Mi havis interesan diskuton pri nepala Esperanto-movado matene kun Sri. Li komprenas ke estas problemo en Nepala Esperanto-Asocio. Kaj mi ankaŭ scias ke estas malfacila rearanĝi ĉion. Sed, li kredas ke li volas voki kunvnon por harmoniigi la aferon. Mi estas ĉiam pretas estis en tiaj kunvenoj, nur kelkaj homoj ne voas toleri min. Mi deziras al li sukceson.
De matene mi estis en diversaj kunvenoj. Unue mi iris al iu ĉambro kie parolis ruso pri sia sperto en Japanio, poste mi iris al la komuna historio de Ĉinio, Koreio kaj Japanio. Ja estas interesa ke ĉinoj, koreoj kaj japanoj, kiuj spertis la plej malfacilan malamikecon dum centoj da jaroj kaj kiuj verkis centojn da libroj akuzante unu la alian, nun volas verki unu komunan historion. Mi revis legi kiel japanoj akceptis la veron. Tio eble helpos min kompreni ke nuna registaro en Nepalo ankaŭ akpcetos la veron kiel ĝi estis "unuigita".
Poste mi iris al la kunveno pri aziaj religioj. Estis reprezentantoj el Sintoismo, Budhismo kaj Uŭonbulismo. Mi ne povis kompreni kial neniu el Bharato staris tien por paroli pri Hindusimo. Kaj ankaŭ estis malfacila por mi kompreni kial Uŭonbudlismo ne estas parto de Budhismo. Mi volis paroli pri nepala Budhismo sed mankis tempo. Poste dum duon horo, mi iris ekstere kaj manĝis. Mi sciis ke poste estos gravaj kunvenoj kaj mi ne havos tempon eĉ por manĝi. Manĝinte venis kaj estis komenco de Kleriga Lundo kiam oni parolos pri Esperanto-movado en Azio. Estis interese aŭdi pri la raportoj el diversaj landoj. En mia vico, ankaŭ mi parolis pri Nepalo. kaj klarigis ke Esperanto-movado en Nepalo komencis jam de 1957.Mi ankaŭ diris ke jam ĉirkaŭ 500 homoj lernis Esperanton per nia asocio kaj multaj el ili uzas la lingvon por divesaj afeoj. Kaj, preskaŭ ĉiuj jaroj nepalanoj partoprenas en internaciaj kongresoj.
Mi tre volis partopreni en la kunsido pri retpaĝaroj. Mi volis montri al ili kiel mia hejmpaĝo www.razeno.net kolektas kaj dissendas informojn pri la Esperanto-mondo. Sed mi ne povis ĉar samtempe okazis la Kleriga Lundo pri Esperanto-movado en Azio. Do exc UKoj havas limojn ĝi ne povas permesi al ĉiuj partopreni en ĉiuj ŝatataj kunsidoj .
Post unu-hora paŭzo komencis la malferma kunsido de KAEM kiam venis ĉirkaŭ 100 da homoj por scii pri Azia movado. S-ro Lee Jung Kee prelegis pri Espernato-movado en diversaj aziaj landoj. En vicoj prelegis Bharato, Ĉino, Pakistano, Vjetnamio kaj aliaj landoj. Poste denove venis Mangolio kaj Indonezio. Mi denove klarigis pri la movado en Nepalo - mi parolis pri Tobor, Simo, Esperanto-Scoeto de Katmando, Joakimo, Marko, renkontiĝo, partopreno de nepalanoj en UKoj, verkadoj, Montejo, lecionoj, branĉoj, junularaj agadoj, lernolibroj kaj vortaro. Mi kaptis ŝancon kaj invitis ĉiujn al Nepalo kaj vere paroli kun nepalanoj por pli bone kompreni la movadon.
Dume iu Usonano kritikis prononcon de kelkaj parolantoj kaj li opiniis ke devas estsi internacia ekzameno al ĉiuj esperanto-parolantoj kaj tiuj kiuj ne sukcesas, ne devas havi rajton porti verdan stelon! Li havis logikon kaj mi ankaŭ konsentis ke ni devas paroli ĝis ĝuste. Sed, ni apartenas al diversaj lingvo-grupoj kaj niaj gepatraj lingvoj ofte malhelpas nin prononci kelke da sonoj - mi opinias ke ĉio estas bona se oni parolas esperante kaj daŭre lernas ĝin. Mi volus inviti lin al Nepalo kaj montri lin kiel oni oficiale krokodilas en nia asocio.
Onklo sugestis min eldoni tradukon de paroloj de Zamenhof. Venis demandoj akraj pri kasisto kaj buĝeto de KAEM el multaj homoj. Ili simple volis scii kiom da mono jam estis kolektita kaj kien KAEM ĝin elspezis kaj ĉu oni vere diskutas antaŭ ol oni aprobas tian elspezojn. Sed mi ne povas kompreni kial respondoj ne estis klaraj aŭ, simple, mi ne povis komreni la respondojn.
Jes, mi certe aliĝos al la Azia Kongreso ĉi tie. Estis multe kosta sed mi tre volis. Mi tuj aliĝis ĉar mi sciis ke post la kongreso, ili havos alian kotizon kaj mia aliĝkotiĝo pli altiĝo. Do, mi pagis 50 eŭroj. Estis tro granda monsumo por mi kaj mi petis ĉu povas esti ian specialan kotizon por nepalanoj. Kaj min oni memorigis kio okazis dum Azia Kongreso en Nepalo. Mi nur esperas ke plej multaj homoj el Nepalo partoprenos en ĝi.
Post la kunsido, mi donacis lingvo-gvidilon al geamikoj. Estis la nura Esperanto-donaco el Nepalo. NEJO kaj Orienta asocio havis sian propran varon por vendi. Kaj ni ne ankoraŭ havas ion por donaci.
Ni ĉiuj estis liberaj post la tri-hora kunsido. Eble ĝi estis la plej grava kunsido de UK por mi, kaj ankaŭ por multaj aliaj azianoj. Antaŭe mi pensis ke tri horoj estos tro longa, sed diskutante pri divesaj aferoj, la kunsido mankis tempon kaj oni iel finis ĝin. Pro la sama kunsido, mi perdis esti en la kunsido pri Hiroŝima, devas esti tre grava. Mi tre volis lerni kiel Hiroshimanoj akcpetis la malvenkon kaj ĉu ili estas memorigita pri perdoj de malvenko aŭ ne.
Mi trovis Franciska kaj ŝi invitis min al bankedo sed mi ne ŝatis tiajn programojn. Mi preferis al nokta programon de ZAIM. Plena petis min drinki vinon kaj mi tuj akceptis la inviton. Sed mi devis serĉi reŝarĝilon por mia fotilo ĉar de du tagoj mi ne povis ŝarĝi ĉar en Japanio, oni nur akcptas du pladajn punktojn por ekeltraj linioj kaj mia estis rondaj. Poste mi petis al S-ro Nomra por helpi min aĉeti la adotpilon por mia reŝarĝilo. Li prenis min al la elektronika bazaro malproksime kaj mi sukcesis aĉeti ĝin post vagado dum eble pli ol 30 minutoj. Samtempe mi ankaŭ aĉetis saketon por mia komputilo. Poste ni kune manĝis kaj nomis ĝin ke ĝi etis nia speciala bankedo. Ni havis tempon por renovigi nian malnovan tempon. Mi ne povas imagi, li estas mia korespodamiko dum pasintaj 16 jaroj. Ni babilante veturis al la hotelo per trajno.