Kun ges-roj Oshioka, tagoj nur povas esti gajaj. Post matenmanĝo, ni iris al la insulo Miyajima hodiaŭ.
Sperto de ŝipeto estis bona mi vidis la profundan maron denove, pli proksime. Kaj post 10 minuta veturo, ni iris al tiu ekzotika insulo, ĉefe fama pro la Ŝintoisma templo de Itsukushima-Zinzya, ankaŭ nomata kiel mondheredaĵo de UNESCO. Cervoj salutis nin de la pordo. Ili venis tre proksime kaj volis manĝi ion kion ni havis sur niaj manoj. Mi neniam vidis cervojn tiom amikaj al homoj. Same kiel en ĉiuj Ŝintoismaj temploj paro da ŝtonaj leon-hundoj salutis nin. Inter ili, unu havis malferman buŝon kaj alia havis ferman. S-ino Oshioka klarigis al mi ke la malferma buŝo estas komenco de vivo kaj ferma buŝo estas fino. Do, nia vivo estas vojaĝo de malferma buŝo al ferma buŝo.
La templo estis unue konstruita en ĉirkaŭ 593 kaj poste ĝi venis en nuna formo dum 1168. Ĉiuj temploj havas ĝiajn signifojn - kaj kulturan kaj religian kaj arĥitekturan. Ĝi estis konstruita ĉe la marbordo kaj ĉefe per lignoj. Mara akvo jam estas pruvitae malforta ol la ligno ĉi foje. Kaj por aldoni beleco, ĝi havas grandan pordon ruĝan, tn, O-Torii, kiu staras el la maro mem.
Proksime estis kvin-etaĵa pagodo, tre elstara antaŭ la maro kaj ĉirkaŭigita per malaltaj domoj kaj verdaj pinoj. Ĝi vere ne estas tiom granda kiom estas la Nyatapola de Bhaktapur, sed ĝi estas bone konservita kaj do allogas pli da turistoj kaj pilgrimoj. Plaĉis al mi la pino kiu estis tiel manipuliita ke ĝiaj branĉoj kuŝas horizontale kaj estas eble 10-metroj longaj. Oni havas manojn por defii naturon en Japanio ili eĉ povas devigi arbojn.
Ni promenis en la tipa japanstilaj vendejoj de memoraĵoj. Mi antaŭe decidis aĉeti nenion sed mi denove volis iom pli grandigi mian valizon, kiel kutime. Mi ne povis diri "ne" kiam mi vidis belaj arte-faritaj katoj. Mi scias ke mi ne havas spacon en mia valizo sed mi blinde sekvis mian koron stultan. Kaj ankaŭ kune aĉetis mond-faman japanan pupon. Mi tamen elektis malmultekostan pupon.
Poste ni veturis al iu monta banejo kie ni banis sin per varma akvo. Etis nepre agrable. Ŝajne nature, ĝi estis artefarita tiom lerte vi ne povas diri ĉu natura aŭ ne. Mi tre ĝuis la banadon. Antaŭ ol la bano, ni iris al proksima muzeeto kie oni povis vidi videojn pri folkdancoj. Kaj poste mi estis tre laca. Kaj, s-ro Oshioka devis veturi dum preskaŭ du horoj por atingi al hejmo.
Ni havis sufiĉe da tempo por interparoli pri Esperanto hejme sed mi volis. Poste, nur dum manĝado venis vera diskuto pri Espernato-movado en la mondo. S-ro Oshioka diris ke la movado, malgraŭ ĝia malforta kapto en Eŭropo, nun estas sufiĉe forta en Azio kaj ĝi baldaŭ regos la kontinenton kiel la lingvo de Azio, kaj ĝi pace batalos kontraŭ la lingva diverseco de aziaj landoj. Ture prave.
La konversacio poste temis pri la Esperanto-movado en Nepalo. Mi nenion devis klarigi. Li bone scias ke tia tempo venas en historio de Esperanto-movado ke homoj nur serĉas profiton per Esperanto kaj oni lernas ĝin ne pro amo al la lingvo kaj ĝia filozofio sed pro elba profito. Ankaŭ troviĝas tiaj homoj kiuj staras inter samideanoj por estis fama en la mondo kaj kapti sĉancon kiam ĝi venas. Kaj ankaŭ zajuĵo kaj envio ne estas fremda en movadaj "politikoj". Li serioze konsilis min ke estas malfacila trovi homojn kiu sindonas por la movado kaj vere amas la lingvon. Li poste sugestis min ke mi nepre ne perdu esperon kaj trovu posteulojn. Li bone scias ke tia periodo alvenas en Esperanto-movado, plej ofte en progresontaj landoj. Jes, mi ne perdas esperon, sed mi estas "preskaŭ laca". Jes, mi certe trovos novan teamon kiuj vere parolos Esperanton kaj amos la internacian linvon tiel kiel Zamenhof revis pri ĝi. Do, mi devas daŭrigi mian laboron same kiel mi faras en Nepalo kaj mi ne devas malesperi pro bagatelaj disputoj. Ili vere malfermis miajn okulojn kaj mi promesis ke mi restos pli trankvila en Nepalo kaj pli diligente observos la evoluon de la movadaj aferoj.
Li samtempe donacis al mi tri esperantajn librojn - Japana Asearo, Vojaĝo en Vietnamio kaj Solidareca Mesaĝo el Hirosima Por la Internacia Virina Tago 2006. Mi ĉiam hontas kiam iu donacas al mi esperantan libron. Kion ni faras se ni ne sukcesas eldoni eĉ unu esperantan libron en 17 jaroj, precipe kiam ni vidas ke KAEM kaj aliaj organizaĵoj tiom multe emas helpi nin. Honte al ni! Mi memoras, mi ofte proponas eldoni libron en Esperanto - pri la lando, pri historio, pri kulturo ktp. Sed oni simple perdas orelojn kiam ili devas aŭskulti proponojn pri ion fari. Mi demandas min kian movadon ni kreis en pasintaj jaroj? Troviĝus tiaj aktivuloj kiuj ne volas eldoni Esperanto-vortarun (kaj ne respondecas pri malsukceso de plenumo de promeso) nur en Nepalo, se vi serĉos en la tuta mondo.
Mi denove okupiĝis je intereto en mia komputilo. Mi respondis al kelke da leteroj, de esperantistoj kaj aliaj. Kaj denove mi malĝojis ĉar neniu el Nepalaj samideanoj respondis al mia leteroj aŭ blogoj. Mi subite trovis S-inon Indu surlinie. Mi demandis al ŝi pri ŝia partopreno en UK kaj ŝi malaperis. Kompreneble. Mi trovis respondon de Smriti post du semajnoj. Ne estis ankaŭ letero el hejmo, bedŭrinde. Mi aranĝis miajn fotojn en Picasaweb. Estis malfacila sed mi faris. Jes, mi renkontis al Tejaswee, Asha kaj Rajesh rete kaj babilis kun ili pri Esperanto.