Jen venis tempo por mia Esperanto-vojaĝo en Japanio. Pakado estis granda laboro por mi -- mi ne povis decidi kiom da aĵoj mi bezonos por mia 10-taga vojaĝo. Mi kunportis tiom da aĵoj el Nepalo ke mi tute ne volis porti ĉion, do mi decidis lasi ĝin en Jokohamo. Sed restis la damendo - kion kunporti kaj kion lasi. Iel mi plenigis mian dorsosakon per iom da vestaĵoj, donacoj kaj manĝaĵoj.

Post manĝado, ni kune veturis al la stacidomo de Kanagawa Bunko kaj S-ino Doi akompanis al mi ĝis la stacidomo de la Ŝinkansen, la rapidega vagonaro de Japanio. Ŝi bone instruis min kiel mi devis uzi du biletojn - unu por nur iri kaj reiri al stacidomo de Jokohamo urbo-regiono ĝis Hiroŝimo urbo-regiono kaj alia por veturi. Mi uzis la verfojo nomata Nozomi 29 je 13.10 kiel estis mendita por mi.

Sed en la vagono mi komprenis ke mi fakte surtrajniĝis en pli frua trajno do ne estis la mendita seĝo por mi. Mi iel aranĝis mian seĝon kaj bone atingis al Kioto stacidomo kie atendis min ĉe kajo S-ino Tahira Masako, unu el miaj afablaj "amikinoj" en Japanio.  Mirinde, ĉio estis tiel bone aranĝita ke mi ne devis eĉ pensi pri io ebla akcidento. Ankaŭ estis egale varme en Kioto.

S-ino Tahira gvidis min ĝis la Esperanto-Domo, tre fama en Japanio pro ĝia bona ideo kaj praktika aranĝo por geesperantistoj kaj aliaj. Ŝi diris al mi ke ŝi volis akcepti la plej multe da gasto al ŝia hejmo sed ĉar ŝi jam promesis al aliaj homoj, ŝi ne povis doni ĉambron al mi. Mi diris ke estus mia plezuro esti ŝia gasto sed mi ankaŭ volus sperti gastiĝon en la Espernato-Domo.

La koncepto de Espernato-Domo venis en mia kapo eble en 1994, post mia partopreno en UK en Seulo. Mi ankaŭ volis akcepti gastojn regule en Nepalo kaj por ĝi mi ankaŭ volis posedi domento kie ĉio funkcios Esperante. Sed estis nur revo, mi ne havis teron aŭ domon kaj nek mi povis aranĝi monon por aĉeti ĝin. Nur poste venis S-ro Kim Jong  Ĝin el Koreio kiu volis subteni mian ideon. Ni diskrite malfermis Esperanto-Domon, kiu mem ne havis monon sed ĝi eklaboris por inviti gastojn al Nepalo kaj provis labori por la movado ankaŭ. Esperanto-Domo fariĝis membro de Pasporta Servo, por kio dedicis S-ro Kim sian ĉambron en Bakhudole. Per ĝi mi komencis instrui Esperanton per poŝto. Mi preparis kurson kaj ankaŭ ekinstruis al pli pl 200 homoj. Sed, poste, bedaŭrinde, nur restis ĉirkaŭ 10 homoj ĝis la 5a leciono kaj ĉio finis sen ia konkreta rezulto.

Jen ni atingis al la Espernato-Domo. Estis malgranda verda domo ĉe la strato, proksime de la stacidomo. Ĝi staris apud la angulo inter Gojo-dori kaj Horikwa-dori. Gastoj povas veni al la tri-etaĵa domo kun dormo-sakoj la Domo ankaŭ donas senpagan matenmanĝon al la vizitantoj. Tio vere estas laŭdinda praktiko de Esperanto. Mi kredas ke tiaj homoj en la mondo vivigas la kreaĵon de Zamenhof. Mia restado tie ĉi estos ne forgesinda en mia tuta vivo. Oni povas trovi pli da informo pri ĝi ĉe http://ha3.seikyou.ne.jp/home/setuko/esperanto.html aŭ oni povas skribi rekte al esperantokaikan(a)yahoo.co.jp

Mi salutis al S-ino Aikaŭa Secuko.  La maljuna sinjorino havas energion kaj emon zorgi la domon kaj doni la plej multe eble komforton al la gastoj. Dank' al UK, ŝi ricevis multe da gastoj kiuj volis turismi en Japanio post la kongreso.

Mi unue volis ripozi en mia ĉambro kaj post eble 30 minutoj mi promenis sole en ĉirkaŭo de la strato. Estis tute malsimila ol Tokio kaj Jokohamo. Oni ankoraŭ vivis en tradiciaj homoj, kun la plej malmulte da modernaĵoj. La domoj staris apud la stratoj, ne estis ĝardenoj kaj nur kelkaj havis spacon por iliaj aŭtoj. Estis nur du-etaĵaj kaj la unua etaĵo mem estis ĉambro tuj apud la pordo. Estis interese ke ili povis vivi tiel simple en la modernega urbo. Mi komprenis ke tio nur povas esti ilia amo al sia tradicio.

Mi revenis al la ĉambro kaj salutis al Ugo de Riu kaj Annasora Andrei, la italoj kiuj kelkfoje jam vizitis al Nepalo kaj havas amon por mia lando.  Ili bone renkontiĝis kun Mukunda dum lia vojaĝo al Germanio dum la Internacia Festivalo. Mi iomete babilis pri nepala movado kaj UK ĝenerale. Bedaŭrinde mi ne povis longe babili kun ili ĉar jam estis tempo por adiaŭi. Mi nur invitis ilin al Nepalo kaj memorigis ilin ke mi estas ankaŭ membro de Pasporta Servo.

Vespere venis du hispanoj-esŭakoj kiuj promenis duope post la kongreso. Estis Xavier Rico kaj Rafa Blanco.