Ankaŭ estis interese hodiaŭ. Preskaŭ ne atendite, venis al mi propono de S-ro Mini Yoshitaka ke mi vizitu al Himeji, naibara urbo al Himeji. Mi korespondis kun S-ro Mine antaŭ longe, eble en 1996. Mi precipe laŭdis lian laboron je eldono de "Riveroj" la interkultura revuo. La fabelo pri "Tri Amikoj", kiun mi prezentis, aperis en la numero de februaro 1996. Antaŭ kelkaj tagoj, mi hazrde skribis al li ke mi ne povis longe paroli kun li dum UK. Kaj, li subite kontaktis kun iu kaj aranĝis tiel ke li akceptus min hodiaŭ por promeni ĉirkaŭ la kastelo en lia urbo.
Estis 25 minuta veturo al Shinkanshen aŭ la superexpressa trajno. Mine estas tuj ĉe la stacidomo kaj li kaptis min. Ekstere estis lia edzino kiu veturigis nin al la proksima domo kie ni atendis aliajn samideanojn. Ŝi sufiĉe bone parolis Esperanton, laŭ mia opinio. Ankaŭ venis alia sinjorino kiu akompanis nin.
Ni kune iris al la kastelo sed du sinjorinoj devis iri for. Jam mi vidis multe da kasteloj en Japanio sed ne havis ŝancon eniri en iu el ili. Kaj mi kredas ke la kastelo de Himeji estas unu el plej grandaj kasteloj en Japanio. Kaj, ankaŭ estis ĝoje ke ĝi estis for de atakoj de mondmilito, kvankam oni rekonstruis ĝin per la plej multe da anktivaj materialoj.
En la jaro 1333 Norimura Akamatsu, la reganto de Harima distrikto, konstruigis la fortikon en 1346. Post multaj politikaj ŝanĝoj, la konstruado de la granda kastelo finiĝis en 1609. Estis bela ampleksa kaj bone konservita konstruaĵo kaj montras al ni la tradicia arĥitekturo de Japanio, precipe pri konsturarto per ligno. Jen la kastelo kune kun Horyuji templo estas nomita kiel mondheredaĵo de Japanio en 1992.
Mi tre eksciite ekis al la enirejo de la kastelo. Ĉie oni devas pagi en Japanio, eĉ por preĝi. Nia promenado en tiu kastelo, daŭris dum du horoj kaj ni revenis por manĝi. Interese, la tuta konstruaĵo estis bazita sur la du lignaj kolonoj. Preskaŭ ĉio estis knstruita per ligno kaj la muroj estis faritaj per bambuoj kaj koto. Oni ne uzis brikojn por fortigi ĝin. Kaj fenestroj havis tian truojn tra kio oni povis ankaŭ pafi. Tamen, bonŝance, la posedanto ne devis uzi la kastelon kontraŭ iu ajn milito.
Dume, mi diskutis kun S-ro Mine pri estonteco de Riveroj. Mi petis al li ke li havu erengion por plu labori por la laŭdinda revuo. Mi diris ĝi estu eldonita denove iel, ĉar ĝi estas spegulo por azianoj kompreni sian kulturan divesecon kaj heredaĵon. Aliflanke, ĝi donas bona forumon por novaj espernatistoj verki en Esperanto. Li diris ke ne mankis energio kaj mono sed plej granda problemo estis verkistoj el diversaj landoj. Mi promesis lin helpi je kolektado de verkoj el aziaj landoj. Kaj ankaŭ proponis ke mi povos helpi al Riveroj trovi malmultekostan presejon kaj ankaŭ mi povos afranki el Nepalo ĉar kostas pli malmulte ol en Japanio.
Ni bone manĝis en korea resturacio kaj diskutis pri familiaj aferoj. Mi invitis ilin al Nepalo kaj diris ke mi estos feliĉa gastigi ilin ĉe mia hejmo.
Poste ni serĉis baterio-resarĝilon en iu magazeno kaj ŝi reiris al hejmo. Do mi kaj Mine denove promenis el la vendejoj kaj li adiaŭis min ĝis la pordo de la trajno.
Denove S-ro Harada estis preta atendante min ĉe la kajo de la trajnstacio kaj ni kune iris al iu kuirarta lernejo. La kolekto de libroj pri kuirato plaĉis al mi. Estis pli ol 2,000 libroj, ĉefe en la japana lingvo pri receptoj el la tuta mondo. Mi eĉ vidis libron pri nepalaj manĝaĵoj kiu ankaŭ donis klarigonEstis kunveno de Okayama Esperanto-Societo. Estis tie S-ino Harada, S-ro Arai, S-ro Nakamura kaj kaj la kiuristo kiu ankaŭ parolis Esperanton. Poste venis filinoj de S-ro Harada. Nature estis kvazaŭ ekspozicio de japanaj manĝaĵoj. Ni drinkins sakeon, bieron kaj ni multe manĝis dum babilado. Ĝi ankaŭ donis al mi oportunon prelegeti pri Nepalo.
Sekvis temo pri Esperanto -movado en Nepalo. Mi parolis pri la fondiĝo de Nepala Esperanto-Asocio kaj diris ke estis s-ro Joachim Werdin, kiu instruis al ni Esperanton. Venis temoj pri Joakimo kiu jam gastiĝis ĉe S-ro Harada antaŭ multaj jaroj. Kaj ankaŭ ni memoris S-ron Marc Ono, kiu multe helpis nin fondi nian asocion kaj ankaŭ pri la Internacia Renkontiĝo. n mi ne povis trovi eĉ en Japanio. Mi neniam forgesos lian kontribuon por nepala movado. La filino de S-ro Harada diris ke ŝi iam renkontis S-ron Marc en Japanio kaj multe parolis kun li. Ŝi ankaŭ memoris ke li parolis pri lia sperto en Nepalo.
Estis nepre agrabla vespermanĝo. Kaj post fino, min ĝojis ke 76 jara S-ro Nakamura rajdis biciklon al sia hejmo.