Marto 30, 2006
Nia kunveno kun turisma oficisto
Hodiaux posttagmeze ni havis seriozan diskuton kun la cxefoficisto de Nepal Turisma Oficejo (NTB).
Mi, Mukunda, Narendra, Bharat kaj Poshraj kune monstris nian malkontenon kaj malgxojon pro la informo kiun la NTB dissendis post kiam NESPA skribis al aktivistoj de homaj rajtoj kaj jxurnalstoj ke Marzena kaj Vojtek estis forkaptita de Maoistojn.
Anstataux helpi nin trovi kaj sciis la gxustan informon pri la gepoloj, NTB rekte skribis al jxurnaloj ke la informoj de NESPA estis misinforminta kaj ke ili vere ne estis forkaptitaj.
Ni rekte diris ke ni nur volis helpi al la gepoloj cxar estas geesperantistoj kaj ni havas tian mondskalan rilaton inter ni.
Kaj, la oficisto respondis ke ili nur volis savi la imago de la lando. “Persono aux asocio ne gravas. Nur lando gravas,” diris la cxeoficisto Tek Bahadur Dangi al ni.
Ili fakte volis pruvi ke ne estas problemo por turistoj en Nepalo. Ili pensis ke se oni legas tian novajxon ke la Maoistoj forkaptas turistojn, multaj turistoj ne venus en Nepalo.
Mi ne povis kompreni, kial la registaro kasxas informojn kvankam gxi scias ke la tuta mondo scias pri la vero kaj ili scias kion ili devas timi kaj kion ili ne devas.
Ni geesperantistoj decidis klare skribi al UEA, Pola Esperanto-Asocio kio vere okazis al ni kaj ni ne dissendis la informon senbaze.
Mi ne povas kompreni kial la registaro elspezas tiom da mono por la luksa oficejo NTB. Vidu, kiam ni informis pri la forkapto de geesperantistoj, ili ne reagis. Ili virtuale dormis kiam ni estis senpatiencaj. Kaj finfine ni sukcesis trovi ilin kaj sciis ke ili ne plu estis dangxeraj kaj ili sukcesis eliri la kaptadon paginate monsumon kiun la Maoistoj psotulis kiel regulo. Do, kiam NTB auxdis ke la gepoloj estis sekuraj, ili venis por doni sian informon - ne por danki nin ke ni kontaktis la gepolojn aux zorgis ilin, nek NTB gxojis ke la turistoj estis eksterdangxera. Sed, anstatauxe, ili skribis ke NESPA dissendis misinformojn. Hontinde.
Anstataux auxskulti nin, la NTB citis informojn de la Maoistoj (kiujn la registaro mem nomis kiel teroristoj) kaj volis pruvi ke ni esperantistoj estis mensogantoj. Tio monstris ke ni eraris kompreni NTB-n kaj invitis al niaj esperantaj kunvenoj kiel gastoj.
- - -
Hodiaux posttagmeze, mi estis cxe la programo kiam parolis la "busxo" de la registaro. Li eble denove ordenos irmalpermeson pro ke la politikaj partioj ne plu okazigu la demonstracion. Jam estas anoncita ke okazos grandan demonstracion la 8an de la aprilo kaj de 6a gxis la 10a okaos la striko en la tuta lando.
Eble, oni pensas ke denove la regxo malpermesos uzon de delefono kaj reto. Mi timas.
= = =
Marto 28, 2006
Klarigo pri malaperintaj gepoloj
La "novajxo" pri forkapto de la polaj geesperantistoj-mondvojagxantoj - Marzena kaj Woytek, jam kreis hxaoson en Esperantio. Jen mi donas mian klarigon je mia flanko.
La plej grava punkto de la rakonto estas tio ke nun ili estas liberaj, dank' al dio ! Tamen restkas aferojn klarigendajn. Ili, laux NESPA informo, nun piedvagas cxirkaux la monto kaj revenos eble post unu monato.
La 24a vendrede: Mi auxdis vespere ke ili esis forkaptitaj de Maoistoj kiam ili volis trapasi Jiri, sur voje al Monto Everesto. Ili havis planon piedvagi cxirkaux la Monto-Eversto. Mia raportistino-edzino ricevis tiun informon en sia oficejo sed mi ne ricevis gxin en mia oficejo.
Mi suspektis ke versxajne ili refuzis pagi la takson al Maoistoj, kiu estas neskribite deviga kiam oni eniras ilian regionon. Ecx la registro de la regxo ne povas nuligi gxin. Ni scias ke Maoistoj neniam cxagrenas aux atakas turistojn senkiale. Mi estis tre nervuza sed estas tute senhelpa samteme.
NESPA dissendis la informon al jxurnaloj, aktivistoj de homaj rajtoj ke du geesperantistoj estis forkaptitaj de Maoistoj, kun suskriboj de kvar de la estraranoj. Poshraj telefone informis pri tio (dank' al li) vespere. Mi iom timis doni tiun novajxon cxar neniu estas certa kaj estas nepre tre serioza kaj grava afero. Se ne estus vero, la Maoistoj certe antauxjugxos nin (fakte ili neneiam estas pozitivaj al novajxoj elsenditaj). Mi parolis pri tio kun mia redaktoro kaj li ne permesis meti novajxon sen informilo oficiala. Unue, la informo de NESPA (por ni) ne estas oficiala kaj due, ecx tiam, la informo ne venis al mi gxis la 9.00a nokte kaj mi revenis hejmen.
La 25 sabate: Mi vizitis al NESPA tagmeze. Prezidanto ne venis kaj gxenerala sekretario diris ke la gepoloj telefonis al Mukunda de ie kaj lia filo akceptis la informon ke ili estis kaptitaj de Maoistoj. Estis terure !
26an dimancxe: Kvankam mi havis oficialan informon de NESPA, mi ne volis disdoni la informon en mia jxurnalo. Mi jam blogis persone. Vespere, mi trovis ke Homaj Rajtoj Asocio de Nepalo (HURON) sendis informon al nia oficejo, citinte tion de NESPA, kaj petis al Moaistoj ke ili baldaux liberigu la kaptitoj (estis nur nomoj de du geesperantistoj, kvakam fakte estis kvarope, cxiuj gepoloj).
Mi preparis novajxon, cxar estis pli kredeble - kaj esperis ke eble elsendo de novajxo klarigos la aferon cxu ili vere estas Maoistoj aux ne. Samtempe, www.nepalnews.com ankaux donis novajxon per la informon kiun NESPA sendis vendrede.
27 lunde : aperis mallongan novajxon en nia jxurnalo www.thehimalayantimes.com. Estis mia feria tago sed mi estis en kontakto kun raportistoj kaj petis ilin, se eblus ili kontaktu kun Maoistaj aktivistoj el Lukla. Kaj mi telefone parolis kun kelke da HR aktivistoj kaj ili diris ke Maoistoj jam sendus klarigon se ili vere forkaptis iun. Dubo kreskis, sed ni iel estis maltrankvila.
Je la 5.30 Pola Radio telefonis min kaj demandis mi kion mi scias. Mi klarigis min kion mi gxis tiam auxdis - ke la poloj estis forkaptitaj, laux la plej aktuala informo mi havis. Fakte, mi ne sciis pri la aktuala informo kaj diris ke ili ne ankoraux estis for de kontakto.
Je 6.30 Poshraj telefone informis ke la gepoloj fakte estis liberigitaj de la Maositoj. Laux li, la Poloj jam telefonis al Mukunda dirante ke ili estis liberaj post 24 horoj en kapto Maoista.
Denove venis voko el Pola Radio kaj demandis cxu ili estis liberaj. Mi diris jes.
Mi ne laboris dum tiu tago sed auxdis el miaj raportisto-amikoj ke Nepal Turisma Oficejo (NTB) opoziciis la raporton de NESPA, dirante ke la turistoj fakte ne estis forkaptita de Maosito kaj nur havis miskomprenon kun lokuloj.
Laux la informo de NTB, estis nur "misleading news about the four Polish nationals". La informilo diris ke unu el la membro de NTB parolis kun unul el la poloj kaj li/sxi diris ke ili ne estis forkpatitaj. Strange !
Aliflanke, S-ro Mukunda Pathik, la prezidanto de NESPA, skribis en la retgrupo "nepalaj-esperantistoj" la 27an de marto pri tiu evento. Sed li ne rekte skribis ke ili estis forkaptiaj. Li simple skribis, "Unue ili informis al mia familio kaj Nepala Esperanto-Asocio elsendis mesaj'ojn al tiaj homoj tiuj kiuj laboras pri homaj rajtoj, j'urnaloj kaj aliaj konsernaj oficejoj kaj homoj...Tiam li forgesis ke estis li kiu dissendis informon ke la gepoloj estis kaptitaj de Maoistoj.
Kaj denove, li skribis ke, "ni sukcesis rekte paroli per telefono kun polaj samideanoj. Ili devis doni monon kiel donaco kaj nun ili estas en ordo." Tie li denove ne volis skribi ali kiu ili donacis monon kaj ke ili estis liberigitaj de Maoista forkapto. Tia informo denove malfaciligis min.
Dume, kelke da samideanoj el divesraj landoj monstris sian intereson pri la grava afero. www.gxangado.com preparis novajxon laux mia blogo. Adam Wilkus, Masakato, Karlos Enrike, fiskot estis ili.
Mi elkore dankas al cxiuj kiun monstris sian amon al la poloj kiuj trovis ian ajn problemon en Nepalo, al NESPA kiu monstris sian klopodon sercxi la perditajn samideanojn. Kaj precipe dankas al Radio Pola kaj Gxangalo.com kiu serioze raportis pri la evento.
---
Malbona novajxo:
Margreet forlasis Nepalo post unu monato. Ni tre bone amikigxis dum tiu periodo sed ankoraux ne suficxis. Kredeble, nia korespondo dauxros eterne.
= = =
Marto 26, 2006
Margreet - jxurnalismo - raporto
Margreet revenis hejmen hodiaux matene. Sxi esti tre tre felicxa post 10-taga meditado. Krome, sxi diris ke sxi ankaux povis kuraci sxin je sxia genuoj. Mi gxojas ke mia propovo viziti al Vipasxano placxis al sxi.
Hieraux mi estis cxe la raporto prezentado de Internacia Misio pri Jxusnalsma Libereco.
Ili rekte diris ke la registaro devas ne subpremi la jxurnalistojn kaj petis ke sen libereco de jxurnaloj oni ne kredos ke demokratio vivas en Nepalo.
===
Marto 25, 2006
Jxurnalismo en Nepalo jen antaux miaj okuloj
Hieraux mi auxskultis junan jxurnalistinon kiu esits malbonege atakita de policanoj en mallumaj cxambroj kiam sxi estis arestita dum 35 tagoj. Mi scias kiom malfacila estas labori kiel jxurnalisto sub diktatora regado. Sed hieraux mi vidis ke estas centoble pli dangxra por virinoj.
Bhawana Prasai estas sxia nomo. Sxi havis cxirkaux 25 jarojn kaj laboris por iu Nepali-lingva magazino. Surprize sxi estis en barako aux en policejo de la 9an de februaro gxis 15an de marto kaj la policanoj ne havis ian paperon pro aresti sxin. Sxi estis arestita de policanoj en ordinaraj vestajxoj kaj kunportis sxin en nekonata loko kovrinte sxiajn okulojn.
Kiam la policanoj trovis ke sxi iam verkis artikolon kiel virinoj estas malbone traktataj en malliberejoj, sxi devis frontis cxioon kion sxi ecx ne vidis en sixa songxo. Cxiu tage ili atakis sxin fizike kaj minacis ke ili seksatencos sxin. kaj tio darux ris gxis la fino. Sxi rakontis pri tio kiel masxino antaux cxirkau 50 jxurnalistoj kaj sxi sole ploris.
Ne. Tio ne devas dauxri en mia lando. Tiaj diabloj povas vivi nur kiam diktaroro sidas sur la trono.
Nunteme Internacia Misio, konsistata el 12 internaciaj jxurnalistaj organizajxoj, estas en Neaplo por studi la veran staton de jxurnalismo.
= = =
March 24, 2006
Geesperantistojn kaptis Maoistoj
Sxokite, mi jxus auxdis ke la polaj geesperantistojj, kiuj estas en Nepalo kaj vojagxonta al la regiono de Monto Everesto estis kaptitaj de la Maoistoj.
Hodiaux vespere mia edzino, kiu laboras en alia jxurnalo telefone informis min pri tio (Nespa jam dissendis informojn por jxurnaloj). Sed tiu dokumento ne venis cxe mia oficejo. Vespere telefonis al mi Narendra kaj Poshraj kaj petis al mi peti helpon de aktivistoj de homaj rajtoj. Mi certe faros tion. Mi diris al ili ke mi jam sciis pri tio sed mi ne povas eldoni novajxon pri tio cxar mia redaktoro diris al mi ne ni ne traktu tiajn seriozajn informojn sen oficiala informilo el Nespa. Nun estas 9.05 vespere sed gxi ankoraux ne venas.
Mi tre bedauxras... kaj esperas ke la Maoistoj baldaux liberigu ilin tuj.
= = =
Mia vojagxo al Muktinath (parto 1)
Antauxparolo
Post la gaja partopreno en la unua Internacia Hiamalaja Renkontigxo en 1995, mi sin malproksimigis de la renkontigxaj aferoj. Sed cxi foje, mi sentis ke mia koro volis partopreni en gxi kaj sperti Esperanton meze de bela pejzagxo.
Mi staris je dilemo – sendube tre volis esti en Esperanto-renkintigxo kaj samptempe mia profesio kiel jxrunalisto ne permesos min estis en tiaj renkontigxoj dum naux tagoj ekster la cxefurbo. Tamen mi ne povis subpremi miajn verdajn dezirojn. Kiam mi auxdis ke nur tri aux kvar Nepalanoj estoj kun la grupo, mi pensis ke mi devas ferii kun ili.
"Kiom kostos la tuta vojagxo ?" mi demandis. Poshraj kaj Narendra repondis ke estos cxirkaux 5,000 rupioj en tute. Tion mi pretigis sin arangxi malgraux la monto de sxuldo sur mia kapo, sed denove, trovi ferion dum pli ol unu semajno en mia oficejo estas pli malfacila ol trovi novan laboron.
Mi proponis al mia antauxulo cxe mia oficejo kaj nature, li ne povis promisi al mi tiun privilegion. Anstatauxe, li sugestis min ke mi rekte parolu kun nia redaktoro. Tion mi ne volis fari kaj diris ke anstataux peti ferion kun li kaj malsukcesi, mi proferos rezigni mian revon. Do, li komprenis min kaj diris al mi ke li petos al la redaktoro por mi. Li duone konsentis kaj mi preferis resti silenta.
Multaj el la eksterlandaj partoprenantoj ne venis la 26an de februaro do oni decidis ke la interkona vespero okazos l a27an.
27an de februaro, lunde
Mi decidis ne plu iri oficejon por fini la paperlaboron por mia ferio kaj mi kolektis tiom da kuragxo en mia sxranko kora ke mi rekte pakis mian valizon en hejmo. Matene mi emis esti kun la gastoj kaj iris al Hotel Shingi matene sed oficeisto antaux la giceto diris al mi ke ili jam forveturis por viziti al vidinajxoj de Katmando kaj Patano. Post telefono kun Poshraj mi sciis ke ili venos al la hotelo je la 2a por tagmangxi. Mi sekvis lian sugeston sed alia sinjoro diris al mi ke la grupo revenos post kelke da tempo. Poste mi reiris al la hotelo sed alia oficisto tie diris ke esperantistoj jam lasis la hotelon antaux longe kaj oni renkontigxos nur verspere. Jen mia klopodo finis vane – mi iris al New Road por acxeti memorkarton por mia nova digitala folio, kiun al mi donacis mia bofratino.
Interkonigxo
Mi partoprenis en la interkona vespero, kiam okazis la similan riton de prelegoj. La partorenontoj devis ion esprimi - kaprice, mi pensis. La prezidanto donacis la florgirlandon al ili. Interse, Hans, kiu venis Nepalon ne por la Renkontigxo ankaux ricevis la girlandon. Hori havis donacojn el Japanio – li donacis la libron "Moitoj tra la Mondo" al la asocio, kaj donacis bantukojn al nepalanoj.
S-ro Hori montris al mi sian libron "Montatoj tra la Mondo", kie li inlkuzivis mian artikolon pri "Holi". Mi dankis lin ke li farigis min verkisto -Esperantisto.
Dume, oni memoris la historion de komenco de IHR. Bharat volis doni krediton la Philip sed li liaparte ne akceptis gxin kaj diris ke estis Marko. Bone, oni memoris Markon Ono, kiu cxefe ludis rolon.
Antauxe mi auxidis ke nur tri aux kvar nepalanoj akompanios eksterlandajn gastojn dum la piedvagado sed cxi vespere mi eksciis ke en tute 12 da nepalanoj estos kun 12 eksterlandanoj. Same kiel antauxe, 8 inter 12 estis gejapanoj (dank’ al klopodoj de S-ro Hori). Aliaj estis tri el Nederlando kaj 1 el Germanio.
Rustam diris ke estos tre malvarme kaj bezonos varmajn vestajxojn por cxiuj.
Jen la nomaro de gepartoprenantoj (mi sxtelis multajn nomojn el la listo kiun la Nepala Espernato-Asocio donis al mi je programfino)
Eksternaldanoj:
S-no Jeanntte Bosse-Sibel, Nederlando
S-ro Hans Bosse,Nederlando
S-ino Margreet Peschier, Nederlando
S-ino Sanpei Keiko, Japanio
S-ro Sanpei Nobuaki, Japanio
S-ro Watabe Jakeo, Japanio
S-ino Ota Shigeko, Japanio
S-ino Ursula Kolsch, Germanio
S-ro Kuroyanage Ysitaka 'Saliko', Japanio
S-ino Kuroyanagi Humiko
S-ino Hori Tamae
S-ro Hori Yasuo
Nepalanoj:
S-ro Nabin Subedi
S-ino Shakuntala Dhakal
S-ro Dhruba Pokhrel
S-ro Poshraj Subedi
S-ro Razen Manandhar
S-ro Rustam Baniya
S-ro Narendra Raj Bhattarai
S-ro Hareram Bista
S-ino Nirmala Gautam
S-ino Mandira Subedi
S-ro Dipak
= = =
Marto 23, 2006
Peto al Axustriaj samideanoj
Estimataj samideanoj de Auxstrio,
Saluton. Mi skribas al vi el Nepalo. Mi estas fakdelegito pri jxurnalismo kaj ankaux laboras kiel raportisto.
Mi havas peton. Jxus venis princo de Nepalo en via laondo por transdoni paron da rinocero al la registaro de Auxstrio. Estas plezure ke ni havis ion por donaci al tiel bela kaj kultura lando.
Sed tiu donacado jam kreis bruon en Nepalo. Fakte, Nepalo ne rajtas "donaci" tiajn specialajn bestojn eksterlande - estas kontrauxlegxe. Sed la princo, kiu mem estas prezidanto de ia fonduso pri
naturkoservado. Kaj kiel princo de la lando, kie la regxo havas cxiun politikan rajton, li subite sendis la paron sen informo al la popolo.
Oni multparte suspektas ke la princo donacis la bestojn por ricevi ian tian profiton personan de la registaro de Auxtrio.
Mi petas bonvolu trovi pli detalajn informon pri la rinocero kaj sendi al mi - kiu petis la donacon, kiom la Auxstria registaro volas pagi por tio? kial la princo estis preta donaci ilin kaj kiom/kion li gajnas donacante la posedajxo de la tuta lando?
Mi estos pli felicxa se vi skribos al iu redaktoro de jxurnalo pri tiuj aferoj. Mi opinias ke popoloj de Auxstrio devas resendi la bestojn al Nepalo cxar tiu donaco ne venis al via ladon kun konsento
de la popolo.
Vi scias ke nun Nepalo mankas demokration kaj regxo faras cxion laux sia volo. Do, la jxurnalistoj multe riskas sin raportante pri tio.
Bonvolu ne citu mian nomon sed mi tre esperas ke vi povos skribi al viaj amikoj pri la kontrauxlegxa donaco el Nepalo. Eble almenaux dum Esperanto-eventoj. Jen, Esperanto estas cxiam preter politiko kaj por popoloj, cxu ne?
= = =
Marto 22, 2006
Princo donacas rinocerojn kontrauxlegxe
Kiam Nepalanoj pli multe implikigxas je politikaj krizoj, la princo de Nepalo Parash sukcesis sekrete arangxi kontrauxlegxan “donacadon” de rara animalo rinocero al Auxstrio. la paro de renoceroj estis jam senditaj antaux dek tagoj al Auxstrio kaj hodiaux la geprincoj kun aliaj helpantaj registaraj oficistoj flugis tien por oficiale donaci gxin al la prezidanto de registaro de Auxtrio.
La princo prezidas tiel nomatan ne-registara organizajxo pri naturkonservado sed estas tia pseudo-registara organizo kies patrono estas la regxo.
Antaux la demokratia periodo, tia donacado kontraux neklara profito de la regxa familio estis fifama kaj estis malpermesita dum pasintaj dek jaroj.
Cxar Nepal estas la membro de Kunveno je INternacia Komreco de Dangxerigitaj Specoj de Gxungalaj Floroj kaj Bestoj (CITES) ekde 1975, gxi ne rajtas eksporti kaj importi tiajn animalojn eksterlande. Kaj cxar Nepalo jam ricevis multege da mono el eksterlandaj organizajxoj je konservado de rinoceroj, ili ankaux postulas klarigon pri la donacado.
La registaro tie cxi nenion jam diskonigis pri la plano donaci, nek la registaraj oficistoj iam klarigis kial ni donacos ilin al Auxstrio kaj kion Nepalo gajnos per gxi. Neniu scias kiel la princo povis decidi pri la kontrauxlegxa donaco ilin sen permeso (au kun) de registaraj oficistoj kaj kiel li sukcesis flugigi la bestojn en aviadilo kiuj estas bone garditaj en la gxangalo.
Kelke da organizajxoj jam esprimis malkontento pri la sekreta donaco, menciante ke tio povas esti ia donaco kontraux individua profito de la princo. Sed pro la rekta regado de la regxo, ili ankaux ne povas malferme protesti kontraux gxi.
Unu el tiaj organizajxoj hodiaux skribis al la registaro ne ricevi tian donacon cxar tio ne reprezentas la amon de la popolo.
PS: Cxu vi scias pri www.raporto.info?
= = =
Marto 18, 2006
Renkontigxo cxe Nespa
Hodiaux estas la unua sabato laux la registara kalendaro kaj do devas okazi la estrara kunveno de Nepala Esperanto-Asocio. La bonsancxa partopreno en la Internacia Himalaja Renkontigxo ja donis al mi energion denove estis pli proksime al la landa movado. Jen mi arangxis tempon ke mi ankaux cxe estu.
Mi estis tie je la 12.00 sed nur trovis min Bharat, Narendra, Poshraj kaj Poshraj (kiu alia?). Bone post duonhora atendo mi trovis suficxe multe por diri ke estis kunveno. Oni multe krokodilis pri diversaj aferoj - de politiko gxis tehxnologio. Ni tralegis novajxon pri Azia Kongreso en revuo Esperanto kaj la foloaro en Cxina Radio Internacia. Cxefe ni memoris bonajn anekdotojn pri nia piedvagado. Kaj finfine mi devis tiri ilin al kunvenaj temoj je 1.00, cxar mi devis foriri.
Kvankam ne estis suficxe da estraranoj por decidi ion, oni komenics neformalan disukuton. Oni tre vigle diskutis ke ni devas acxeti teron/domon kun la mono ni havas kaj ni devas lui pli malmulte kostan cxambron por la asocio. Jam estas tre malnovaj temoj - oni jam diskutis pri tio multfoje sed ankraux ne okazis vere io. Kaj denove la sama filozofio ke devas fari tion kaj tion. Ni vidu kio vere okazos.
Kaj oni volis paroli pri la Renkontigxo. Oni parolis ke Agrihotri elspezis tiom kaj tiom. Mi demandis la kial Bharat kaj Archana devis veni al Pokhara (kiam ni finis nian piedvagadon). Li respondis por instrui Esperanton. Mi demandis cxu li sukcesis instrui iun, li jesis. Sed mi raportis ke mi auxidis ke neniu lernis. Li diris tio estis alia afero ke li ne sukcesis instrui. Do la centro de la diskuto - kial oni devas vojagxi per la monon de asocio kiam ne estas certa cxu oni sukcesos. Lia rekta respondi surprizis min - "Mi estas gxenerala sekretario kaj mi povas viziti ien ajn se mi sentas bezonon." Prakas Shrestha iom rekte atakis lin demandante kiu pagos lian viziton ktp kaj Bharat montris sian econ - "Oni ne rajtas demandi al mi antaux ol mi prezentas sian elspezon". Ho ve ! tio estas 'regxa demokratio' mi pensis, kaj ne plu volis sidi tie.
Kaj do oni konsentis ke la la promeso de Agrihotri donaci 4,000 rupioj al Pohxara filio esta sia privata donaco kaj oni devos decidi cxu ili donacu monon por acxeti sxrankon aux ne.
Denove oni diskutis pri malsukceso kolekti membrokotizon kaj preferis igi homojn dumvivaj membroj. Antauxe eble cxirkaux 1993, ni, tiamaj geesperantistoj decidis ne esti dumviva membro cxar ni ne povos dauxre pagi membrokotizon kaj la asocio malprofetos. Se estas cxies deziro, mi tuj volas esti dumviva membro.
= = =
Marto 17, 2006
Photos
6aihr-muktinath
= = =
Marto 14, 2006
Internacia babilado
Estis tre interesa tago hieraux. Post longa atendo, mi volis iom helpi al Margreet trapasi la urbajn stratojn. Do estis mia libera tago kaj promesis al sxi ke mi helpos sxin kun rajdo sur mia motorbiciklo. Ni ekis kaj unue volis ren konti la gepoloj kiuj vizitis N epalon. Ni iris al la hotelo kaj iris al sia cxambro - do nia internacia babilado komencis... De tagmezo gxis 5.30 vespere ni dauxre babilis - de politiko, religio, socio, gxis Esperanto-movado. Je estis senfina kaj ni devis halti. Estis Majxena kaj Vojtek, la junaj mondvojagxntoj el Pollando. Ili jam pasis 3 jarojn vojagxante preskaux cxiuj landoj de Azio (krom Koreio kaj Japanio) kaj ne ankoraux scias kiom longe sia vojagxo dauxros. Same kiel romano, ni auxskultis ilin. Vere kortusxaj kaj inteligentaj ili estis. Kaj krome, ili h avis belanjn fotojn. Cetere, Margreet interesigxis pri mankomputilo - do pru vas ke sxi estas pli juna. Vespere venis Mukunda kiu tuj forlasis nin kaj poste aperis denove Narendra, Poshraj kaj Rustam. Margreet logxos cxe Poshraj kaj venos al mi hodiaux kaj do morgaux iros por Vipassana meditado dum 10 tagoj. Cxu vi mem volas legi ilin? Bonvolu viziti ilin cxe: www.niavojagxo.prv.pl Kaj hodiaux mi renkontis ges-roj Dominique kaj Jean Jack. Sxi ne bone parolas sed mi gxojas ke sxi veturas 60 kilometrojn por lerni la inernacian lingvon. Sxi piedvagados cxirkaux Annapurna montaro dum unu monato. Mi volus renkonti ilin denove. Sxi diris ke Mukunda ankaux vizitis sxin hieraux vespere.
= ==
Marto 12, 2006
Nepalo havas sian retdiskutejon neformala: http://groups.yahoo.com/group/nepalesperanto
Bonvolu aligxi kaj montri vian amon al Nepalaj geesperantistoj !
Aux simple skribu malprenan leteron al : subscribe-nepalesperanto@yahoogroups.com kaj vi ricevos konfirmilon kiun vi devas respondi por aligxi.
= = =
Post IHR
Jam pasis la IHR bone sed mi ankoraux ne povas blogi kiel cxiam. Mi estas ete okupita.
Ursula forflugis hieraux vespere. Espereble sxi jam atingis al sxia hejmo nun. Estis tia adiauxo...
Mi ne sicas kion nun mi devas skribi. Atendu. Mi verkos longan rakonton pri IHR.
Multaj el ni estis malkontenta pro la senpaga mangxo en la luksa hotelo. Dekoj da homoj estis tiuj kiujn mi ne konis. Kaj nek la junuloj. Ili restis cxe la programo gxis la mangxado komencis, mangxegis kaj tuj forlasis la scenon. Mi volus scii kiuj ili estas kaj kiu ilin invitis. Eble ni diskutos pri tio dum la sabata renkontigxo.
Denove, Bharat demandis min kion mi povas fari kun la vortaro. Mi ne havas resondon. Mi jam vinis mian laboron kaj nun estas la respondeco de la asocio eldoni (aux ne eldoni gxin). Pli bone, mi pensu pri alia kreado.
Dominique kaj Jean Jaque baldaux vizitos Nepalon. Espereble ili telefonos min kaj ni ie renkontos.
= = =
Marto 09, 2006
Jen IHR finis hodiaux
Hireux nokte mi alvenis cxe mia amata hejmo post semajno-longa vagado cxirkau la monto Dhauxlagiri kaj aliaj. Kompreneble mi estas laca, kiel cxiuj partoprenantoj de la IHR.
Sed nepre estis gxojiga. Mi ne scias kiel mi rakontu. Ne. Mi poste verkos longan vojagxrakonton eble por mia blogo, post kelkaj tagoj. Mi havas tiom multe por rakonti vin...Krom cxio S-ro Sanpei el Japanio kaj S-ro Hareram el Nepalo aldonis pli da gxojo per siaj individuaj ecoj.
Cxiuj estas sanaj kaj pretaj denove vagadi en montaro, kvankam iliaj korpoj ne plu povas permesi ilin.
Mi gxojas ke mi partoprenis la renkontigxan vagadon. Mi dume lernis multajn "novajn kolorojn" de la Nepala E-movado. Estis kelkaj aferoj kiuj estis preter miaj imagoj. Nia asocia ne plu estas tia kia mi vidis antaux ol mia aktiva partopreno gxis 1994. Gratulon cxiukaze al "respondeculoj". Hodiaux vespere okazos la "Internacia Fespero" antaux la fino.
= = =
Marto 03, 2006
Mi estas en Mustang
Mi tre gxojas blogi hodiaux. Etas cxiel speciala. Mi partoprenas la 6an Internacian Himalajan Renkontigxon. Estas en tute 24 membroj. Ege interese !!!
Mi blogas el Jomsom (2710m), flughaveno de Mustang distrikto. Multe blovas forta vento.
Matene ni estis cxe la templo de Muktinath (3750m). Estis tiom frosta ke ecx fluanta akvo frostigxis kaj trovigxis glacio sur la akvo kiu falis sur niaj vestajxoj.
Ni cxiuj fartas bone - kun Ursula, Margreet, Hori kaj aliaj. Sed kompreneble cxiuj estas lacaj. Ni vagadis dum cxirkaux 5 horoj.
La retan servton trovigxas sed tre malfacile funcias.