Estis interesa tago hodiaŭ je multaj anguloj. Etis nia plano viziti Kanagawa Simbhun hodiaŭ. Ni atingis al la oficejo je 11.00 kaj iu s-ro R Kamata rakontis al ni pri la historio kaj aktuala afero de la ĵurnalo. Li rondvojaĝigis nin al la oficejo. Etis grandega oficejo kun eble 200 komputiloj kaj multaj faksiloj, kopiiloj ktp. Mi tre ĝojis ke ĉiuj tabloj havis komputilon kaj multaj libroj. Mi volis scii pri la ĵurnalisma demokratio en Japanio. Kaj mi iomete demandis pri la labormaniero de japanaj ĵurnalsitoj.
Mi volis iomete rakonti pri nepala ĵurnalismo. Kaj mi pensis pri la Maoistoj kiuj malhelpas disdono de ĵurnaloj en Nepalo. Mi ne plu volis paroli pri nepala ĵurnalismo.
Poste ni iris al Newspark, la Japana Ĵurnalo-Muzeo. Same kiel ĉiam en japanio, la muzeo esas bone aranĝita kaj bela klarigita (sed ne multe en la angla). Japanoj vere havas pli kaj pli longa historion kaj rakonton pri rapida evoluo ol Nepalo. Interese, la presmaŝino kiun ĝenerale ni uzas en Nepalo jam estis en la muzeo.
Subite mi memoris ke mi volis donaci mian ĵurnalon "The Himalayan Times" al la japana ĵurnalo kie mi vizitis. Mi bonsanĉe forgeis tion kaj nun mi volis donaci ĝin al la muzeo. Mi hazarde proponis al iu gardisto pere de s-ro Doi kaj li tuj telefonis al lia oficejo kaj venis iu virino kiu ĝoje akceptis mian donacon. Kaj ŝi diris ke nia ĵurnalo aperos en la ekspozicio laŭ la vico. Kaj, mia ĵurnalo estis la unua ĵurnalo kiu iris al tiu muzeo el Nepalo.
Survoje ni mallonge vizitis al S-ro Egaŭa Harukuni, kiu estis en loka hostiptalo por kuracigi sin. Li tre ĝojis vidi nin kaj dankis nin. La 67-jaraĝa viro el Wakayama Esperanto-Societo precipe estis interesa pri Nepalo kaj li diris ke li baldaŭ volus kunlabori kun Nepala Esperanto-Asocio por ke geknaboj de nepalaj vilaĝoj ricevu helpon por studado. Mi ĝojus esti ilo por helpi al nepalanoj.
Parawaz devis aĉeti ion specialan figuron por infanoj kaj ni iris al iu granda magazeno por ludiloj. Mi trovis tre belan motobiciklon por mia filo sed estis tre peza kaj do mi lasis ĝin.
Manĝinte ni vizitis al bela parko aŭ arte farita insulo, Hakkeizima "Sea Paradise". Ni multe ĝuis la ne konatajn, ne viditajn kaj kuriozajn marbestojn. Mi ĝuis la prezentadon de delfenoj, fokoj kaj pingvenoj. Estis tiel bone instruitaj kaj ili tiel bele prezentis la programon al ni. Japanoj ne nur havas maron sed ankaŭ la arton por kapti belecon de ĝi kaj per ĝi ili scias kiel bone amuzi sin. Je la fino ni ĝuis la fajrarton kaj manĝinte revenis hejme. Mi sciis ke la marbordo estis proksime de nia hejmo. Tamen veturado daŭris longe. Mi iomete dormis en la aŭto, eble pro ĝojo.
La nura bedaŭro estis tiel ke mia fotilo ne funkciis bone kaj estis ne utila foti en mallumaj lokoj, precipe mi malsukcesis foti la marbestojn kiujn eble mi ne niam vidos denove en mia vivo. Mi pensis ke mi devos aĉeti novan fotilon tie.