Mi estis "okupita" dum tuta tago hodiaŭ. Matene mi iris al la maro kun Prwaaz kaj multe ĝuis la akvon. Kiel ano de montara lando, mi ĉiam soifas vidi amason da akvo sur la tero - tiom vasta kiom tero povas esti. Kaj mia koro malfermiĝas kiam mi vidas senliman akovo-amason. Mi multe ĝojis serĉante konkaĵon en la marbordo kaj vidante kiel homoj prenas iliajn gefilojn al la maro por amuzo. Same kiel ni instruas niajn gefilojn iri al temploj kaj preĝi al la dioj, ili instruas iliajn infanojn iri al la maro kaj naĝi.

Poste ni tagmanĝis kaj preparis sin por turismi en malnova parto de la Kamakura, gvidite de ges-roj Doi. Ni vizitis al tombejo de Jui Ĉuunoŝin, la esperantisto el Jokohamo kiu sinbruligis ĝis morto, protestante kontraŭ la milito en Vjetnamio. Kaj samtempe mi povis viziti al la tombejo de familio de Doi.
La loko kaj sistemo de tombejo plaĉas al mi. La loko vere etis bela, paca kaj agrabla. Kaj tombejo donas al ni specifikan lokon kie vi povas saluti, danki, plendi kaj grumbli al viaj gepatroj forpasintaj kiam vi memoras ilin.

Ni vizitis al la antikva templo kaj zen-stila ĝardeno de Zuisenĵi, konsruita en la jaro 1327. Estis mirinde agrabla templo kun verdaĵo ĉie. Ili tiom bone zorgis la antikvaĵon kaj vizitantoj ne mankas. Mi vidis ke estis groto farita de fama Zen budhisto.

Poste ni iris al alia templo sur la monto - la ŝintoa sanktejo de Curugaoka-Hiĉiman-guu. Estis egale bela. Estis fondita en 1063 kaj 1191. Kaj la nuna konstruaĵo estis rekonstruita en 1828. Survoje ni renkontis knabinon kun tradicia vestaĵo. Ŝi volis estis fotita kun ni kaj ankaŭ kelke da vortoj de saluto sur ŝia noto-libro. Tio plaĉis al mi.

Denove ni vizitis al la templo de la fama grandega Budho en Kamakura. Antaŭe ĝi estis detruita per ŝtormeĝo de 1369. Ĝi havas 11.4 metroj da alteco.

Nature, ni volas aĉeti donacojn por hejmo. La artaĵoj multe kostas kaj tio nur pli pezigas niajn valizojn. Pli ol ĉio, la ligno-cizitaĵo estas tre fama ĉi tie, sed mirinde multekostas.

Vespere ni veturis al la insulo kiu situas ĉe la plej suda parto de Jokohamo. Devis veturi dum du horoj por atingi ĝin. Kaj ni tuj eniris al iu resturacio kaj mendis manĝaĵon. Estis la loko por manĝi mar-bestojn kaj mi ankaŭ trovis ion strnagan kiun mi antaŭe neniam vidis. Ĝi nomiĝis "Uni" japane kaj estis nigra kun multaj dronoj. Mi nur havis kuraĝon manĝi ĝin sed anakŭ volis kunporti la ŝelon. Ni revenis hejmen lace kaj sate.