Majo 30, 2006
Mia vojaĝo al Muktinath (parto 8)
6a mar, lunde [Dana- Tatopani- Tipling - Galeshowr]
Matene mi estis preta forkuri sed oni diris ke ni devis marŝi unuope ĉar la Maoistoj eble minacos nin kiam oni trovas nin sole. Bone mi antendis sed tio ne povis okazi ĉar ĉiuj havis siajn interesojn kaj denove ni malsimile rapidas.
Iri malsupre estis pli malfacila, ni jam lernis tion. Kaj jam ni trovis ke la vilaĝo eble ne plu igixis kurioza por ni ĉar dum semajno ni jam bone ĝuis ilin. Tamen devas iri, por porti sin ĝis al urbo.
Hodiaŭ de mateno ni notis ke la verdaĵo ĉirkaŭ ni estis malsimila. Jam ni vojaĝis de artubŝtoj ĝis arboj. Sed hodiaŭ estis facile distingebla. Nun bone troviĝis arboj de cipruso, pino kaj aliaj. Kaj insektoj troviĝis sur la tero, kiun ni ne povis vidi en altaj lokoj – tio atestis ke ni estis en pli varmaj lokoj. Mi denove memoris la pomon kiun mi manĝis en Kagabeni. Estis nun preskaŭ normala por ni la vidindaĵoj.
Sur la vojo ni trovis loĝejon de policanoj ili kune vagadas en vicoj. Ili unue sekurigas sin kaj poste pensas pri la civitanojn (ĉu ili vere pensas pri civitanoj?). Aŭ ili eble pensas ke cixuj civitanoj estas Maoistoj kaj volas savi sin el ili. Kiel ili vivas en tia teruro kiu eble ne ekzistas?
Ĉirkaŭ dum tagmezo ni estis ĉe la varma fonto. Estis mirinda – la loko situas ĉe la bordo de la sama Nigra rivero. Estis rekonstruita akvejo (fakte estis du – unu kun milda kaj alia kun varma akvo) kie troviĝis nature varman akvon oni povas sidi dum horoj kaj varmigi sin. Oni kredas ke la akvo havas mineralaĵojn kaj estas saniga por ni. Mi sidis tie dum ĉirkau unu horo kaj devis lasi ĝin ĉar vole ne vole devis daŭrigi marŝadon.
...
Ursula kaj Margareet estis ĉe alia tablo drinkanta bieron, kie ankaŭ sidis Niarmala kaj Sakuntala. La du virinoj ne drinkis ion kaj Margreet demandis nin – "Kial en Nepalo virinoj ne rajtas drinki aŭ fumi kiam la viroj ĉie ĝuas drinkadon kaj fumadon libere?"
Mi krarigis al Margreet ke la modo de nefumo kaj nedrinko de virinoj taŭgas nur en mezgrada scieto kaj en urboj. Mi informis ŝin ke en riĉaj socioj, virinoj malferme fumas, drinkas kaj oni ne malpermesas ilin. Pli prezice, tio estas signo de riĉiĝo aŭ sociiĝo; kiam en vilaĝoj kaj inter malriĉuloj estas kutimo, aŭ de tempo al tempo estas devigo ĉar ne troviĝas manĝaĵo sufiĉe kaj ili pensas ke tio helpas ilin forgesi pri veraj problemoj. Laŭ statiko, pli ol 50 procento de virinoj pli aĝaj ol 15 jaraj fumas kaj drinkas. Estas jen Nepalo.
Poste sekvis karto-ludo kaj mi sentis sin netaŭga por tiu okupo kaj preferis iri al la lito.
Posted by razen at 16:36 | Permanent Link | Comments (0)
= = =
Majo 28, 2006
Pri sekulareco kaj Buddhismo
Estimataj,
Religioj de la mondo estas egala - neniu estas granda kaj neniu estas malgranda. Sed de miloj da jaroj, regoxoj estas Hinduanoj kaj ĉar nepala monarĥismo ja estas tradicia, la religio ludis granda parto en la politiko. Do, la reĝo nomis sian religion (la Hinduan) reĝan religion kaj pro tio, la Hinuano ĉiam havis specialan lokon en la socio, politiko ktp.
Nun, dank' al la historia sukceso de popola movado kontraŭ la reĝo, nun Nepalo estas deklarata sekuara ŝtato. Tio signifas ke le registaro ne plu subtenos iun religion kaj trakton ĉiujn egale.
Mi kredas ke estas granda okazo celebri pro ĉiuj religioanoj krom la Hinduanoj. Jam kelke da troaj Hinduanoj montris malfeliĉon pro al nova anonco, ĉar ili ĉiam postulas reĝan subtenon. Bedaŭrinde por ili. Sed mi opinias ke nun aliaj religioj ne subpremos la Hinduanojn kaj ni eklernos vivi kune, feliĉe.
Posted by razen at 21:08 | Permanent Link | Comments (0)
= = =
Mie estas laca kaj...
Ho ve !
Jam pasis semajnoj kaj mi tute ne blogas...
Mi estas iom okupita, laca kaj samteme mallaboema. Strange mi kalkulas sin. Mi havas tiom da aferojn blegindajn sed ne povas iri ĝis la ciberkafejo kaj blogi. Mi kulpas.
Finis tria naksiĝtago de mia filo. Ni celebris kun familianoj
la lando ankoraŭ estas malpaca. la homoj kiuj subtenas la aktivan rolon de la reĝo (tio signifas distatorecon de li) nun kuraĝas iri al la stratoj kaj postuli denove Hinduismon kiel ŝtata reglio. La reĝo scias ke neniu helpos lin krom la troaj Hinduoj kaj kompreneble li elspezas monon por venigi ilin al la stratoj. Estas danĝera - okazos religia batalo se iu alia reglio protestas ilin. Mi povas kompreni ke la Hinuanoj malŝatas egalecon - ili ĉaim volas esti al reĝo de religioj, kun subtenoj de la reĝo mem. Mi bedaŭras.
Jen mi trovis interesan taglibron, verkitan per Nepali lingvo. Eble tio ne estos interesa por vi, sed mi provas ĝin meti ankaŭ por sciis kiel ĝi aperas en reto, estis tajpita en la unicode.
= = =
Majo 21, 2006
Diskuto ĉe Nespa pri etnaj rajtoj ktp
Kiel preskaŭ ĉiam, mi vizitis al la Nespa oficiejo pro scii pri novaj decidoj de ĝi, ĉar hodiaŭ estas al unua semajno laŭ la registara kalendaro kaj devas okazi estrara kunveno. Sed ne. Ne sufiĉe da estraranoj ĉeestis kaj ne povis okazi kunveno tia. Nur venis Philip, Narendra, Bharat, Prakash Lal, Rustam kaj je la fino, venis Parashar.
Tamen mi ne malprofitas (oni dire, ĵurnalistoj neniam malprofitas kaj perdas tempon).
Okazis interesa diskuto pri la politika, etna kaj lingva aferoj.
Unue, unu gratulis la alian por sukcesigo de la revolucio. Kaj mi demandis al ili la demandon de Chris, "Kie Nespa staras ĉe la popolmovado kiam milionoj da homoj subtenis ĝin kaj finfine la reĝo devis stari sur liaj genuoj kaj doni al la popolo kiun li perforte prenis per puĉo?".
Bharat tuj respondis - "Nespa ne estas politika organizo do ne necesas ĝin subteni aŭ protesti iun. Nespa nek subtenas reĝon nek la partiojn." Estas tre opoutunista respondo, mi pensis.
Narendra diris ke Mukundo vundiĝis dum protesto, sed li ne m emoris ke estis Mukundo kiu tre deziris inviti vic-presidanto de la reĝo Kirtinidhi Bista, dum la Azia Kongreso, malgraŭ mia protesto.
Esperantistoj estas tiaj, mi komprenis.
Kaj venis afero ke UEA (aŭ Renato) protestis kontraŭ la Usono sendanta armeon al Irako...
Bone, denove venis temo ke la reĝo jam donis al ni sufiĉe kaj oni ne devas postuli pli. Restas problemo.
Mi diris ke nur parlemanto estas forta nun sed ne la popoloj. Bezonas batalon por etnaj-aŭtonomioj, federala respubliko, laŭ etnaj regionoj.
Bharat, ĉefe protestis kontraŭ mi. Ĉar li apartenas al alt-klasa Hinduo, li ne povas imagi kiel homoj krom lia raso devas toleri sklavemecon de la reĝo kaj do mi sugestis lin ke li ne povas imagi pri dua-gradaj civitanoj kiel mi. Li pensas ke ĉiuj etnoj kaj lingvanoj havas sufiĉe da rajtoj nur ĉar li havas ĝin kaj lia lingvo estas la reĝa lingvo kaj do ĉiuj 24 milionoj da homoj devas paroli ĝin. Sed li, kiel ĉiuj el liaj etnoj aŭ rasoj, ne povas imagi ke mi, egale laŭlegas civitano de Nepalo, devas elspezi mian knabecon lernante lian patrin-lingvon.
Denove mi diris ke nun sekvos batalo por federala respubliko, se la gvidistoj de la partioj, ĉefe el alt-klasaj Hinduoaj ne aŭkultas postulojn de 59 ethnaj komunumoj kaj pli ol 100 lingvanoj.
Li kaj Parasar protestis min kaj mi sole batalis, dirante ke ĉiuj komunumoj kaj lingvoj havas egalajn rajtojn kaj nun la lando devas reiri al la tempo kiam Nepalo ne estis perforte unuigita de reĝo Prithvi Narayan Shah. Ili havas siajn indiĝenajn teĥnikojn kaj povoj de ili devas havi rajtojn uzi ĝin. Sed, ĉar la alt-klasajn Hinduoj daŭre ĝuas dum pasintaj 237 jaroj, ili ne volas lasi aŭ perdi ĝin.
Paraŝar diris ke la registaro konservu la lokajn lingvojn (tio signifas ke oni "uzu" je stataj aferoj la registaran lingvon kaj aliajn oni nur konservu !).
Nabin Lal venis kun pli kaprica solvo : laŭ li la "problemo" solviĝos kiam oni forgesos pri sia dua nomo. Hu? Kial do oni ne volas forgfesi ankaŭ sian unuan nomon kaj ĉiuj nepalanoj nomi sin same kiel "sklavoj"? Sklavoj ne havas nomojn, ili ne bezonas idention , ili ne pensas pri siaj rajtoj kaj ili ankaŭ ne kuraĝas batali kontraŭ la regango. Vidu tio estas la rezulto de la reĝo kaj sia rekta regado, post centoj da jaroj de rekta regado, la popoloj jam forgesis pri siaj rajtoj kiel civitanoj kaj ĉar ili ne povas kredi je si kaj facile pensas ke la reĝo ĉion faras por ili. Ĉu ili scias ke ne laborante la reĝo gajnas Rs 50000,000 rupiojn po monate kaj por gajni tiom da mono, la civitanoj devas labori eble dum tuta vivo.
Finfine, feliĉe, ili konsentis ke ĉiuj regiono devas doni rajton uzi lokajn lingvojn. Ekzemple, en Katmando-Valeo, oni havu rajton uzi la Nevaran kaj en Bhojpur, oni uzu Rai lingvon. Mi konsentis ilin.
Vidu tiel malfacila postuli egalecon kiam la reĝo jam faris tian sistemon ke nur unu klaso uzu la ŝtatan povon kaj aliaj suferu eterne.
Posted by razen at 11:10 | Permanent Link | Comments (3)
= = =
Majo 18, 2006
Nepalo donis historian deklaron, reĝo preskaŭ ne ekzistas !
La parlamento de Nepalo hodiaŭ (18an de majo, 2006; 3.00a pt)donis sian historian deklaron kiu preskaŭ nuligis ekziston de la reĝo kaj pli fortigis la parlamenton.
Jen ĉefaj decidoj:
#La nomo 'reĝa registaro' nun fariĝos 'nepala registaro'
#Nepalo iĝas sekulara ŝtato.
#Nacia himno sanĝiĝos
#La 'reĝa armeo' nomiĝos 'nepala armeo'
# la posteno de plej-supra ĉefo de komandero armeo, ĝis nun posedaĵo de la reĝo, nuliĝos.
#Armeo kaj aliaj sekurecaj branĉoj estos sub la parlamento
#La ministraro dungos la ĉefo de la armeo
#La Reĝa Konsilataro nuliĝos kaj ĝian laboron la parliamento heredos.
# Palamento kreos, sanĝos au nuligos leĝojn pri reĝoj aŭ heredontoj
#Ĉiujn ĉefajn rajtojn de la ŝtato nur uzos la mnistraro
# Ĉefministro ekos la sesiojn de la parlamento kaj finos la ĉefo de ĝi (la reĝo ne plu havos rolon)
#Palamento decidos elspezoj kaj aliaj servoj al la reĝa palaco.
#Privataj posedaĵoj kaj liaj enspezoj de la reĝo pagos takson
#Oni rajtas paroli pri la laboroj ktp de la reĝo en trubunalo
#La speciala kominisono por dungi en la palaco nuliĝos
#La ministraro decidos pri sekureco de la palaco
#La leĝoj kaj ankaŭ la konstitucio de 1990 nuligos kiam ĝi kontraŭas la novajn deklarojn.
Jen homoj celebras la historian venkon sur 237-jara monarĥio:
Posted by razen at 20:17 | Permanent Link | Comments (7)
= = =
Majo 17, 2006
Mia vojaĝo al Muktinath (parto 5 kaj 6)
(PARTO 5)
3a de marto, vendrede
Matene, estis malvarme eĉ en la hoteleto. Hareram diris ke estis tre malvarme. Do Narendra trovis malnovan ŝercon. "Nun ne estas tiom malvarme sed kiam mi venis tie ĉi antaŭe, estis terure. Oni eĉ ne povis paroli pro malvarmo. Kiam mi diris ion, mia amiko ne povis aŭdxi ĝin ĉar la parolo mem frostis meze. Poste mi devis uzi heltilo por varmigi ĝin por la ĝi iru ĝis la orelo de alia persono."
...
Templo de Muktinath
Kiam ni atingis al la templo, jam banis Sakuntala, Nirmala kaj Poshraj en la frostanta akvo. Kiel kutimo, oni malsekigas sin trapasante sub la 108 kranoj en kiuj venas akvo frosta, por purigi sin kaj doni akvon al forpasintaj gepatroj. Mi ja honoras miajn gepatrojn sed tio estis tro por mi. Mi pensis, la Budho diris al ni ke vi ne punu vian korpon por akiri piecon. Ne, mi ne banos sin en tiu frosta akvo, mi simple tuŝis akvon el la kopraj kranoj faritaj en la formo de bovinoj. Poste mi vidis Dhruba kaj Hareram banantaj sin kaj devis toleri egan frostadon. Ili eĉ ne povis movi siajn manojn.
Ursula helpis varmigi manojn de Hareram kaj ĵetis ŝercon. "Nun mi komprenas kial vi venigis nin tie ĉi – por ke ni varmigu viajn manojn." Vere, iliaj banvestaĵoj estis tuj frostitaj post la banado kaj estis preskaŭ solidigita per glacio. Estis kiel dika papero kiam ili portis ĝin kune.
...
Post fotado kutima, ni poste vizitis al monaĥejo de "Dholamomba" kiun Hinduoj preĝas kiel Zualamai, aŭ diino de fajro. Oni preĝas ĝin ankaŭ kiel la fromo de dio Brahmo mem. Troviĝas eterna farjro tie, kiu bruligas la naturan gason de la tero. Oni kredas ke estas la miraklo de la diino. Supre ests antikvaj idoloj de Khadakshari, Manzushri kaj Bazrapani, bele pentritaj sed mankis lumo kaj bona zorgo. Ankaŭ ni ne rajtis foti sed mi ne volis obei kaj fotis iomete ĉar neniu estis tie por gargdi min.
Reveninte mi sentis iomete da doloro sub miaj genuoj, por la unua fojo. Mi ne timis ĉar mi estis certa ke miaj gamboj estas forta re-porti al mi hejmen.
Mi estis kun Narendra kaj Poshraj kiam ni returnis kaj vizitis al la 'Ranipauwa' antaŭ ol enrio al nia la hoteleto. Ni matenmanĝis ĉar jam etis pli ol 9a kaj malsatis pro marŝado.
Kiam mi portis mian ŝarĝon, mi notis ke mi lasis mian notlibron en la templo! Denove devas grimpi dum duon horo por trovi ĝin kaj alia duonhoro por reveni. Kaj neniu estas certa ĉu mi trovos la notlibron aŭ ne. Kion fari? Mi tuj decidis reiri al la templo ĉar ankoraŭ soifis mi por intervjui la ĵuminoj. Mi dankis al mia forgesemo ke tio devigis min denove iri al la templo kaj kreis etoson kaj satigi mian scivolemon.
...
Ŝi ofte vizitas ŝian gepatrojn en la vilaĝo Ĵarkot kaj kune manĝas. Kaj ili ankaŭ vizitas ŝin ofte, ĉefe dum plenlumaj noktoj, kiam ili pilgrimas al la temploj.
Mi donacis ŝin dudek rupiojn kaj petis ŝian permeson por kune fotiĝi. Ŝi konsentis kun rideto.
Reveninte mi multe pensi pri tiu unika tradicio. Mi ne havas autoration decidi ĉu ĝi estas bona aŭ ne. Mi simple amas kutimon, kulturon, tradicion kaj kulturan heredaĵon. Estus ne malbone se la tradicio ne vundas homojn, se ĝi devigas homojn fari kio estas malbona por ies korpo, menso aŭ libera vivo.
Tradicio dediĉi sin por religio ne estas tiom unika de Nepalo – preskaŭ ĉie troviĝas homoj, kaj viroj kaj virinoj, kiuj dediĉas sin al servo al dio. Deuki estas simila tradicio kiu troviĝas en okcidenta Nepalo. En Hinduismo kaj ankaŭ Kristanismo, troviĝas bonzinoj aŭ monaĥinoj. Mi nur povas diri ke neniu devas pensi kontrŭ ĝi se la komunimo mem estas feliĉe kun sia kulturo – estas ilia rajto vivi kiel ili volas. Ĉu ne?
Sed religio ĉiam estas parto de politiko. En Nepalo, ĉar la reĝo estas Hinduano, oni povas trovi ne akcepinda flanko en ĉiuj religion. Oni povas diskuti pri ĝi, minaci ke la ŝtato malpermesos aŭ maldaŭrigos ktp ktp. Simile okazis kun la tradicio de ĵumino en kelkaj jaroj.
Mi memoras estis eksparlamentarino Bidhya Bhandari, kiu tiam prezedis virina sekcio de la Komunista Partio, anaoncis antaŭ ĵurnalistoj ke sia organizo laboros kontraŭ la tradicioj de Kumari, ĵumino ktp ĉar ili estas fikutimoj kaj ne taŭgas laŭ la virina rajto. Mia kara, oni ne pensas kiam centoj da virinoj perdas siajn edzojn jare, miloj da virinoj ne tovas manĝaĵon por si kaj sia familio kaj miloj da ririnoj mortas ĉar ne trovas medikamenton dum malsano aŭ kuracado dum naskado. Do, la politikistoj ne pensas pri tiuj sed jen venas ili kontraŭi la tradicion kiu donas sufiĉe da manĝaĵon, medikamenton kaj edukon al kelke da virinoj.
Mi notis ke tiuj protestantoj estas nur Hinduanoj kaj ili ne pensas ke aliaj religioj ankaŭ havas egalan rajton.
Reveninte mi trovis iom maljuna pilgrimo el najbara vilaĝo, kiu nomiĝis Thin Bahadur Lama. Mi iomete volis paroli pri ĵuminoj kaj li subite reagis ke li ne volis respondi. Denove, mi klarigis al li ke mi ne estas kontraŭ iu ajn tradicion kaj poste konversacio faciliĝis.
Li diris rekte ke ĉiuj homoj havas siajn religiojn kaj ĉiuj religioj havas apartajn tradiciojn. Ne gravas ĉu ili tauĝas laŭ la aktuala tempo aŭ ne sed ili certe estas tauĝaj kiam la lokaj homoj kiuj devas esti parto de la kultro plu amas ĝin.
Li estas plena je malamikeco kontraŭ tiel nomataj raportoj kiuj disendas fiinformojn pri la sankta tradicio. Li diris al mi, "Oni ne devas pensi ĉu iu tiu tradicio estas bona aŭ malbona se li aŭ ŝi mem ne devas esti parto de ĝi. Mi scias multaj homoj en urbo malamas tradicion de ĵumino. Do kial oni malamas? Ili ne devas sendi siajn filinojn al la templo, do ili ankaŭ ne apartenas al nia komunimo."
...
Do komencis ventego de Eklebhatti. Estis ne nur ventego sed ankaŭ venas eroj de sabloj kaj eĉ ŝtoneto kun la vento kaj frapas nin. Iam estas malfacila stari kiam ventegas – estas kvazaŭ la vento flugas nin. Kaj aliflanke, sidi dum ventego por sin protekti esats pli malfacile ĉar kiam vi sidas, vi ne povas denove stari ĝi la vento ĉesas. Por savi sin kontraŭ la atako de ventego, ni ĉiuj devis protekti sian vizaĝojn el ĉiuj pecoj de tukoj ni havis – ni ĉiuj havis sunokulvitrojn, ĉapelojn, koltukoj, gantoj ktp. Mi eble havis la plej multe da tuka armilo kontaŭ la ventego (estis alia rakonto – mi ne volis tiom multe protekti sin, sed mi ja portis ĉion kaj pli facile por mi estis vesti ) kaj Narendra havis plej malmulte.
Ni ĝuis la eksterorinara veteron kaj Narendra trovis alian sanĉon serĉi. Li dume diris, "Mi scias ke la vento estas forta sed io en la mondo estas pli forta or ventego de Zomsom." Kaj Ursula nur ridetis, ĉar ŝi komprenis la ŝercon.
Estis ĉirkaŭ 5a vespere kiam ni atingis al Zomsom. Estis sufiĉe malvarma pro la vento. Ni rekte iris al la hotelo kie ni estis unua fojo, atinginte al Zomsom antaŭ tri tagoj. Sed, la hotelposedanto havis pli grava afero ol gastigi nin. Okazis iel ke iu parenco de li havis geedzfeston kaj pro tio, li simple petis pardonon al ni ke li ne eblas gastigi nin ĉar li mem ne estos en la hoteolo. Li apartenas al gento Thakali, kiuj havas tre bonan socian interrilaton. Ili povas lasi ĉion, sed ne ignoras socian inviton. Mono estas grava por ĉiuj sed por ili pli gravas estas sociaj kunvenoj.
Li helpis nin translokiĝi en alia hoteleto proksime. Estis sufiĉe luksa. Mi unue volis banis mi ne povis trovi varman akvon kiam mi iris al la banejo. Eble la kvanto de varma akvo finis kiam venis mia vico ĉar tiom multe da homoj volis bani samtempe en la hoteleto. Etis tiom malvarme ke mi ne kuraĝis tuŝi malvarman akvon. Mi silente iris eksteren.
Mi trovis ke estis Mustang Ekologia Muzeo sur monteto proksime. Pri tio mi antatŭe legis ke volis viziti. Mi iomete fotis kaj sole grimpis al la muzeo. Sed tre tre bedaŭrinde, mi ne povis viziti ene ĉar jam estis fermita. Sed, dank' al mallaboremo de la gardisto, mi sukcesis iri en kelkaj ĉambroj kiun la gardisto forgesis ŝlosi.
...
Dume mi havis politikan diskuton kun Hori kaj mi klarigis kial Nepalo ĉiam suferas. Venis temo pri mia profesio kaj Narendra trudis ke ĵurnalistoj estas mensogantoj. Tio multe pensigis min (mi ne akceptis ĝin kial lia persona ideo sed tio helpis min kredi ke multaj homoj simile pensas). Ĉu mi iam iel mensagas? Tute ne. Do kial oni ne akceptas ke mi donas nur veron kaj nenion alian. Mi simple respondis, "Jes ni estas mensogangoj. Sed ni tiel mensogas kun faktoj kaj atestoj ke oni kredas ni kaj postulas nian novaĵon ĉiu tage."
= = =
(PARTO 6)
4a de marto, sabate
Venis tempo adiaŭi al Jomsom kaj ni ekis piedmarŝadon.
Estis iom da tepmpo ĉar ne ĉiuj estis pretaj. Do mi kaj Nabin iris ekstere. Strange, ni vidis ekster iu hoteleto ke oni uzis plugmaŝinon kiel veturilo kun luksetaj seĝoj por paseĝeroj. Nabin kurioze demandis al la knabo kiu staris ekstere, "Ĝis kie ĝi veturos?"
La knabo ne volis eĉ respondi al ni kaj diris mallonge,"Etas ne por homoj."
Ni komprenis - ke la "veturilo" estis ĉefe por turistoj kaj ili ne volas doni seĝon al Nepalanoj. Tio ne gravas, ĉie en turstlokoj, oni malrespektas samlandanoj, sed la respondo estis tro. Mi rimarkis, "Eble ĝi ne estas pro homoj sed por blankaj azenoj,"
Mi komencis marŝi kun Saliko, la ĝentila maljunulo el Japanio. Li parolas tre mallatŭte kaj estis eĉ malfacile aŭeblas por mi. Mi tuj ekbabilis pri Esperanto movado de siaj landoj. Li diris ke Esperanto-movado en Japanio ja estas malnova sed mankas junuloj. Kaj mi respondas ke male, en Nepalo, oni venas al movado dum juneco sed tuj forlasa kaj do ne troviĝas maljunuloj.
Li ankaŭ interesiĝis pri la movado en Nepalo kaj mi rakontis kiel ni sukcesis fondigi NEspAn en 1990 kaj kiel ĝi kreskas dum 15 jaroj. Li diris ke oni devas auŝkulit ĉiujn membroj por ricevi helpon de ĉiuj kaj tio vere estos ĉies movado.
Urusla jam estis antaŭ ni. Ni sekvis la mapon kaj marŝis laŭ la rivero sude. Eble estis tre frue kaj poste sekvis granda teamo, kie ankaŭ estis gvidistoj. Ili diris ke ni devis trans iri la sekan riveron kaj sekvi alian vojon. Do, ni revenis sed Ursula sole iris norden kaj estis malfacila eĉ voki ŝin. Margreet kelkfoje vokis ŝin sed eble ŝi ne aŭdis. Mi ne estis kontenta ke ĉiuj iris laŭ la vojo kaj neniu atendis kiam unu membro perdis al vojon. Mi atendis al Ursula kiam mi estis certa ke ŝi komprenis pri ŝia eraro.
Mi iomete babilis pri haŭtkoloroj de divesaj rasoj. Ŝia filino iom stutis pri tio.
Post unu horo eble ni atingis al la bela vilaĝo Marpha (2670 metroj). Kelkaj inter ni preferis rekte iri sed mi en volis perdi la sanĉon vidi ĝin, pri kiu mi multe aŭdis kaj legis. Estis mirinde bela.
Marpha:
Mi enviis loĝantojn de Marpha tuj post kiam freŝa aero bonvenigis min al la ŝtonpavitaj mallarĝaj vojoj. Kial Katmando ne estas tiom pura, paca kaj freŝa? Ni fakte havas pli longa historion kaj civilizacion sed nun ni staras kial ano de la urbo kiun oni rimarkas kiel unu el la malpuregaj urboj de la mondo. Kial?
Mi mem havis respondo. Katmando estas malpura ĉar ĝi ne apartenas al Katmandanoj. Nun, ĝi estas la urbo de refuĝintoj. Homoj de ĉiuj anguloj, distriktoj, niveloj venas en Katmando, en por admiri aŭ konservi ĝin, sed nur por uzi, ekspluati ĝin.
...
Mi demandis al Hori, ĉu estis ia simileco inter iu Japan vilaĝo kaj Tukuĉe. Li trovis nenion.
Aliflanke, jam fariĝis malfacila marŝi tuttage kaj trovis motorbiciklo survoje. Estis stranga por ni ĉiuj. Mi ne povis imagi kiel oni kunportis ĝin ĝis Marpha. Kompreneble de Pokhara aŭ Katmando, ĝis Jomsom ĝi flugis kaj poste oni devis rajdi ĝin en montaj vojoj aŭ eble devis porti sur dorsoj. Poŝraj provrajdis ĝin. En la paca kaj afabla vilaĝo, la bruo kaj fumo de motorbiciklo nepre estis netolerebla.
Sampei trovis motorbiciklon kaj venis tia ideo ĉe lia kapo ke li rajdu ĝin antataŭ marŝi. La posedanto de motorbiciklo kunsenti rajdigi lin ĝis Lete, nia punkto de finmarŝo, sur ĝi kontraŭ tri cent rupioj.
Ni pasis tra bela vilaĝo kiu similas Marpha – domoj kun belaj fenestroj, pordoj kaj ŝtonpavitaj stratoj. Estis fama malnova monaĥejo al kie mi ne povis viziti.
Ni lasis la vilaĝos kaj ni tuj etis ĉe la sama riverbordo, plena je ŝtonetoj. Dekomenco ni serĉis nigran ŝtonon. La du virinoj estis precipe interesaj pri ŝaligramojn. Sed estis tiom peza ke oni ne volis kunporti ilin kvankam ili estis tre amataj. Je la mezo de la seka reviro fluis malgrana rivereto kun malvarma sed tre pura akvo. Oni konstruis ponton nur al tiu malgranda akvofluo. Estsi konstruita per du pecoj de ligno kaj estis nature tre malkomrota trapasi. Ni ĉiuj iel sukcesis venki ĝin kaj venis vico de Ursula. Ŝi iomete timis kaj denove pro la ventego ŝi ne povis stari kaj finfine trapasis irante per genuoj.
...
Estis tre malvarme en la ĉambro kaj mi ne povis eĉ dormi pro malvarmo. Kaj subite mi eknotis ke doloris miaj genuoj. Eble noktomeze, mi kovris sin per mia dika jaketo kiu multe helpis min. Mi ĝois ke tiu ŝarĝo kiun mi devis porti sur miaj ŝultroj fakte estis utila.
Posted by razen at 15:06 | Permanent Link | Comments (1)
= = =
Majo 13, 2006
Maldemokratiaj ministroj arestitaj
Tre ĝoje ke la nova registaro hieraŭ vepere arestis kvin ministrojn kiuj malhepis popolon ĝui la demokratian etoson. Ili estis Kapal Thapa, Ramesh Nath Pande, Shrish Samshere Rana, Tanka Dhakal kaj Nikshe Samshere Rana. Ili faris ĉion por malsukceisgi la popolmovadon kaj helpi la aŭtokraton. Kaj la registaro ankaŭ decidis maldaurigi laboron de ĉefoj de armeo, armea polico, polico kaj inteligeneca sekrio.
Gratulon.
Samtempe, nun estas la etoso por ni diskuti pri etnaj aŭtonomioj. Nun homoj kredas ke centreca politika sistemo ne bone funkcias en landoj kiel Nepalo, kie ekzistaas preskaŭ 60 etnoj kun apartaj regionoj. La nuna dinastio faris ĉion por ke la etnaj regionoj viŝiĝu kaj ne plu ekzistu etnaj identioj (nur ekzistu la etno de la reĝo). Sed li malsukcesis. Jen mia raporto en la angla:
Posted by razen at 10:50 | Permanent Link | Comments (5)
= = =
Majo 11, 2006
Nirab edziĝis, gratulon !
Mi volas gratuli s-ron Nirab Kayastha, kiu edziĝis la 9an de majo. Mi deziras al li (kaj kompreneble al sia edzino) feliĉan, sukcesan geedziĝan vivon.
Estis gaja vespermanĝo kie ni estis esperantistoj kvinope - Mukunda, Bharat, Poshraj, Narendra kaj mi. Mi ne devas diris ke ni multe drinkis !
Kiel kutime, kiam ni havis glasojn en niaj manoj ni forte diskuitis pri Esperanto movado. Temis ĉefe pri planata vojaĝo de Bharat al Filipinoj por instrui Espranton.Post dekdu jaroj, Bharat montri intereson "redakti" mian vortaron denove ! Kaj ni multe babilis pri tiuj du viroj (Ram Krishna Subedi kaj Prakash Bhattarai) kiuj vojaĝis al Esperanto-eventoj kaj sekrete fuĝis tien. Bharat forte demandis kial oni uzas Esperaton au postenon por vojaĝis eksterlande senpage? Mi proponis, kiel ĉiam, ke Nespa nun devas malpermesi vojaĝon de nepalanoj al esperanto-eventoj ĉar mi vidas pli da misuzo de tiu helpo kaj subteno (de Nepalo aŭ de eksterlandanoj) dum kelke da jaroj por scii kiuj interesiĝas pri vojaĝo kaj kiuj vere pri la uzo de la internacia lingvo.
Kaj mi scias ke ni ĉiuj forgesos la diskuton post kiam ni estos libera de ebriiĝo.
= = =
Posted by razen at 12:13 | Permanent Link | Comments (0)
May 09, 2006
Speciala Esperanto-kunveno
Okazis "speciala" kunveno de nespanoj ĉe sia oficejo hieraŭ vespere.
Venis Mukunda, Narendra, Poshraj kaj mi.
Ni parolis pri bezono okazigi seminarion pri Esperanto, pri sanĝo de oficejo, pri eksterlandaj vojaĝoj, subtenoj de Nespa al salutantoj, Montejo ktp ktp.
Sed, same kiel ĉiam, la prezidanto (Mukunda) estis tro okupita. Li ne havis tempon eĉ por aŭkuti kaj li foriris je la komneco de diskutado.
Mi nur manĝetis kaj revenis hejmen.
Intertempe, mi eksciis de ie ke Mukunda vojaĝos al Usono kaj Italio kaj Indu vojaĝos al Italio. Ili estas riĉaj homoj kaj ili vojaĝos per sia propra monon, mi devas diri ĉar ĝis nun mi ne scias ke iu internacia organizaĵo subtenis ilin kaj Nespa ankoraŭ ne anonĉis publike ke ĝi subtenos vojaĝantojn al UK.
Ĉu vi ne pensas ke same kiel uzanto de sekreta donaco, eĉ donacantoj ankaŭ kulpas kiuj senlogike helpas al gravaj homoj de asocio kaj ĝuas en siaj landoj kiam la membroj de malriĉaj landoj ĉiu jare batalas pri senpagaj vojaĝoj? Mi demandas al UEA kaj aliaj internaciaj organizaĵoj - kial vi donacas monon al ni se vi ne povas donaci lernemon kaj uzemon de Esperanto? Ĉu vi iam postulas ia raporto pri al senpagaj vojaĝoj aŭ de la vojaĝintoj aŭ de la landa asocio?
Posted by razen at 12:17 | Permanent Link | Comments (2)
= = =
Majo 07, 2006
Reĝo estas ĉiam reĝo
La nepala reĝo, kiun la popolo venikis post 19-taga manifestacio kaj estis preta regoni la popolan rajton al ili, denove serĉas pli danĝeran vojon por reteni sian dinastian povon.
Hondinde, estinte venkita li iris al templo de iu diino ĉe Dakshinkali kaj ofertis vivojn de kvin animaloj (tranĉis colojn kaj ofertis sangon) por ke li denove ricevu sian diktatoran povon...
Kiam la parmanetanoj babilas ĉe la parlamenton plimalfortigi la reĝon, li sole, kun helpo de sia sinceraj soldatoficistoj preĝis al la diino. Memoru ke vojo de popolo al demokratio estas pli malfacila kaj pli danĝera !
Posted by razen at 23:09 | Permanent Link | Comments (3)
= = =
Majo 03, 2006
Batalĉeso !
La nova registaro, fondita post la forlaso de povo de la reĝo hodiaŭ ĵaŭde decidis batalĉeson kontraŭ la maoistoj kaj ankaŭ liberigis ilin el tielnomaata ruĝangula notico (kiu montras ke ili estas arestendaj teroristoj). Oni esperas ke ni ne plu havu novaĵon pri murdigoj kaj sangoj.
La kunveno de misnitroj, prezidita de ĉefministro Girija Prasad Koirala anoncis tiel. La Maoistoj anocis batalĉeson la 26an de aprlio, tuj post restarto de parlamento .
La parlamento jam decidis antaŭ du tagoj ke Nepalo orgnaizos elekton de konstitucia asemblo kiu kune laboros por verki novan konstitucion. Oni multe esperas ke nova konstitucio inkluzivigos etnajn rajtojn ktp, kvankam restas malgranda espero ĉar multaj partioj estas regataj de alt-klasaj Hinduoj kiuj ne toleras egalrajtojn de etnoj, religioj kaj ligvoj.
Ĵurnalistoj en Nepalo hodiaxu celebris gaje la Internaician Libera Gazetara Tago kun ĝojo. Antaŭjare tio estis subpremo de la reĝa autokratio.
Mi bedaŭras ke mi ne povas blogi ĉiutage pro okupiteco...
Posted by razen at 21:53 | Permanent Link | Comments (1)
= = =
Majo 02, 2006
Mia vojaĝo al Muktinath (parto 4)
Mia vojaĝo al Muktinath
(parto 4)
2an de la marto, ĵaude
Strange por ni ĉiuj ke Hinduanoj havas gravan sanktejon trans la Himalajo. Fakte Kagbeni estas unu el gravaj sanktejoj de Hinduanoj. La kunfluo kie miksas Kagkhola kun Kali Gandaki estas la loko gefiloj devas bani sin kaj oferti floron por ke la forpasintaj gepatroj eterne estu feliĉa.
Estis tre malvarme kaj iris al al rivero kun Narendra, Poshraj kaj Hareram. Mi staris ĉe la riverbordo kaj memoris miajn gepatrojn – dank' al ili ke mi vidis la mondon, ke mi povas nun stari sur miaj piedoj, ke mi konas gesamideanojn el diversaj landoj. Nur dankvortoj ne sufiĉis por mi. Sed mi ne havas ion alion por oferti al ili kaj mi denove scias ke ili fakte ne bezonas ion de mi. Ili ne naskis min por ricevi ion de mi. Poŝraj kunportis iomete da sezamo kaj ankaŭ tiu pia herbo. Akvo estis malvarmega kaj mi nur povis meti miajn piedojn en ĝi, sed ne dum longe. Mi metis ĝin en miaj manoj, fermis miajn okulojn kaj lasis en la fluanta rivero. Mi dankis ilin de mia koro.
Poste mi vidis ke du virinoj iris en la frosta akvo kaj banis sin. Mi ne volis fari tion – por mi dankemo ne venas je sindolorigo.
Reveninte, ni trinkis teon kune kun eksterlandanoj. Hareram rakontis kiel li "komunikis" kun s-ro Sanpei parolante en Hindie. Estis plezuro por li sed mi nur sciis ke Sanpei neniam parolas sensence.
Antaŭ ol foriro, mi proponis al la filino de la mastrino ĉu ili ankaŭ havas panon el *faparo [estas tipa greno kiun oni kultras en montaj partoj]. Mirinde, estis tiom bongusta ke mi denove volis manĝi. Mi demandis sin, kial ili ne vendas ĝin anstataŭ la kutima pano kiun ili aĉetas de Jomsom? Estas natura, freŝa kaj ankaŭ monhelpas la kamparanoj. Sed kutimo estas kutimo. Jam la registaro semis ideon en iliaj kapoj ke tiuj homoj kiuj manĝas eĉ paginte tro multe, estas honorindaj; do ili preferas manĝi rizon kiu nur troveblas en Poĥaro.
Rustam, estas nia juna esperantisto kiu nun havas sian propran turisman agention. Dank' al lia laboro ke nun ni piedvarŝas. Li havis intersan anekdoton pri turistgvidisto. Iam iu turisto estis tre feliĉa pro la helpo de iu turistgvidisto kaj li donis al tiu viro sufiĉe da mono por aĉeti novan domon. Sed kiel kutime, la viro elspezis tutan monon je drinkado kaj li vivis same mizere. Post du jaroj, la turisto venis al Nepalo kaj trovis la viron.
"Kie estas via nova domo?" la turisto demandis.
"Jen vidu, tiu malpreksima domo, du-etaĵa," la viro hazarde montris iun malproksiman domon. La turisto estis feliĉa ke lian helpon tiu viro utiligis. Iu virino aperis antaŭ la domo kaj la turisto demandis lin pri ŝi.
"Ŝi? O, estas mia edzino," la viro respondis. La turisto estis feliĉe ke nun li jam edziĝis.
Kaj aperis knabino tie ekster la pordo. La turisto demandis ankaŭ pri ŝi.
"O, ŝi estas mia filino," la viro diris.
Sed poste aperis iu viro el la domo. La turisto surprizis kaj demandis pri li ankaŭ.
"O, ĉu la viro? Er…….Tiu estas mi. Mi aspektas bele, ĉu ne?" la viro resondis.
Unu el la japana viro, kiu ankaŭ ne paloras Esperanton (Ĉu s-ro Watabe Jakeo?) donis al mi skatoleton da kretoj kaj lia peza fotilon. Mi konsentis.
Ni lasis la vilaĝon kaj subite ni estis sur tre kruta kliniĝo. Estis pli malfacile ol oni grimpas ŝtuparon en vilaĝoj. Estis tute grandetaj eroj de ŝtonoj kaj la vojoj estis tiom mallarĝaj ke du personoj ne povas trapasi ĝin manenmane.
Supre estis altebenaĵo, eble pli granda ol Tundikhel en Katmando. Mi vidis nur tronaj arbustoj ne altaj kaj tre sekaj.
Estis mallonga fotadsezono kaj ni unu post la lia fotis nin. Mi fotis min aŭomate kaj petis al Nabin ke li fotis nin. Ho ve ! Tuj post, mi vidis ke la fotilo ne plu povas kapti aliajn fotojn. La informilo en la fotilo diris ke mi devas "formati" ĝin aŭ forpeli ĉion en ĝi. Mi tute ne povis kompreni aŭ kompreninte ne volis kredi ĝin. Ĝis tiam mi jam fotis pli ol 250 da fotojn kaj ĉiu estis egale varoraj. Mi ekŝvetis.
Sampei vidis min en problemo kaj demandis min. Mi montris mian memorkarton kaj diris ke ne funkciis. Li enmetis tiun karton en sia fotilo kaj ĝi ankaxu respondis ke la karto ne plu utilas. Li volis helpi min sed ne povis.
Mi ne eĉ povis decidi. Mi perdos ĉiujn fotojn, kiujn mi fotis dum pasintaj tri tagoj kun granda laboro. Digitalaĵoj estas same nekredebla aŭ ne dura kiel aĵoj en sonĝo. Mi neniam povos fari tiujn belan pejzaĵon denove. Mi ne pensas ke mi denove venos al tiu loko.
Mi estis ku iu Argentina grupo. Ni havis sanĉon varbumi Esperanton inter tiu grupo. Inter ili estis juna knabo, kiu ne volis akcepti ke Espernato vivas kaj oni facile lerni ĝin. La knabo pensis ke Esperanto ne estas fama kaj protestis, "Mi ne ankoraŭ aŭdis pri ĝi kvankam mi estas 22 jara."
"Diru al mi kiom da personj jam lundas pianon en la mondo," mi ĵetis mian anekdotan respondon. Mi ie legis ke estis la repondo de fama esperantisto kiu estis entervjuita en sia lando respondis tiel.
Mi poste preferis paroli kun iliaj portistoj. Estis tri, kiu devenis el iu vilaĝo de Mjagdi distrikto kaj nun loĝas ĉe Beni por labori. Ĉiu ricevis 500 rupioj po tage sed devis elspezi 200 rupioj je manĝado. Eĉ tia laboro ne eistas regula; ili trovas turistojn kiel loterio. Kaj per tia ne certa mono ili devis sendi iliajn gefilojn al lernejo. Kompare al ili mi sentas sin tre bonsanĉa. Mi pensis – ĉu ili scias kiom da monon la reĝo elspezas en tago? kial la reĝo ne volas doni al ili eĉ centono de sia taga salajro? Ne, pli baza demando – kial la reĝo ne volas aŭskulti ilin. Kaj denove, la reĝon mi vidis aŭskultante tiajn voĉojn ĉiu monate dum liaj luksaj vojaĝoj al vilaĝoj per la registara televizio. Sed kial nenio okazas por ili?
La vojo estsi pli facila nun. La sennuba ĉielo kaj senakva rivero estis niaj gardistoj kaj gastigantoj. Ni salutis ilin kaj dankis pro sia ĉesesto. Nenio movis kaj nenio sonis, krom vento. Eble tio estis la kialo ke eĉ s-ro Sanpei ankaŭ ne volis movi. Li sidis sur la vojo kaj preparis nudelojn ktp.
Margreet kaj mi babilante pri politiko atingis al Khingar vilaĝo je 12.30a kaj tio estis la loko por tagmanĝi. S-ro Sampei estis kolera – li plendis al la gvidistoj ke oni ne zorgis al tiuj kiuj malrapide iris. Li havis validajn logikojn sed en grupvojaĝo, estas malfacila se oni preferas sidi sur la strato kaj kuiri nudelojn.
Nepalanoj trinkis iomete da arako, kaj ankaŭ gustumis ĝin kelke da eksterlandanoj. Estis tie suna hejtilo kiun oni uzis por varmigi akvon. Ja ili havas elektran fluon sed uzo de sona povo estas bona por ĉuj. Mi gratulis ilin ke ili saĝiĝis.
...
Nokte ni kantis. Kaj unu el ili estis "Esperanto estas Gaja". Margreet diris ke la vortoj estas tre taŭgaj, kio kompreneble plaĉis al mi. Ĝin ni iomete kantis dum la Antaŭ-kongresa Renkontixo en Marto 2005 kaj mi ne memoras se iu kantis ĝin ankaŭ dum Azia Kongreo. Mi aŭdis ke iu aliulo kreis novan kanton kaj tion ili dume kantis.
Posted by razen at 14:14 | Permanent Link | Comments (1)