Matene komencis la UEA Komitato 3, kie oni diskutis pri reformacio de regularoj ktp. Tio ne multe interesis min kvankam mi devis lerni la kernon de la UEA admnistracio kiel la prezidanto de la landa asocio. Intertempe, mi sciis ke Indu volis reprezenti Nepalon kiel la prezidanto de NEspA: Tiun laboron nia eks-prezidanto donis al ŝi. Mi feliĉe lasus ŝin fari tion nur se iam montris la deziron al mi. Ĝenerale, prezidantoj de la landaj asocioj estas elektitaj anoj UEa komitato A.
Mi ne plu povis toleri ĝin kaj tuj turnis sin al la kunsido de E@I. La du junuloj, kiuj respondecis pri E@I, rakontis pri la historio de la projekto, disvastiĝo de la programo kaj denove pri iliaj planoj. Tio estis vere utila por mi. Mi provos labori kun aŭ por ili je mia nivelo. Mi scias ke mi estas stulta pri tiaj aferoj sed mi estos ĉe ili.
Post mallonga umado venis tempo por la kunsido pri indiĝenaj popoloj. Do mi volis lerni kiel Esperanto povas helpi la movadon de indiĝenoj kaj konservi iliajn rajtojn. Sed sekvis rakontoj pri kio mi ne interesiĝis kaj volis dormi. Jen finfine mi estis libera. Mi tuj iris al kongresa poŝtoficejo por sendi poŝtkarton al Ursula. Kaj mi ankaŭ havis kelke da katrojn kun speciala ŝtampo por mia kolekto.
Mi tuj iris eksteren por manĝi kaj survoje trapasis biciklo-vendejon. Estis mirinde bonaj kaj belaj bicikloj (sed multekostaj). Mi certe aranĝus monon nur se ili ne estis pezaj. Mi havas limon de 20 kilogramoj da bagaĝo kaj la biciklo mem pezis 12 kilogramojn. Tre bedaŭrinde. Mi eble petos al iu vizitonta janano por kunporti ĝin se li aŭ ŝi ne havas ne grandan bagaĝon. Post manĝado, mi vidis Lunon kaj aliaj el Vjetnamio kaj kune revenis.
Dum mometo, mi ĉe estis en la aŭkcio - estis interesa vidi homoj pagante pli kaj pli por esperantaj raĵoj. Sed poste mi ne povis ĝui ĝin - ne rilatas al Nepalo aŭ mi.
Mi sukcesis sidi kun Hori kaj Lee por paorli pri la vortaro. Hori diris al mi ke li mem ne scias kio vere okazas pri vortaro de Nepalo. Mi klarigis kiel Bharat kaj Mukunda reagis pri la eldono de vortaro. Li iel diris ke la KAEM certe helpos ĝian eldonon, eĉ parte. Tio estas sufiĉe por nepala movado. Tiel la mallonga kunsido fruktodonis.
Morgaŭ estos la fino de la kongreso. Etis tiel planita ke ni de la kongrsejo rekte iru al hejmo de S-ino Doi. Mi pretus iri sole sed mi havis granda valizon. Mi volis solvi la problemon de mia valizo. Mi vizitis al la oficejo de kongreso kaj renkontis ges-roj Doi. Mi petis al ili ke estos tro granda valizo por mi por veturi en trajnoj dum tuta tago. Ili komprenis kaj promesis ke ili portos miajn valizojn al sia hejmo.
Vespere ĝuis ni la internacia vespero. Bedaŭdinde, Nepalo ne estis parto de la vespero. Ni povis nian Espernato-kanton "Diris mia amiko", sed ne okazis. Poste mi reiris al la hotelo kun mallonga babilado kun Franciska survoje, kiu forlasos Japanion morgaŭ matene. Strange, ni eĉ unu fojon ne kune sidis dum semajno. Mi adiaŭis ŝin ĉe la pordo de ŝia hotelo.