Estis mia lasta tago en Okayama. Estis multe da lokoj vidindaj sed mankis tempo. Matene mi iris al Hayashibara Muzeo de Arto kun ges-roj Harada. Estis speciala muzeo pri antikvaĵoj. La domo mem estis parto de Ninomaru aldonaĵo de la Okayama kastelo. Kaj ĝin Hayashibara kompanio konservis kiel muzeo. S-ro Harada gvidis min ĝis la stacidomo de Shinkansen. Post longa trajnveturo, mi feliĉe alvenis en Hiroŝimo, unu el miaj gravaj celoj en Japanio. Mia sorto aŭ dank' al plano de s-ro Oshioka Moritaka, kiu venis al la stacio por akcepti min en la stacio, mi rekte povis iri al tiu mondfama Paca Parko kaj tuŝi la muron de la atombomb-atakita konstruaĵo.
Vere, Hiroshima estas la urbo de monumentoj. Ĉiu ŝtono sur la strato havis rakontojn de sufero, de soifo por paco kaj de espero por paca estonto. Mi ĉirkaŭ promenis en la granda parko de monumentoj. Ĉiu monumento rakontis pri la plej hondintda evento de historio de homara civilizacio kaj portis signifojn de ĝia ekzisto. Jen mi nur memoras la nomojn de ĉefaj monumentoj kiuj rilatas al la fi-fama atombomba atako dum la dua mondmilito.
Cenotafo de atombambitoj, monumento por atombombitaj infanoj, funebra teramaso por atombombitoj, monumento de la atombombitaj instruistoj kaj gelernantoj de naciaj elementaj lernejoj, atombombita kupoldomo, la Nulo-Punkto, memoriga turo por la mobilizitaj gestudentoj, monumento por atomviktimoj en Hiroshima, cenotafo por koreaj atombombviktimoj, poema monumento de Tooge Sankiti, poema monumento de Kurihara Sadako, pacmemoriga orienta muzeo, pacmemoriga okcidenta muzeo kaj aliaj estas la aĵoj kiuj povas helpi vin kompreni kiel senkulpaj homoj. Oni dire, troviĝas ĉirkaŭ 200 monumentoj en la urbo, kiu estis starigitaj memore al la viktimoj de la atombombatako.
Imagu pri la momento kiam, por la unua fojo (kaj espereble por la lasta fojo) en la historio de homaro, Usono ĵetis la atombombon sur la bela urbo de Hiroshima ĝuste je 8.15a matene de 8an de augutsto, 1945. Estis kompreneble parto de mondomilito, sed eĉ la plej kruela diablo ne povus pensi ke bombo povus estis fino de pli ol 150,000 homoj kaj komenco de senfinaj rakontoj pri la efiko de la bombatako. Verŝajne, la atakintoj jam forgesis pri la milito, bombo kaj ĝia rezulto sed la viktimoj, iliaj genepoj neniam povas forgesi ĝin.
Mi poste iris al la pacmemoriga muzeo, kie kun helpo de aŭdilo-gvidilo, mi vidis kaj komprenis kiel kruele Usono atakis homaron per helpo de scienca fi-donaco. Mi jam legis multe pri la atako en Nepalo, ĝiaj viktimoj kaj ĝiaj rezultoj sed mi sentis ke miaj okuloj malfermiĝis kiam mi vidis la partojn de la vestaĵoj, subterigitan tri-ciklon, ŝtopitan horloĝon, kaj detruitan statuon de la Budho mem. Tre bedaŭrinde, la Budho, kiu donis solvon de paco al la mondo antaŭ 2500 jaroj forgesis doni la samon la kelkaj homoj...
La rakonto de Sodako kaj paperaj gruoj turnis min vere emocia. Ŝi estis du jara kiam la bombo ekplodiĝis en ŝia urbo. Post dek jaroj, ŝi subite malsaniĝis pro la radia efiko de la bombo. Ŝi suferis pro tiel nomata "Leŭkemio" kio estis rezulto de radioaktiveco de la bo mbo. Malgraŭ ŝia fortega deziro plu vivi, kiun ŝi sekrete lasis per faldado de pareraj gruoj, ŝi devis lasi la mondon post naŭ monatoj. Ŝi estis nur unu el la miloj kiuj mortis pro atommalsano, sed ŝia morto donis energion por la gegnanboj tiama ke ili faru ion por la infanoj kiuj devis suferi pro la bombo.
La vizitantoj estis nature emociaj. Ankaŭ estis grupo de japan-divenaj usonanoj, kiuj venis el New York - kompreneble, ili volas memori kiel japanoj devis suferi kaj eble ili serĉos justecon en Usono. Mi vidis ke inter la vizitantoj, kelke da virinoj havis eĉ malsekajn okuklojn. Kial ne? Por mi, la spektaĵo estis rakontojn kaj por ili, ĝi estis vera vivo. Kaj mi ne scis ĉu miaj okuloj ankaŭ ekrespondis al la bildoj kaj enhavoj.
Estas notinda ke Hiroshima bone konservis la historion de venkitoj. Ĝenerale, la venkanto malpermesas homojn memori teruran venkadon aŭ barbaran atakon. Ekzemple, ni Katmandanoj neniam povas legi en historioj, kiel Prithvi N Shah atakis al Katmando kelkfoje kaj malsukcesinte, li finfine atakis subite, kiam homoj ĝuis la festivalon de Kumari. Oni povas imagi kiom kruela li estis en tiuj pacamaj, artoplenaj kaj kulturaj ŝtatetoj kiam li perforte akiris ilin. Ni nur scias ke li tranĉis nazojn de centoj da homoj post li sukcesis akiri la ŝtateton de Kirtipur pro ruzeco (eĉ tion vi ne legos en registaraj libroj de historio). Eĉ post 238 jaroj, ni ne povas legi pri lia krueleco kaj neniu scias kiom da homoj li aŭ liaj sodatoj murdis dum tiel nomata "uniiĝo" de Nepalo. La historiaj atestoj jam estas forviŝitaj kaj la ŝtataj libroj neniam mencia pri la atakoj, mortigoj kaj kadavroj. Ili nur papagumas ke estis unuiĝo de Nepalo. Mi atendas kiam ni sukcesos konstrui muzeon de venkitoj en Katmando kaj petos al la mondo ke doloras nin la unuiĝo.
S-ro Oshioka venis al la muzeo por reporti min je 4.30, kiel li promesis. Kaj li bedaŭris ke li ne povsi trovi la bulgaron - S-ro Popov - kiu devis esti ĉe la kajo je ĝusta tempo. Ni kune iris al la stacidomo denove kaj, dank' al dio, li estis tie. Poste ni kune rerisis al bela Hiroshima Esperanto-centro sur monteto. Estis propra domo de ge-sroj Oshioka kiun ili parte dedicas al Esperanto. Laŭdinde.
Vespere estis interkonatiĝo kun lokaj esperantistoj. Venis nur tri aliaj membroj por diskuti pri diversaj aferoj. Estis interesa babilado. S-ino Oshioka kuiris faman Hiroshima-stilan okonomiyaki-on, la fama kaj tre ŝatata manĝaĵo en Japanio. Estis nepre bongusta kaj gaja vespermanĝo. Estis tre varma supre kaj ni decidis dormi malsupre. Mi iomete blogis kaj serĉis retleteron al mi.