Mi ne havis planon por hodiaŭ. Post ĉiutaga promeno en multaj diversaj lokoj kaj ĝojo kiu nature sekvis, mi volis iomete ripozi hodiaxu.

Tamen, mi ekhavis novan temon. Mi volis aĉeti fotilon ĉar la malnova fotilo kiun mi kunportis preskaŭ ne funkciis. Mi nepre volis foti novajn domojn, templojn, stratojn kaj homojn, kiujn mi ne povos vidi en Nepalo. Tamen estis tiel ke mi ne volis uzi denove monon. Mi ja havis sufiĉe da monon por aĉeti ĝin sed mi ne devas forgesi ke ĝi estis nur ŝuldo kaj ju pli mu uzus ĝin, despli ĝi estus peza al mi en Nepalo. Tamen mi ne povis resisti. Mi decidis aĉeti modernan digitan fotilon kaj petis helpon por iri al la bazaro.

Mi ekiris al la granda elektronika bazaro ĉe Kami-ooka, nomata Yodobashi-Kamera. La granda vendejo ĉe la stacidomo tre plaĉis al mi. La butikumado estis preskaŭ senfina sed mi ne aĉetis ion ajn. Do, mi finfine trovis fotilojn kaj elektis inter kelkaj. Mi volis aĉeti la fotilon de Canon kaj rigardante aron da fotilojn, mi tute ne povis elekti kaj simple prenis paperojn kun klarigoj kaj reiris al hejmo. Jes, mi aĉetis HDD kaj aliajn malgrandajn elektronijaxojn por mia komputilo.

La varoj estis ne malmulte kostaj. Eble en Nepalo mi povas aĉeti preskaŭ ĉion pli malmultkoste. Sed, oni dire, en Japanio, varoj estas multekostaj sed vere bonkvalitaj. Eblas.

Vespere mi diskutis pri la aĉetota fotilo kun s-ro Doi kaj li sugestis min aĉeti Canon S5IS. Tio plaĉis al mi ankaŭ. Do mi iros al alia vendejo morgaŭ por aĉeti ĝin tie.