Januaro 25, 2007
Informo pri Nepalo

Nepal kovras nur 0.1 pro cento de la terglobo. Sed ĝi estas mirinda miksaĵo de diversangulaj malsimiloj-- oni povas ĝui ĉielarkan kunvivon de antikva historio kaj moderna vivmaiero, malsimilaj ligvoj, ethnaj popoloj, viglaj kulturoj, biodiverseco kaj pitoreska pejzaĝo.

De belaj neĝpintoj de Himalajo en la nordo ĝis alta ebenaĵo en la sudo oni vidas grandskala diferenco en verdaĵoj, bestoj vivataj kaj homaj kulturoj. Situante inter Tibeto de Ĉinio kaj ebelaĵo de norda Bharato, Nepal akceptas influon de ambaŭ flanko je lingvo, kulrutok vestaĵo kaj civilizacioj sed tio ne signifas ke ĝi jam perdis sian identecon.

La lando havas ĉirkaŭ 25 milionojn da homoj loĝantaj. Ili apartenas al ĉirkaŭ 60 ethnaj grupoj kaj entute parolas pli ol 100 lingvojn kaj dialektojn. La registaro ne antaŭ longe nomis Nepalon kiel sekularan langon kiel vivas anoj de Hinduismo, Budhismo, Kristanismo, Muslimo kaj ŝamanismo kunekun en harmonio.
Pro ĝia natura beleco kaj kultura signifo, ok okoj de Nepalo estas agnoskitaj de UNESKO kiel mondoheritaĵoj. La Katmando-valo kaj Lumbini estas la kulturaj heretaĵoj kaj Sagarmantha Nacia Parko kaj Ĉitŭn Nacia Parko estas la naturaj heretaĵoj.

#Historio

Dum sia politika historio de kelkmil jaroj Nepalo travivis diversajn reĝajn dinastiojn. La plej antikva estis la Gopaloj kaj poste sekvis Mahiŝpaloj kaj Kiratoj, kiuj regis de la 9a jarcento a.K. ĝis la 1a jarcento p.K. Kaj poste regis Nepalo la Liĉivioj, kiuj venis en Nepalo ĉirkaŭ la jaro 300 p.K. De tiam troviĝas skribitan historion de Nepalo - la unua skribita dokumento de Nepala troviĝas sur la venko-rakonto de ŝtono, datita je 467 p.K. La historio pri fino de Liĉivioj ne estas klara kaj do venis Malloj kiuj regis la landon de 14a jarcento ĉefe la valon kaj ĉirkaŭaĵon. La arto, arĥitekturo, kulturo, festivaloj, musiko kaj literaturo evoluis ĝis nekredebla nivelo dum tiu periodo. Nepalo jam igixs unu el la grandaj lernejoj de Azio, speciale pri Budhismo kaj Hinduismo. La plej multo de la vididaĵoj en la urbo estas donaco de la Malla dinastio kaj ĝiacivilizacio.

Poste, reĝo de Gorkha, malgranda vilaĝa ŝtato, Prithvi Narayan Shah akiris la valon en 1768 kaj do venkinte ĉirkaŭ 40 malgrandajn etnajn kaj aliajn ŝtatojn li starigis grandan Nepalon. Kavankam Nepalo devis perdi sian grandan parton dum ĝia milito kontraŭ la Brita registaro en Bharato en 1816. poste sekvis dinastio de Rana "ĉefministroj", post masakro de 1846, kiuj regis tiom forte dum 104 jaroj ke la reĝoj nur restis pupoj. Post la "revolucio" de 1951, la reĝoj denove fariĝis pli fortaj kaj finfine, hodiaŭ, la reĝo restas nur por nomo, dank' al la popola movado de 2006. Restas espero en koroj de Nepalo ke post 11-jara Maoista revolucio, Nepalo gajnu senbaran pocon kaj ĉiaman prosperon.

#Katmando-Valo

Laŭ fama legodo, la valo iam estis granda kaj sankta lago. Venis sankta Manjushri kiu tranĉis la monton kaj elversigis akvon kaj do kreis la fekundan falon. Je alteco de ĉirkaŭ 1,300 metroj super la marnivelo, kaj havas 30-35 gradojn en sumero (Junio) kaj 0- -5 gradojn en vintro (Decembro). Plubas ĝis 1600 mm dum jaro, ĉefe dum Augusto.

#Vidindaĵoj de la valo: KATMANDO: Palaco de Katmando, Swayambhu, Boudha, Pashupati, Ason Bazaro, Balaju, Kakani, Kitipur, Chovar, Dakshinkali k.a.; PATANO: Palaco de Patan, Krishna Mandir, Ora Templo, Mahadoudha, Okubahal, Kwabahal, Kumbheshor, Besto-ĝardeno; BHAKTAPURO: Palaco de Bhaktapuro, Nyatapol, templo de Dattatraya, Bholachhen, Nawadurga, Siddha Pokhari, Surya Binayak, Thimi, Changu Naryan, Nagarkot.

#Vidindaĵo ekster la valo: Pokhara, Lumbini, Chitwan, Sagarmatha, Langtang, Annapurna, Muktinath, Gorkha, Tanesn, Jiri, Trishuli, Janakpur 

#Fesivaloj: Basanta Panchami, Shivaratri, Holi, Ghodejatra, Seto Machhindranath Jatra, Bisket Jatra, Balkumari Jatra, Matatirtha Mela, Buddha Jayanti, Sithinakha, Gathamuga, Rato Machhidranath Jatra, Krishna Jayanti, Janai Purnima, Gaijatra, Nag Panchami, Indra Jatra, Gokarna Anusi, Teej, Dashain, Tihar, Shripanchami k.a.

# Ĝeneralaj informoj pri Nepalo:

Areao: 147,181 kv. km
Geografio: Sutias apud la Himalajo, mize de Ĉinio en nordo kaj Bharato en sudo.
Logantaro: 25, 284, 463 (2000).
Ĉefaj religioj: Hinduismo, Budhismo, Kristanismo, Muslimismo
Lingvoj: Troviĝas ĉirkaŭ 100 lingvoj kaj dialektoj, Nepali estas la
oficiala lingvo
Pokapa enspezo jare: 223 usonaj dolaroj
Mebro de: UNo ekde 1955
Ĉefurbo: Katmando, kun ĉrkaŭ 500,000
Mono: nepala rupio (1 usona dolaro = ĉirkaŭ 75 rupioj)
Politika sistemo: multpartia demokratio

[Estimataj, jen estas mia artikolo pri Nepalo. Mi intencis meti gxin en la hejmpagxo de NEspA. Mi atendas vian sugestojn kaj aldonojn pro pli bonigo de gxi. Bonvelu skribi rekte al mi aux lasu vian komenton tie cxi.]
Posted by razen at 13:39 | Permanent Link | Comments (5)
January 20, 2007
Estrara kunveno cxe NEspA

Tre agrabla estis estrara kunveno hodiaux. Mi tute ne volis paroli hodiaux do mi bone auxkultis la kunvenon kaj vidis kiu kion kiom kaj kial parolas.

De komenco nia gxenerala sekretario kritikadis mian opinion pri lingvo-uzo (nia temo antaux du monatoj). Li opinias ke mia propono uzi Esperanton en Esperanto-kunveno estas kontraux nia statuto! Li ankaux diris ke miaj "artikoloj" (eble tio signifis miaj blogoj) estis ofendemaj per lingvaj anguloj. Mi lasis lin prelegi pri lingvaj rajtoj (!) kiam li diris ke ni unue devas sangxi nian statuton pri lingvaj aferoj kaj sendi gxin al UEA antaux ol ni povas peti al iu persono uzi la internacian lingvon dum E-kunvenoj. Kaj fine mi petis lin montri la liniojn en la stututo kaj li estis silenta. Mi petas al sciensticoj, cxu vi povas inventi medikamenton kontraux envio?

Do oni denove turnis al malnova temo. Ni devas renovigi nian asocion kaj ankaux trasdoni la bankokonton al nova kasisto. Ni cxiuj scias ke oni devas. Do. La gxenerala sekretario diris ke ni devas atendi gxis la eks-prezidanto S-ro Mukunda revenos al Nepalo. Kaj S-ino Indu, la eks-kasitino kaj nuna vic-prezidantino ankaux ne povis veni hodiaux, bedauxrinde.

Do dua temo - ni devis dauxrigi luon de la cxambro en Thamel. Bharat gxuste diris - se Subhas povas konstrui domon ku banejo kaj Razen povas konstrui tri-etajxan domon (cxu li scias pri miaj sxuldoj?), kial NEspA ne povas lui tian cxambron? Jen ni decidis ke ni dauxre luos la saman cxambron gxis mezo de Majo.

Oni denove volis diskuti pri nia kreonta hejmpagxo. Denove la sama temo pri kio ni abunde diskutis antaux du monatoj. Mi informis al ili kion S-ro Jacob havas por ni - iuj komprenis kaj iuj ne komprenis. Bone, ni ripetis ni kreos nian propran. Intertempe la gxenerala sekretario montris al ni la atestilon.

Venis S-ro Hans, la ofta vizitanto al Nepalo kaj donacis tri librojn - unue el ili estis verkita de S-ro Tibor Sielj. Ankaux Bharat diris ke venis 60 libroj el UEA. Sed neniu scias kiu kiam legos ilin kaj kien ni gxin metos.

Estis Vic Prezidanto Narendra Bhattarai, generala sekretario Bharat Kumar Ghimire, sekretario Lila Baniya kasistio Rustam Baniya, membroj Nabin Lal Shrestha, Nabin Subedi, Dhruba Pokharel (cxu mi forgesis iun?).Mi vidis ke kelke da estraranoj ankoraux ne venis ecx en estraraj kunvenoj post la elekto la de 11a de novembro 2006. Kion fari?

Jes, mi devas mencii ke okazis la tuta kunveno per Nepali lingvo
Posted by razen at 19:25 | Permanent Link | Comments (0)
=
Januaro 17, 2007
Maoistoj en parlamento !
Finfine. Cxio bonas se bone finas, cxu ne?
Post 11 jara kunarmila batalo kontraux la parlementa sistemo, la Maoistoj eventuale pensis ke la parlamento estas ilia tauxga loko.

Okazis historia pligrandigo de parlamento la 15an de januaro kiam 83 anoj de Maoistoj, tiel nomataj CPN-Maoist-anoj sidis en la parlamento. Ankaux estis pli da membroj de cxiuj cxefaj partioj kiuj laboris dum la Aprila movado kotraux la regxa autokratio. Kaj, tiuj membroj, kiuj subtenis la regxan autokration ne povis veni en la parlamento.

La cxefo de la Maoistoj, kvankam ne volis esti parlamentano, vizitis la ejon.

Krom la segxoj por la Maoistoj, la alia sangxo en la historia arto-plena halo de parlamento estis ke ne plu estis tie segxon por la regxo ! La nuna intertempa kostitucio ne lasis ecx la plej malgrandan spacon por la regxo de Shaha dinstio kiu regis dum pasintaj 238 jaroj je nomo de dio, supozante ke la regxoj neniam faras erarojn (te. vi ne rajtas diri ke estas eraro kiam regxo faras ion ajn).

Post la granda popolmovado de Aprilo lastajare, la Maoistoj venis al al antauxa parto de la politiko. Ili jam promesis ke ili laboros por krei federala "demokratia respubliko" kie estos dekoj da auxtonomaj regionoj. Tamen, cxefoj de aliaj partioj ankoraux ne povas esti tiom libera al la popolo kaj ni vidu kio vere okazos - cxu liberigontoj venkos aux cxu ortodoksuloj.

Iel, la popolo nun havas tempon, energion kaj laboron por krei veren "Novan Nepalon".

Posted by razen at 11:05 | Permanent Link | Comments (0)

=
Januaro 13, 2007
Kunveno cxe NEspa kun gastoj

Estis certe interesa kunveno hodiaux cxe la Esperanto-Domo.
Venis tri gastoj al Nepalo: Maudan el Francio, Jonathan el Francio kaj Jacob el Danio.
Estis nepre interesaj. Maudan kaj Jonathan estas gajaj junuloj kiuj vojagxas al Nepalo tra Bharato. Ili kunportis bonan sperton pri Esperantistoj en Bharato.

Hazarde ili skribis al mi antaux longe kaj mi invitis ilin gastigxi cxe mi. Ili gxuas Katmandon, mi kredas.
Matene kaj vespere mi babilas kun ili kaj tia maniere mi ankaux povis bone praktiki Esperanton. Ili fakte estas vikipediistoj kaj ili ankaux kuragxigis min iomete vikipediumi. Do, mi jxus kreis pagxon pri Esperanto movado en Nepalo. Jen vi legu gxin cxe: www.eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto en Nepalo.

Ili jam renknotis S-ron Shree Prasad Shrestha, Bharat Ghimire kaj Indu Thapaliya antauxe. Mi volis ke ili renkontu ankaux aliajn geesperantistojn tie cxi. Ili vojagxos al Pokhara morgaxu matene. Mi skribis al Himlal, la estraro de NEpala Esperanto Asocio ke li helpu ilin gastigxi. Himlal kaj Bodhraj estas membroj de Pasporta Servo. Mi supozas ke Maudan kaj Jonathan povas instrui Esperanton en Pokhara.

Kaj Jacob logxos en Nepalo dum venontaj du jaroj, dank' al laboro de lia edzino. Li estas spertulo pri komputilaj aferoj kaj estas kiel angxelo, li pretas fari hejmpagxon por Nepala Esperanto-Asocio. Bonege!

Mi jam informis pri hodiauxa kunveno per "nepalesperanto". Sed ne venis multe da esperantistoj. Ecx ne venis gravaj personoj de NEspA estraro.

Jen estis Narendra Bhattarai, Poshraj Subedi, Rustam Baniya, Nabin Lal Shrestha, Dipak Bhujel, Nawaraj Budha, Dhruba Pokharel kaj Razen Manandhar. Jes, S-ro Philip ankaux estis tie.

[Mi petas pardonon se vi legas gxin du foje. Mi blogis posttagmeze sed ne aperis do mi rekribas gxin]
Posted by razen at 19:39 | Permanent Link | Comments (1)
=
Januaro 03, 2007
Iomete pri NEL
Mi hodiaŭ iomete volas paroli pri Nepala Esperanto-Lernejo, la nova fondita sendependa Esperanto-orgnizo. Mi povas resti silenta kiel prezidanto de NESPA ĉar nenia korespondo/diskuto iam okazis inter ni kaj mi pensas ke estas ne grava sed silento iam povas kofuzigi homojn do...

Mi hazarde ricevis leteron de nia kara ĝenerala sekretario de Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) antaŭ unu semajno, kiam mi estis tre okupita pri iu internacia konferneco en Nova Delhio. Estis preskaŭ ŝoko por mi, kvankam mi jam aŭdis pri tio eble antaŭ tri semajnoj pere de iu eksterlandano.

Tio estis komence de decembro mi ricevis leteron de iu kiu skribis al mi ke Nepala Epsernato-Lernejo planis organizi ion en marto venontjare(2007, kiam okazas IHR cxi tie). Tiam eĉ ne estis unu monato mi estis elektita kiel prezidanto de NEspA kaj venis tia novaĵo, denove el eksterlando. Mi ne povis kompreni kial. Mi kurioze demandis pri tio dum nia semajna kunsido en NEspA oficejo kaj neniu sciis pri tio krom Philip. Li klarigis al mi ke estis Bharat kaj aliaj kiu volis fondi sian propran E-organizaĵon. Mi tuj montris surprizon - do kial sekrete? Dum la periodo, mi renkontis al Bharat, Parashar kaj Sri Prasad dum la estrara kunveno; mi vizitis al Mukunda kaj longe parolis kun li pri la movado. Ili neniam menciis pri fondiĝo de NEL. Sampteme mi ankaŭ korespndis kun S-ro Hori. Kial oni nur volis kaŝi la planon al mi? Mi ne kredas ke plano por la "Nepala" organizo povas kreski en du tagoj.

Ĉu tio ankaŭ ne signifis ke Mukunda kaj Bharat ne povis instrui, seminarii, eldoni pri Esperanto dum ilia multfoja tenado kiel prezidanto kaj ĝenerala sekertario de NEspA? Neniu malhelpis ilin fari tion tiam.

Dum la tagoj, mi ricevis eble pli ol dek leteroj kaj ili demandis al mi pri NEL. Kial NEL kiam NEspA bone funkcias kaj ĉio estas en ordo? ili demandis. Mi preferis resti silenta ĉar por mi tio ne estas kontrauinda afero.

Mi gratulis al Bharat per letero pro la fondiĝo kaj deziris sukceson al ĝi (li ankoraŭ ne respondis al mi). Kaj ankaŭ dankis al S-ro Hori ke li konsentis esti konsilanto al la NEL. Nepre estas bona novaĵo por ni ĉiuj. Mi neniel kontraŭos pri fondiĝo de novaj organizoj por Esperanto. Estis mi kiu por la unua fojo fondigis la Klubon Esperantista de Patan (KEP) en 1994 kun dekoj da gejunuloj kiujn Joakimo instruis kaj mi mem poste instruis al komencantoj en Patan.

Tamen, restas kelke da demandoj en mia kapo kiujn mi hodiaŭ volus malkovri:
1. Kial NEL? Laŭ la letero de Bharat, la celo de NEL estas same kiel tio de NEspA. Do kial oni sentas bezonon de nova organizo kiam oni pensas ke NEspA bone funkcias. Ĝis 10a de novembro, Mukunda kaj Bharat devas konfesi ke, NEspA bone funkciis - ili estis la moŝtoj de ĝi. Do kiel oni povis imagi ke NEspA disfalis en du aŭ tri semajnoj kaj ili ne volis apogi ĝin kaj anstataŭe starigis novan organizon?

2. Kial skrete? Oni povis bone diskuti pri fondiĝo de NEL en la estrara kunveno se Bharat mem volus. Ni nepre dezirus sukceson al NEL de ĝia celo se nur li memciis pri ĝi.

3.  Kial Bharat? Interese, Bharat sekretarias ĝin. Li estis tiom okupita ke mem ne povis aranĝi oficialajn leterojn de NEspA kaj ne povis renovigi la registaran atestilon de NEspA dum pasintaj sep monatoj pro manko de tempo. Samtempe li ŝanĝis pasvorton de oficiala retadreso kaj li solezorgas pri oficialaj leteroj (ĉar nun neniu alia persono scias la pasvorton kaj do neniu scias kion li skribas per tiu oficiala retadreso). Samptempe nur li havas la ŝosilon de la poŝtkeŝto kaj ŝlosilon de la ŝranko en oficejo. Li havas tiom multe da respondeco en NEspA kaj kiel li povos arangix pri ĉio? Nur miaj bondeziroj ne sufiĉos por li.

Estis li kiu diris al mi dum la unua estrara kunveno ke li vokos alian specialan kongreson nur forigi min kaj trovi "pli taŭgan prezidanton por li". Do, kial li hodiaŭ trovis sian ĉambron en alia domo kiam mankas al ni lia daŭra kunlaboro?

4. Kia kunlaboro? La letero de Bharat skribis ke NEL laboros kunlaborante kun NEspA. Mi dubas kian kunlaboron ili atendas? Ili ne volis informi al NEspA kaj nun atendas kunlaboron? Mi mem volus kunlabori sed kiel pensos la estraro?

5. Ĉu oni rajtas malfermi sendependan organizon? Estas stranga sed grava demando. S-ro Gambhira Man Shrestha jam posedas lian propran lernejon "Jogambar Esperanto-Instituto de jaroj kaj sole laboradas por Esperanto. Mi mem kontribuis je fondiĝo de KEP kaj venis al mi atako de NEspA ke neniu rajtas malfermi alian organizon kiam NEspA funkcias (kaj mi finfine devis ĉesi laboron por KEP).

Nu. Por mi fondiĝo de NEL estas tre bona -- ni povas nun vidi kiel bone la eksprezidando kaj eksĝenerala sekretario de NEspA povas funkciigi privatan organizaĵon kiam ili mem ne povis fari tion per la landa asocio.  Do persone, mi gratulas al ĉiuj en NEL kaj deziras sukceson de ilia sendependa, privata kaj eble komerca organizaĵo per Esperanto. Sed kiel perzidanto de NEspA, mi devas diskuti kun la estraro ĉu kunlaboro aŭ agnosko eblas kiam oni starigis sian propran, sendependan organizaĵon sen informante al NEspA. Se ĉiuj estraranoj pensas ke estas bona, do mi ne sataros kontraŭ la estraro, sed prezidanto ne volas labori kun NEL sen konsento de la estraro.
Samtempe, mi atendas plu sendado de sugestoj al mi/al NEspA kiel ni devas vidi ĝin.
Posted by razen at 19:10 | Permanent Link | Comments (1)