Razeno blogas Esperante...
Jen estas mia blogo pri si, sia lando, kulturo, politiko kaj nepre pri loka E-movado [razeno(a)gmail.com]
September 29, 2006
(Jen mi hodiaux denove en metas neesperanta meterialon en mia blogo. Gxi estas la artikolo kiun mi skribis por mia jxurnalo. Mi certe volis traduki gxin por mia blogo sed tempo mankas. Precipe cxar nun esta sezono de Hindua festivalo. )
Se vi voas vidi la originalon: BV viziti al http://thehimalayantimes.com/fullstory.asp?filename=aFanata0scqzpa4a2Ta5wa.axamal&folder=aHaoamW&Name=Home&dtSiteDate=20060929
Posted by razen at 11:37 | Permanent Link | Comments (0)
= = =
September 26, 2006
Kia domagxe ! 24 da homoj mortitaj en helikoptero akcidento

Dudek kvar personoj, kiu estis en unu helkoptero flugata en orienta monta regiono, etis mortitaj kiam la viadilo, versxajne ekplogigxis Sabate. Oni sciis post kvin minutoj da ekflugo ke gxi malaperis sed oni devis atendi dum tri tagoj senpatiene por scii ke ili vere trapasis la tragedion.

Estis ministro por arbaro, cxefoj de konservado de WWF kaj aliaj aktivuloj kiuj de dekoj da jaroj laboris por koservado de Nepala naturo kaj jam famigxis ecx en internacia areno. Inter alie, estis ankaux la Charge d’ Affair  de la Finna ambassasdolo Pauli Mustonen.

Ili flugis Sabate tagmeze de Ghunsa al Taplejung, post la vendreda programo de transdono de la Kanchenjunga Konservado Progarmmo al loka komunio.

Jen estas la nomoj:
1.S-ro Gopal Rai, Minister of State of Forests and Soil Conservation (Nepalano)
2.S-ino. Meena Rai (Nepalanino)
3.D-ro. Damodar Parajuli, Acting Secretary – Ministry of State of Forests and Soil Conservation (Nepalano)
4.S-ro. Narayan Poudel, Director General of Department of National Parks and Wildlife Conservation (Nepalano)
5.S-ro. Sharad Rai, Director General of Department of Forests (Nepalano)
6.S-ro. Pauli Mustonen, Charge d’Affaires, Embassy of Finland (Finno)
7.F-ino. Margaret Alexander, Dy. Director, USAID (Usonano)
8.D-ro. Bijnan Acharya, Program Dev. Specialist, USAID (Nepalano)
9.D-ro. Jill Bowling, Conservation Director, WWF UK (Joint Svis-Australo)
10.F-ino. Jennifer Headley, Coordinator, WWF UK (Kanadano)
11.S-ro. Mingma Norbu Sherpa, Managing Director, EHEC, WWF US
12.Matthew Preece, Program Officer, WWF US (Usonano)
13.D-ro. Chandra Gurung, Country Representative, WWF Nepal (Nepalano)
14.D-ro. Harka Gurung, Advisor, WWF Nepal (Nepalano)
15.D-ro. Tirtha Man Maskey, Co-Chair, AsRSG (Nepalano)
16.S-ino. Yeshi Lama, WWF Nepal (Nepalano)
17.S-ro. Vijaya Shrestha, Central Committee Member, FNCCI (Nepalano)
18.S-ro. Hem Raj Bhandari, Nepal Television (Nepalano)
19.S-ro. Sunil Singh, Nepal Television (Nepalano)
20.S-ro. Dawa Tshering, Chairperson, KCAMC (Nepalano)
21.Flugisto 1 (Ruso)
22.Flugisto 2 (Russo)
23.S-ro Mingma Sherpa, Captain (Nepali)
24.S-ro Tandu Shrestha (Flugisto) (Nepali)

Estis strnge, la teamo de la pjej bonaj konservsciistoj estis en la sama helikoptero. Nepalo ja manko al ili, ilia sincera laboro.

 La dio donu al ni fortecon toleri la tragedion.

 Kaj mi ne forgesu mencii ke mi mem ankaux estis preskaux enkluzivita en la teamo. Nur malhelpis la organixantojn la regitaraj oficistoj  kiu venis en pli da nomobro kaj ili ne povsi kunporti multajn jxurnalsitojn (nur estis du el la nacia televido). Sxajnas al mi ke dio donis al mi pli da sufero kaj solvo aux liberigxo estas ankoraux for !
 
Posted by razen at 11:35 | Permanent Link | Comments (0)
= = =
September 20, 2006
Nepalaj semioj uzitaj por Usonaj studoj

De longa tempo mi ne povis blogi kvankam mi multe volis.

Jen permesu min  meti novajxon pri semioj kontraux legxe ekzamenitaj en Nepalo en la angla. Pardonu. MI ne voas mian  blogejon aperi angleca sed samtempe mi volas vi vi iel legu gxin.

Trovu saman raporton ankau cxe:

http://thehimalayantimes.com/fullstory.asp?filename=aFanata0scqzpa4a1Ua7ra.axamal&folder=aHaoamW&Name=Home&dtSiteDate=20060915
Posted by razen at 14:29 | Permanent Link | Comments (0)
= = =
September 02, 2006
Kaj mi nepre preferas demokration - respublikan demokration
Kiel ĉiam mia vizito al NESPA oficejo hodiaŭ estis interesa por mi, eble pli ol ĉiam. Mi kaj Narendra samtempe atingis al al oficejo kiam jam estis Filipo kaj Poshraj esitis.

Ni unue diskutis kial oni ne respondas al IHR kvankam mi tiom multe propogandis pri nia programo dum la UK kaj ni mem ankaŭ sendis la prospektojn al centoj da homoj per poŝto kaj ankaŭ al informo estis en [mia] blogo. Ni ne povis kompreni kial homoj ne interesiĝas pri turismo en Nepalo.

Poste venis Mukunda, nia prezidanto. Poshraj volis diskuti kiel la kongreo de NESPA povas okazigi kiam ne estas ĝenerala sekretario (kaj eble kasistino). Li diris ke la kongreso estos sensignifa kiam oni ne povus ricevi asocian raporton (de la ĝenerala sekretario) kaj la financia raporton (de la kasistino). Laŭ kutimo, la kongreso devis okazi en Aprilo, laŭ mi sed ĝi prokrastiĝis.

La prezidanto rekte diris - kial oni atendu? organizu, tuj ! Li ne pensis kiom grava la afero estas. Oni havas dekojn da demandoj pri Antaŭ kongresa Renkontiĝo, Azia Kongreso kaj IHR. Nepre estis granda laboro kaj tia maiere grandaj demandoj. Kaj kiel oni povas aprobi la dokumentojn kiam oni rekte vidis ke estis financaj malreguladoj. Ĉiuj homoj ne estos tiom simpla kiom estis La LKK-ĉefo, s-ro Shri Prasad Shrestha, kiu ne volis diskuti pri la monaj aferoj. Mono estas ĉiam mono, ĉu ne? Ne estas facile digesti kiam oni manĝas ĝin krude.

Kaj venis demando pri vortaro. Mukunda estis preskaŭ ebria. Li demandis kial oni ne finas labori por ĝi (kaj li nenion povas fari sur ĝi). Anstataŭe li kriis ke Archana devas fini tajpadon ! Mi simple respondis ke tajpado jam estas finita, nur restas kontrolado. Eble li loĝas en alia mondo.

Kaj mi volis foriri simple, salutante ke li denove satire demandis al mi. "Ĉu vi ne havas demandon al mi?" Mi pace respondis ke mi ne havas personan demandon sed eble la asocio havos demandon al sia prezidanto.

Kaj li freneze kriis ke mi ne rajtas skribi ion ajn pri li en mia blogo ĉar multaj homoj dum la UK deamndis al li kaj li eĉ ne povis manĝi pro demandaro pri la vero, eble pri demokratio de asocio. Kaj denove li diris ke mi ne devas havi kapdoloron pro lia vojaĝo kaj diris ke mia bopatro ne pagis pro lia vojaĝo.

Mi ankaŭ devis laŭte respondi al lia frenezeco sed li ne havis tempon aŭkulti al miaj respondojn. Li simple volis kovri la situacion kun laŭta voĉo. Poste, Poshraj kaj Narendra ankaŭ devis partopreni. Mi ripetis kelkajn demandojn (kiujn mi jam blogis) sed li ne havis respodon, aŭ li ne pensis ke li devis respondi. Mia dio ! Li ne scias ke neniu povas halti mi je skribado de mia peso en mia blogo. Mi povas skribi pri la reĝo mem kial mi ne povas skribi pri la prezidando de eta asocio pri kio la strato ne scias? Mi ĉiu tage raportas ke homoj devas aŭkulti al popolo sed nia reĝo de NESPA ankoraŭ pensas ke li estas nemovebla reĝo kaj liaj diroj estas leĝoj.

Kion fari? Same kiel nia reĝo, li tute ne povas toleri kritikojn kaj kiam li krias freneze, mi ofte forgesas danki lin pro liaj bonaj agoj.

Mi nur atendis ke reveninte de la grava vojaĝo, li skribu almenaŭ du-paĝan raporton kaj disdonu al ni, aŭ almenaŭ legu ĝin kiam ĉij Jen estas la situacio. Iam esats malfacila klarigi la aferon per vortoj. Jam pasas 15 jarojn batalante en la NESPA ke ĝi demokrtiiĝu - tio estas mia sola demando. Sed multaj homoj ne ŝatas ĝin. Oni volas esti reĝo. Kaj mi nepre preferas demokration - respublikan demokration.
Posted by razen at 20:43 | Permanent Link | Comments (3)