Razeno blogas Esperante...
Jen estas mia blogo pri si, sia lando, kulturo, politiko kaj nepre pri loka E-movado [razeno(a)gmail.com]
Novembro 30, 2006
Renkontiĝo kun kara HUZIWARA
Estis interesa renkontiĝo hieraŭ vespere kun kara amiko el Japanio, HUZIWARA Keisuke.
Antaŭ longe li skribis al mi ke li vizitos Nepalon por partopreni en Himalaja Lingvo Simpozio. Sed mi forgesis kaj pensis ke venos Bill Mak. Mia eraro.
Mi vizits al la simpzio (ankaŭ por raporti) por trovi lin kaj ne memoris lian vizaĝon. Kaj vidis eks prezidanton Mukunda kaj ĝenerala sekretario Bharat anstataŭe.
Poste mi legis en mia blogo ke fakte esti li kiu vizitis Nepalon. Mi memoris longan babiladon en lia hotelo dum lia pasiata vizito al Nepalo.
Mi telefonis al lia hotelo sed trovis ke la telefonnombro jam estis sanĝita do devis peti helpon de Rustam por trovi la ĝustan nombron. Mi rapide telefonis al Narendra kaj kelke da aliaj sed mi tre bedaŭras ke mi ne povis informi al aliaj geamikoj kvankam mi tre volis inviti lin al nia Esperanto oficejo. Mi estis ĉe interparolado kun la ĉefo de Maoista partio, "Prachanda".
Estis tre interesa babilado pri dieversaj aferoj pri Esperanto-movado kaj aliaj. Li venis al Nepalo por prelegi pri "Chak" lingvo, pri kiu li studis en Bangladesho. Li diris ke Tahira estis lia unu el unuaj Esperanto-instruistoj. Li ankoraŭ ne isntruas kaj ne edziĝas...
Ni kune iris al oficejo de Rustam kaj trinkis teon. Poste mi lasis ilin ĉar mi devis labori.
Nokte li telefonis min kaj diris ke lia amiko Bandladesha renkontis nian karan Bharat kaj jam promesis vojaĝi al Bangladesho por disvastigi Esperanton tie.
Posted by razen at 16:38 | Permanent Link | Comments (1)
= = =
Novembro 28, 2006
Estis interesa diskuto
Hieraŭ posttagmeze vokis al mi Archana subite. Ŝi havis ian konfuzon pri io en mia blogo. Mi klarigis sed denove mi volis renkonti ŝin kaj rekte iris al la oficejo malgraŭ mia okupiĝo. Mi klarigis aferojn al ŝi kaj petis al ŝi bonvole relegi ĝin. Mi esperas ke ŝi komprenis ĉion. Iel, ĝi estis entute interesa konversacio.
Mi petas pardonon al kara Huziwara ke mi miksis lin kun alia persono. Pardonu. Mi telefonis al li hodiaŭ sed la telefono en la telefonlibro estis malnova. Mi denove vokis lin vespere sed li ankoraŭ ne estis tie. Do mi provos morgaŭ matene. Mi memoras mi renkntis lin antaŭ tri jaroj kaj tre detale diskutis pri diversaj aferoj. Mi ĝojas ke lin trovis Tahira, dank' al lia apero en la blogo. Mi ĝojas.
Tre bedaŭrinde, la traktato, devis estis inter la registaro, la Maoistoj kaj la UNo ankoraŭ ne povis trovi ĝian finon. La diskuto daŭras - kaj ni atendas senpacience.
Mi tre volis raporti por la Monato pri la politko sed strange, mi vidas sanĝo en la politika evento do mi antedas plu kaj plu. Laborante en la ĵurnalo, mi vidas sanĝojn ĉiutage kaj pensas ke hieraŭa novaĵo estas senutila hodiaŭ.
Posted by razen at 18:05 | Permanent Link | Comments (0)
= = =
Novembro 25, 2006
Mi estis ĉe NEspA hodiaŭ
Malgraŭ okupiĝo mi iris al Thamel, ĉe nia NEspA oficejo, pensinte ke mi povos renkonti novajn estrarojn kun novaj energioj. Tre bedaŭrinde, mi vidis nur vic prezidanto Narendar kaj kasisto Rustam el la nova estraro. Philip estis same kiel ĉiam kaj estis aliaj gejunuloj.
Unu el la junulo volis lerni Espranton denove ĉar li jam forgesis ĉion. Kaj mi diris ke anstataŭ lecionoj oni devas praktiki kiun oni jam lernis.
La junuloj lasis la ĉambron por diskuti pri sia afero kaj ni iomete babilis. Rustam bezonis la atestilon por registri la hejmapĝon sed li ne povis ricevi ĝin ĉar nur Bharat scias pri ĝi.
La telefono de nia asocio jam estas ironio. Ni havas telefonilon kaj la asocio pagas por ĝi. Sed tre oni ne povas uzi ĝin dum sabatoj kiam venas la geesperantistoj aŭ kiam oni volas scii pri la kuveno telefoninte -ĉar la sekretariino metas la ilon en la ŝranko kaj ŝlosas ĝin. Ŝi mem ne venas sabete ĉe la kuveno. Strange, ĉu ne?
Philip konsentis ke la estraraj decidoj estu gluita sur la muro. Tion mi tre volis sed ankoraŭ ne povas fari ĉar ĝin posedas nur Bharat. Ni konsentis ke devas esti ĉiuj decidoj demokratiaj.
Mi informis al ili ke Mukunda baldaŭ volaĝos al Europo pro prelegi pri Nepalo. Tiel li diris kiam mi vizitis lin ĉe lia oficejo lunde. Li ankaŭ diris ke li devis vojaĝi kvankam li havis grandan laboron en sia oficejo, ĉar jam li promesis. Mi ne demandis de kiu asocio li estis invitita aŭ ĉu estis lia privata aŭ oficiala vojaĝo. Mi gratulis lin kaj deziris lian sukceson.
Mi aŭdis ke Bill Mac venos al Katmando sed mi ne scias ĉu li jam estas en Katmando aŭ ne. Laŭ lia plano, li devis esti ĉe la Lingva Kunveno kiu komenciĝos morgaŭ. Li nek telefonis nek skribis al mi leteron. Mi atendas lin.
Posted by razen at 19:11 | Permanent Link | Comments (6)
= = =
Novembro 21, 2006
Bonvenon paco en Nepalo !
La registaro kaj la Maoistoj ĵus antaŭ tridek minutoj (je 8.30 pm, 21an de novembro 2006) subskribis en la kmprehensiva paco-traktato en Katmando, kiu montras ke en Nepalo la 11-jara kunarma batalo finis oficiale. Strange por la tuta mondo, nepalanoj sukcesis finfine trovi pacon sen helpo de eksterlanda mez-uloj kaj UN-a superrigardo.
Post tio, la Maoistoj kontestos en la elekto de konstitucia elekto, per kiu oni verkos novan konstitucion. Plej verŝajne, ili viŝos spacon por reĝo en tiu historia dokumento.
Estis atendita de ĉiuj civitanoj la politikistoj, komercistoj, inteligentuloj, ĵurnalistoj kaj eĉ internaicaj helpagentioj. Estis ja memorida tago por la tuta mondo, precipe por tiuj kiuj subtenas la maldekstrulaj rebeloj.
Post morto de pli ol 12,000 da homoj la registaro - kaj reĝo kaj politikaj partioj - ekkomprenis ke ja estas malegaleco inter la popoloj kaj tio kaŭzas batalon. Kaj la Maoistoj ankaŭ komprenis ke nur paco povas helpi ĉiujn. Samtempe, ili kredis ke la rajtoj al etnoj estas grava afero por ĉiuj - nur unu etno, unu lingvo kaj unu religio ne povas ĉiam regi.
Parolante post la rito de histioria subskribado, ĉefo de Maoistoj Prachanda diris ke jen Nepalanoj pruvas ke ili povas fari ĉion por la paco. "Denove paco naskiĝis post la 2600 jaroj. Ni ja havas ion pro montri al la tuta mondo," li diris.
Kaj la ĉefministro Girija Prasad Koirala said ke la subskribado estas historia kaj ĝi finas la epoko de murdo kaj malpco.
Ĵuste, la Usona ambasadorejo jam gratulis Nepalo pro la sukcesa komeco de paco.
Ni vidu, kie la paco helpos al kreso de Esperanto-movado !
PS: Nur hieraŭ aperis la raporto pri la registara subpremo al popolmovado, direktite de la reĝo dum Aprilo 2006. La raporto, preparita post ses-monata laboro, konkludis ke tiama registaro, inkluzive al la reĝo, tiama ĉefo de ministraro, kulpas. Ni atendu, kiel oni punos la reĝon.
Posted by razen at 20:39 | Permanent Link | Comments (1)
= = =
Jen komencigas batalo
Estis la unua kunveno sbate posttagmez(8-11-2006). Mi estis certa kiel gi komencigos - mi antauvidis problemon sed mi kredis ke forgestinte ciujn aferojn antaue, oni promesos kunlabori. Sed mi devis vidi.
Jam estis Bharat kiam mi iris en la ĉambro kaj sekvis aliaj. Jen komencis la estrara kunveno. Antau ol la diskuttemoj aperis, Bharat protestis ke li ne volas paroli en Esperanto ! Car dum la antau a kunveno, ni decidis ke venontaj estraro-kunvenoj okazu en Esperanto (car mi ne povas toleri krokodilojn en estraro kaj tiel proponis). Li rekte diris al mi ke mi ne povas devigi iun paroli en Esperanto. Mi diris ke fundamento de Esperanto asocioj en la tuta mondo estas tio ke ni parolas Esperanton. Li venis kun lia logiko ke kaj oni parolos lau vole en Esperato au en aliaj lingvoj. Do mi parolis en mia gepatra lingvo kaj li ne volis akcepti gin. Tio signifas ke li rajtas paroli en lia lingvo kaj mi ne rajtas paroli en sia lingvo. Dio mia, jam pasis pli ol cent jaroj Zamenhof kreis Esperanton por solvi lingvajn problemojn kaj generala sekretario denove volas varmigi lingvan problemon. Mi diris ke oni ne insultu Esperaton almenau dum Esperanto-kunvenoj. Mi memoris la duan celon de UEA : "Agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon". Kaj subite venis natura demando en mia kapo : "Cu UEA iel ludos rolon solvi lingvan problemon en la rilato de parolantoj de diversaj lingvoj en iu lando (ec inter tiel nomataj eseprantistoj)?" Kaj Bharat malfermis sian menson - li diris rekte ke li ne bezonas min kiel prezidanto kaj li ec minacis ke li denove vokos kongreson kaj trovos alian prezidanton ! Mi nur ridis.
Venis la tempo kaj mi proponis ke ni devas skribi al ciuj internaicaj organizajoj pri la nova estraro kaj oficiala retadreso, postadreso retrono ktp car multaj homoj konfuzas car diversaj estraranoj uzas diversajn adresojn. Ciuj konsentis.
Mi poste proponis ke la cambro estas luksa kaj ni multe da monon elspezas je lumono. Kaj ankau proponis ke ni ne plu bezonas pagata sekretariino. Ciuj konsentis sed Bharat ne. Li diris ke ni jam estas granda (kie partoprenas 50 da membroj dum gia nacia kongreso) asocio kaj estas multe da laboro. Li estis pli kolera kiam oni parolis pri maldungigo de sekretariino! Li diris ke li ne povas zorgi pri leteroj ktp kaj do bezonas sekretariino. Kvankam estis decidita ke KAEM pagos sin, estas preskau senutila car jam oni vidis kiun la sekretariino vokis al la kongreso kaj kiujn ne. La asocio ne bezonas sekretariinon sed la generala sekretario bezonas sin. Cu ni ne nomu sin "sekretariino de generala sekretario"? Ec Indu kaj Subhas diris ke estas luksajo por la asocio espezi tiom da monon je oficejo kaj sekretario.
Mi petis trasformadon de oficialaj informj de antaua al nun estraro kaj Bhatrat diris ke li ne havas ion. Nur aperis bruo sed ne venis promiso. Mi demandis al al eskprezidanto Mukunda kion li opinias kaj li rekte diris, " Mi nur aukultas hodiau kaj en parolos". Mi proponis ke la antau a estraro devas transdoni la bankokontojn al nova estraro kaj la kasistino de antaua estraro kaj vic-prezidantino de nuna estraro Indu estis silenta. Mi do proponis ke ni metu la monn en fiksita konto por ke neniu tusu gin dum venontaj du jaroj. Denove venis la dilemo - cu acetu teron au cu metu gin en la banko. Jam estas kutimo daurxigi la dilemon kaj uzadi gin je mangado ktp. Mi diris ke NEspA devas scii kiuj jam kandidatigis sin al la Jokohamo. Venis informoj ke estis Poshraj, Narendra, Apsana kaj mi. Sed neniu scias pri la kvina kandidato.
MI proponis ke ni eldonu libreto/ taglibro por la jaro 2007 kun nomaro kaj adresaro de NEspAanoj. Oni pensos pri tio. Mi denove proponis ke ni urge eldonu la vortaron. Venis reago ke oni jam multe diskutis pri tio. Nabin juste diris ke jam aperis tri libroj en du jaroj kaj vortaro ne aperis dum pasintaj 10 jaroj. Mi atendas plu. Kaj do estis vico de Mukunda paroli. Li staris ke diris ke oni nur diskutis malnovajn temojn kaj rekte donis al mi la decidlibron. Mi dankis lin. Li volis doni al mi la ceklibron sed oni ne sciis kiel gi estis. Mi petis ke ni arangu oficialajn leterojn en ordo. Estis mia peto ke ciuj havu rajton legi ciujn oficialajn leterojn venis al NEspA kaj NEspA sendis. Sed neniu montris al mi la leteron. Bharat nur diris ke li ne povas arangi leterojn li simle legas leteron en reto respondas ke deletas ilin. La antaua estraro ne renovigis la atetilon de nia asocio ce la registaro. Devis esti en Aprilo. Kaj Bharat diris ke li ne havas tempon por tio. Poste venis Parashar kiu promesis renovigi la atestilon. Fine mi proponis ke estas iu firmao kiu pretas registri kaj verki hejmpagon. Kaj Bharat diris ke ni atendu alian monaton. Subhash rekte diris ke devis estis decidita. Li fine skribis ke estis tiel decidita.
Nun estis tempor por Bharat montri liajn temojn. Li proponis ke Mukuna estu cefdelegito kaj venis vocoj ke ni honoru maljunulojn, ankau mi samopinis. Narendra proponis vocdoni sed Bharat ne auskultis lin kaj li skribis tiel. Lia dua temo. Ni elekstu Subhas-n kiel la cefo de Renkontigo. Neniu kontrauis kaj diris ke jam estas li la cefo kaj oni ne devis decidi. Sed li ne auskultis kaj skribis. Poste venis proponoj el Oriento ke ni organizu Renkontigon en orienta parto ktp. Je la fino, mi petis ke donu la decidlibron al mi por ke mi legu gin hejme por unu semajno kaj plu planos, sed mi ne povis ricevi gin. Jen mi vida ke miaj du jaroj estos plena je batalo. Ciuj konsentis kun miaj proponoj sed nur Bharat trovis erarojn en gi. Videble, li havis kauzon. Sed nun ciuj devas komperni ke NEspA ne plu estos en iel poso kaj neniu povos uzi gin por ies persona gajno.
Mi kredas ke mi estas sufice forta batali kun tiaj aferoj tamen mi certe bezonas sincerajn helpojn de ciuj, precipe eksterlandanoj, kiuj amas Esperanton kaj demokratian sistemon.
Posted by razen at 13:00 | Permanent Link | Comments (7)
= = =
Novembro 17, 2006
Agendo por NEspA, kunveno de 2006-11-18
Jen estos miaj agendoj pro diskuto en estraro el mia flanko:
1. Oficiala letero al UEA pri nova estraro, konto, retadreso, restrondo
2. Oficejo kaj sekretario
3. Trasdono de oficialaj informoj al nova estraro
4. Banko-konto, meti ĝin en nemovebla konto
5. Kandidatoj al Jokohamo-UK
6. Eldono de Kalendaro 2007, kun nomo k adreso de membroj
7. Eldono de vortaro
8. Oficialaj kopioj de raportoj al UEA, KAEM, ktp
9. Oficialaj kopioj de senditaj kaj ricevitaj leteroj de NEspA
10. Renovigo de NEspA atestilo
Posted by razen at 11:11 | Permanent Link | Comments (1)
= = =
Novembro 14, 2006
Dankon ! Mi atendas viajn helpojn, kritikojn
Mi ĝojas ke multaj homj jam gratulas min. Mi nur timas ĉu mi povos satigi la voĉdonintoj kaj la gratulintoj kiuj certe esperis ion konkretan de mi. Mi nur bezonas viajn benojn, sugestoj, helpojn kaj nepre kritikoj, sen kio mia laboro ne trovos bonan vojon.
Posted by razen at 18:55 | Permanent Link | Comments (0)
= = =
Novembro 12, 2006
Mi estas la prezidanto de NEspA!
Ĉio okazis tiel hazarde. De mateno ĝis verspero mi heiraŭ turniĝis en ture alidirekte. Kio okazis? mi fariĝis prezidanto de Nepala Espeanto-Asocio! Ne gratulu min. Mi scias kiel malfacile mi vivos en venontaj du jaroj. Lasu mi rakonti.
Matene mi telefonis al S-ro Shree Prasad Shrestha, la maljuna esperantisto, kaj certigis ke li venos kaj kandidatigos sin por prezidando. Li jesis ke mi estas certa ke neniu eĉ volus konstesti kontraŭ li kaj mi feliĉe povos labori kiel membro de estraro.
mi iris al China &World Restaurant por ĉeestis al la 9a Nacia Kongreso de Esperanto. Estis tre plaĉa kaj luksa resturacio. Ni devis atendi ĝis pli ol unu horo por ke la la programo komenciĝu. Jen venis al la podiomo ĉefgasto D-ro Keshav Ram Joshi (la maljuna esperantisto) , prezidanto Mukunda Pathik, Philip Pierce kaj aliaj. Kaj, interese, oni decidis okazigi nacian kongreson de Nepala Esperanto Junulara Organizo (NEJO) en la sama tago ĉe sama progarmo. Do estis ankaŭ reprezentantoj de NEJO.
Mi kun ĝojo aĉetis T-ĉemizon kun la NEJO voluntuloj - tiom multe ili laboras. Mi ĝoje regardis al la longa diskuto de gejunuloj kiu temis pri kandidatiĝo por la venonta estraro de NEJo. Jes, intertempe, mi pagis sumon por ke mi estus 'dumviva membro' kaj nun mi estas.
Venis tempo por ŝerco de Narendra:
Narendra hieraŭ nokte renkontis D-ron Zamenhof. Mi diris al li ke mi moragaŭ kontestos je la posteno de perzidanto de NEspA. Kaj li diris," Ne eblas. Prezidi la NEspAn esats tiom malfacila afero. Mi mem ne kontestis ĉar estas neebla."
Mi ne komprenis, malgraŭ tia luksa manĝaĵo, mi ne vidis multe da esperantistoj. Estas preskaŭ kutimo ke videvlas mutaj raraj viĝazoj dum kongresoj (ili ne devas paroli Esperanton por ĉeesti en kongreso). Tia afero pli akre troviĝas kiam okazos elekto de estraro. Estis ĉirkaŭ 50 da homoj.
Do daŭris kutima vico de gratul mesaĝoj de ĉiuj el la podiumo kaj ankaŭ de ekstero. Mi mem havis sanĉon "gratuli" la NEspAn okaze de ĝia nacia kongreso. Mi atastaŭe diris ke mi ĝojis vidinte novajn viĝaĵojn kaj esperis ke ili ankaŭ parolu la internacian lingvon. Estis sufiĉe signifo plena kiam oni ĉiuj jare vidas tiajn homojn kiuj apenaŭ parolas la lingvon.
NEspA donis dankleteron al D-ro Keshav Ram Joshi kaj Philip Pierece por ilia daŭra helpo al la movado. Kaj estis ankaŭ anocita ke UEA nun agnoskas NEspAn kiel landa asocio - nepre estas gratulinda afero.
La bulteno de NEspA "Montejo" kaj bulteno de NEJO "Templo" ankaŭ estis malkovitaj solene. Mi ĝojas ke kvankam malregule aperas "Montejo" kiun mi iniciatis de1992 kun helpo de mia amiko Dipendra Piya. Kaj komencas nova rakonto de "Templo". Mi redaktis ĝin, post peto de Apsana. Fakte mi tre ĝojis kiam mi aŭdis ke la junuloj volas eldoni siajn verkojn en bulteno. Tamen, okazis tiel ke ili ne povis montri al mi la finan presprovaĵon kaj restiks multaj eraroj (Mi scias Tahira batos min!).
Estis multaj gratulmesaĝoj. Precipe, la mesaĝo de S-ro Corseti estis signifoplena. Mi neniam perdas sanĉon legi lin. Jen: "...ĉar ni arestas, ke ne estas juste, ke en la kampo de lingvoj kaj kulturoj validu la tiel nomata ĝangala leĝo, pro kiu la granda lingvo englutas la malgrandan. Ĉio cetera sekvas el tio."
Ni do kantis la inernacian himno. Bharat prezentis sian raporton kaj diris ke jam ni suksese labori bone por la movado. Mi konsentis. Kaj li petis ke homoj komentu aŭ demandu lin pri lia agado. Mi me havis 10 gravajn demandojn pri maloficialeco de NEspA sistemo. Mi volis scii pri la poŝtkeŝta adreso, retadreso, libroj, vojaĝoj ktp. Simle, Bharat diris ke estis personaj kaj estraraj eraroj. Nekredeble, Mukunda preskaŭ neniam parolis. Pri vorataro, Bharat diris ke ĝi "certe" estos preta ĝis la nacia kongreso ventjare. Kaj tio signifas ke ĝi ne estos pregas dum la UK venonta jare.
Aankaŭ nature venis demando kial oni elektis tiom luksan kongresejon kaj Bharat respondis rekte ke ili devis elekti ĝin ĉar ili apartenas al estas riĉa asocio. Mi rakontis ke oni memoru nian estinton kiam mi laboris esti tia situacio, je komenco de la asocio, ke ni devis penis ĉu mendi teon kun lakton aŭ sen lakton. Kaj dank' al la donacoj ni estas tre riĉaj hodiaŭ sed tio ne signifas ke ni rajtas tiel vane elspezu monon. Mi proponis ke anstatŭ kongresi en luksaj lokoj, ni espezu iom pli da mono kaj energion je informado kaj venigo al malnovaj geesperantistoj al la kongreso. Mi kaj multaj aliaj homoj ne estis invititaj al la kongreso.
Sekvis la sekretaria raporto de NEJO kaj mi volis scii ĉu ĝi ekzistos kiel sendependa organizaĵo aŭ volus estis parto de NEspA. Respondo venis ke ĝi volas estis sendependa organizo, paralela al la NEspA, kun sia propra registrado al registaro. Tion mi ne povis digesti.
Post manĝado sekvis financa raporto kaj do ankaŭ esits sufiĉe bruo-plena ĉar estis mutaj aferoj pri kio homoj ne estis klara kaj demandadis. Interese, la kasistino, Indu, tute ne parolis kaj respondis Bharat kaj Poshraj post ĉiuj demandoj. Mi ĝojas ke homoj zorgas pri sia organizo kaj ĝia mono. Oni precipe volis scii pri la mono konvertado el dolaroj al nepala rupio kaj la mono NEspA ricevis el aŭkcio dum la Iinternacia Himalaja Renkontiĝo.
La diskuto estis sufiĉe varma sed ne povis daŭriĝi ĉar ni devis lasi la halon je la 2a horo. Ni devis iris supre sur la tegmento kaj daŭrigis la diskuton. Estis multaj aferoj kiun la koncernaj personoj ne povis klarigi.
Tre bedaŭrinde, S-ro Shree Prasad Shrestha devis lasi la kongresejon. Li venis nur por elektado kvankam estis grava programo ĉe lia hejmo. Mi planis ke lia kandidatiĝo mem estos solvo de multaj okazontaj problemoj. Sed tre malfeliĉe...
Kaj venis tempo kiel inkluzivi ka reprezentantoj el Pokhara kaj Itahari. Ili volis estis en la centra estraro kiel centra membro senelektite. Estis bone ke ni inkluzivu ilin sed restas problemo. Hodiaŭ ni havas du sekcioj, kaj do ni povas doni du seĝojn al ili. Sed laŭ nia plano ni multigos la filiojn landskale ke imagu kiom granda nia centra estraro estos kiam ni havos filiojn en 75 distriktoj! Tio ne estis solvo sed ili venkis. Dum ĥaoso, oni decidis ke ili ŝanĝos la statuton kaj havos 13 da personojn en la estraro. Gratulon. Kaj mi ne perdis la sanĉon por diri ke por esperantistoj grava estas uzo de lingvo ne aparteno al iu filio aŭ asocio.
La tempo venis por andidatado. Mukunda nomis sin kiel kandidato por prezidanto kaj mi blinde levis mian manon por la sama posteno. Venis du kandidatoj por vic prezidanto - Narendra kaj Indu. Por la posteno de ĝenerala sekretario estis Bharat kaj Poshraj. Je kasisto estis petoj de Rustam kaj Parashar. Kaj Nabin Lal Nabin Subedi, Dhruba Pokhrel, Hareram kaj Shakuntala volis esti membroj. Plus, Himlal kaj Shri Prasad volis esti reprezentanto de Pokhara kaj Itahari respektive.
Denove ni devis lasi eĉ la teracon je la 3a kaj do ni estis sur la strato. Ni ne povos fini la aferon en 10 minutoj kaj do ni estis en problemo. La estro de resturacio diris ke ni ne rajtos plu uzi l teracon kaj ni fariĝis refuĝintoj. Iu proponis ke ni pli bone iru al nia Thamel oficejo sed tio ankaŭ estis iom malfrua kaj tempo mankis. Jam forlasis kelke da homoj.
Proksima luksa hotelo Royal Shingi estis trovita por la fina sed grava parto de la kongreso - voĉdono. Estis interesa momento. Mukunda prelegetis ke li daŭros sian laboron kiel prezidanto kaj mi je mia vico, mi diris ke mi mem ne volis prezidi sed ja suferis sanĝojn en la maldemokrtia sistemo.
Oni voĉdonis kaj mi ne povis imagi kio okazos. Mi fakte ne eĉ tiel rite iris al amikoj kun rideto kaj petis voĉon. Mi simple rigardis al ĉiuj kaj volis scii ĉu mi certe prezidos? Multaj viĝaxoj diris jes. Gejunuloj ja diris al mi ke ili subtenos min.
Jen la rezulto venis: Mi venkis ! Tute ne kredeble. Kion mi faris? Kial oni elektis min? Eble, mi kredis, same kiel mi multaj aliaj atendis sanĝon.
Bone, mi gajnis 26 voĉojn kontraŭ Mukunda kiu gajnis 15. Bharat gajnis 27 kontraŭ Poshraj kiu gajnis 14 kaj Rustam gajnis 23 kontraŭ Parashar kiu havis 18 voĉojn.
Jen la nova estraro de NEspA:
Prezidanto: Razen Manandhar
Vic-prezidantoj: Narendra Raj Bhattarai kaj Indu Thapaliya
Ĝenerala sekretario: Bharat Kumar Ghimire
Sekretario: Lila Bhadur Baniya
Kasisto: Rustam Chhetri Baniya
Membroj: Nabin Lal Shrestha
Nabin Subedi
Dhruba Pokhrel
Hareram Bishta
Shakuntala Dhakal
Himlal Parajuli (el Pokhara)
Sri Prasad Pokhrel (Itahari)
Intertempe, jam aperis la estraro de NEJO, kiun la gejunuloj mem deklaris unuanime.
Prezidanto: Apsana Giri
Vic-prezidantoj: Jit Ranabhat kaj Mukunda Chhetri
Ĝenerala sekretario: Ajit Joshi
Sekretario: Navaraj Budha
Kasisto: Deepak Singh Bhujel
Membroj: Bishwa Raj Gautam
Pratima Shrestha
Surita Karki
Sujata Tandukar
Manoj Kumar Ghimire
Jam venas mia tempo montri la sanĝon: Mi unue diris ke ni devas ĵuri en Esperanto. Mi kaj Philip tradukis la ĵurfrazon en Esperanto kaj deklaris"Mi ĉiam dum mia laborperiodo estate sub la statuto por akiti la sklribitan celon de Nepala Esperanto-Asocio laborados por plialtiĝo de ĝia honoro." Bona komenco, ĉu ne?
Venis tempo de unua kunsido. Ni ĉiuj estis lacaj sed ankaŭ nevolis perdi la okazon. Ni volis sidi en la resturacio (Ho ve ! tiom multe kostis teo en la ĝardeno de Hotel Royal Singhi !) Tamen ni decidis sidi kaj kunveni.
Mi iomete esprimis mian koron ke dum longa tempo mi kritikis la asocion nur ĉar mi amas ĝin kaj anticipas pliboniĝon. Mi ankaŭ diris ke la nova estraro certe laboros por Esperanto-movado. Devis esti rito ke ni danku al la estita estraro, al la elekto-komitato ktp. Kaj mi proponis ke 1. La kunvenoj estu en Esperanto 2. la decidoj estus haveblaj al ĉiuj membroj 3. Nia propra retejo estos malfermita kie ni metos ĉiuj niformoj pri sia agado 4. La monataj kunvenoj laŭ Europa kalendaro. Ili konsentis ĉion sed kontraŭis la finan, dirante ke ili devas sekvi la regsitaran kalendaron. Kaj ili ankaŭ ne konsentis ke ni skribos sur la noto-libro en registara lingvo.
Iel mi komprenis ke miaj venontaj du jaroj estos tre malfacile. Mi eble ne povos doni ĉiujn sanĝojn mi imagis. Mi vidu kiom multe mi esperantigos la esperantan asocion, kun kiu mi iel estis dum pasitaj 16 jaroj.
Posted by razen at 18:11 | Permanent Link | Comments (6)
= = =
Novembro 08, 2006
Paco finfine en Nepalo !!!!
Jen mallonga sed tre grava informo. Al dekjarlonga kunarmila revolucio de Maoistoj finfine, dank' al dio, finigis kun promoso por paco. Ja estas momento gui. Mi ne scias kiel oni forgesos, la batalo jam mortis pli ol 12,500 da homoj.
Hodiau frumatene (au hierau nokte) la cefoj de sep regantaj politkaj partioj kaj la Maoistoj atingis al interkonsento ke ili kune irados lau la paca vojo por prespero de la lando. Lau gi, ili subskribos (jam preskau preta) poco-akordo je la 16a novembro kaj la Maoistaj rebeluloj ekvivos en "kampoj" de 21an de novembro. Poste farigos interima parlamento kun en tute 330 da membroj, inkluzivante homojn el diversaj sekcioj laj 73 da maoistoj. La interima registaro, kiu havos ankau Maoistoj kiel ministroj komencos ek de la 1n de decembro. La Konstitucia Asembelo decidos pri la estonto de la monarhio.
La ebleco de paco videblis post la sukceso de aprila 'popolmovado' kiam la amaso da homoj, kiuj defiante la 'diktaturo' de Rego Gjanendra elversigis en la stratoj en la tuta lando. Tamen dauris longe la pacdialogoj- plej parte, la demokratiaj partioj (inkluzive de la maldekstraj patioj kiuj estas "Komunistoj" lau nome sed kredas je vocdono kaj parlamento) ne povis unuvoce disukuti kun la Maoistoj kaj la Maoistoj ankau ne cesis "malpacan" agadon en vilagoj.
Usono kaj Bharato jam bonvenigis la pozitivan komencon de pac-vojago.
La Maoista revolucio, kiu ja prenis vivojn de miloj da homoj. Sed tio ankaxu helpis nin batali kontru malbono, malfacilajo, korupto kaj helpis nin ekkompreni pri ethnaj, lingvaj, sociaj kaj religiaj rajtoj. Mi ne persone aprovas malpacon (kiun multaj homoj volas nomi terorismon) sed la evoluo de politika afero ja certigas denove al la mondo, vole ne vole, ke bezonas pafilon por akiri povon kaj por sangi malnovan sistemon, tre bedaurinde.
Iel, gratulon al ciuj !!!
En la bildo la ĉefoj de la Maoistoj parolas kun la ĵurnalistoj post la historia konkordo
Posted by razen at 20:40 | Permanent Link | Comments (3)
= ==
Novembro 07, 2006
Ĉu mi rajtas partopreni en la NEspA Kongreso?
Mi, hazarde sciis heraŭ ke Nepala Esperanto-Asocio okazigos ĝian 9an kongreson la 11an de novembro (post kvar tagoj! Mi ne povis kredis ĝin kaj telefonis al la asocio matene. Estis jam la ofica tempo sed neniu respondis.
Mi aranĝis mian tempon el mia oficejo kaj vizitis la Esperanto-Domon, kiu estas nia oficejo ĉe Thamel, post tagmeze. Mi trovis al oficsekretarion Archana kaj demandis rekte, "Mi aŭdis ke okazos kongreso post kvar tagoj. Ĉu mi rajtas partopreni? Ĉu ĝi estas por mi ankaŭ?"
Ŝi nur ridis kaj jesis. Kaj ŝi volis klarigi ke ŝi multfoje telefonis min al mia malnova mantelefono, kiu ne plu funkcias. Ŝi ne respondis al mi kiam mi demandis kial ŝi ne povis telefoni al mia hejmo aŭ mia oficejo, aŭ kial ŝi ne skribis al mi rete. Strange, multaj el ili havas minan novan numeron kaj tio haveblas en ĉiuj miaj retleteroj. Volo kaj ne volo tre gravas kiam oni komunikas - tiel mia instruisto diris kiam mi studis komunikason. Kaj, mi vizitis al la oficejo dum antaŭa sabato kaj mi renkontis prezidanton, ĝenerala-sekretarion, kaŝistinon kaj aliajn membrojn kaj mi estis tie dum 45 minutoj sed neniu diris al mi eĉ ke ili planis okazigi la kongreson. Mi bone povas kompreni kial tio okazis, mi memoras tia afero okazas ĉiu jare nur al mi (kaj kelke da aliaj homoj kiu emas kritiki la asocion kontraŭ maldemokratiaj aferoj).
Bone, nun mi havas rajton anonci (nepre neoficiale) ke okazos 9a kongreso de NEspA la 11an de novembro, sabate, ĉe la luksa resturacio kiu nomiĝas "China World Resturant" proksime al la Durbar Marga. Ĝi daŭros de 8a matene ĝis 4a posttagmeze.
Ĉi foja kongreso estas grava ĉar ĝi elektos novan estraron por la venontaj du jaroj. Ĉuj kandidatoj volas altiri siajn geamikojn por ke ili voĉdonu al ili - pro tio la estraro jam eble decidis regali la patroprenantojn per luksa manĝaĵo. Do, jam oni de longe bone planas por venki al batalon. Oni ĝenerale timas prezidi aŭ sekretarii en Esperanto asocioj; sed en Nepalo, la situacio jam estas iom alia. Estas kelke da homoj, kiuj gajnas senpagan vojaĝon eksterlande ĉiujare ĉar ili estas estrarano de NEspA. Povas esti ankau monom ĉar la financa raporto ĉiam ests ne klara.
Jen la daŭrigo de la mia rakonto. Mi demandis al Archana kiel iras laboro sur mia vortaro. Ŝi dirs al mi ke tajpado estas fina ĝis "Swayam" kaj tio signifas ke mi devas "reverki" kajeron ekde "Ho". Ne estas multa sed mi bedaŭras ke unu kajeron perdiĝis en la oficejo de Esperanto-Domo.
Poste venis Bharat. kaj mi repetis mian demandon, "ĉu mi rajtas partopreni?" kaj li rekte diris "ne". Li ne kraligis ĉu li estis serioze or nur ŝercis. Mi pensis, mi certe ne bezonis lian permeson por ĉe estis en la kongreso.
Mi ankaxu diris ke mi volis pagi kotizon por mia dumviva membreco. Li volis iri tien morgaxu por ke mi estu "dumviva membro" dum la kongreso sed li diris ke mi pli bone pagu ĉion dum la kongreso mem. Bone, mi faros tion.
Nur pasis eble unu monato ke Mukunda kaj Indu revenis el pasinta UK kaj nun oni jam diskutas kiu partoprenu en Jokohama UK per la senpaga bileto. Mi aŭdis ke Jokohamo LKK intencas venigi 20 Azianojn al la kongreso. Iu bonkora Japanino kandidatigis min inter ili (mi ja dankas ŝin, kvankam mi mem ne volis kandidatiĝi). Poste, mi aŭdis ke kvin kanditatoj estis nur el Nepalo ! Ho ve! sed ne estis publika notico, ne estis io informo pendanta en la oficejo kaj neniu infomis al mi pri tio. Ĉu ne estus bone se ni unue decidos kiu el Nepalo? Eble mi mem malkandidatixus se mi sciis ke estas tiom forta emo oni havas pro la vojaĝo. Mi ne scias kiu sukcesos. Mi esperas ke iu kiu volaĝos ne almenaŭ dormu dum la kongreso aŭ hazarde diru ke en Nepalo komencis Esperanto movade de 1996.
Vere, mi emas partopreni la UK ĉi foje, ĉar mi multe esperas ke la vortaro estos preta. Mi volas montri ĝin al la mondo. Kaj samteme danki al homoj kiuj daŭre kuraĝigis min je mia daŭra laboro.
Bone. Bharat proponis al mi ke mi skribu tiel nomata "laborplano" por la venonta jaro kiun li proponos dum la kongreso. Retorike, esta tre bona ideo sed mi scias kiu kaj kiel decidas ĉion. Decidoj venas tiel ke eĉ estraranoj ne scias. Kia laborplano oni povas imagi pri?
11/7/2006 4:48:13 AM
Posted by razen at 11:52 | Permanent Link | Comments (0)