December 31, 2006
Feliĉan novan jaron 2007
Feliĉan novan jaron 2007 !!!
Posted by razen at 21:18 | Permanent Link | Comments (0)
=
Decembro 30, 2006
Mi prelegis pri 'Esperanto en Reto'
Hodiaŭ mi prelegis pri "Esperanto en Reto" dum la regula Espeanto-prelego ĉe la kuvenejo de NEspA.
Dum 20-30 minutoj mi rakontis kiel reto estas neforgesinda parto de Esperanto-movado. Kaj mi klarigis pri mutaj retpaĝoj kiu pri kaj per Esperanto dissendas informojn al neesperantistoj kaj ankaŭ al tiuj kiuj volas progresi sian lingvo-nivelon. ĝenerale parolis pri www.esperanto.org, www.esperanto.net, uea.org, ĝangalo.com, lernu.net ktp ktp.
Mi diris al ili ke reto estas bona ilo por espernatistoj montri sian ekziston al la mondo - ni povas informi al neesperantistoj ke la internaica lingvo plu vivas kaj ankaŭ al gesamideanoj ke vi agadas en via lando.
Bedaŭrinde, ne multaj homoj venas al nia semajnaj kunsidoj. Kunsidoj okazas kvarfoje en monato kaj ĉiu monato kostas al ni Rs 5000 je lu pago ! Tio signifas ke ĉiu kunsido kostas Rs 1250. Kial oni luu tiom kostas ĉambron se oni ne volas kuveni? Mi ne ĉeestis sed mi aŭdis ke pasinta estrara kunveno ne povas okazi ĉar pli ol duono de estraro ne ĉeestis.
Estas aĉaj paperoj en la ĉambro sed mi ne povas legi oficialajn leterojn kaj protokolo-libron en la oficejo. Neniu el ni havas ŝlosilon de la ŝranko kie oni metis la telefonilon ankaŭ. Tio signifas ke oni pagas monatan kotizon por la telefonilon sed neniu uzas ĝin. Mia kara, iam mi pensas, kial mi venis prezidi en la asocio? mi nur malpermesis kelke da homoj "ĝui" la liberecon en la oficĉambro.
Ĉu mi jam menciis? Mi estas unu el la invititoj de JEI por partopreni la UKn en Jokohamo.
Posted by razen at 19:12 | Permanent Link | Comments (4)
=
Decembro 20, 2006
TEMPLO
Jen mi aldonas la Esperanto-bulteno de NEJO. Dank' al Apsana, ŝi donis al mi permeson meti ĝin sur mia blogo.
Bulteno de Nepala Esperanto Junulara Organizo (NEJO)
N-ro.1-OKTOBRO-NOVEMBRO-DECEMBRO 2006
Vivo de virinoj en Nepalo
- Pratima Shrestha
Pli ol duono de nepala popolo konsistas el virinoj. Nepala kulturo adoras virinojn kiel diinoj: Laŭ la Hindua religio, estas multaj diinoj
- Laxmi, Durga, Saraswati, Kali ktp - kiuj helpas homojn por ilia prospero. Sed tio estas nur unu flanko de la bildo. Aliflanke, en nuntempa praktika vivo, virinoj en Nepalo estas insultita kaj do virinoj ĝenerale vivas mizeran vivon. La registaro kaj leĝo iom pli iom subtenas virinojn en la nova demokratia etoso sed estas ankoraŭ malpli ol sufiĉa.
Kutime en multaj partoj de Nepalo virinoj mankas sian propran idention kaj oni konas ilin nur kiel edzinoj de siaj edzoj. Krom iom da urbaj familion, en vilaĝoj, virinoj nur laboras en hejmo, ekzemple je kolekto de akvo, kuirado, en kampo ktp. Kaj viroj oficas kaj gajnas monon. Tio signifas ke la laboro de virino estas ne agnoskita kiel laboro. Kaj, kion virino faras estas diktita de sia familio kaj socio.
La normala vivo de virino estas fiksita ek de kiam ŝi naskiĝas. En multaj familioj, gepatroj pensas ke naskiĝo de knabino mem estas problemo ĉar daŭras aro da malfaciloj sociaj. Do ĉiuj volas havi knabo kiel la unua infano. Laŭ tiaj gepatroj, ili bezonas filon por daŭrigi la familio linio.
Ek de infana vivo ŝi ricevas trajnado por ludi 'virinan rolon' en la familio, kiun fiksas la socio. Ŝi de knabeco estas insturata ke ŝi ne havu ŝian propran vivon ĉar oni diras ke “filnoj ne estas respondeco de gepatroj ĉar ili unu tage iros al hejmo de alia viro (ŝia edzo)" kaj ŝi elspezas ŝian knabecon lernante hejmtaskon.
Ŝia mizero ne estas limita nur al tio. Tuj post ŝia ekmenstruo, la vivo de virino sanĝiĝas. Oni ankoraŭ pensas ke
menstruo estas malbeno por ili. En multaj vilaĝoj dum ŝia menstrua cirklo virinoj devas dormi ekster ŝia hejmo, en bovejo. Kvankam kelke da aktivistinoj pro virinaj rajtoj laboras en urboj, ili ankoraŭ ne sukcesas kunporti sanĝon.
Por multaj virinoj, iri al universitato estas lukso. Gepatroj ja sendaj filojn al universitato sed ne ĉiam al filinoj, ĉar ankoraŭ en multaj vilaĝoj kaj eĉ en kelke da urboj, oni kredas ke virinoj ne devas studi multe. Laŭ ili, tio kaŭzas problemon ĉar trovi ĝustan edzon por edukitaj virinoj estas malfacila.
Virinoj estas traktata malbone ĉiu tage kaj devas toleri malbonajn traktado de ŝia familio kaj komunumo eĉ post edziniĝo. Virino estas akceptataj en nova hejmo de sia edzo kiel "laboristino" aŭ "ili por naski infanojn". Kaj do, ili apenaŭ trovas ŝancon ofici, daŭrigi ŝatokupojn kaj vivi memstare. Post la geedziĝo ŝia vivo estas kontrolita de ŝia edzo kaj lia familio. Kaj se la edzo mortas antaŭ ol la edzino, ŝi devas dum tuta vivo vesti sin per blankaj vestaĵoj kaj ne rajtas uzi ornamaĵojn. Kontraŭe la edzo neniel memoras sian edzon se edzino pli frue mortas.
pratimashrestha@hotmail.com
Agado de NEJO 2004-2006
La unua Nacia Kongreso de NEJO okazis en 26an de Junio 2004. La kongreso elektis novan estraranon de NEJO. Jen estas la elektitaj estraranoj: Prezidanto: S-ro Prakaŝ Battarai, vic-prezidanto: S-ro Jit Ranabat kaj S-ro Mukunda Badur Chhetri, ĝenerala sekretario: S-ro Ajit Joshi, sekretariino: S-ino Prasansa Khanal, kasisto: S-ino Apsana Giri, membroj: S-ro Manoj Kumar Ghimire, S-ro Kanĉan Mishra, S-ino Pallavi Gautam, S-ino Savitri Neupane kaj S-ino Kamal Patik.
Jen estas la ĉefaj agado de NEJO mallonge :
· Membro-kartoj estis disdonitaj al membroj de NEJO.
· NEJO kolektis esperantajn librojn por sia malgranda biblioteko la 25an de septembro 2004.
· Je okazo de festivaloj Dashain kaj Tihar, NEJO organizis piedvojaĝon al Ŝivapuri Nacia Parko.
· NEJO organizis Esperantan kurson.
· Gejunuloj volonte laboris kaj organizis kelkajn fakkunsidojn dum la Antaǔ Kongresa Renkontiĝo de 4a ĝis la 8a Marto 2005. NEJO ankaǔ vendis esperantaĵojn por sia subteno.
· Prakash Battarai, Ajit Joshi kaj Apsana Giri partoprenis en la 61a IJK en Zakopane, Polando kaj prezentis la agado de NEJO.
· Dum la 4a Azia Kongreso, gejunuloj laboris kaj organizis Nacian Vesperon kaj kelkaj fakkunsidojn.
· NEJO planas organizi sian jaran kongreson en Novembro 2006.
Vivo estas roza
Vivo estas rozo ĉirkaŭ dornoj
Ĉiutage de matene ĝis vespero
Estas batalo por nomo kaj famo
Kaj treno por akiri celon
Vivo estos batalo por gloro kaj libereco
Oni devas batali kontraǔ la tradicio, ne malofte
Vivo estas konkurso kie oni gajnas prosperon
Kaj oni devas kredi je sia laboro ne ja diaĵo
Vivo estas treno inter rajto kaj devo
Oni devas levi sin montrante sian belecon
Oni devas briligi sian menson
Havante simpatio por aliuloj, lia animo briliĝu
Vivo estas kiel horloĝo
Iam vi pasas ĝin kaj vi malfacile returnos
Oni devas sonĝi kvazau li vivas ĉiam
Sed oni devas labori kvazau li mortas hodiaǔ
Vivo estas miksaĵo de feliĉo kaj doloro
Ĉiam ajn oni falas, li devas levi sin kaj gajni
Malgraǔ dornoj, faru vian vivon roazoa
Rozo, kiu parolas silente, en la lingvo de odoro
- Sujata Tandukar
sujata@hotmail.com
Mia esperanta vivo
- Apsana Giri
Antaŭ tri jaroj, dum mia hazarda vizito al la hejmo de mia amiko Kanĉan, li demandis al mi, “Ĉu vi volas lerni novan lingvon?” Mi ne estis certa sed mi konsentis lerni ĝin ĉar la kurso okazos nur unu foje en semajno. Venonta sabate mi iris al la oficejo de Nepala Esperanto-Asocio en Thamel por kolekti informon pri la lingvo kiu estis tute fremda por mi. Jen mi eklernis pri Esperanto.
Kiam mi komencis lerni Esperanton, mi nur volis pasigi mian liberajn tagojn. Ju pli mi lernis la lingvon, des pli mi interesiĝis pri ĝi. Finfine kiam mi vidis klaran bildon pri la internacia lingvo, mi jam celis dediĉi min al esperanta movado. La ideo pri la internacia lingvo sen iu baro instalis en mi novan energion por disvastigi la lingvon inter nepalaj gejunuloj.
Esperanto helpis min koni diversajn homojn kiuj sen lace kaj sen-profite laboras por komuna kaŭzo. Kaj la Internacia Himalaja Renkontiĝo, kiu okazas post ĉiuj du jaroj ankaŭ donis al mi ŝancon renkonti geesperantistoj de diversaj. Mi daŭris mian esperantan vivon kaj do estis elektita kiel la kasistino de Nepala Esperanto Junulara Organizo (NEJO) antaŭ du jaroj.
En 2005 mi havis la ŝancon reprezenti NEJOn dum IJK en Zakopane, Pollando kun miaj du amikoj. En la Kongresa Domo la ne imaginda etoso konsternis min - la amaso da homoj, el diversaj anguloj de la modo parolas la saman linvon, kvazaŭ ili apartenas al unu granda familio. Mi spertis internacian kulturon, esperantan amikecon kaj vivo dum mia restado en Pollando. Mi revenis al Nepalo kun forta deziro por labori kun samideanoj kaj altiri la intereson de gejunuloj en la internacia lingvo.
Post unu monato de mia reveno al Nepalo okazis la 4-a Azia Kongreso en Katmando. Estis la taŭga okazo por ni kiel gastigantoj montri la nepalan esperantan vivon, al la tuta mondo. Gejunuloj kun ĉiuj senlace laboris dum du monatoj por sukcesigi la kongreson kaj kiam la kongreso finiĝis ni havis novan sperton kaj spiriton. Ni daŭrigis nia kurson eĉ post la kongreso kaj ankoraŭ kunvenas ĉiu sabate por praktiki la lingvon kaj diskuti pri la rolo de gejunuloj en la Nepala esperanta movado.
Jen, mia vivo sanĝigis en multaj anguloj post kiam mi lernis Esperanton. Ĝi donis al mi novajn amikojn, novajn spertojn kaj novan esperon. Esperanto nun fariĝis ne disigebla parto de mia vivo.
apsu81@yahoo.com
Gratul-mesaĝon
Kun granda ĝojo kiel prezidanto de Nepala Esperanto Asocio, mi gratulas NEJO por sia remarkinda laboro. Mi estas feliĉa, ke nun ili estas preta por eldoni sian oficialan organon TEMPLO. Mi esperas ke tiu ĉi organo ludos grandan rolon por disvastigi la Esperanto movado en Nepalo. Junuloj estas motoro de nia movado. Mi esperas, ke tiu ĉi organo estos fama en la mondo. Dankon,
Mukunda Raj Pathik
Prezidanto, Nepala Esperanto-Asocio
Manang : La mistika valo
- Navraj Buda
Manang estas une el famaj turismaj lokoj en Nepalo, kiu situas en meza parto de la lando. Manang kuŝas sin je alteco de 2000 metroj apud Annapurna regiono, trans la Himalajo. Ĝi estas ne tre granda sed posedas riĉan naturan gravecon kaj kulturan belecon. Troviĝas kelke da belaj neĝkovritaj montoj kaj krome, la plej alta lago en la mondo, ‘Tiliĉo’ ankaŭ estas tie. Pro tio, ĝi estas fama vojaĝ-loko por ne nur fremduloj sed ankaŭ por nepalaj piedvojaĝantoj.
En 2005 mi havis ŝancon vojaĝi al Manang. Antaŭ mia vojaĝo, mi multe aŭdis pri ĝi, sed kiam mi mem vojaĝis tien, mi spertis ke ĝi fakte estis pli bela ol mi aŭdis. Sendube, altaj neĝkovritaj montoj estas la ĉefaj altiraĵoj de tiu regiono. Tra vojaĝante, oni povas rigardi ege belan monton Anapurna. La ĉiam neĝkovrita monto aspektas kiel grandega ora muro kun la frumatena suno kaj dum la tago, ĝi aspektas arĝente. Ege interesa estas la vojo kiu gvidas nin ĉirkaŭ la monto kune kun rivero Marŝjangdi. La vojo estas kruta kaj tre longa. Marŝado en tia vojo kun mirinda pejzaĵo certe povas esti memorinda sperto dum tuta vivo. Krome, lokaj popoloj estas tre ĝentilaj kaj gastigemaj. Pro tio, Manang ankoraŭ estas sukcesa altiri pli kaj pli da turistoj malgraŭ diversaj malfacilaĵoj de Nepalo.
Kvankam, la loĝantoj de Manang ne estas tre fortunaj. La vetero en Manang estas malvarma kaj seka, kie apenaŭ pluvas. Pro la vetero kaj geografio nur maizo, fagopiro, terpomo, kaj pomo estas kultrataj. Ĉar ankoraŭ mankas ĉefvojoj kiu ligas ĝin al urboj, loĝantoj de Manang devas dependi al varoj portitaj de azenoj aŭ per aerplanoj, do ĉio kostas tre ulte.
Tamen, dank' al turismo, ekonomio de Manang ne estas tute mizera. Multaj modernaj loĝejoj troviĝas survoje. Multe da indiĝenaj popoloj okupiĝas je turisma sektoro -- ekzemple, ili laboras en vojaĝagentejoj, hoteloj, restoracioj, ktp.
Vojaĝi al Manang estas malfacila ĉefe pro alteco kaj malvarmo tamen estas egale interesa kaj afabla. Laŭ mia sperto ju pli malfacilas vojaĝo, des pli ĝi estas aventura kaj memoranda.
<nabaraj_buda@yahoo.com>
El rekdatanta plumo
Estas ĝojiga afero por la Nepala Esperanto-movado ke gejunuloj de Nepalo nun eldonas bultenon. Jen vi vidas kiel verkoj de komencantaj kaj progresantaj gejunuloj monatras sian landon al la mondo, pere de Esperanto. Ili havas kuraĝon, energion kaj emon pli kaj plu labori. Espereble labori por al movado estas pli facila kiam Nepalo ĝuas demokration kaj historian pacon post longa sangoplena batalo. Nur ili atendas vian kuraĝigajn leterojn kaj subtenojn por ke ĝi daǔre aperu. Dankoj. Razen Manandhar <razeno@gmail.com>
Redaktis: Razen Manandhar - Eldonis: NEJO -PO Box 8975, EPC 2480, Kathmandu, Nepal - retadreso nejotemplo@gmail.com
Ret-adreso de NEJO - nejo_nepalo@yahoo.com
Posted by razen at 20:00 | Permanent Link | Comments (8)
=
Decembro 15, 2006
Lingvo kaj politiko
Mi bone memoras ke hodiaŭ estas la tago kiam nakiĝis Dr-o Esperanto, nia kara D-ro LL Zamenhof, kiu kreis la internacian lingvon "Esperanto". Li ne etis la unua persono kiu kreis neutralan lingvon sed ĝi vivas eĉ hodiaŭ, en niaj koroj en la aktuala mondo.
Lingvo estas lingvo - tio estas la simpla kaj ĉiam urniversala matematiko.Sed politiko ne konas tiun simplan matematikon. Kiel fiŝoj, ĉiuj grandaj lingvoj volas manĝi malgrandajn kaj regi la tutan mondon sole. Vidu, Tio ne okazas nur en grandaj landoj kiel Usono sed eĉ malgrandaj landoj kiel Nepalo.
Nepalo estas malgrada lando apud Himalajo en suda Azio. Estas nur 25 miliono da homoj loĝantaj ĉi tie sed troviĝas pli ol 100 lingvoj kaj dialektoj. Interese?
La lingvoj estas bonaj temoj de studo kaj diskuto por la lingvistoj. Ili ofte dikutas pri gramatikaj kaj proverbaj aferoj de la lingvoj kaj ankaŭ venas eksterlandaj istoj por studi la nepalajn lingvojn. Tamen, la vero praktika staras alie. Kvankam vivas tiom da lingvoj en Nepalo, nur rajtas vivi unu lingvo laŭ la politika sistemo, tiel nomata demokratia.
Tuj post la reĝo Prithvi Nrayan Shaha akiris la malgrandajn landoj por fari sia granda lando, la malgrandaj lingvoj malrapide malaperis. Post 238 da jaroj de la akiro, nun la lingvo de la reĝo kaj Hinduoj estas la plej riĉa vaste uzata lingvo sed etnoj, kiuj apartenas al aliaj lingvoj eĉ jam forgesas siajn gepatrajn lingvojn. Ili devas ĉar la politiko ne donis ian ĉambron al ili uzi iliajn lingvojn iel ajn en la mondo.
La nuna registaro diras ke oni devas uzi ilian lingvon (nuntempe nomata perforte kiel "Nepali") en politiko, komerco, policejo, lernejo kaj hospitalo. Tio signifas ke homoj ne povas uzi siajn lingvojn en tiuj gravaj lokoj. Do kial oni eĉ lernu la gepartan lingvon? Nur amo ne sufiĉas por lerni lingvon. Do malrapide kaj malrapide homoj ne parolas la lingvojn iliajn kaj nombro de parolantoj de la registara lingvo kreskas.
Estas kelke da bonaj vortoj en Nepala konstitucdio ke oni "rajtas" instrui siajn gefilojn per gepatra lingvo. Sed samtempe oni "devas "instrui la oficialan lingvon por studi, por labori, por kuraci sin kaj por trovi juĝon. Ĉu tiel lingvoj vivas plu? Mi forte opinias ke Esperanto devas estis help-lingvo de Nepalo (tio de jam 16 jaroj oni ne pensis kaj mi pe povas promesi ke tio okazos en venontaj 16 jaroj). Pilii ol tio estas bedaŭrinda ke lingvo-reĝoj regas eĉ en Nepala Esperanto-Asocio. Mi simple propones ke ni parolu en Esperanto en estraraj kunvenoj. Oni povis facile jesi kaj denove krokodili. Sed iu sinjoro trovis poenton batali kun mi ĉar mi preferis uzi esperanton asntratŭ lian lingvon. Do mi proponis ke mi parolu en mia lingvo kaj li parolu en lia lingvo. Do tion li ne povis akcepti – li diris ke li parolu lian lingvon kaj mi parolu lian lingvon. Ĉu vi ne pensas ke Esperanto devas veni inter ni eĉ en la Esperanto-oficejo? Ĉi vi pensas ke tiaj personoj vere montras utiligon de Esperanto?
Mia tri-jara filo devas lerni la registaran lingvon nun. Li ĵus regas la Nevaran Lingvon (mia gepatra lingvo, kiu nomiĝis Nepalbhasha ĝis antaŭ 238 jaroj) kaj li iris al infan-lernejo sed li tuj devis paroli kun tiu lingvo kaj estas puno por li. Mi bone scias ke li povos lerni ambaŭ lingvojn tamen kial devo por mia filo kiam homoj kiuj parolas "Nepali" kiel gepatra lingvo ne devas parli mian lingvon? Ĉu estas juĝo?
Posted by razen at 16:31 | Permanent Link | Comments (1)
December 14, 2006
En Delhio
Estas mia kvara tago en Nova Delhio. Estas ege granda kaj bela urbo (tamen mi devas diri ke homoj havas malgrandajn korojn - ili ne volas helpi al nekonatuloj).
Same okazas simile, mia ĉefo ne estas feliĉa ke mi pli longigis mian vojaĝon. Mi estis tie ĉi por "media workshop" kaj mi ne povis raporti ion per ĝi. Do mi pensis resti tie ĉi por kelke da tagou plu. Kaj mia ĉefo pensas ke mi trouzas liberecon ! Mia kara, kiel mi povos denove partopreni en la Renkontiĝo kiu okazos post tri monatoj.
Mi ne scias ĉu mi laboras en ĝusta loko aŭ ne, sed mi scias ke trovi liberajn tatojn estas ege elge malfacila.
Morgaŭ estas Zamenhog-tago. Iu sendis al mi leteron ke ni ĉiuj blogantoj verku artikolon pri ligvaj ratoj du tiu tago. Mi tre volis fari tion sed ĉar mi estas en Nova Delhio kaj trovi ciberkafejon estas tre malfacila. Mi ne scias ĉu mi eblos tion aŭ ne. Kaj semtempe mi volas viziti al aro da blogoj-esperantaj por vidi kiel ili esprimas solidarecon por lingvaj rajtoj. Samtempe okazos Zamenhof-tago en Esperanto-Domo en Katmando. Mi ne sciis, Bharat hazarde skribis al mi pri tio. Nepre estas bona ideo. Sed mi mem ne povaos partopreni en ĝi. Mi deziras sukceson de Nepala evento kaj sampteme al ĉiuj eventoj okaze tiu sankta tago tra la tuta verda mondo.
Mi ĵus legis leteron de Ursula kja ĝojis ke ŝi estas kun mi. Retleteroj pli multe gravas kiam vi estas for de via hejmo, familio kaj Eseprato-grupo. Mi memoras mi devas skribi al multaj geamikoj, precipe al Franciska. Oh, tempo mankas por tio...eble en Katmando.
Jes oni povas trovi min tie ĉi ĉe: 9811656423. Tio apartenas al mia amiko kiu havas porteblan telefonon. sed ankoraŭ ne povas telefoni al S-ro Pal.
Posted by razen at 12:12 | Permanent Link | Comments (0)
=
Decembro 11, 2006
Mi blogas el Nova Delhio
Mi hodiaŭ blogas el Nova Delhio. Same kiel ĉiam mi vojaĝis en hasto kaj ne povis bone aranĝi aferojn.
Jen ji partopreni en la seminario por ĵurnalistoj kiuj raportas pri akvaj kaj sanecaj aferoj. Ĝi nomiĝas angle"Regional Meida Workshop on Urban Water and Sanitaion Isues in Asia and the Pacific". Ĝi estas ĉe la India Internaitonal Centre (IIC), Nova Dehio, Bharato. Mi loĝas proksime ĉe "Islamic culture Centre" (kiu kostras tre tre multe, 3500 rupioj po nokto por la modestas ĉambro, dank' al dio, mi ne devas pagi ĝin).
Mi kredas ke la du tagoj estos tre utilaj por mi, por igi min plu labori pri aferoj de malriĉaj homoj, kiuj ne havas sufiĉe da alkvo por triki kaj purigi sin. Dank' al UN-HABITAT, ili trovas iom da monon por komprenigi sin kaj konstriu necesejojn. Sed, nepre, tio ne sufiĉas. Vi scias. Kaj en multaj landoj, same kiel en NEpalo, la registaroj ne volas doni tempon aŭ eĉ orelojn al voĉoj de la malriĉuloj kiuj vivas ĉe monto de rubaĵoj.
Ĉu Giridhar legas min? Ĉu eblos mi iel renkontu lin hazarde en du tagoj? Mi scias mi estas tiom malproksime el lia urbo.
Posted by razen at 11:19 | Permanent Link | Comments (0)
=
Decembro 09, 2006
Narendra prelegis pri AIDSO
Estis intersa en NEspA hodiaŭ. Post mallonga konvesacio, S-ro Narendra Raj Bhattarai, la vic-prezidanto, prelegis pri AIDSO. Jen kmenco de nova tradicio - praktiki Esperanton per prelegado. Apsana prezidis la sesion. Ĉeestis Philip, Narendra, Poshraj, Nabin Lal, Apsana, Ajit, Pratima kaj aliaj dum la prelego.
Li diris ke li ne bone preparis kaj nur parolos dum 10 minutoj sed mi, kiel tempo-kontrntrolanto, devis diri al li ke li finu ĉar jam pasis 15 minutoj. Li certe havis bonajn informojn pri la malsano, ĝia deveno, kialo kaj kuracebleco. La informoj fakte ne etis tute novaj por ni sed esperantigi ĝin estsis ja granda laboro - prelegante li donis multe da novaj vortoj. Mi scias mi devas lerni ilin. Philip komentis pri lingvaj aferoj.
La junuloj metis kelke da demandoj kiu al ili helpis praktiki Esperanton.
Ni antaŭe planis ĝin okazigi unu foje en monato kaj post sukceso, ni decidis ĝin okazigi du foje. Mi proponis ke mi prelegos pri uzo de reto en Esperantaj aferoj post du semajnoj. Ili konsentis.
Ni tre volas ke gejunuloj prelegu kiu povos helpi ilin praktiki kaj sin instrui.
Intertempe, mi proponis al Apsana ke junularo decido ĉu ili povas kantidati por okazigi IJKon en Katmando en 2008. Mi legis en TEJO ke oni povas kandidati por ĝi ĝis decembro. Ŝi diris ke ŝi bone kaj detale diskutos kaj eksploros ĉu tio vere eblos kaj poste skribos oficiale. Ili demandis ĉu NEspA helpos ilin. Certe, NEspA ĉiam helpas gejunuloj por movadaj aferoj.
Interese, mi antaŭ du aŭ tri tagoj iel informiĝis pri "Nepala Esperanta Lernejo". Iu en ŝia letero skribis al mi ke Nepala Esperanto-Lernejo en matro. Mi eksciis ke Bharat skribis al iu jene: "Ankaŭ nia lernejo "Nepala Esperanta Lernejo" okazigos alian programon ekde 15-25 Marto,2007. Se oni ne akceptos vian proponon por la Himalaja Renkontiĝo, mi povas aranĝi por vi tiam."
Mi tre strange pensis. Bharat jam estas ĝenerala sekretario ke IHR estas parto de la NEspA. Tamen li havas tempon pro aliaj esperantaj aferoj. Mi gratulas lin.
Nepala Esperanta Lernejo ja estas bona ideo, laŭ mi. MI kredas ke ĝi instruante la internacian lingvon disvastigos la movadon. Tio vere estas la celo de NEspA kaj de pasinataj 16 jaroj ĝi sukces faris ĝin. Do, kial oni sentis bezonon starigi ĝin nun? Tute ne grave. Mi nur bedaŭras ke Bharat ne diris al ni pri tio dum la estrara kunveno kaj dum niaj telefon konversacioj. Kaj mi perdis ŝancon gratuli lin pro la sukcesa komenco de la grava projekto. Mi parolis pri tio en la kunveno kaj Philip diris ke li scias pri tio. Mi gratulu lin ankaŭ.
Do, vidu kiel bone Esperanto-movado en Nepalo disvastigas.
Mi denove bedaŭras ke NEspA atestilo ankoraŭ ne estis renovigita kaj la finacaj aferoj el la pasinta estraro ankoraŭ ne estas klarigita. Mi esperas ke nova estrarao baldaŭ povos eklabori.
Posted by razen at 18:46 | Permanent Link | Comments (0)
=
Decembro 07, 2006
La vivanta diino de Nepalo
Posted by razen at 12:31 | Permanent Link | Comments (1)
=
December 03, 2006
Prelego baldaŭ komencos en NEspA !
Mi devis multe aranĝi tempon por hieraŭa renkontiĝo. Estis ia programo dum la sama tempo kaj mi jam promesis esti ĉe la Esperanto-Domo. Bone mi sukcesis aranĝi tempon kaj iris tien kvankam estis iom malfrue.
Estis multaj junuloj : Apsana, Dhruba, Budha kaj aliaj. Kaj estis Narendra, Nabin Lal el "maljunuloj". Poshraj jam diris matene al mi ke li ne povos veni ĉe la kunveno ĉar li estas malsana. Bone.
Komence Apsana proponis ke ni organizu prelegan programon ĉiu semajne : unu persono prelegos dum 15 minutoj kaj liaj komentos aŭ demandos. La tuta programo devas esti ne pli longe ol unu horo. Tio tre plaĉis al mi. Mi diris estis nepre bone ke oni vere havos tempon kaj kialon praktiki Esperanton. Mi promonis ke ĝi estu nur unu foje en monato por ke multaj homoj povu aranĝi tempon por tio kaj la preleganto ankaŭ havu tempon por bona preparo. Venonta sabate, Narendra prelegos pri Aidoso. Bone!
La kopio de la atestilo ankoraŭ ne estis donita a Rustam, kiun li bezonis por registrado de la hejmpaĝo. Do li ne povis fari ion. Jes mi iomete preparas tekston - eble mi metos ilin en la blogo por ke ni komune diskutu pri tio antaŭ ol ĝi finfine iru en nia retejo, ĉu bone?
Kaj mi ankaŭ trasdonis informon de S-ro Chandra ke li ankoraŭ ne ricevis jam promesita Rs 7400 el la pasinta estraro. Tion ili devas klarigi al la nuna estraro. Dum la estrara kunveno, oni decidis ke la alsocio metos la monon en nemovebla konto sed tio ankoraŭ ne povis okazi, ĉar la pasinta kasitino (nuna vicprezidanto) ankoraŭ ne klarigis financajn aferojn... oh Dio ! kiam nova estraro oficiale eklaboros?
Poste ni iris triki teon kaj mi petis al Apsana ke ni kune laboru, la junuloj ne signifas ke ili devas esti aparta grupo kaj ili ne havas rajton scii kaj kontribui al NESPA. Se ili havas rajton voĉdoni, ili ankaŭ havas rajton partopreni en diskutoj, ĉu ne? NESPA pli multe bezonas junan energion por ĝia moderniĝo kaj demokratiiĝo, mi opinias.
Posted by razen at 19:01 | Permanent Link | Comments (3)
=