Matene mi atingis al la antikva urbo Nara. Mi antŭe eĉ timis ke mi eble ne povos vidi la antikvan panoramon de Nara, sed mi fine sukcesis esti el la grava urbo je la fino de mia vojaĝo. Mi bone turismis en la antikva urbo de Nara, pri kio mi multe legis kaj eĉ dum mia vojaĝo ne estis certa ĉu mi povos promeni tie aŭ ne.

Veturo al Nara estis pli facila ĉar S-ro Nakacu ankaŭ akompanis min. Dank' al la sistemo en la stacidomo, mi povis deponi mian valizon, kiu jam fariĝis tro granda, al la stacidomo kaj libere promeni en la temploj. S-ro Kimoto Ysuhiro, la prezidanto de Nara Espernato-Centro akceptis nin ĉe la stacidomo. Iu mongolo ankaŭ promenis kun ni, kiu hazarde estis en Nara kvankam li ne poartoprenis en la UK. Li laboris por la Oomoto. Kaj ankaŭ estis kun ni S-ino Fujikawa Junko, kiu gastigos min hodiaŭ.

Mi multe promenis en la urbo de temploj. Unue mi estis en Todai-ji templo, la plej granda ligna konstruaĵo de la mondo. Kaj poste iris al Nigacu-do templo kaj Kasuga Sanktejo.

En la Kasuga, mi provis legi mian estontoecon. Post pago de sumo venis mian pecon da papero kiu estis hororo por mi dum tuta tago. - Laŭ ĝi preskaŭ nenio estos bona por mi, mia deziro ne estos plenumita, atendataĵo ne venos baldaŭ, mia perditaj objektoj estos for, ne devas vojaĝi longe (mi devos flugi dum 8 horoj al mia hejmo!) mi devas ne aĉeti ion ĉar mi malprofetos, mi nur povas iri norde, mi devas estis for de kvereloj, mi devas dungi homojn nur post bona studo al ilia prospektoj, mi ne devas sanĝi loĝejon, mi devos zorgi la patrinon se mi havos bebon, malsanoj estos pli seriozaj ol ĝi aspektos. Kaj la plej prezice, pri mia amo kaj edziĝo, ĝi diras: "Eble estos 'subita ŝanĝo' en la direkto de la sento de alia membro sed se vi tenas bonan sintenon, ĉio bone iros". Mia dio! kial nur mi devas suferi en la mondo? Mi kutime neniam kredas pri tiaj konjektoj sed kiam mi legis tiun pecon da papero (en la alngla), mi estis preskaŭ maltrankvila dum tuta tago.

Ni promenis laŭ la arbaro kiu mem estis bona sperto. En la moderna urbo, ili havis tiom grandan spacon por verdaĵo.

Nia grupo dividiĝis post la vizito al la kvin-etaĝa pagodo. Je la fino, trafis nin la gaja karnivalo. La gejunuloj dancis kaj kantis sur la strato vestite per tradiciaj kaj modernaj vestaĵoj. Estis ankaŭ tre interesa parto de vidindaĵo en la antikva urbo. Tio estis parto de la festivalo nomata "Basara". Mi miris kiel homoj en tiu okupita lando havas tempon por kulturaj aferoj.

Kaj post kafumado, S-ro Nakacu kaj alia sinjorino ankaŭ iris kaj do mi kaj Sino Fujikawa iris al la stacidomo por reakiri mian valizon kaj ni atendis la aŭton de ŝia edzo apud la stacidomo. Ni veturis al ŝia hejmo per lia aŭto. La domo estis same kiel aliaj, malgranda sed tre bela.  

Patro de S-ino Fijukawa estis ĵurnalisto do ŝi interesiĝis pri mia profesio. Ŝi ankaŭ montris al mi la paĝo de la ĵurnalo en kiu estis raporto pri ĉeseldono de The Himalayan Times (por kio mi laboras) kaj Annapurna Post pro Maoista laboristoj. Estis bona kolekto por mi. Kaj ŝi ankaŭ laboras por homaj rajtoj kaj jam invitis S-ron Charan Prasain por prelegi pri Nepalo en sia urbo.

Simile, ŝiaj filo kaj filino ankaŭ vivas en alia urbo kaj laboras. Ŝi volas ke la filino edziniĝu sed ŝi ankaŭ ne povis diri tiion al ŝi. Jen mi komprenas eron de japana societo.

Malgraŭ ĉio, mi tre volis reiri al mia "hejmo", en Jokohamo. Mi tro multe vojaĝis. Nepre, la vojaĝo estis interesa kaj mi ĉiu matene deziris vidi novajn lokojn kaj novajn personojn sed, ĉiukaze, mi vere estis laca. Nur se okazus tiel ke oni ne laciĝos porst vojaĝo, mi vojaĝus dum miloj da jaroj...