Estis tiel varma ke mi tute ne volis iri ekstere. Sed, mi ne havis tempon por ripozi. Post matenmanĝo mi proponis al S-ro Nakacu iri ien. Li sugestis min ke ni iru al akvario. Etis kompreneble bona elekto sed, ĉar mi jam ĝuis ĝin en Jokohamo kaj ankaŭ tro multe kostas, tiu ideo ne tre plaĉis al mi tamen mi konsentis ĉar mi ne scis pri pli bona loko.

Ni estis ĉe la stacidomo de trajno kaj subite miajn okulojn kaptis afiŝo sur la muro; ĝi temis pri ia speciala muzeo pri trasporta evoluo. Mi petis al S-ro Nakacu ĉu eblos viziti tiun muzeon anstataŭ la akvario. Li obeis mian deziron.

Ni iris tien manĝinte en proksima resturacio. La muzeo estis en la Minato-ku de Oosaka, antaŭ Bentencho statcidomo. Estis sufiĉe granda kaj konstruita sub la stacidomo mem. Do, oni povas ĝui la etoson de trajno per la sono.

Ĝi enhavis dekojn da modeloj de malnovaj kaj novaj ŝipoj, trajnoj, aŭtoj kaj ankaŭ de aviadiloj. La historia evoluo de fervojo precipe allogis nin ĉar Nepalo ĝis nun havas nur malgrandan pecon da ferfojo, kiu ankaŭ estas tauĝa por muzeo sed oni veturas mizere en gi caxar mankas alia ilo de transporto. Mi povis vidi ke trajno estas evoluinda. Kaj jam venas tempo ke homoj pensas pri senradaj trajnoj kiuj veturas per la energio de magneto! La japanoj nepre multe laboris de kiam ili havis la unuan trajnon de Oosaka ĝis Tokio en 1870 (?).

La muzeo havis ĉambrojn por montri la hieraŭon, hodiaŭon kaj morgaŭon de transporto -- teĥniko por fervojo, historio de naskiĝo kaj evoluo de fervojo, ĝiaj facilecoj kaj aliaj evoluoj rilate al vervojoj. Ankaŭ estis ĉambroj por historio de aviadiloj, ŝipoj kaj aŭtomobiloj. Ekstere, estis specialaj "stacidomoj" por ekspozicii diversaj veraj modeloj de trajnoj kiuj montras al vi la evoluo de fervojo.

Mi kaptis ŝacon fotiĝi apud la historia aviadilo kiun Asahi Shimbun posedis. Tiu aviadilo estas unu el fenestroj por kompreni evoluon de ĵurnalismo en Japanio.

Poste ni iris al centro de Oosaka kaj ĝuis la guston de brua, okupita kaj urba etoso. Ni iris sur la 17a etaĵo de iu domego kaj rigardis kiel oni konstruis novan fervojan stacidomon kaj ankaŭ kiel trafiko movas laŭ la regulo. Fine, mi aĉetis erojn por mia fotilo. Mi hazarde aĉetis ĝin kaj poste mi memoris ke  ĝi koste al mi tro multe.

S-ino Nakacu ne estis hejme hodiaŭ ĉar ŝi devis partopreni en iu muzika grupo. Kaj S-ro Nakacu ankaŭ devis partopreni en iu societo de la apartamento. Mi iom ripozis sole sed revenis S-ro kaj diris ke la edzino anstataŭis lin. Do, eĉ maljunuloj (laŭ nepala angulo) tiom vigle vivas kaj okupigas sin je diversaj sociaj aferoj. Antaŭ ol dormo, li donacis al mi valizon por aranĝi miajn aĵon.