Mia hodiaŭa kongresado komenciĝis kun partopreno en la kunsido kie nova estraro de UEA prezentis sin. Estis fakte ĝoja ke nova estraro anstataŭas la malnovan. Ili nature havis tre multe por paroli, promesi, por diri al la tuta mondo ke ili nepre bone laboros. Sed poste okazis tiel ke eĉ partoprenantoj ne povis espremi ilian plendojn aŭ gratulojn ĉar pli multe da tempo la podiumo mem manĝis. Mi ĝojis ke iu sinjoro havis kuraĝon paroli pri la diskriminaco inter la maljunuloj kaj junuloj en la UK. Vere, la ejo por gejunuloj, tn, ZAIM, estis tre kompatinda, se ne estas mizera.
Mi sukcesis gratuli "oficiale" al S-ro Daŝgupto kaj petis lia helpon al nepala movado.
Mi povis iri al la kunsido de Deligita Reto, la listo de nomoj kaj adresoj kiuj promesis helpi al gastoj. Oni diskutis ĉu oni povas majuskuligi la familian nomon aŭ ne. Kaj ankaŭ diskutis kial oni malpermesis doni retadreson en la kongresa libro. Mi informis al ili ke kelkaj amikoj ne volas estis delegito plu do ili devas havi sistemon forĵeti tiujn nomojn.
Poste mi povis iri por manĝi kun Onklo kaj Rose. Manĝaĵo nepre estis bona. Kaj ni renkontis iun usonan paron kiuj multege ĝuis Esperanton kaj la viro diris ke li povis saluti en 30 lingvoj.
Poste mi iris supre sed trovis ke preskaŭ neniu interesiĝas pri kongresado. La homoamaso ne estis tie. Kaj oni povis trovi pli multe da homojn surstrate. Ne gravas kiom ajn la kongreso estas, ĝi tedigas homojn post unu semajno. Ankaŭ ni trovis nian vojon - Mi, Indu kaj Shri sukcesis grimpi en tiu ludejo kaj sidis en tiu vagono kiu portis nin rapidege supre kaj malsupre - feliĉe ke ni ne mortiĝis. Ili tiel bone aranĝis la ludejon en la malgranda loko.
Mi aliĝis al Azia Kongreso kaj pagis 50 eŭrojn. Estis tro granda monsumo por mi kaj mi petis ĉu povas esti ian specialan kotizon por nepalanoj. Kaj min oni memorigis kio okazis dum Azia Kongreso en Nepalo. Mi nur esperas ke plej multaj homoj el Nepalo partoprenos en ĝi. Mi certe partoprenos en ĝi kaj daŭrigos mian agadon serioze en la regiono. Estas jam la mandato de tiu ĉi partopreno.
Kun granda surprizo mi renkontiĝis kun Iela, mia iama korespondantino el Koreio. Mi tute ne povis imagi, la sorto havis tiel. Mi iomete parolis kun Ombro (la esperantisto el Bhusan) kaj ŝi kaptis min. Mi ne povis kredi miajn okulojn kaj orelojn ke ŝi bone memoras min. Mi tre bedaŭras ke mi kvankam bone komencis la korespondadon, lasis je la mezo. Kaj mi ĝojas ke ŝi memorigis min. Mi certe skribos al ŝi poste. Ŝi iam zorgi pri l agrupo Kotopo kaj tio interesis min. Ni iomete parolis kun ŝi kaj ni decidis kune iri por manĝi. Etis tro frue por mi manĝi do mi preferis nur trinki kun ili. Vespermanĝo estis interesa kun Jeol, Iela kaj Ombro.
Iela nuntempe laboras por teo per sovaĝaj floroj kaj la broŝuron redaktis Joel. Do Ni ekbabilis kaj mi ĝojas ke ili havis multe da intereson pri Nepalo. Mi klarigis la aferojn tiel kiel mi povis - pri montgrimpistoj, pri religioj, lingvoj kaj kastoj ktp.
Nokte mi iris al ZAIM kun Iela kaj aliaj, sed ankaŭ ne plaĉis al mi kocerto de japan lingvo kaj revenis sole al la hotelo.