Razeno blogas Esperante...
Jen estas mia blogo pri si, sia lando, kulturo, politiko kaj nepre pri loka E-movado [razeno(a)gmail.com]
Junio 22, 2006
Aviadilo falis surtere - paco ekis en Nepalo

Naŭ personoj mortis kiam Twin Utter aviadilo falis surtere ĉe la flughaveno de Jumla distrkto hieraŭ.

Homoj, ĉu riĉaj aŭ malriĉaj, devas flugi ĉar ne ekzistas rojo por veturiloj en tiu okcidenta regiono de Nepalo. Kvakam la regiono estas riĉa je natura beleco kaj multkostaj herboj, homoj estas malriĉeĝaj ĉar homoj tie ne povas disvendi siajn produktojn.

 Bedaŭrinde, la reĝo ankaŭ de tempo al tempo vojaĝis tien sed nun mi komprenis li volis estis vidita sur la ekrano de registara televido sed ne tute volis helpi la homojn. Li anstatau donaci monon por estari hospitalon, lernejon ktp, li deponis sian monon en eksterlandaj bankoj (tiel oni diras mi mem ne renkoisti lin !)

 La polotiko de Nepalo nun sanĝas tiom rapide ke mi ne povas eĉ disinformi vin ĉiutage.

Paco tiel facile venis al Nepalo, post mortigo de 14,000 da homoj en 10 jaroj, ke oni ne volas kredi ĝin. La ĉefo de la Maoista partio "Prachanda" mem iris al loĝejo de nia ĉefministro pasintsemajne kaj subkribis sur al sama papero kaj anoncis ke paco nun ekas en Nepalo kaj ambaŭ flanko - kaj la partioj kaj la Maoistoj - kune laboras por forigi la reĝon, por prepari novan konstitucion kaj rekonstrui la landon (eble tio signifas anonci federalan respublikon). Nun ni devas atendi ĉu ili vere laboros pro siaj vortoj aŭ tio nur estis pro parolo.
 
Posted by razen at 11:32 | Permanent Link | Comments (0)
= = =
Junio 18, 2006
Mia vojaĝo al Muktinath (parto 9, 10 kaj 11)

Parto 9
7an de marto, marde

[Beni- Pokhara – E kunveno]
Estis strange ke la Radio Nepala bone aŭdiĝis tie. Mi fojfoje provis aŭkulti radion dum la vojaĝo sed preskaŭ neniam sukcesis. Sed etis tre klara tie. Mi tute ne volis scii pri novaĵoj kaj volis vivi pace almenaŭ dum kelke da tagoj sed mi aŭtomate fariĝis aŭskultanto de la novaĵo matene. Mi ne volis aŭdi kion la registaro diris – kiel ĉiam ĝi diris ke la reĝo eblas doni pacon kaj feliĉon al homoj kaj popolo ankaŭ volas tion. Oni postulas mian taksmonon por mensogi kaj misinformi min – tute ne tolereble !

Mi ellitigis sin frue kaj kuris al la tegmento. Mi volis iom rigardi la monton, por scii ĉu la fajro jam estis ekstingita aŭ daŭre brulas. Mi ne denove volis toleri ke la armeo ludas senrespondece kaj devas suferi la ĝangalo. Tie ne estis la fajro sed granda parto de la monto estis nigra. La naturo devis nutri la monton dum dekoj da jaroj por verdigi ĝin kaj por riĉigi ĝin per arboj sed la kapricaj soldatoj bezonis nur minutoj por detrui ĝin.

Jam pasis ok tagoj ekster Katmando. Kiam mi estis en mia hejmurbo, mi ĉiel malŝatis ĝin – ĉar akvo, aero, bruo kaj la etoso en tute nur veksis min. Sed kiel mi povas malami mian nakskiĝlokon? Nun mia vojaĝo estis tro longe kaj mi volis rekte iri al Katmando, mia kara urbo.

Denove, mi iom timis - mi havis nun sep ferian tagon kaj mi pasis ok tagon, sen informinte al mia ĉefo. Mi sciis ke mi devis estis punita iel en la oficejo. Sed forkuri el ofico mem estas eksciita aventuro. Forgesu kiel vi poste vivos sed la forkuro ja donis al mi ĝojon. Hieraŭ vespere mi ja planis sole vojaĝi rekte al Katmando sed denove ne volis pro io – kiam oni ĝojas oni devas ĝoji ĝis fino.

Matene mi telefonis al mia edzino kaj filo. Tre bone, ili almenaŭ scias ke mi plu vivas. Mia filo demandis al mi, "Kiun donacon vi kunportos por mi?"

Ni kune matenmanĝis kaj ekis al veturilo. Ni ĉiuj estis senpatienca reiri al urbo. Mi tuj komprenis ke miaj gamboj ankoraŭ ege doloris, kaj estis al mi malfacila piediri. Ni ne volis vidi la vendejojn, homojn atendantajn kaj trairantojn. Nur venis al mia kapo la sola ideo ke la buso kunportos min al mia hejmo – almenaŭ al la loko de kie mi povos kapti buson al hejmo.

Je 9.30a buso estis preta. Estis malnova granda buso kaj ni sciis ke la veturo estos malfacila. Venis la portistoj por adiaŭi la eksterlandanoj kies ŝarĝojn ili portis dum la vojo. Kaj Nabin subite memoris ke li forgesis lian rimenon. Li estis tiom maltrankvila ke li forgesis ke la vojo al la hotelo estas longa kaj liaj piedoj ankaŭ doloris.  Rustam demandis lin, "Nabin, vi ne irus al via edzino se vi lasus ŝin, kial vi tiom amas vian rimenon ?" Kaj mi aldonis alian sĉercon – "Li certe ne iris ĉar tio multekostis. Mi povas imagi ke lia edzino donacis ĝin al li. Nu, ĉu li iris pro amo aŭ pro timo?"

Mi kaj Dhruba esis kune kaj Rustam estis antaŭ ni. Ni havis tre bonan tempon kun liaj mallongaj ŝercoj. Lia mantelfono havis dekojn da mallongaj sĉercoj.

Survoje aŭskultiĝis Dhaulagiri FM, la loka privata radio stacio. Mi tre interesiĝis pri lokaj radioj – sed mi nur povis aŭskuti samajn kantojn kaj anoncojn kiujn mi tro ofte aŭskultis en Katmando. Eble tio estis malbona tempo por aŭskulti lokan novaĵon.

Post tagmeze, je la 2a ni atingis al Pokhara. Miaj piedoj tiom multe doloris ke eĉ stari estis malfacila kaj mi ne volis eliri la buson. Sed devis esti kiel oni devis fari. Mi iris al la sama luksa resorto kaj Rusam diris ke li aranĝos ĉambrojn ĉe proksima malmultkosta hoteleto. Mi volis tuj kuŝi sur la tero.

Interese, ke jam estis Bharat kaj Archana en resorto. Mi miris ke ili povis pagi tranokton al tiom luksa loĝejo. Nur mi estas malriĉa en la mondo, mi pensis. Bharat diris ke lia vojaĝo estis parto de la renkontiĝo kaj li estis tie por bonvenigi nin al Pokhara. Li ankaŭ diris ke li kaj Arachana ĉefe vizitis al Pokhara por isntrui Esperanton al novaj lernantoj. Bharat diris ke li jam komenicis insturadon kaj multaj homoj lernis ĝin – dum tuttagaj lecionoj.
Tre bone. Mi poste vidis ke LP Agnihotri, la eksprezidanto de Nespa anakaŭ estis tie.

Nature venis demandoj pri vojaĝo de Bharat kaj Archana  oni demandis ilin kial venis, kiu pagas la vojaĝo, ĉu ili flugis aŭ veturis kaj ĉu NEspA estraro decidis ilianj vojaĝojn aŭ ĉu la Pokhara filio petis iliajn vizitojn. Bharat ne havis respondojn kaj Archana estis tute silenta. Kaj mi pensis ke tio ne estis bona loko por diskuto.

Unue ni manĝis, ĉar ni ne povis ion ajn manĝi de mateno ĝis la 3a horo. Ni iris la iu nepalanino malantaŭe kiu bone kuiris dalbhaton por ni. Hareram ne volis manĝi ĉar li festis. Unu el la du virinoj volis tuj iri hejmen ĉar ŝia edzo estis malsana. Iu helpis ŝin al bushaltejo sed ŝi ne povis trovi ion ajn. Post manĝado, oni sciigis min ke okazos bonvena programo de la Pokhara filio kaj ĝis tiam oni boatos.

Manĝinte oni iris al boato por ĝui la etoson de Feŭa lago. Mi, Nabin kaj Mandira malfruiĝis pro io kaj estis aparte. Mi ne volis boati sed devis sidi kun Nabin kaj Mandira. Por mi boatado estis tre tediga afero, kiam vi ne povis fari ion kaj sidi nur, parolante. Interteme telefonis min edzino kaj mallonge babilis. Jes, la remisto estis interesa – li ŝajnis tre najva sed estis tre lerta kaj ni fariĝis aktoroj por liaj ŝercoj. Ni vidis la grupo de Renkontiĝo en du boatoj.
...

Mi tre volis paroli kun pokharanoj por ke mi helpu ilin iel je lingvo. Sed ili devis reiri hejmen tre malproksime do mi ne povis babili kun ili. Mi ĝojis ke ili volis lerni Esperanton. Unu junulo venis al mi kaj petis mian helpon. Mi demandis, "Eble ne bezonas nun ĉar Bharat jam venis por instrui vin, ĉu ne?." La knabo miris kaj diris, "Bharat ne venis tien ĉi por instrui kaj li instruis al neniu. Mi aŭdis ke Bharat kaj Archana estis tie ĉi kaj ni nur venis por saluti ilin. Nun ne estas bona tempo por instruado ĉar ĉiuj ni estas okupitaj je ekzamenaj aferoj." Post manĝo ni iris al nia hotelo. Mi sukcesis doni mian telefonnumeron kaj retadreson al du junuloj kaj promesis ke mi helpos ilin per lingvo, kiam ajn ili vizitas Katmandon.
...

(PARTO 10)
8a mar, merkrede

Fru matene esis ni preta lasi ĉambron. Mi ankoraŭ estis dormema sed sampteme ankaŭ volis eki revojaĝon al Katmando. Ni trinkis teon kaj forveturis per buso. Jes, estis Himlal kaj aliaj kiuj denove volis kune foti.

Ni kune vizitis al Patale Akvofalo kaj Gupteshor Madadev, la groto kiun konstruis la akvofalo subtere – estis mirinda donaco de la naturo. Poste ni vizits al la gorĝa ponto kaj la regiona muzeo, kie troviĝis informoj pri la etnoj, loĝantaj en kaj ĉirkaŭ Pokhara. Estis nepre bonaj lokoj sed mi ne povis ĝui ilin ĉar mi estsi tre malsata kaj mi vivis ĝis posttagmezo per la nura taso da teo. Mi estis tiom malsata ke mi aĉetis paketon da biskvitoj sed tio ne estis sufiĉa por mi. Anstataŭ ĝui la vidindaĵon de Pokhara, mi atendis la tempon kiam mi povos manĝi.

Ali flanke, mi nenion volis foti ĉar jam okazis tiel ke mi nur ne povis plori pri perdo de fotoj. Mi perdis ĉirkaŭ 900 belegajn fotojn – kaj mi ne scias kiam mi povos denovi viziti al tiu regiono. Estis neforgesenda perdo. Nur venis ĉe miaj okuloj kiel mi trenis por foti la plej belaj pejzaĵoj trans la Himalaja.
...

Mi piede iris al la hejmo de Teku. Estis denove same malfacila por mi iri pro doloro; kaj denove mi havis mian ŝarĝon. La 20 minuta piedirado estis same kiel iri al Muktinath – estis kvazaŭ mi ne povas lasi la teron post mia irado, aŭ ju pli mi proksimiĝas al mia hejmo, des pli ĝi forkuras. Sed mi forgesis ĉion kiam mi vidis ke mia dizino kaj fileto estis ĉe la pordo kiam mi atingis hejmen. Mi diris levante miajn brakojn, "Vidu, mi ankoraŭ vivas !"

(PARTO 11)
Post skribo

9a marto, ĵaude

Mi dormis tro longe pro laciĝo kaj vekis sin malfrue.

Vole ne vole, mi devis iri al la oficeo. Estis tre malfacile por mi eĉ stari sed mi iris al oficejo kun ĝojo  - kvankam mi ne amis mian oficejon, geamikoj estas ĉiam ĉarmaj.

En la oficeja notictabulo estis grava informo por ĉiuj – tio diris ke neniu rajtas fieri sen skribitan permeso de la ĉefo kaj oni tute ne rajtas longigi sian ferion sen antaŭkonsento. Tio nepre estis por mi - mi bone komprenis. Sed samtempe mi dankis sin ke pro mia vojaĝo, la estroj de mia oficejo devis krei novan regulon. Mi ne volis eĉ saluti mian redaktoron kaj konversaciis kun miaj kolegoj. Ili bone rakontis la mi kia tertremo kaptis mian oficejon kiam mi ne revenis al la oficejo laŭ mia promeso.

La plej grava laboro mi havis estis blogi. Poste mi iris eksteren al retkafejo por respondi al atendantaj leteron. Mi sciis ke multaj geamikoj atendas min ĉe mia virtuala leterkesto kaj mi mem deziris informi ilin ke mi plu vivis. Unue mi blogis kontente kaj respondis al kelke da leteroj. Estis por mi tre multaj.

Mi poste iris al la oficejo kaj preparis mian raporton pri Jhumioj. Skribante ĝin, mi denove memoris ke mi jam perdis mian foton de Jumino. Kiom estus bela se mi povus publikigi la fotografon de la feliĉa Jhumino. Mi iris al al komputila sekcio kaj petis teĥnikistojn ĉu ili povos helpi min trovi la fotojn. Mi montris mian fotilon kaj elmetis la memorkatron. Ili ja provis tiom kiom ili sciis sed malsukceis, tre bedaŭrinde. Mi vespere komprenis ke la redaktoro estis ne feliĉa kun mi ĉar mi longe fieris kaj do mia raporto ne havos bonan lokon en la ĵurnalo. Tio denove malfeliĉigis kaj mi tuj lasis la oficejon.

Mi rekte iris al Hotel Singhi por partopreni en la internacia vespero. Jam ĝi komencis kaj mi aŭdis ke Bharat petis al ĉiuj gastoj por dankespremi. Mi ne povis kompreni kial danki se oni ne volas? Ĉu ili ne rajtis plendi aŭ kritiki? Mi ne povis aŭdi kritikojn eble ĉar ili ne havis permeson kaj nur tiuj kiuj volis danki povis paroli. Margreet donacis botelon da viskio al asocio, kaj humure petis ne trinki ĝin kun varma akvo sed kun glacio.

...
Fine venis aŭkcio – estis ege interese, mi ne volis aĉeti ion. Estis tre interesaj varoj – japana ludilo, pianeto, jakoj, radiilo, libroj, dolĉaĵoj ktp. Bharat kaj Rustam estis aktivaj aĉetantoj sed Bharat gajnis malpli bonaĵojn ol Rustam. Bharat donacis libron al Philip, sakon al Ursula, jakon al Narendra ĉar ili ne estis valoraj varoj.
Posted by razen at 14:34 | Permanent Link | Comments (2)
June 12, 2006
Jam komencis preparado por venonta IHR !
Mia sabata vizito al NESPA oficejo estas tre fruktdona. Mi ĝojas ke oni ne nur dormas sed ankaŭ laboras. Aŭ iuj dormas kaj iuj laboras.

Poshraj kaj Narendra decidis organizi la sesan Internacian Himalajan Renkontiĝon venontjare. Ni decidis tiel ĉar okazos la Azian Kongreson en Barato kaj ni ne volas perdi la sanĉon partopreni la plej multe da geesperantistoj el Nepalo. Aŭ tiu jare ni ne pensos pri aliaj aferoj.

Ĝi okazos de 26a februaro kaj oni marŝos rekte norde al Langtang regiono, al Rasua, ĝis la bordo al Tibeto eble dum 9 tagoj. Kaj reveninte vizitos al tia punkto de kie videblas panaramon de la Himalajo - ĝi tiel vere estos Himalaja renkontiĝo. Venis Lila (kiu ankaŭ laboras por Nepala Turisma Oficejo) kaj donis al ni helpon klarigi la aferon, ĉar ĝi estas nove trovita vojo kaj ne estos multe turismeca.

Ni havas CDon kun enkonduko pri la loko Langtang kiu nun estas en la angla lingvo. Mi volas traduki ĝin en Esperanto kaj produkti Esperantan CDon, se iu helpos min enmeti mian sonon en la CDo. Mi skribe petis aliĝi al asocio kiel dumviva membro. La estraro jam konsentis.

Aliflanke, gejunuloj praktikas Esperanton. Tio multe ĝojigas min. Ili ankoraŭ ne verkis sufiĉe da artikolojn por sia organo, kiun mi volis redakti. Oni ne oficiale parolis pri vojaĝo al UK sed mi mem devis kompreni ke Mukunda vojaĝos al Italio por partopreni en UK. Bone !

Kaj Mukunda donacis al mi la libron, kiun li verkis en sia gepatra lingvo pri forpaso de sia patro.
Posted by razen at 12:54 | Permanent Link | Comments (3)
= = =
Junio 04, 2006
Maoista amaskunveno - neoficiala kunveno ĉe Nespa

Mi denove iĝis malregula.

Vendrede venis amaso da Maoistoj en la ĉefurbo por konduki politikan prelegon. Estis ĉiel eksterorinara.

 Venis centoj da busoj (oni dire forkaptitaj sed la partoprenantoj diris ke la busveturistoj helpis ilin) venis el diversaj vilaĝoj de multaj regionoj de la lando. Plej multe da volunuloj estis popolaj armeoj sen armiloj. Oni povas vidi la fortecon kaj diligentecon en siaj vizaĝoj.

La membroj de centra komitatoj de Komunista Partio de Nepal (Maoistoj) - Prabhakar, Krishna Bahadur Mahara, Dinanath Sharma, Pampha Bhushal, Pawan Man Shrestha kaj aliaj tre ĝentile prelegis. Ili kritikis la nunan registaron ke la registaro ne bone kaj rapide laboras por retrovi la rajtojn de la popolo. Ili montris eblecon ke la reĝo nun nur dormas ne mortas do iam povas veki sin kaj ataki la popolojn por denove autokrati regi la landon .

 Sabate mi iris al Nespa. Bedaŭrinde, kiel ĉiam, ne okazis kunveno ĉar ne estis prezidanto kaj ĝenerala sekretario kaj aliaj estraroj. Oni nur babilis pri politiko ktp, kaj mi reiris antaŭ ol ĝi finis ĉar mi vidis ke tia kunveno povas daŭriĝi senfine. Mi sukcesis redoni la donacon al Poŝraj kiun lasis Margreet.

Interese, Junio devas esti la plej aktiva monato en Nespa. Ĉar dum tiu semajno Nespa faras sian eble solan laboron - decidi kiu bonsanĉa homo ĝuu la senpagan vojaĝon al UK. La reĝoj de Nespa decidas tion sekrete kaj aliaj eĉ ne havas rajton demandi kial li/ŝi kaj kial ne li/ŝi. Tio estas reĝa demokratio de Nesap de jaroj. Mi komprenas ke oni nun ne devas veni al Nespa oficejo por oficiale decidi ion ĉar ĉiuj tiel-nomataj oficialaj decidoj ne estas tra-videblaj eĉ por estraranoj. Eble ili jam decidis kiu ĉifoje vojaĝos al Italio. Mi pere de eksterlandanoj aŭdis ke vojaĝos Mukunda kaj Indu. Kaj Mukunda ankaŭ havos ŝancon vojaĝi al Usono. Kaj krome, eble, Bharat jam vojaĝis al Filipinoj por instrui Esperanton, tiel li diris antaŭe al ni. Eĉ Archana, la pagita laboristino por Nespa oficejo ne ĉe eistis dum la kunveno.

Mi hieraŭ legis alrtikolon de Mukunda en sia gepatra lingvo pri sia vizito al Islando. Post la Azia Kongreso li volaĝis al Islando por unu aŭ du monatoj.

Krome,  mi ĝojas ke junuloj volas eldoni bultenon. Tre bone. Ili timas ke eble Nespa kritikos sed mi jam promesis ilin ke mi ĉiam estas preta helpi ilin se ili laboras.
Posted by razen at 11:56 | Permanent Link | Comments (0)