Jen mi lasis la Esperanto-domon hodiaŭ matene. Venis Dennish Keefe el Usono hieraŭ vespere sed kun mi ne povis longe paroli kun li.

Mi kaj S-ino Aikaŭa iris al la stacidomo de Shinkansen matene kaj ŝi adiaŭis min ĝis la ĝusta vagono. Mia vojaĝo al Okayama estis tre facila. Mi nur timis kiel mi povos trovi S-ron Harada Hideki, la prezidanto de Okayama Esperanto-Societo sed li estis ĉe la ĝusta angulo kaj trovis min. Per taksio ni iris al lia hejmo kaj montris al mi la ĉambron. Mi devas diris, estis vere luksa. Kiel japanoj ofte havas, li ankaŭ havas grandan bibliotekon, kun grnda kolekto de Espeanto-libroj.

Koincidente, estis la tago kiam okazis fajro sur la aviadilo de China Airlines en la flughaveno de Okayama kiam mi ĵus atingis al la urbo. Oni sukceis ekstingi la fajron enble en unu horo kaj neniu vundiĝis. Mi iomete rigardis la aferon el televido. Kaj mi nature pensis, tio povas okazi en Nepalo ankaŭ. Ĉu ni estas preta aranĝi tion?

Ni unue iris al la Saiiyu Knabina Lernejo kie, oni instruas Esperanton al knabinoj. S-ino Harada laboris tie kaj eble estas ŝia laboro ke la lernejo konsentis okazigi kurson de Esperanto. Ĉirkaŭ 10 knabinoj lernas Esperanton tie kaj kelke de ili ankaŭ vizitis al UK en Jokohamo -- estis tre bona ŝanco por ili vidi la esperantan etoson. Ili komprenas kion mi diris sed estis malfacila por ili paroli aŭ respondi - tio estas kutimo inter gejunuloj en Japanio ke ili ne volas multe paroli. Ili ne ŝatas bruon sed diligente lernas. Ili preskaŭ nenion sciis pri mia lando kaj mi kaptis oportunon rakonti al ili pri geografio, vetero, montoj, kuluturoj, lingvoj, etnoj, religioj, animaloj, vestaĵoj kaj muzikinstrumentoj de Nepalo. Miaj desegnoj sur la nigra tabulo ne estis bonaj, do mi poste sendos al ili fotojn per reto. Ili ankaŭ donis al mi iliajn adresojn. Mi certe skribos al ili el Nepalo - mi estos tre ĝoja se miaj leteroj ilin kuraĝigas lerni la internacian lingvon kaj praktiki ĝin. Kaj junuloj en Esperanto certe donos novan dimensio al japana Espernato-movado kie preskaŭ nur maljunuloj regas aŭ zorgas la movadon.

Poste ni iris al la kvartato Kurashiki. Estis iam fama por rizo-komerco kaj ankaŭ estis granda fabrikejo de kotona ŝtofo. Dank' al kanalo, la rizo aŭ aliaj varoj povis esti facile trasportita al la maro por eksportiĝi. Poste, laŭ la tempo ĝi sanĝiĝis kaj nun la historia loko kaj konstruaĵo servas kiel luksa resturacio kaj vendejoj por memoraĵoj, nomata "Kurashiki Ivy Square". Estis vere vidinda por kompreni kiel homoj vivis antaŭ 400 jaroj kaj kiel nun ili pli morderniĝis. Ankaŭ estis muzeo "Kurashiki Arĥiologia Muzeo", "Ohara Muzeo de Arto" kaj "Kurashiki Muzeo de Forlkkrafto" tie (interese, troviĝis pentraĵo de patro de Hektor Hodler, la fondinto de UEA, en la dua muzeo). Bedaŭrinde, estis lundo do ĝi estis fermita.

Vespere ni iris al la Okayama Korakuen Ĝardeno. En 1687, Ikeda Tsunamasa konstruigis ĝin kaj la konstruado finis en la jaro 1700. Ĝi estis detruita per la inundo de 1934 (kiam ĝuste okazis granda tertremo en Nepalo) kaj denove per la atako de bomboj dum la dua mondmilito de 1945. Tamen, dank' al la laboremaj kaj konservemaj japanoj, ĝi hodiaŭ kuŝas kiel unu el belaj ĝardenoj de Japanio. Estis lagetoj, pontoj, herboj, pontoj, dometoj, teo-kampo kaj rizkampoj - eble gravaj partoj de japanaj ĝardenoj. Interese sur Yuishinzan monteto troviĝas "viran"kaj "virinan" ŝtonojn. Trans la Ashahi rivero troviĝas Okayama Kastelo. Estis vere granda, bela kaj bone organizita ĝardeno. Mi ne povas nur klarigi kiel ĝi estas bela. Kaj post vesperiĝo, aperis nekredeblaj lumo-radioj kaj la tuta verda sceno fariĝis tiel bela kiel ekranoj por teatro. Mi aplaŭdas la japanan tradicion de ĝardeno.

Ankaŭ estis S-ro Arai, la amiko de Nepalo kaj D-ro Nakamura kun ni. Drinkante bieron, S-ro Harada, S-ro Arai kaj D-ro Nakamura diskutis pri la signifo de Espernato en multlingva kulturo kaj multlingva mondo. D-ro Nakamura recitis la poemon kiun li verkis en Esperanto, pri la ĝardeno. Li diris ke estos lia feliĉo se li sukcesos esti "guto en la paca maro". Gratulon.