Matene mi promenis sole en ĉirkaŭo. Mi promenis ĝis la Nijojo Kastelo sed ĝi estis fermita. Do mi revenis laŭ alia vojo kaj nature, mi perdiĝis dum 30 minutoj. Mi trovis iun vendejon kie oni vendis ŝtonartaĵon por meti sur tomobo. La simpla ŝtono kostis 1,200,000 jenoj. Mia dio, eĉ morto multe kostas ĉi tie. Survoje mi trapasis belan malgrandan vendejon de bambuaj artaĵoj. Min surprizis la bambuo kiu havis kvadratan bazon, anstataŭ cirklan. Sed mi ne povis aĉeti ĝin ĉar mankis tempon. MI devis atingi al matenmanĝo.
Matenmanĝo estis tre interesa - ĝi ne nur estis manĝado sed ankaŭ estis taŭga loko por babilado. Oni demandis min pri Nepalo kaj ĝia Esperanto-movado. Ili bedaŭris ke ili ne trovis homojn en Nepalo kun kiu ili povus korespondi. Mi proponis al ili partopreni en Internacia Himalaja Renkontiĝo kie ili trovos geesperantistoj kaj ili korespondos kun vi. Kaj kompreneble, venis demandoj pri politika situacio de Nepalo.
Manĝinte mi volis denove viziti al la Kiota palaco. Sed mi devis reveni je la 1.00a por partopreni en la babila kunsido de loka Esperanto-rondo. Xabier kaj Rafa volis uzi trajnon kaj mi piede premenis. Survoje mi trovis muzeon pri Manga, la figuroj de bildstripoj de Japanio. Sed mi ne povos viziti tien. Mi atingis al la pordo nur kelke da minutoj post ili. Mi ne povis promeni kun ili ĉar mi ne havis tempon. Mi preskaŭ kuris. Mi fotis sin ĉe la pordo de la palaco. Mi ne povis eniri ĉar mi ne havis "permeson". Mi iris al la oficejo por permeso kaj ĝi estis fermita. Do, mi havis tempon por reiri al la domo. Survoje, mi iris al iu floro-vendejo. La ino ĉe ĝi demandis al mi pri mia lando kaj kialo de mia vizito al Japanio. Mi klarigis al ŝi pri Esperanto kaj ŝi montris intereson pri ĝi. Mi donacis al ŝi la broŝuron pri Esperanto kaj ankaŭ Revuo Orienta.
Bone, ni veturis al la kafejo kie esperantistoj de Kioto kaj aliaj urbetoj renkontiĝas ĉiu sabate. Bonŝance ankaŭ venis geesperantistoj el Bulgario kaj do la babilado estis vere inernacia. Inter ili, mi konatiĝis kun Rosica Valĉanova, kiu ankaŭ estis ĵurnalistino.
Vespere estis tempo por mia prelego. Mia temo estis "Sociaj Problemoj de Nepalo". Dum mia vojaĝo al Japanio, mi ne volis kritiki mian landon kaj ĝian misfunkcion. Sed anakaŭ estis mia devo klarigi al la japanaj aŭskultantoj ke estas problemoj en Nepalo. Mi neniel povas ilin mensogi. Do, mi parolis pri demografio, etna kaj linga diveseco, iliaj rajtoj, religia libereco, korupto, laboro en fremdaj landoj, virinoj, monarĥio kaj federalismo. Venis la plej multe da demandoj pri kasta sistemo. Kaj sekvis aliaj demandoj pri la estonteco de la reĝo kaj ebleco de elekto por konstitucia asembleo. Entute, mi estis tre ĝoja ke homoj volis scii tiom multe da afero pri Nepalo. Mi kredas ke multaj el ili povos viziti Nepalon kaj ili pli bone komprenos mian landon.
Mi ne povis kompreni kial Tahira ne volis estis fotita kvankam ŝi estis unu el vigla diskutanto dum mia prelego.
Nokte ni vizitis al Bharata resturacio "Gautam", kie ni manĝis simplan bharataĵon sed tro tro multe kostis.