Post longa atendo mi sukcesis paroli kun Atilio hodiaŭ matene. Mi unue donis la donacon senditan de Narendra kaj poste temis pri nepala Esperanto-movado. Mi ne devis diri al li ion ajn ĉar li mem bone scias kio helpas/malhelpas nepalan movadon. Fakte li komprenis ĉion post li ricevis leterojn de Bharat kaj Mukunda kiujn ili skribis al Atilio, ĉefe por diri ke NEspA ne zorgos pri eldono de la Nepai-Esperanto-vortaro.

Mi diris al li ke Narendra povas esti venonta kandidato por partopreni en UK en Nederlando. Kaj li demandis nin kian planon ni havas por sendi akvivulojn al UK. Mi ne havis respondon ĉar ĝis nun la mono iel - preskaŭ sekrete - al ni. Mi petis al li ke se vi volas helpi al nepala movado, ne helpu nin kiel KAEM faras. Ĝi sendas monon kontraŭ peto de individuo, la persono elektas lian amikojn por vojaĝi,  kaj poste KAEM raportas ke la mono iris al asocio. Do, mi memorigis lin ke helpo por vojaĝo devas esti malferma kaj ĉiuj havu rajton scii pri tio.

Mi montris al li la manuskripton de la vortaro kaj li promesis tralegi la esperantan parton hejme. Kaj, mi ankaŭ diris al li ke mi verkis vojaĝrakonton kaj folkrakontojn. Espereble li serĉos eldonistojn por miaj aliaj libroj. Kaj mi diris al li ke la vortaro devos esti eldonata de Nepala Esperanto-Asocio. Poste mi povis paroli pri la sama afero kun Franciska. Poste venis Miĉiko, la afable virino kiun mi renkontis en Seulo kaj ankaŭ venis en Nepalo por partopreni en la renkontiĝo. Jes, ŝi tre amas nepalan movadon. Ŝi donacis al mi kelke da bildkartoj kaj poŝtmarkoj por ke mi sendu ilin kun kongresaj markoj.

Mi poste iom restis ĉe tiel nomata "UEA respondas" sed ne povis longe resti ĉar baldaŭ finiĝis. Mi tuj ion volis manĝi ĉar mi nepre volis esti dum tuta periodo en la kunsido pri landaj agadoj. Mi tuj kuris al manĝejo sed trovis min Faro kaj ni iris kune manĝi kun Onklo. Faro regalis min per la manĝaĵo. Dankon al li.

Estis jam la mezo de la programo kiam mi estis en la kunsido pri landaj agadoj. Venis mia vico paroli pri nepala Espernato-movado. Mi mallonge rakontis tion kion mi parolis hieraŭ. Iom da mensogo devis estis por montri belan vizaĝon de Nepalo. Mi ne povis diri al ili kio malhelpas nuna movadon.

La kunveno pri Budhisma Ligo Esperantista (BEL) ankaŭ estis proskime al la fino kiam mi atingis tie ĉar mi okupiĝis pri Azia agado. Post la kunsido ni decidis iri al lu tempolo pri "Shin" buddhismo. Ni iris per trajno, kune estis polino kaj svisino kune kun japanoj kaj koreoj. Estis agrabla loko. Eĉ en tiu moderna urbo, tiu kvartalo estis precipe kvieta kaj domoj ankaŭ estis pli malpli tradiciaj. Kaj, ĉiam paco kaj silento regas budhismajn templojn. La servantoj estis tre tre ĝentilaj.

Por la unua fojo mi aŭdis preĝo budhisma en Esperanto: "Al Budho mi refuĝas...". Kiam mi unue legis ĝin antaŭ kelkaj jaroj, mi trovis ĝin tre absurda kaj hodiaŭ, mi pensis ke nun ĝi estis taŭga metodo preĝi al la universala vero, anstataŭ per Pali aŭ Sanskrit. Kaj ankaŭ "La sutro pri ĉion ampleksana amo (Karaniyamettasutta, el Sutta Nipata 1-8" estis ankaŭ legita. Mi aŭskultis al la prelego de la ĉefo de tiu templo, kies onklo estis fama esperantisto kaj ankaŭ estis ĉefo de Budhista Esperanto-Ligo de Japanio. Dume, li diris ke "ne forĵetante nian pasion, mi povas fariĝi Budho". Tion mi ne povis digesti. Post la fino, mi rekte demandis ke ni nepalanoj ne pova imagi ke ni fariĝu Budho. Mi kredas ke estas fenomeno okazas unu foje en miloj da jaro. Jes, la pastro mem volis scii pri nepala budhismo kaj mi kaptis ŝancon kiel homoj preĝas al Amitabha en Nepalo. Poste ni revenis kaj multe diskutis pri Budhismo kun la polino kiam ni revenis.

Mi rekte iris al ZAIM kun Bill kaj aliaj amikoj por ĉe esti en iu koncerto. Estis tre frua por ni. Do mi estis en librejo malsupre kie troviĝis retservon. Iom post retumado, mi demandis supre kaj oni diris ke la koncerto fakte estas en alia Kannai Hall.

Intertempe okazis io ne fergesebla. Mi iris ekstere kun la mapo en japana lingvo. Mi hazarde demandis al iu sinjoro kiu aspektis tre okupita. Ŝajne, li ankaŭ estis nova en tiu kvartalo sed li gvidis min dum 20 minutoj, demandante la vojon al trapasantoj kaj fine li lasis min ĉe la pordo mem. Estis interesaj, belsonaj kaj energiaj prezentadoj. Post la kvieta eŭropa muziko venis la tradicia japana kanto; tio plej parte temis pri kamparana vivo. Kaj poste venis ŝatataj japanaj drumoj. Ili havas kortuŝajn ritmojn, tertreman rapidecon kaj harmonian melodion. Krome ili bone scias kiel bele prezenti la sonojn de drumoj. Fine veis kunmetaĵo de Japana kanto kaj okcidentaj muzikiloj.

Mi volis reiri al ZAIM aŭ hotelo sed mi ne povis trovi iun ajn el Hotel Yokohama Escale. Poste mi trovis Shanshan kaj decidis kune iri al hotelo. Poste ŝi diris ke ŝi volis iri al ZAIM por rigardi kinon. Kaj mi akompanis ŝin. Sed kiam ĝi komencis mi trovis ke estis tediga kaj mi volis reveni. Mi serĉis por Shanshan kaj mi trovis ke ŝi jam foris. Dank' al helpo de Ishi Nagato mi sukcese atingis al la hotelo. Ishi estas japano sed post studo de ĉinaj literoj, li volas labori en Ĉinio. Li ankaŭ havis itereson pri Bushimo. Mi invitis lin al mia hejmo kaj promesis ke mi gastigos lin dum kelkaj tago.