Estis la dua tago - la tago de solena inaŭguro de Universala Kongreso. Mi pretigis min fru matene kaj iris al la kongresjo sole - estis speciala tago do mi ne volis estis malfrua. Mi kunportis la nacian vestaĵon en mia sako ĉar piediri dum 20 minutoj de hotelo ĝis kongresejo en tiu diketa vestaĵo en la bruliganta suno estos puno. La pordo de halo "Zamenhof" aŭ Minato Mirai, estis ankoraŭ fermita kiam mi atingis.

Estos aro de prelegoj, de vic-urbestro, UEA estraranoj kaj tiel plu. La "lasta" (nepre kiel prezidanto de UEA, ne lasta) prelego de Corsetti tuŝis mian koron, kiel ĉiam. Krom prelegoj, la danco de geknaboj estis tre gaja. Kaj venis tempo por reprezentantoj de landaj asocioj saluti je nomo de sia lando. Estis mia vico saluti je nomo de Nepala Esperanto-Asocio, tion mi faris. Tre bedaŭrinde mi ne povis vidi miajn lokajn samlandanoj ĉirkaŭ la loko.

Post la inaŭgura sesio mi manĝis kun Indu kaj Apsana, kaj reiris al la kunsido de KAEM. Estis Hori, Reza, Lee, Rao, Jialing, Sial kaj Indu. Venis tempo por diskuti pri la Azia Kongreso. Certe mi devas aliĝi min por partopreni al ĝi ĉi tie en Japanio. Mi miris ke ne venis tia oficiala raporto pri la agoj de komisianoj. Venis temo pri Pakistana vortaro sed neniu parolis pri Nepala vortaro. Mi demandis al Hori kio okazas al Nepala vortaro. Mi diris ke ĉar KAEM jam promesis eldoni ĝin, devas esti akaŭ ĝia respondeco observi kial eks prezidanto kaj ĝenerala sekretario ne volis eldoni ĝin. Kaj strange Hori ankaŭ havis saman demandon. Do, ne troviĝis respondo. Indu volis scii kial KAEM ĉiam devas sekvi regulon de UEA! Mi ne povis imagi ke KAEMano povas paroli kiel rebelulo kontraŭ la ĉefa organizo sub kiu staras KAEM.

Estis bone ke oni parolis pri aliaj landoj pri kiuj ni ne ankoraŭ pensis. La Jarlibro de  KAEM estis eldonita. Vere estas garva dokumento pri Azia movado, eble menciinda libro post la Gvidlibro de S-ino Doi. Ĝis havis gravajn informojn pri aktuala Espernato-movado en Azio -- historieto de KAEM, gravaj dokumentoj, nomlisto de ĝisnunaj komisionanoj, projektoj de KAEM, raporto de nia agado en 2006, laborplano inter 2005-2010,  buĝeto de Fondĵo Azio (laŭ ĝi, la elspezoj sume por la jaro 2007 estas 8650 eŭroj. Kaj ĝi informis ke ĝi elspezis 1500 eŭroj por ses nepalaj partorenantoj al IJK) kaj aliaj. Ĝi havas informoj pri landaj asocioj kaj kontakt-adresoj. Pri Nepalo, ĝi sgestas ke oni kontaktu al Bharat Ghimire. Ĝi ankaŭ donas informojn pri Singapura Espernato-Asocio, laŭ mia raporto kiun mi sendis post mia vizito tien en julio. Tamen, mi ne povas kompreni kia ĝi ne havas informojn pri filipina asocio kaj akvituloj de tie.

Ni ĉiuj decidis kune labori por sukceso de la Azia Kongreso kiu okazos en februaro de 2008. Oni jam esperis ke 30 nepalano partoprenos en ĝi.
 
Poste mi renkontis al Plena, mia nova korespondantino el Koreio, kiu donacis al mi belan pendaĵon kun verda stelo. Ni longe babilis kaj poste mi trovis s-ron Simo por plendi. Mi petis lin ke li havu tempon por viziti al Nepalo, aŭskulti al nepalanoj kaj iomete prizorgi nian movadon. Kaj mi ankaŭ petis ke li instigu S-ro Shrestha kaj S-ro Maskey pli aktive agi aŭ almenaŭ observi la movadon. Mi tre ĝojas paroli kun li ĉar laŭ mi neniu alia persono scias la koron de nepala movado pli bone ol li. Li estas unu el la pioniro de nepala Esperanto-movado kiu venis al Nepalo eble en jaro 1958, post Tobor Sikelj kaj insturis al nepalanoj dum naŭ monatoj. Li jam estas en koroj de nepalaj samideanoj de pasintaj 40 jaroj. Dume iuj filmis nin kiam ni konversaciis.

Renkontado kun novaj amikoj daŭris. Mi ne estis tiom eksciita amikiĝi kun nekonatuloj kaj doni mian kartojn al ili ĉi foje ĉar mi scias ke multaj el ili forgesos min post fino de la kongreso. Kaj ankaŭ ne volis foti sin ku nebone konataj kongresanoj. Aŭ almenaŭ mi ne volis stari meze kiam aliaj homoj pozas por grupfoto. Tamen, mi ĝojas kiam mi vidas homojn kiuj konas mian nomon, dank' al miaj blogo kaj hejmpaĝo. Kaj hontinde, mi jam forgesis nomojn de multaj homoj kun kiuj mi longe korespondis kaj ili memoras mian nomon.

Vespere mi iris al la nacia vespero kie mi ĝuis la kremon de japana kultura prezentado. Estis muziko, danco kaj drum-ludado. Sendube, Japanio estas tre riĉa je kulturo kaj ili estas fiera pro ilia kulturo. Nur tiuj homoj komprenas kulturon kiuj havas ĝin.

Poste ni iris por manĝi kun budhanoj. Mi tre ĝojas ke Bill jam bone laboris pri budhaj terminologio. Mi volus esti membro de Budhisma Ligo Esperantita. Estis mia feliĉo reveni al hotelo kun S-ro Gulmo, kiu hazarde loĝas en la sama hotelo. Li rakontis al mi kiel li, filo de kristana pastro, poste interesiĝis pri Budhismo kaj kion li jam faris por Budhismo per Esperanto.