Estis malfacile adiaŭi sed tio estas la regulo. Matene mi vekis sin frue ĉar restis iom da pakado. Mi ne sukcesis manĝi sufiĉe. Nenio plaĉis al mi. Simple, mi evitas manĝi kaj preferis trinki sukon.

Luno redonis al mi mian komputilon ĉar ŝi prunteprenis hieraŭ vespere por retumi.

Antaŭ ol iri al la kongresejo, mi sukcesis telefoni al Gyanu Diri kaj ŝi memorigis min ke ke mia programo kun Newa amikoj ne estas hodiaŭ sed nur morgaŭ! Dankon al ŝi. Mi tiom okupiĝis kun kongresaj aferoj ke mi ne povis memori la daton...do mi estis tute libera hodiaŭ. Kaj ĉar mi ankaŭ ne devis zorgi pri valizoj, mi povus promeni ie ajn en Jokohamo. Sed ne, mi vere estis laca.

Mi iris al salona halo kun Vjetnaminoj. Estis preskaŭ preta. La programo estis mallonga sed sufiĉe signifoplena. Post la raporto de la ĝenerala sekretario kaj kongresa rezulucio, la membroj de LKK venis antaŭe kaj ni havis sanĉon saluti ilin. Post la fino, same kiel ĉiam, longe daŭris adiaŭo - la senfina laboro inter geesperantistoj. Estis tiom multe da geamikoj por adiaŭi - kaj la adiaŭo mem ne havas signifon nuntempe ĉar mi povas babili kun iu el Ĉilio aŭ Ĉinio hodiaŭ vespere se mi volas, dank' al reto. Kaj, mi scias ke ne multaj homoj memoros min el l amaso nur ĉar ni bone adiaxuis. Jes, mi certe gajnis kelke da bojan geamkojn ĉi tie kaj ili certe kontaktos min ne gravas ĉu mi adiaŭas ilin aŭ ne - per manprenoj, brakumoj aŭ kisoj.

Mi renkontis Ombron kaj diris al li ke mi hodiaŭ estos libera kaj ni renkontu en ZAIM ĉar S-ino Doi informis nin ke mankis voluntuloj tie.

Subite mi memoris ke la sumo de mono en dolaroj kaj pasporto, kiun mi kutime kunporas ne estis kun mi. Mi timis kaj ŝetis. Mi ne povis decidi kion mi faros. Mi estis certa ke mi ne lasis ĝin en la ĉambro, sed kiu scias ĉu ĝi ne iris al rubujo... Mi tuj iris al la hotelo por ekzameni mian valizon por scii ĉu mi ne lasis ĝin hazarde en mia valizo. Dank' al dio, mi trovis ĝin. Kaj poste mi promenis en la Ĉina kvartalo kaj iris al ZAIM, kie oni ĵus finis la ekspozicion kaj koncertojn. Mi iomete helpis al homoj tie por kalkuli restantajsn Esperanto-librojn. Kiel antaŭ promesis, venis Ombro. Ni havis ŝancon helpi iomete al la Esperanto-pentristo kies pentraĵoj estis ekspozicitaj. Estis nepre honorinda ke tiu 70 plus jara pentristo ne nur amas Esperanton kaj tiel bone parolas sed ankaŭ donas koloron al bunta Espernato-evento per siaj pentraĵoj. Voluntuli por la Esperanto estis tre interesa sperto por mi.

Venis ges-roj Oshioka kiuj ankaŭ veturos al Jokohamo. Ni petis lin ke ni kune veturu tien per lia aŭto. Nia veturo al Jokohamo estis pli facila kaj interesa. Estis mia plezuro denove esti ĉe tiu  bela kaj komforta domo.
 
Estis mirinde granda manĝado - kvazaŭ bankedo. Kaj trinkante, ni babilis pri Esperanto. Ili demandis min pri la aktuala partopreno en Internaiĉia Himalaja Renkontiĝo. Samtempe ili sugestis min ke ni eldonu librojn. Mi rakontis al ili kio okazis al mia vortaro, por kio mi laboris dum 14 jaroj. Ili proponis eldoni mian libron en Esperanto. s-ino Oshioka daŭre tradukis nian konversacion al filo de ges-roj Doi.