Hodiaŭ estas la lasta tago de mia monata vojaĝo en mirinda lando, Japanio. Vojaĝonte, mi timis ke unu monato estos tro por mi. Mi nur ne povis sanĝi lasta momente kaj decidis toleri ĝin. Sed vidu, kiam mi estas tie ĉi, mi pensas ke mi ankoraŭ nenion vidis en tiu ĉi bela lando, kaj ankoraŭ neniun renkontis. Restas tiom da gravaj esperantistoj...Mi ne plu volas fini mian vojaĝon! Sed, vere, mi ja soifas mian landon, mian familion (ne demandu al mi pri mia laboro, estos pli akra respondo).
Matene mi iris al la stacidomo kun ges-roj Fujikawa. Ni ne sukcesis kapti nian trajnon ĉar mi malfruiĝis, mi ankoraŭ ne lernis vivi laŭ tempo eĉ post unu-monata vivado en Japanio. Bone, S-ino Fujikawa elektis pli fruan vojon kaj ni estis en tiu parto de Kioto de kie mi povos kapti la trajnon Shin Yohohama.
Mi tre tre ĝojis vidi S-inon Doi denove ĉe la kajo. Ni kune veturis per trajno kaj ĝoje mi vidis S-ron Doi, apud la stacio de Kanagawa Bunko, en la aŭto. Estis same kiel mi estis en mia hejmo, mi estis sekura kaj vere "hejme".
Vespere, mi nenion volis fari. Estis kvazaŭ fino de ĉio - mi estas kaj feliĉa kaj malfeliĉa pro la fino. Mi simple ne volis pensi ion ajn. Estis denove mia plano renkonti nepalanojn, aŭ almenaŭ al Pooja, kun kiu mi laboris en The Kathmandu Post. Sed mi volis forgesi ĉion. Kiam mi diris al mia koro ke jen estas la fino, do estis la fino. Devas estis tiel. Mi dormos hodiaŭ kaj dormos morgaŭ. Kaj poste petos pardonon al Pooja. Unue mi ne volis kaj due, mi ne havis kuraĝon iri en la brua stacidomo kaj perdiĝi denove. Mi simple volis resti en ĉambro kaj imagi kiel mi sukcesos aranĝi ĉiom da aĵon mi aĉetis en miaj du valizoj.
Vespere ni denove parolis pri Esperanto-movado. Nun mi estas certa ke mi ne devas multe maltrankviliĝi pro la ĥaoso en Nepala Esperanto-Asocio. Mi komprenis ke tia periodo atakas al ĉiuj landoj kiam multaj homoj anticipas profiton kaj por ili amo al la lingvo estas bagatela. Bone, mi pli serioze kja pace estos kun la movado kaj atendos bonajn tagojn.
Pli komforte mi retumis kaj hazarde trovis iun forumon www.japanforum.com de nejapanoj kiuj vizitas aŭ vivas en Japanio. Mi aliĝis, ensalutis kaj skribis ke mi venis al Japanio por partopreni en UK de Esperanto kaj do iomete klarigis kio ĝi estas kaj kiel ĝi fukcias, kaj doni retpaĝan adreson de JEI. Ĉu mi varbis?
Forgesu ĉion, mi diri min. Mi nur scias ke mi tuttage ripozos morgaŭ. Kaj ? Rekte al Nepalo!!!