Februaro 27, 2006
Mi vojagxos morgaux
Eble la plej gxojiga memonto de mia Esperanto-vivo dum pasintaj dek jaroj - mi partoprenos en la 6a Internacia Himalaja Renkontigxo !!!
Okazis interkona verspero hodiaux (de kie mi jxus revenas). Estas 12 da eksterlandanoj kaj ankaux simila nombro de nepalanoj partoprenos. Bonege ! Morgaux matene ni lasos Katmandon kaj perflose rajdos sur rapida rivero tra 13 kilometroj. Kaj logxos en Pokhara kaj flugos gxis Jxomsom kaj do komencos 7-tagan piedvagadon. Mi iomete timas sed mi scias ke mi povas. Oni diras ke oni devas toleti altecon (3,700 metroj) kaj ventegon !!
Estis interese trovi Ursula. Kaj mi ecx ne povis parli kun sxi dum sxia restado en Katmando. Kaj pli hontinde, Mi vidis Margreet kaj petis pardonon ke mi ne povis veni al la flughaveno por akcepti sxin. Je estis hontinda. Mi devis esti tie. Mi dankis al S-ro Hori ke li dauxre vivigas la IHRon. Nepre jes.
Jam pasis dek jaroj kiam mi partoprenis la unuan IHRon. Tiam mi estis libera kaj ekscita .. . Intertmpe venis mia laboro kaj multaj aliaj ke mi forigxis el la Esperanto-movado. Mi nur memoras kiel mi gxuis la unuan renkontigxon kun preskaux amaso da partoprenantoj. Estis Knut, Andreas, ges-roj Cotton ktp.
Vidu, mi devis batali kun mia proksima cxefo por trovi 7-tagan ferion. Estas kutime malfacila trovi unu-tagan ferion. Kaj mi sukcesis trovi semajno da ferio ! Fakte batalo funkcias. Oni nur ne povas esti certa kio okazos poste.
Nun mi havas amaran kaj terura novajxo - la fifama birdo-enfuenzo jam alvenis en Nepalo. Post semajno da timo, kio venis kiam oni trovis la viruson en Mumbaio, nun gxi estas en Nuwakot, kiel hodiaxu matene mortis cxirkaux 1000 da kokoj. Estas timinda sed devas vidi la mondon kiel gxi estas. Cxu ne?
Eble mi blogos nur post mia reveno al Katmando. Aux eble el Pokhara.
===
Februaro 25, 2006
Felicxe ke Margreet jam estas en Katmando. Mi ne povis ankoraux renkonti sxin sed estas suficxe por mi scii ke sxi estas en Hotel Singhe, kiel cxiam.
Mi hodiaux iris Nespa Oficejo por aktualigxi pri IHR arangxoj. Mi eistis gxoja ke mi vidis multajn (sed ne la prezidanton, gxenerala sekretarion ktp). Mi unue demandis pri Margareet kaj Posh Raj respondis ke sxi jam estas en Hotelo kun la Nederlanda paro (eble ili venis unuope). Kaj samtempe mi sciis ke Ursula ankoraux jam estas en Katmando. Bone. Sxi iam telefonos min.
Mi certigis sin pri mia vojagxo kun Rustam kaj mi felicxe auxdis ke cxio estas jam arangxita.
Kaj mi tuj iris al Hotel Singhe por renkonti al Margareet sed bedauxrinde sxi ne estis tie.
Do mi revenis.
Kaj mia filo estis kun mi hodiaux. Li estis iom malsana hieraux nokte kaj mi tre volis kunvojagxi kun li. Sed strange, li iris al ie kaj ne volas sidi dum dek minutoj kaj tuj petas al mi foriri. Estas eta diablo.
Mi ecx kunportis lin al mia oficejo dum momento. Komence li eistis felicxa kaj do ne volis esti ankaux tie. Mi povis kunporti lin tien nur cxar hodiaux estas sabato kaj kvankam mi devas labori, mia cxefo ne venas.
Nu, mi jxus iris al www.esperanto.blog.com kaj mi vidis ke iu sinjoro jam metis informon pri sia Esperanto-vojagxo. Tio nomigxas http://terra-esperanto.blog.ca La kreinto estis jena:
Stéphanie Bellenger
Raportistino senlimas
Tel.: (514) 803-0918
Mi vizitis lin kaj trovis gxin interesa.
Simile,
Betti Chatarjee skribis al mi pri interesa loko kie oni povas subskribi por fortigi petskribon al UN por agnoski Espernaton kiel internacia lingvo. Bv partiopreni tien. La kreinto celas kolekti 1,000,000 da subskribantoj.
Jen la adreso:
http://www.petitionspot.com/petitions/ESPERANTO
Felicxan partoprenon !
=
Februaro 23, 2006
La regxo kreskas nombron de armeo
Cxiuj scias kiom malricxa Nepalo kaj nepalanoj estass. Kion oni trovas sur stratoj de la cxefurbo kaj aliaj urboj nur estas perskaux eksceptoj de la gxenerala bildo de Nepalo. La fakto estas tiom amara ke cxiu nepalano gxenerale gajnas nur 270 usunaj dolaroj cxiu jare (tio signifas ke ili gajnas malpli ol unu dolaro po tago).
Tamen ne malfelicxigxu, la regxo de Nepalo gajnas 10 oble pli ol la Usona prezidanto. Kaj do lia armeo devas esti egale forta cxu ne? Pro tio li jam planis ke Nepalo havu 10,000 da soldatoj (krom kunarma policanoj kaj polocanoj). Kial Nepalo bezonas tiom forta armeo? Cxu Nepalo timas atakon el Cxinio aux Barato? Ne. Ka Usono ne havas tempon ataki al Nepalo. Do kial? Buddhistoj diras ke timo logxas en koro de persono. Jen la regxo timas kaj la kauxzo de sia timo estas en sia koro. Do li pensas ke iu povas ataki lin kaj difaligi sian 237-jara dinastio (minus 104-jara regado de heredaj cxefministroj el Rana familio). Estas kompatinda cxu ne?
Sed estas pli ol kompatinda en Nepalo. La armeo devas nur servi la regxon sed ili gajnas nomon per la takso-pagantoj, por kiuj ili tute ne resopndecas. La armeo iam povas ataki iun, logxi en ies domo kaj rabi ies posedajxo se la regxo volas. Tio jam estas tracicio de Nepalo, almenaux dum pasintaj 237 jaroj. Kaj diru al ni, cxu ni plu pagu nian takson? Ni ne rajtas nei dum diktatora regximo. La regxo faras cxion por kolekti pli da takso. Ankaux korecistoj de New Road protestis kontraux la nova programo kolekti pli da takso. La ekonomistoj diras dauxre ka la sxtato mem estas bankrupta sed la regxaj ministroj ofte diras al jxurnalistoj ke ili plu povas regi la lando.
Por mi ne gravas. Mi ne havas monon sed ja tre grandan sxuldon. Mi estus danka al la diktatoro se li konsentus posedi miajn sxuldojn (kaj repagi gxin). He he he.
Kaj, Margreet venos morgaux matene. Hodiaux posttagmeze mi informis al Bharat pri sxia alveno sed li ne montris intereson akcepti lin. Eble mi iros (sed mi ne scias kie mi logxigu sxin).
=
Februaro 18, 2006
Esperanto-kunveno. IHR
Mi jxus revenis el Esperanto-Domo kie okazas kunveno cxiu sabate. Strange (aux ne strange, cxar tio okazas cxiam), hodiaux ne okazis monata kunveno de estraranoj de Nepala Esperanto-Asociao kvankam hodiaux estas la unua sabato (laux registara kalendaro). Okazas tiel en nia asocio ke ne okazas kutima estrarana kunveno laux reguloj, kaj gravaj decidoj venas per telefonkonversacioj de du gravaj postenposedantoj. Kaj tiuj decidoj jam skribitaj sur la protokolo-libro ne estas plenumitaj.
Estis junuloj, Narendra Bhattarai kaj Philip. Bhattarai kaj Poshraj, kiel cxiam laboras por Internacia Himalaja Renkontigxo (IHR). Gxis nun estis raportita ke venos 11 da eksterlandanoj - du nederlandanoj, unu germanino kaj 8 gejapanoj. Dank' al S-ro Hori ke IHR plu vivas. Kaj venis Hans el Germanio, kiu preskaux cxiu jare venas Nepalon (mi dankas lin ke li kunportis kelke da belaj Esperanto-insignoj por ni). Kaj mi ne scias cxu Margreet, la nederlandanino, kiu skribis al mi jam aligxis al IHR aux ne. Kaj, bedauxrinde, nur malmulte da Nepalanoj (3-5) partoprenos dum IHR.
Strange, ke Hare Ram Bista, la junulo kiu preskaux ne parolas Esperanton estas cxiam meze de Esperantaj okazajxoj, precipe kiam trovigxas eksterlandanoj. Li nur volas personan profiton per Esperanto. Ankaux cxi foje, li petis monan helpon al Philip Pierce, la bonkora Usonano kiu nun laboras en Nepalo, por vojagxi al Muktinath kun IHR membroj. Mi ne povas kompreni kial homoj lernas Espernaton kaj misuzas bonvolecon de gxi. Tio nur malfamigos la lingvon kaj amikecon kiu estas eterna eco de nia internacia lingvo.
Same okazas kun la partopreno de Nepalanoj al Universala Kongreso. Mi jxus auxdis ke Munkunda Pathik kaj Indu Thapaliya vojagxos al Florenco por venonta UK. Mi ne ankoraux auxdis ne iu organizajxo helpis al Nespa por tio. Se tia helpo venis cxiuj membroj de la asocio devas scii kaj la estrarano devas elekti kiu vojagxos, kaj pli grave kial tiu persono vojagxos. Kial la sama persono vojagxas eksterlande kiam multaj aliaj ne havas sancxon vojagxi senpage. Kaj oni devas nun diskuti kion avantagxon tiuj bonsancxaj homoj jam donis al la loka movado. Mi pensas ke pli ol 10 homoj jam vojagxis per eksterlanda helpo. Cxu ili jam bone helpas al movado? Cxu ili jam kreis 10 novajn geesperantistoj? Cxu ili jam povas prelegi pri Nepala situacio en Esperanto dum 30 minutoj?
Mi nur memoras ke iu sinjoro Chol Nath raportis en iu UK ke Espernato movado en Nepalo komencis de 1995. Kaj tion raportis Esperanto en Azio. Hontinde. Denove, mi dissendis informon pri kio Chol Nath raportis en nia retdissendlisto, kaj neniu Nepalano respondis - cxu mi rajtas scii kion Nepala Esperanto-Asocio pensas pri la malvera raporto de Chol Nath? Kial oni ne punu lin pro sia mensogo?
Se vi volas kredi min? Internaciaj vojagxoj de nepalaj geesperntistoj nur donis al nia movado vundon - batalon, miskomprenoj, zajujxo ktp.
Kaj kiam oni parolas pri Esperanto-vojagxoj de Nepalanoj, oni ofte respondas ke estas lia aux sxia persona vojagxo kaj li/sxi mem pagis. Mi ne povas kompreni kiel Nepalanoj estas tiom ricxa malgraux la fakto de Nepalanoj gexenrale gajnas nur 270 Usunaj dolaroj jare. Strange estas mondo.
Krom cxio, mi tre volas vojagxi kun eksterlandaj partoprenantoj al montaro. Dum unua fojo, en 1995 mi tre vigle partoprenis kaj poste ne povis. Mi ne scias cxu mi ricevos ferion de mia cxefo aux ne. Do poste venos monan problemon.
=
Februaro 14, 2006
Amo-tago, motorbiciklo
Felicxan Tagon de Sankta Valentino !
En la mondo (speciale en okcidento) oni celebras hodiaux kiel amo-tago kaj nature, la influo jam venis en Nepalo. Malgraux politika malstableco kaj konflikto, multaj junuloj celebris tiun cxi tagon hodiaux - acxetante karton kaj mangxante en resturacioj kun siaj geamikoj/koramikoj. Interese ! Bindu revenos hodiaux el Haidarabado kaj eble ni ankaux iros ien kun fileto.
Hieraux mi sukcesis acxeti mortobiciklon. Tio nomigxas Bajaj ct 100, farita en Barato. Tio kostas en tute 94,900 kaj mi pagis 18,000 kiel unua sumo kaj do de venonta monato mi pagos 3,500. Tio estas preskaux ne eble por mi sed mi certe iel arangxos. Laux regule, tiuj homoj, kiuj jam havas grandan sumon ne rajtas denove acxeti ion per sxuldo. Sed, mi devas diri, ke tion mi povis fari cxar mi estsa jxurnalisto. Mia oficiala letero helpis min kaj la estro ecx ne demandis cxu mi havas alian sxultron aux ne.
Bone. Mi ne plu volas skribi ion pri politiko nuntempe. Mi ne sentas sin tiom malbona kiom estas nia regxo.
=
Februaro 12, 2006
Al NESPA Oficejo, vortaro, motorbiciklo
Post longa tempo, mi vizitis al la Nespa Oficejo hieraux. Mi volis scii pri novajxoj pri Internaicia Himalaja Renkontigxo. De kelkaj amikoj mi auxdis ke oni sangxis la programerjojn post ilia aligxo. Ne estis iu por paroli oficiale pri la sangxoj en Renkontigxo. Bedauxrinde, kiel cxiam. Nur estis junuloj.
Mi iam pensas ke IHR donas al ni profiton sed dauxre ni perdas geamikojn de Nepalo. Vidu, je la unua fojo, estis pli ol 30 da gastoj el diversaj landoj. Kaj nun mi auxdis ke ni havos nur 10. Dank' al S-ro Hori, ni dauxre bonvenigas Japanojn cxiu foje. Sed nia renkontigxo ja estas en problemo (se oni sentas gxin). Oni devas pri pensi pri revozo.
Kaj estis bonsancxe ke mi parolis kun Philip pri la bedauxrinda vortaro. Apsana demandis al mi cxu la vortaro ankoraux ne aperis? Kiu pli multe atandas gxin ol mi? Mi demandas sin? Estas ecx pli malfacila rakonti kiu kulpas. Bone.Mi renkontos lin cxe lia oficejo morgaux kaj diskutos kia maniere ni povas solvi la problemo. Bedauxrinde, gxi ne aperaos ecx dum la venonta IHR.
Jes, morgaux mi planas acxeti novan motorbiciklon. Estas kontrauxlegxa acxeti ion per la sistemo en kiu ni pagas poste por mi. Cxar mi jam multege sxuldas al la banko pro mia domo-konstruado. Mi iel jam arangxis sed mi vidos cxu mi sukcesos aux ne. Mia antaux amotorbiciketo fusxis post la akcidento kaj sendis por forvendi, sed mi ankoraux ne ricevis la monon.
=
February 10, 2006
Do la elekto iel okazis en Nepalo
1. La elekto de urbaj reprezentantoj ne estas la solvo por la krizo nun la lando suferas. Anstataux tio, la regxo (cxar li mem prezidas la registaron) devas pensi kia maniere li povas solvi la problemego de Maoistoj. La regxo ne volis auxskulti kiam la Maoistoj cxesbatalis dum kvar monatoj.
2. Li nur volis silentigi homojn kiam la bruo kontraux la monarhxismo estsi tre latuxta. Estis malbona medikamento por la malsanulo, pli dangxera ol nenio.
3.Per la elekto, la regxo nur volis montri al la mondo ke li ankoraux subtenas demokration. Sed estas tia vero ke kiam li okazigis elekton li jam malliberigis pli ol 300 da politikistoj kaj ili vivis mizere en policejoj, barakoj kaj registaraj oficejoj kie mankis propra lito, mangxajxo, akvo kaj necesejo !
4. Kio estas la signifo de la elekto kiam la plej grandaj politikaj partioj kiuj kaptis 80 procentoj segxoj en pasintaj elektoj? Denove, venis 72 da tiel nomataj "novaj" politikaj partioj kiu tute ne diferencas inter ili pro filozofio sed nur vola pregxi la diktatoron. Sed ecx el ili nur 22 da partioj konsentis partopreni en la elekto. La "brava" regxo tiom multe timis la politikaj partioj ke li anoncis "irmalpermeson" kiam la partioj planis demonstracii grandskale.
5. La regxo devis malliberigi la kandidatojn en registaraj oficejoj kiam la Maoistoj minacis ataki ilin. Tio estas sekureca situacio de la lando. Kial elekto do?
6. Preskaux neniu el al kandidatojn havis klaran programon aux estontan planon por peti vocxon al la popolo. Ili simple ne petis vocxon. Do la vocxdonantoj ne sciis kia kandidato estis kia?
Kaj, nun ni devas toleri tiajn "urbestrojn" kiujn ni tute ne konas kaj kiuj ne havis kuragxos iri inter la popoloj kaj peti vocxon kaj respondi iliajn demandojn.
Ni vidu kion plu la regxo montros al ni kaj al la mondo por sekurigi sian diktatoran segxon kaj por subpremi la liberecon de la homoj.
=
Februaro 04, 2006
Mi vojagxis kie geinfanoj estas geezigitaj
Mi vojagxis al malgranda vilagxo iom malproksime de la cxefurbo hieraux kaj mi peskaux ploris, vidinte la situacio kaj pensmaiero de la vilagxanoj.
Mi devis piede vagi dum du horoj por atingi al tie. Kagati Gaon estas unu el fifamaj lokoj en mia lando. Gxi situas nur cxirkau 20 kilometroj nordokcidente de la cxefurobo sed ankoraux vivas 500 jaroj malfrue ol la tempo.
Estas tie kutimo ke geinfanoj de 10-15 jaroj estas geedzigitaj. La gepatroj zorgas pri cxio kaj ili arangxas cxion. La infanoj nur povas obei siajn gepatrojn. Antauxe, ili havis pli ol 25 da paroj (aux etaj paroj) geedzinigitaj cxiu jare. Sed, dank' al la laboroj de gejunuloj, la fi-tradicio nun malkreskas. Malgraux cxio, ili sukcesis geedzigi 7 parojn cxi jare.
Strange, milionoj da dolaroj venas el diversaj landoj por ke tiel nomataj ne-registaraj organizoj laboru kontraux fi-tradicioj kaj speciale por virinaj kaj infanaj rajtoj. Sed, cxiuj scias, plej granda parto de la monsumo iras al la ruzaj "sociaj aktivistoj" kiu scias kiel sucxi la monon por si antaux ol uzi gxin por la bozenanta parto de la socio.
La jxurnalistojn la lokanoj tute la toleras cxar ili nur kaptas malbonan informon kaj foton por propogandi (tio ne helpas al komunion sed certe jes por la soicaj aktivistoj kiuj faras novan programon kaj gajnas denove monon el ekstarlandaj donacantoj). Mi bone parolis kun ili sed ne fotis la novedzinon, kiu eble havis malpli ol 15 da jaroj. Bedauxrinde, la regxo ne scias pri tio.
Denove pri regxo, kiam la tuta urbo estas en problemo, la regxo, cxefo de armeo, cxefo de polico hieraux nokte pregxis al loka diino, por ke sxi donu ilin forton pli forte subpremi la popolon, postulanta demokratian rajton.
UNICEF petis al la regiataro Nepala ke ne metu balot-statolon en lernejoj cxar iam povas okazi konflikton cxe tiu loko. Kaj la eduka ministro hodiaux respondis ke UN ne havas rajton insturi aux peti ion al la Nepala registaro - tio estas la ekzemplo de auxtokrata regado.
Kaj nome de protekto de la civitanoj, la registaro anoncis hodiaux ke du personoj kune ne povas rajdi motorbiciklon. La policanoj konkludis ke kiam la rebeloj venas por atako, ili venas sur motorbiciklo kaj du personoj en unu motorbiciklo estas la kauxzo de atako, laux la policanoj. Ridinde.
De morgaxu gxis sekvonta dimancxo la tuta lando estos fermata. La Maoisto anoncis ke la lando estu fermata - tio signifas ke la bazaroj, lernejoj, transporto, fabrikejo kaj aliaj institucioj estos fermata dum la tuta semajno. Oni nur rajtos pieden vagadi sur malplenaj stratoj. Kaj tio celas malsukcesigi la elekton de urbestroj, kion la regxo rekte anoncis. Oni ne scias kiel homoj povas vivi sufokante dum unu semajno. Kaj pli ol cxio, la turistoj suferos.
Neniu el NEspA gxis nun informis ion ajn pri la plano de Internacia Himalaja Renkontigxo. Nature oni ne informas min kaj mi ankaux ne cxiutage petas informon (tio ne estas modesta cxar oni simple ne volas sciigi min). Sed mi hontas kiam eksterlandanoj volas scii pri eblaj sangxoj pro la politika malstabilo.
Mi volis partopreni la E kunsidon hodiaux sed poste rezegnis cxar mi scias ke decidoj ne okazas dum la kunsido sed ie ekstere.
[Bonvolu legi mian raporton (enl la angla) pri la infanaj geedzigxoj kiu aperis en mia jxurnalo. Vi povas trovi gxin ankaux cxe :
http://www.thehimalayantimes.com/fullstory.asp?filename=aFanata0scqzpfa9Ta5a9a.axamal&folder=aHaoamW&Name=Home&dtSiteDate=20060204
===
Februaro 02, 2006
Centoj da homoj estis arestitaj dum memoro de Nigra Tago
Jam pasis unu jaro de autokratismo en Nepalo. Politikistoj, legxistoj, jxurnalsitoj kaj aliaj prefesiuloj protestis en cxiuj cxefaj urboj landskale. Ili manifesticiis memore al la regxa pucxo de Februaro 1 lastajara, nomante gxin kiel "Nigra Tago". Cxefe en la cxefurbo Katmando, la policanoj molestis la pacaj protestantoj batante per bastonoj kaj jxetantoj akvokanono al ili. Estis kruela batado al la protstantoj kaj anakaux al trapasantoj.
Post longa tempo mi vidis policanojn batanta al senarmilajn homojn kiu subtenis demokration. Ili ecx ne lasis al homoj kiuj falis aux kusxis sur la strato. Mi povas kompreni, ki ili ne kulpas. La regxo donis al ili tiom fortan bastonon por bati al popoloj, la talkspagantoj, ke la blindaj popoloj ne povis kompreni kiom doloras kiam oni batas homojn. Mi fotis ilin kaj venis al mi egan akvofluon sur mi kaj mi tute malsekegis kaj la forto de akvo preskaux falis min. Mi vidis ke ecx observantoj de oficoj de Homaj Rajtajo ankaux estis vunditaj.
En tute, pli ol 300 da protestantoj estis arestitaj kaj dekoj da homoj estis vunditaj.
Regxo donis sian oficialan elparolon matene en la sxtata televidio. Oni multe timis ke li malpermesos la politikajn partiojn ktp. Sed, li nek multe riprocxis al partioj nek enkondukis novajn programojn. Laux li la okazonta elekto de urbaj oficistoj, kiuj ecx mankis suficxe da kandidatoj, estas la pruvo de demokratio. Li simple diris ke lia "regado" dum unu jaro estis tute sukcesa. Mi sole ridis kiam mi auskultis. Mi opinias ke li ankoraux vivas je 15a jarcento. Dum 237 da jaroj de regado de Shah dinastio, ili neniam estis amikaj al popoloj. Estis la vera bildo de dia dinastio.
Kiam la regxo en televidio diris ke la Maoistoj jam farigxis "malgrandaj krimoj", malgranda urbo de Tansen, je la mezo de la lando, jam estis bruligita kaj per atako de Maoistoj. Laux la plej fresxa informo, 11 da soldatoj kaj 4 da Maoistoj estis mortigitaj en la 7-hora atako de jxaudo 11.00 nokte. Ili ankaux liberigis 127 da malliberuloj kaj la nun 130 da policanoj estas ankorau malaperantaj.
En la cxefurbo, la politikaj partioj kritikis ke la regxa elparolo estis nur ilo renovigi sian auxtokratan regadon kaj ne povis doni novan programon. Li simple mensogis al la popolo dirante ke Nepala rilato kun alilandoj pli bonigxis, kiam plej multe da landaj reprezentantoj nur riprocxis la regxon pro rabo de demokratio, ili diris.
Kaj Internacia Federacio de Jxurnalistoj malkovris sian raporton pri la stato de libera jxurnalismo en Nepalo post la regxa pucxo de Februaro 1. La gxenerala sekretario Aidan White vizitis Nepalon dume. Li diris dum la konferenco de jxurnalistoj ke la regxa regado estas dangxero al la jxurnalistoj. Kaj Ian Martin, la reprezentanto de la Oficejo de UN Alta Komissiono por Homaj Rajtoj diris ke la regxa legxo pri jxurnalismo malpermesas la liberecon la konstatuto jam promesis.
Simile, Federacio de Nepalaj Jxurnalistoj (FNJ) ankaux eldonis sian jaran raporton pri la supreso de sxtato al jxurnalistoj. Aliflanke, la sxtato ministro pri informo minacis al jxurnalistoj ke li povas nuligi FNJ se gxi dauxrigas la movadon. Dum la protesto pli ol 60 da jxurnalistoj estis arestistaj.
===
Februaro 01, 2006
Dank' al dio, nenio okazis
Dank' al dio,
La regxo diris preskaux nenion en sia 30-minuta parolado cxe la sxtata televido. Li nur mengogis al homoj ke lia regado estas tute sukcesa kaj Neppalo progresas dum tiu periodo. Li simple renovigis lian autokration per simpla rita elparolo. Kaj jes, li jam arestis dekojn da gvidistoj antaux nokte.
Parolante tion, li ecx ne pensis ke homoj havas rajton sercxi novajxon en aliaj marieroj ol kredi la sxtatan televidon. Mi simpatias lin ke li ankoraxu kredas le li regas je 10a jarcento. Eble pli, cxar mi kredas ke legxo de Magna Karta jam aperis tiam.
Kaj hodiaux la internacia federacio de Jxurnalistoj eldonis sian raporton pri ja jaro de regxa rekta regado kaj gxia ombro en jxurnalismo. Mi skribos pri tio poste.
Niaj mantelfonoj ankoraux ne funkcias.
Pri elekto. la soldatoj arestis kandidatojn kaj malliberigis ilin en barakoj cxar timo kreskis ke Maiostoj eble mortigos ilin. Kia elekto gxi estas? Cxu vi iam auxdis ie ke okazis elekto kiam la kandidatoj ne plu volis kontesti kaj la soldatoj ne permesas ilin malkandidatigi sin? Nepalo ja estas unika lando. Same kiel la regxa ministro diras estas "unika demokratio".
Kaj mi jxus auxdis ke jam 170 da homoj mortigxis en urbeto de Palpa kiam la Maoistoj subite atakis en malliberejo, registaraj oficejoj ktp.
===