Hodiaŭ estis speciala tago por ni. Ĉar estis la eksturso-tago, mi ne devis kongresi kun mia peza sako. Kaj, kiel ĉiam, la ekskursoj estis multe-kostaj kaj mi preferis eviti tion. Do, mi volis plani promeni en la tuta urbo (almenaŭ tiom kiom eblos). Matene mi aŭdis ke Japana Esperanto-Iinstituto havis specialan programon por invititoj. Ni ĉiuj estos bonvenigita de JEI. Bonege - estas la loko kie mi tre tre volis iri - mi fakte volis ŝteli la sekreton de ĝia sukceso de 100 jariĝo de la movado.
Je la naŭa ni trovis Tahira atendanta kaj ni per trajno iris al JEI. Veturi kun ŝi estas ĉiam interesa por mi ĉar ŝi havas ion por sugesti al mi. Sur la strato ni trovis kafejon "Esperanto". Estis sufiĉe interesa kaj laŭ mia opinio, tio helpos homojn pensi pri la vorto kaj eventuale ili mem serĉos la signifon. Venis tia ideo en mia kapo post kiam mi elektiĝis kiel la prezidanto de Nepala Esperanto-Asocio. Mi parolis pri ĝi kun kelkaj anoj sed ili ne estis seriozaj.
JEI estis ĉirkaŭ la centro de Tokyo, en la strato nomata Shinjuku. Estis tre okupita larĝa strato - la domo estis ne granda sed situis ĉe la strato kaj havis malgrandan fenestron sur teretaĵo kun ekspozicio de Espernato-libroj. Ankaŭ estis metala vorto Esperato super la pordo kaj sama vorto estis en grandaj literoj sur fenestra vitro.
Mi miris ke ĝi estis tute alia mondo!!! Estis ĉirkaŭ 20,000 libroj, tri komputiloj, eble tri kopiiloj, giĉeto, teo-farejo, kunsidejo kaj kaj kaj. Oho, kiel ili povas aranĝi ĉion. Ne nur temis pri la loko - ili ne havis grandan lokon sed vere zorgas pri ĉio - en malgranda ĉambro ili havas lokon eĉ por vendotaj glumarkoj.
Post iomete da babilado kaj fotado, mi okulumis ĉirkaŭ la libraro. Mi vidis nekredeblan amason da libroj - aranĝitaj laŭ litere, laŭ lande, laŭ temoj ktp. Ili bone zogas ĉiun dokumenton oni sendis al ĝi. Trikinte glacian kafon, ni iris supre kie estis ilia klasĉambro. Ni ĉiuj kolektiĝis kaj S-ro Ishino prelegis pri la historio kaj nuna situacio de JEI.
JEI establisiĝis en 1919 kaj ili sukcesis aĉeti terenon 150m3 da terenon en centro de Tokyo en la jaro 1932. En 1978, ili sukcesis konstrui la domon kaj translokiĝis tien. Ĝi havas kvar etaĵon kaj ili luas du etaĵon por ricevis monan subtenon. Ĉion alion ili faras per la mono ili ricevas per membro kotizo. Kiel mirinde, ĉu ne? Ilia instituto evoluis ĉar ili vere laboris, ne nur babilis kaj ne trompis homojn per falsaj raportoj.
La JEI nun havas kvar personojn dungitajn. Inter alie S-ro Ishino estas tutatga laboranto, kiu laboras kvin tagojn en semajno kaj aliaj estas pagataj minimume. Krome ili havas 12 estraranoj, 2 revizoroj, 13 konsiliantoj kaj 1350 membrojn. Nature oni bezonas almenaŭ kelke da laboristoj por zorgi pri cixo sed eĉ tiam la instituto estas en ordo.
Plej grave, mi lernis ke la sekretario (aŭ direktoro, laŭ nova sistemo) mem ne ĉiam respondas leterojn. Anstataŭe, li ricevas ĉiujn leterojn kaj resendas ĝin al respondeca estraro de tiu fako kaj igas lin aŭ ŝin respondi ĝin. Kaj, ĉiuj estraranoj ne nur havas rajton legi oficialajn leterojn sed ili devas legi ĉiujn laŭ la temo kaj graveco ( la sekretario tie ne uzas sian personan retadreson por asociaj korespodaĵoj). Sammaniere, ĉiuj gravaj leteroj estas konservitaj en la oficejo kaj se venas per la reto, ĝin li presas kaj konservas almenaŭ dum ses monatoj.
La membroj elektas konsiliantojn kaj la elektita konsiliantoj devas kunveni 7 foje en du jaroj. Ili preparas ĉiujn vojojn sur kiu la estraro devas iri por atingi al la celo. Kaj tiu aro ankaŭ elektas estraron por du jaroj. Sed la elekto de la konsilantoj kaj estraro ne okazas en la sama jaro por ke ĉiuj povas facile labori kun nova teamo. La estrara kunveno okazas ses foje en jaro kaj por tio la sekretario dissendas informon per poŝto. Neniu estraro rajtas ne veni sed ili devas skribite peti pardonon se ili vere havas gravan aferon farendan. Mia dio, kial mia asocio ne havas regulojn kiujn oni sekvas? Mi demandas sin. Mi rekte diris ke tian sistemo ne ekzistas en nia asocio kaj ĉio okazas preskaŭ sekete, eĉ tiel ke gravaj decidoj okazas kaj la prezidanto ne scias pri tio.
Kaj sekvis nia prezentado de propraj landaj asocioj. Shree prezentis volis prezenti ankaŭ pri nepala movado. Mi petis lin ke li prezentu pri Ihatario kaj lasu min paroli pri Nepalo, sed li volis paroli pri ĉio kaj mi lasis. Tamen venis mia vico por klarigi pri la historio de nepala Esperanto-movado.
Poste ĉiuj preferis viziti al elektronika bazaro Akiabara, sed mi elektis iri al besto ĝardeno. Ne estis tiel ke mi ne volis iri tien sed mi preferis ne axeti ion ajn ĉi foje. Min gvidis Tahira. Survoje mi povis iomete babili pri la situacio de nepala movado kaj ankaŭ pri la interna administracio de UEA kaj KAEM.
La besto-ĝardeno de Uneo estis belega. Eble tio estis mia plej bona tago en mia restado en Japanio. Estis vere ampleksa kolekto de animaloj, birdoj, fiŝoj kaj aliaj. Denove, estis tiel bone metitaj ke ĉiuj vizitantoj tiel facile povas vidi ilin. Mi neniam imagis ke mi povos vidi kangaruon saltante tiel facile. Sed, bedaŭrinde, mi povis promeni nur duonon. Min pensis ke mi povos promeni ĝis la 5.00a sed tie ĉio malfermiĝis je 4.30. Mi certe venos denove por ĝui ĝin se mi povos havi tempon, mi pensis. Mi ne forgesis aĉeti malgrandan elefanton kaj du belaj foliaroj por Jivitesh.
Tahira rakontis al mi pri senhejmuloj kiuj tendumis en tiu ĝardeno. Strange vivas malriĉuloj en la riĉa urbo. Sed en tiu grandega urbo, tiom malmulte da homoj estas ne kalkulinda. Nur en Katmando troviĝas tiom da homoj kiuj venas el vilaĝos kaj pretendas ke ili ne havas teron en vilaĝoj kaj perforte kaptas teron laŭ la rivero aŭ en antikvaj temploj.
Survoje ni promenis en iu speciala bazaro kie oni ventis malultkoste (kaj kompreneble malbonkvalitajn aĵojn). Mi volis aĉeti ion sed Tahira helpis min kaj diris ke aĉetado tie ne estas saĝa ideo.