Hodiaŭ estas eble la plej malĝoja tago dum mia vojaĝo. Etis tiel planita ke hodiaŭ okazos kajto-flugigado kaj ankaŭ trinakdo de nepala suko "Kwati" kun nepalanoj kiuj laboras tie ĉi. De mateno mi estis eksciita. Mi eĉ planis iri al kun mia nacia vestaĵo kaj poste rezignis ĉar estis denove tre varma.
Antaŭe la ili planis planis ke mi veturu per trajno dum tuta tago - estis tiel ke mi unue irus al Motomachi Chukgai, kaj poste al Yokohama, kaj Fujisawa, kaj iri al Katase-enoshima por flugigi kajton. Poste, mi devos veturi kune al Yamato (Kanagawa), kaj veturi al Shinjuku kaj denove al Sgami-oono kaj reiri al Fujisawa kaj al Azumano kaj denove al Uraga por iri al Kanagawa-Bunko. Mi certe ne havis kuranĝon tiom longe memveturi seed poste ili mem sendis al mi inforon ke Gyanu Didi venos ĉe la stacio de Jokohamo.
De mateno mi estis preta. Ges-roj Doi iris ekstere kiam mi retumis. Ili venis je ĝusta tempo kaj mi haste iris al la stacidomo de Kanajawa-Bunko, proksime de kie mi nun loĝas. Kaj kaptis la trajnon al Yokohama, kiel ni planis matene. Mi do eltrajniĝis preskaŭ je la ĝusta momento. Sed mi ne povis vidi iun ajn tie. Mi serĉis s-ino Gyanu Didi, kiu devis atendi min tie. Mi multe serĉis sed neniu ne-japana vizaĝo estis tie. Mi eksteren iris por telefoni post 15 minutoj. Kaj strange la mi ne povis kontakti ŝin. Iu voĉo aŭdiĝis en la japana, kiun mi tuute ne povus kompreni. Mi petis al nekonata japano kaj li volis helpi min sed nur estis neebla. Mi ĉefe folas aĉeti iun ludilon.
Kaj poste mi iomete promenis en magazenoj proksimaj - mi vidis mule da ineresaĵoj tie sed mi ne volis aĉeti ion ajn. Finfine reiris al hejmo -- laca, malsukcesa kaj malfeliĉa. Mi ne sciis ĉu mi iam denove provos ilin renkonti aŭ ne.