Miaj gajaj tagoj en la historia urbo de Hiroshima venis je la fino hodiaŭ. Matene estis plano viziti al la marbordo kaj naĝi. La ideo ne vere plaĉis al mi tamen mi konsentis ĉar mi volis vidi la maron denove kaj denove (sed mi ne havas kuraĝon naĝi).
Ni - S-ro Oshioka, S-ro Popov kaj mi - post manĝo veturis eksteren kaj ni estis en iu templo sur la monto kiu nomiĝis tri-akvofala templo. Ĝi posedis amason da malgrandaj idoloj de dioj Budhismaj, do estis malsimila ol aliaj temploj mi jam vizitis en Japanio. Ankaŭ troviĝis monumento erektita je memoro de tiuj kiuj mortiĝis en Auschwitz de Pollando fare de Nazisma intenco kontraŭ ja judoj dum la dua mondmilito. Kaj ankaŭ interesis min la idoloj, kiuj verŝajne venis el Srilanko, Tajlando aŭ Bharato.
Survoje, ni sanĝis nian planon. Ni ne iros al la marbordo sed al Hiroŝhima kastelo kaj denove al japanstila ĝardeno, antaŭ ol fine atingi al la stacidomo de Shinkansen. Ni iom ripozis al la Ŝintoisma templo kaj poste iris al Hiroshima kastelo, kiu staras apude. Estis ankaŭ detruita per la fifama atombombo kaj estis renovigita. Ĉar jam mi vidis kastelon, mi preferis ion alian.
Poste ni estis ĉe la paca kaj "orienta" ĝardeno - kun lagetoj, riveretoj kaj pinoj arte aranĝitaj. Mi ĝojas ke ili havas jam centjaran tradicion krei naturon en naturo. La ĝardeno ankaŭ estis rekte rilata al la bombatako ĉar tuj post la katastrofo, miloj da homoj rifuĝis tie kaj tendumis, almenaŭ ĝis ili lasis la mondon aŭ trovis alian pli bonan rimedon por vivteni. Oni trovis multaj kadavrojn tie kaj ili simple subterigis ilin ĉar ne venis iliaj parencoj por akcepti ĝin. Kaj, unu el punktoj en la ĝardeno havas almenaŭ 64 homaj kadavroj sub la tero.
S-ro Oshioka havis foran imagon - okazigi universalan kongreson en la bela ĝardeno! Vere laŭdinda imago. Sed kiel S-ro Popov diris, la kutima podiumo, granda flago kaj ritaj prelegoj jam farigis tradicio...
Ili lasis min ĉe la stacidomo kaj mi sole atendis mian trajnon dum du horoj kun grandaj valizoj. Estis tediga. Speciale kiam mi he ne havis mian horloĝon. Hieraŭ mia horloĝo adiaŭis min. Mi devas ŝarĝi ĝin per baterio sed aĉeti baterion ĉi tie eble estas pli malfacila ol aĉeti horloĝon. Oni ne povas imagi pri vivo en Japanio sen horloĝo. Eble mi denove devos elspezi monon.
Mi pensis ke vojaĝante dum du semajnoj, mia valizo malgrandiĝos kaj feliĉe reiros al hejmo. Sed male, mia valizo pli kaj pi grandiĝas! Mi hieraŭ aĉetis katon, pupon ktp en la insulo. Mi ne scias kiel mi kunportos ilin al Nepalo. La unua eraro - mi kunportis tro da nenecesaj aĵoj el Nepalo kaj due, mi stulte aĉetis aĵojn kiam mi vidas malgrandajn donacetojn. Jes, iam mi pensas ne gravas, mi iomete da monon gajnis en Kioto. Do, ĉu mi devas fumi ĝin?Mi scias ke mi devas ŝpari monon, sed mi nur malpezigas mian monujon kaj pezigas la valizon. Dio scias kia problemo atakos min ĉe la flughaveno se ĝi fariĝos pli peza ol permesita.
Estis S-ro Nakacu Masanori ĉe la kajo por akcepti min en Oosaka. La stacidomo estis en Shin Oosaka kaj ni uzis buson por iri al lia hejmo, kiu situis en Takatuki, proksime de Oosaka. Estis tre ĉarma malgranda apartamento kiu ges-roj loĝas. Iliaj filinoj jam loĝas en alia urbo kaj laborasj. Ni promenis al ĉirkaŭo - ni unue iris al la ĝardeneto, kiun li luis kaj denove iris ĝis la ponto kaj ĝuis fortan venton.
Estis la unua fojo mi povis esti en apartamento. Mi tre ĝojis ke ili aranĝis ĉion en tiu malgranda (kompare kun aliaj) hejmo kaj ĉio troviĝis tiom facile. Estis sufiĉe granda por la paro. Mi demandis min - kial Katmando ne povas havi apartamentojn? Eble homoj en Katmando estas klasafektuloj, kiuj volas "posedi" propran domojn aŭ montri ke ili posedas domojn. Se ne, oni facile povs vivi feliĉe en tri ĉambroj kaj oni ne devas pensi pri manko de akvo, ŝtelistoj aŭ malbonkvalita konstru-materialoj.
S-ino Nakacu estis tre interesa virino. Ŝi havis multe da demandojn pri Nepalo. Ŝi iom konas Nepalon pere de iu pentristo kiu multfoje vizitis Nepalon kaj jam okazigis sian propran ekspozicion pri liaj kreaĵoj el Nepalo. Mi tre ĝojis informante al ŝi pri nepalaj kutimoj. Kaj, ŝia filino ankaŭ jam vojaĝis en Nepalo. Kiel ĉiam, mi havis grandan vespermanĝon.
Antaŭ ol dormo, mi ricevis grandan donacon de S-ro Nakacu - Historio por Malfermi Estontecon. Estis la libro pri moderna historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio. Mi tre volis legi ĝin ĉar mi de longe legis pri ĝi kaj ankaŭ iomete aŭskultis dum la UK. Vere, Esperanto donis ŝancon ke anoj de tri landoj legu la saman libron.