Razeno blogas Esperante...
Jen estas mia blogo pri si, sia lando, kulturo, politiko kaj nepre pri loka E-movado [razeno(a)gmail.com]
Aŭgusto 31, 2006
Inundo en Nepal : Ho ve !

Post politika ĥaoso, Nepalo nun suferas pro inundo. Dum malpli ol unu semajno, centoj estas konjektita kiel mortitaj pro inundo

en sudorientaj vilaĝoj. Oni kalkulas ke ili jam trovis kadavrojn de pli ol 20 homoj kaj centoj estas malaperantaj. Oni ne povas

bone kalkuli eĉ morton pro manko de komunikiloj, kiuj rompiĝis pro katastrofo. Pro tio, miloj da homoj evas lasi siajn naskiĝvilaĝojn ĉar tuta vilaĝoj nun esats lagoj.

Laŭ la raportoj, la registaro ekis disdoni manĝaĵojn ktp en tiuj vilaĝoj sed estas tre malproksime al sufiĉo kaj homoj furioze

plendas la registaran senaktivecon.
 
Posted by razen at 15:01 | Permanent Link | Comments (2)
= = =
Aŭgusto 26, 2006
Retadreso de NESPA [mia persona malerma letero al UEA]
Estimataj,
Mi unue volas danki al UEA ke ĝi agnoskis Nepalan E movadon, akceptinte ĝin kiel landa asocio de UEA.

Tamen, leginte la gravan libron, mi tre malĝojas ke la nova Jarlibro de UEA denove "eraris" pri la oficiala retaderso de Nepala

Esperanto-Asocio (NESPA).

La jarlibro de 2006 montras ke la retadreso de NESPA estas <nespa_bharat@hotmail.com>. Bedaŭrinde, tio ne esta oficiala

retadreso sed ĝi estas nur persona aderso de S-ro Bharat Kumar Ghimire kiu nun estas ĝenerala sekretario de NESPA (mi

miras kiel NESPA funkcias kiam li estas for de Nepalo dum monatoj). Tia maniere, la leteroj - kiajn ajn - rekte iras al lia

persona kesto kaj neniu en la asocio scias kiu jam skribis al "nia" asocio kaj kion la ĝenerala sekertario (la posedanto de la

keŝto) respondis. Tio ne estas demokratio, ĉu ne?

Jam estas longa batalo en nia asocio pri adreso - iu volas kapti la ŝlosilon de poŝtkesto kaj iu volas kaŝi la retadreson por ke

membroj ĝenerale ne scias kiu kion skribis al kiu. Mi petas ke akceptu la adreson nur 11 estraron de la NESPA aprobas ke ĝi

estas la oficiala retadreso de la NESPA. Mi pensas ke nia oficiala adreso estas <esperanto@wlink.com.np>. Tamen vi devas kontroli korespondinte kun estraranoj.

Mi ĉiel volas ke demokratio regu en NESPA.
Sincere,
Razen Manandhar
(www.razeno.blog.com)
Posted by razen at 17:24 | Permanent Link | Comments (4)
= = =
Aŭgusto 23, 2006
Patro-tago

Hodiaŭ estas "Ptro-tago" en Nepalo. Tiuj kiu havas patron donacas manĝaĵon kaj aliajn aĵojn al sia patro kaj dankas lin pro la

bona zorgado dumviva. Precipe edziniĝintaj filinoj memoras siajn patrojn kaj vizitas al siaj naskiĝhejmo kun donacoj. Kaj tiu kies patro jam forpasis vizitas al loka pastro kaj donacas rizon, manĝaĵon kaj dolxaĵon al li. Oni kredas ke tia maniere la

forpasinta patro povas ricevi manĝaĵon sendita de siaj gefiloj.

Mi ankaŭ iris al la pastro hodiaŭ matene ĉar mia patro jam forpasis. Mi ofertis simplan aĵon al la simpatia pastro Budhista. Mi

dankas lin ke krom moderneco kaj okupiteco li daŭrigas la tradicion kaj helpas nin memori niajn patrojn. Mi persone ne kredas

ke mia forpasinta patro povos ricevi manĝaĵon pere de la pastro, sed mi preferas saluti la pastron kiu povas preĝi por mi

nomede mia patro .

Krome mi volas scii ĉu ekzistas simila tradicio en aliaj landoj kie oni salutas/memoras siajn patrojn.
Posted by razen at 18:42 | Permanent Link | Comments (2)
= = =
Aŭgusto 19, 2006
Sabate en Nespa kaj prezoj de benzino

Hodiaŭ estas sabato kaj mi iris eksciite al Thamel por renonti al Mukunda kaj vidi kiom furioza li estas. Mi tre volas vidi lian

vizaĝon. Sed li ne venis, ne Indu venis.Mi aŭdis ke Mukunda kaj Indu jam estas en Nepalo.

Mi scias ke li ne povas toleri kritikojn. Li esperas ke ĉiuj aliaj membroj de Nespa estas bestoj kaj ili ne havas ĉerbojn en siaj

kapoj do ili blinde sekvas liajn ideojn kaj odernojn. Do, kiam ajn oni opozicias, komentas aŭ kritikas tio ŝokas lin kaj ne toleras.

Li ankoraŭ ne povas vivi en demokratia etoso. Bedaŭrinde.

Mi, Narendra, Philip kaj Nabin estis en la ĉambro. Mi telefonis al Poshraj per mia portebla telefono por scii ĉu li venos. Li diris

ke li ne povis veni, ĉar Katmando hodiaŭ estas denove malpaca. Amaso da homoj protestis ĉie surstrate kontraŭ la perzaliĝo de

benzino ktp.

Telefono mem estas strangaga fenomeno en nia  oficejo.  Estas  oficistino (eble pagita), sed ŝi ne venas dum sabataj kunvenoj.

Ŝi simple metas la telefonilon en iu ŝranko kaj dum satojn kaj ŝlosas. Pro tio,  la telefonon  la partoprenantoj de kunveno povas

uzi dum kunvenojn. Kaj tiuj kiuj ne povas veni al la kunveno e ĉ ne povas telefone scii kio vere okazos dum estrara aŭ alia

kunveno en la oficejo.

Kaj Bharat venos venonta sabate !  Kiam Bharat vojaĝis, li diris ke estos por tri monatoj kaj li verenos post festivaloj

(Octobro). Mi ne povas kompreni tiajn homojn.

Mi vidis du knabinojn irinte al la oficejo kiam mi returnis. Mi ne scias ĉu ili rekte iris al la oficejo aŭ ne . M volas scii kio okazas

nun pri "templo" , (la nomo kiun mi donis al la bulteno de junuloj). Mi volas scii ĉu ili ankoraŭ celas okazigi kongreson dum

Augusto aŭ ili jam forgesis. Mi devas tralegi la artikolojn antaŭ ol oni eldonu ĝin.

Mi komprenis ke iom da miskopreno okazis kiam mi blogis duafoje. Mi petas pardonon al Ursula kaj Tahira ĉar mi iel skribis

ke iliaj komentoj igis Mukundon respondi al mia blogo. Tio ne estas vero.

Katmando denove esta malpaca. La registaro hieraŭ vesperte altigis prezon de benzino, kerosono kaj kuirgason.

Jen al prezo en rupioj: antaŭa nuna po litro

Kerosono                        47.65    59.25

Petrolo/benzino            67.25        84.25

dieselo                           53.15         59.10

kuirgaso -                     900            1000

oleo por aviadilo            55            76.38

Homoj estis precipe kolera ĉar ĵus antaŭ hierau la ministro diris ke la prezo ne alitiĝons. Ĉu ĝi ne estas mensogo?

Mi bedaŭras ke la registaro kiu estis farita pro doni homojn pacon kaj sukcesisgi dialogon kun la Maoistoj. Sed la registaro

malsukcesisĝis en ambaŭ flanko do venas jen al ĉi tiu fifama decido kresi prezon. Mi suspektas ke la regstaro faris tion por la

homoj ne kritiku ĝin pro aliaj pli gravaj aferoj kiam ili vidas nun nur la prezon de oleo. Kaprica regsistaro !

Posted by razen at 15:45 | Permanent Link | Comments (5)
= = =
Aŭgusto 16, 2006
Pri "privataj vojaĝoj" kaj aliaj

Interese mia blogo pri vojaĝo al UK finfine tiris S-ron Mukunda respoindi al mi. Mi scias ke li ne estas tia homo kiu volus aŭ

pretus respondi al iu aŭ pri io. Sed, mi opinie, iu grava sinjoro/ino devigis lin respondi.

Unue, lia respondo ne estis al mi sed al la komento (de S-rino Tahira). Li ne pensas ke li devas ankaŭ respondi al mi sed nur al

ŝi. Bone, ankaŭ mi tiel pensas ke li ne devas respondi al mi, sed mi espeas ke li nepre respondu al Nespa. Tiu kaze mi mem ne

volas denove diskuti pri la afero bazite sur la komento de Mukunda. Manko de respondoj al miaj demandoj mem pruvas ke

restas granda nigra loko en komunikado. Tamen, mi jene blogas...

La prezidanto anoncis pri grava afero (eble plej grava en Nepala movado) sed li ne memoras la daton kaj li ne menciis kiom da

estraranoj estis dum la kunveno. Kaj eble oni agnoskis la "privatan vojaĝon de prezidanto de Nespa", ĉu la ĝenerala sekratatio

skribis pri tio sur la protokollibro?

Mi dankas al Mukunda kaj Indu ke ili kunportis la broŝuron al Florenco kaj disdonis ilin inter partoprenintoj. Mi miras ĉu li

ankaŭ klarigis ke li protestis kiam iu stultulo (nome Razeno) proponis okazigi seminiarion pri Esperanto- movado en Nepalo

dum IHR kaj li perforte viŝis la linion en la manuskripton?

De unua Internacia Himalaja Renkontiĝo, mi preferis ke la turisma agado ankaŭ havu iom da movada parto. Sed la "reĝoj" de

Nespa ĉiam timis malferman diskuton pri la movado kaj ĉiam limigis la internaciajn eventojn al mongajna projekto. Ĉi foje,

leginte pikigan komenton de Tahira (lasu min danki ŝin denove), mi proponis ke ĉifoja IHR havu ankaŭ seminarion kaj mi

proponis ke mi kondutu ĝin. Poshraj kaj Narendra akceptis ĝin. Sed, kiam mi ne ĉeestis, Mukunda kaj Bharat protestis kontraŭ

tiu ideo kaj nun estas tiel ke seminario ne okazos dum la IHR.

En Nepalo, kiel malriĉa lando, vojaĝo eksterlanda estas luksego kaj ankaŭ formo de korupto en registaraj kaj neregistaraj

organizaĵoj. Oni kredas ke prezidanto (aŭ eĉ estraranoj) de iu organizaĵo ne povas vojaĝi "persone". Ĝenerale, invitoj venas al

organizaĵoj kaj la estrarano demokratie devas decidi kiu vojaĝu. Aliflanke, se la invito venis vere al persono el internacia

organizaĵo, tia invito al li aŭ ŝi estas invito al lia aŭ ŝia posteno. Do li aŭ ŝi devas anonci dum la estrarana kunveno ke li ricevis ian

tian inviton el iu tiu organizo ka peti permeson ĉu li povas vojaĝi persone aŭ ne. Se la estraro aprobas lian vojaĝon, li rajtas

vojaĝi kaj lia vojaĝo tiukaze devas esti tute persona kaj li ne rajtas reprezenti la landon, kaj tia maniere, li ne rajtas saluti al UK

nome de Nespa dum solena malfermo.

Eble, mia blogo ne estas la taŭga loko por S-ro Prezidanto por raporti kion li faris dum la UK. Tamen liaj informoj estas

bonvenigaj. Eble nun li komprenas kial Nespa bezonas retpaĝon kaj retrondon. Mi memoras kiel li protestis kontraŭ mi kiam mi

proponis malfermi Yahoo diskutrondo pri nepala movado.

Samtempe, mi ankaŭ dankas al UEA, S-ro Corsetti, aliaj geamikoj de Nepalo,  ke nun Nepalo estas landa asocio de UEA.

Tion mi deziris de longe. Mi esperas ke nun la agadoj de Nespa estu travideblaj.

Mi ne blogis pri la vojaĝo ĉar mi envias la vojaĝintoj aŭ volis mem vojaĝi anstataŭ ili. Mi ĉiam bondeziras kiam iu sukcesas. Eble

mi mem ne volis vojaĝi, aŭ ne scias la "arton" kiel trovi personajn invitojn aŭ kaŝi informojn aŭ sekrete aranĝi personajn vojaĝojn

sidante sur la grava seĝo. Sed, mi nur volas ke okazu ĉio demokratie. Mi jam vidas ke malnovaj geesperantistoj tie ĉi jam lasis

la movadon pro la nedemokratiaj aferoj aŭ sekretaj aranĝoj. Kiu gajnas? Ĉu UEA? Ĉu la sekretaj invitintoj? Aŭ Nespa mem?

Mi nur esperas ke oni (ekserlandaj helpantoj) penu serioze pri nepala movado anstataŭ plaĉi unu personon au aliulon.

Pri neesperataj kantoj. Jes, mi bone scias ke nepalaj gesperantistoj estas tre lertaj kanti en enesperanto-lingvoj dum

Esperanto-okazaĵoj. Dum pasintaj 15 jaroj, mi bedaŭras, 500 geesperantistoj (laŭ la statiko de Nespa) neniam trovis bonajn

Esperanto-kantojn por amuzigi sin inter ili. Mi ĉiam aŭdas la saman "Panko Pat" aŭ "Resham Phiriri" dum ĉiuj

Esperanto-kunvenoj - en Nepalo kaj eble en eksterlando. Ĉu oni hontas kanti esperante? Dum la unua renkontiĝo (en 1995) mi

tradukis du kantojn en Esperanto kaj Kabindra kantis ĝin dum la internacia vespero (Kabindra, ĉu vi legas ĝin?). Mi donis la

kopion al "asocio" kaj mi ne scias ĉu iu havas ĝin.  Kaj denove mi verkis Esperanto-kanton laŭ fama melodio kiun mi kaj

gejunuloj kantis dum Antaŭ Azia Kongreso, Azia Kongreso kaj dum la pasinta IHR (Dankon S-ro Hori, tio jam aperis en

Esperanto en Azio). Se Apsana povas kanti ĝin, kial ne Mukunda? (ĉu io "inferior complex"?).

Kaj, mri miaj multaj demandoj, kiun Mukunda ne volis respondi. Mi ankaŭ estas preferas silenta. Silnetuloj ja respondas ĉion

silente.

Krome, mi ĝojas legante konvesacion inter Ursula kaj Tahira, la du sinceraj amikinoj de Nepalo. Nur sorto malhelpis vin

renkontiĝi en Nepalo. Ursula venis al vera (por mi, tio ne estis antaŭa) Azia Kongreso kaj Tahira nur povis aranĝi tempon por

[prokrastita] Azia Kongreso
Posted by razen at 12:48 | Permanent Link | Comments (12)
= = =
Aŭgusto 05, 2006
Fotoj de miaj birdoj
Mi ĵus en metis kelke da fotoj de miaj birdoj. Bovolu trovi ilin en galerio.
Posted by razen at 14:04 | Permanent Link | Comments (0)