis diversaj programoj por junuloj. Mi atendis al Indu kaj Apsana sed ili ne estis pretaj ankaŭ. Do mi preferis iri kun knabinoj el Vjetnamio. Ili tre bone parolis Esperanton kaj jam multe agis dum la IJK. Mi precipe parolis kun tiu, kiu nomiĝis esperante "Luno". Fakte mi iam korespondis kun ŝi ĉar plaĉis al mi ŝia laboro por la reta gazeto "La Amikeco". Ŝi estis bona amikino de Ŝantosh dum IJK. Kaj, ŝi bone remarkis ke preskaŭ ĉiuj el Nepalo estas prezidantoj - mi, de Nepala Esperanto-Asocio, Apsana de Nepala Esperanta Junulara Organizo, Santosh, de Orienta Junulara Organizo.

Ili volis manĝi sed mi ne volis ĉar mi multege manĝis posttagmeze. Ili aĉetis maĝaĵon kaj ni dume babilis. Ni fine rezignis ĉar jam estis malfrua, sed ni ĝois promenadon laŭ la marbordo dum nia reveno al la hotelo.