Hodiaŭ estas mia tria tago en Kioto. Mi scias ke mi ne povos vidi la tuton de Kiotan belecon eĉ post restado dum jaroj. Do mi devas fini mian turismon kun helpo de iu esperanstisto. Venis S-ino Michukawa Sumiko por ĉiĉeroni min en la urbo. Kaj akompanis nin ankaŭ Xabi kaj Rafa.

Unue ni veturis al Ora Templo (Kinkaku-ji aŭ Rokkuon-ji) kiu estis unu el gravaj partoj de granda parko. Estis eleganta templo sur lageto kun tri etaĵoj kaj birdo sur la pinto. La templo estis konstruita en 1220 kiel komforta vilao de Kintsune Saionji. Yoshimitsu konstruigis ĝin kaj post lia morto ĝi fariĝis Zeno-templo. Estas nomita kiel Mond-heretaĵo en 1994. Samtempe ni povis vizit al Fudo-do, la templo de Dio de Fajro kaj aliaj antikvaj vidindaĵoj.

Poste ni veturis al Ryoanji Templo, ankaŭ konata kiel ŝtona Zeno-Ĝardeno. La malgranda sed ofte laŭdata ĝardeno estas nur 25-metroj longa kaj 10-metroj larĝaj kaj sen io ajn krom ŝtonoj kaj ŝtonetoj, ĉirkaŭigita per malaltaj muroj. Estis konstruita de Saomi, la artisto de Zen-budhismo, kiu forpasis en 1525. Kuri (la ĉefa domo), Kyoyochi lageto,  Ryoanji templo, Tsukubai (la akvujo kun inskribaĵo "Mi lernas nur por esti kontenta") kaj aliaj estas vidindaj en la templo estis vidindaj.

Poste, ni aĉetis manĝaĵon kaj iris al iu proksima universitato por ripozi kaj manĝi. Estis agrabla pejzjaĵo.

Ni iris al Historia Muzeo sed ĝi estis fermita. Do mi turnis sin al Ŝintoisma templo de Heian Jingu. Estis belega templo apud rivero. Estis vino en grandaj ujoj, kiun oni ofertas al la dio.

Ni sukcesis viziti al la "Fureaikan Kyoto Museum of Traditional Crafts". Estis bela panoramo por kompreni la arton pri metalo, ligno, kotono kaj aliaj. Mi surpriziĝis ke arto de pupo-farado estas tiel luksa kaj la produkto estas tre multekosta. Mi certe aĉetos japanan pupon, eble estos malfacila trovi malmultekostan pupon por mi. Kyo-Ishi Kogeihin (ŝtono), Kyo-Gawara (tegoloj), Zeon (pejzaĝ-farado) kaj multaj aliaj formoj de tradicia arto estis tie.

Ni vere estis lacaj je la fino tamen ne volis reiri al la loĝejo. Ni demandis al S-ino Mukukawa ĉu eblos viziti denove al alia loko. Do ni iris al Yasaka Pagodo, kie troviĝis tre tipan tradician kvartalon kaj meze staris kvinetaĵa pagodo.

Antaŭ ol nia fino, ni vizitis al la fama Gion kvartalo kie troviĝis ankaŭ tradiciaj domoj, konstruitaj nove por altnivela komerco. Ĝi estis fama speciale por "belulinoj" kiu venas tie por amuzigi riĉulojn. Krome Gion Corner estas fama loko kie oni povas ĝui plej belaj artoj de Japanio - Banruku (pupoj), Kyomai (kyoto-danco), Gagaku (muziko), Kyogen (tradicia komika teatraĵo), Kado (floro-aranĝado), Chado (teo-ceremonio), Koto (mukizinstrmento). Sed ni ne povis iri tien, devis esti antaŭplanita.

Finis ĉio sed mi ne estis sata. Do, proksime de Esperanto-Domo, ni trovis iun specialan domon "Shijo Kyomachiya" sur la strato kiu estis bone konservita. Mi volis vidi vere individua domo kaj ni tuj elektis viziti tien. Estis konstruita en 1910 kiel ripozejo por fero-komercisto, laŭ la "Omoteya Tsukuri" stilo. Estis malgranda kaj ordinara, sed estis laŭdinde konservita.

MI ne forgesis danki al S-ino Michukawa kiu afable donis al ni tutan tagon por ĉiĉeroni kaj klarigi la historion kaj kulturon de Kioto.