Februaro 28, 2007
La dua tago de IHR

Matene estis programo viziti al Katmando-Palaco sed pro la striko, la partoprenantoj ne povis veturi tien (indiĝenaj organizoj okazigis la strikon postulante federalan sistemon) . Do estis decidita ke ili vizitos al Nepala Turisma Oficejo kie ili vidos kinon pri Rasua Heritage Trail - la vojo de piedvojaĝo kaj aranĝi paperaĵon por la piedvagado.

Mi trovis ilin ĉe la Turisma Oficejo kaj kune rigardis la kinon pri "Langatang Heritage Trail". Kiam ni elektis la lokon kiel celo de tiu ĉi renkontiĝo, mi tradukis la tutan teksaĵon de la kino sed mankis teĥnika helpo kaj do ne povis surbendigi la voĉon. Iu oficisto klarigis ke tie la vojo estas tute nova por la turistoj kaj oni devas alkutimiĝi al ne turisma etoso tie.

Poste venis tempo por peti permeson por piedvagadi ĉe iu speciala regiono ĉe la bordo al Ĉinio. Jam estis decidita sed, mi aŭdis ke iu diris ke oni ne bezonos permeson por tio. Kaj oni forgesis pri tio. Kaj nun oni ne havis tempon por fari ĉion - iuj ne havis foton ktp. Do ĉio haste. Oni preparis ĉion sed mankis veturilon por ili al banko kaj la turisma asocio por akiri la permeson. Do mi iris al mia oficejo kaj kunportis mian motorbiciklon. Nur veturiloj de ĵurnalistoj (kaj kuracistoj) estis permesistaj sur stratoj. Mi riskis kaj misuzis mian profesion por Esperanto. Sed, mi ĵus estis pagonta al la banko ke Narendra telefonis al mi kaj diri ke ne bezonos ĉar estos aliaj mankoj. Bone. Mi reiris al la hotelo por akompani la partoprenantojn ĝis la Katmando-Palaco - nur por vidi nekredeblan sanĝon en nia programo.

Laŭ la plano, la partoprenantoj iros al la historia palaco de Katmando kiel ekskurso. Sed mi aŭdis tie ke la ĉefo de la renkontiĝo sanĝis programon kaj invitis ĉiujn al sia hejmo por vespermanĝo! Mi aŭdis ke Hori bone klarigis pri la domo al partoprenantoj. Mi vidis Parashar manĝanta en la hotelo, kie ni planis ke nur eksterlandanoj manĝu.

Venis Bharat por gvidi ilin ĉe la hejmo de Subhash kaj kune iris Parashar, Sriprasad kaj Mukunda Chhetri. Sed neniu demandis al mi ĉu mi ankaŭ iru. Mi povas kompreni ke temis pri ekster-NEspA afero, te, la tiel nomata Espernato-Lernejo.

Franciska diris al mi ke ŝi estis invitita al la hejmo de eks-prezidanto. Mi petis al ŝi ke ŝi bone parolu en Espernato. "Certe, ĉar mi konas neniun alian lingvon," ŝi diris.

Mi ne povis kompreni kial tiom da homoj iris kune kiam Subhash invitis tien por vespermanĝo. Kaj restis tiom da laboro por prepari por mortaŭ matena ekveturo al la vilaĝo.

Poste venis Poshraj kaj diris ke devis fari grandan aĉetadon por la vojaĝo. Mi aŭdis ke nepalaj partoprenantoj ricevos subtenon (ankaŭ dumvivaj salutantoj). Terure.

Posted by razen at 18:56 | Permanent Link | Comments (0)
=
Februaro 27, 2007
Promenado ĉe Pashupatinath kaj Boudha
Komncis hieraŭ vespere la 7a Internaica Himalaja Renkontiĝo post la solena bonvenigo. Kondukis ĝin Narendra kaj Subhash bonvenigis la gastojn. Ankaŭ mi havis sanĉon paroli. Dio! Mi hontas prelegi.

Jam venis ĉiuj (mi ankoraŭ antedas al Urusla kiu hodiaŭ post tagmeze alvenos).

Hodiaŭ matene estis plano promeni al templo de Pashupatinath kaj stupao de Boudha kun la gastoj. Oni diris al mi ke ekveturos buso je la 9a. Sed kiam mi estis tie antaŭ la tempo, la buso jam ne estis tie. Mi telefonis al Narendra kaj li diris al mi ke Bharat kaj Poshraj decidis komenci la veturadon je la 8.30. Tre bone, oni agas tro aktive. Mi rajdis sur mia motorbiciklo al Pashupatinath. Mi kaj Narendra havis sanĉon gvidi ilin ĉar Bharat preferis esti en la buso. Poste venis ankaŭ Parasar.

Mi iom volis klarigi pri la historiaj kaj religiaj monumentoj. Estis malfacila paroli en Espernato por mi! Mi ne povis klarigi pri kio mi bone scias. Hontinde (Mi kutimas aŭ preferas skribi 10 paĝojn ol paroli dum dek minutoj. Tamen ne gravas kiam estas estraranoj ĉe nia asocio kiu neniam parolas en Espranto)...

Post la manĝado estis plano veturi al Bhaktapur. Mi bedaŭrinde ne povis esti kun ili ĉar mi ne povis trovi ferion ĉe mia oficejo. Eble morgaŭ.

Estis agrabla teamo - malgranda, sciivolema, sperta pri Esperanto kaj Nepalamanta. Kiel S-ro Hori diris hieraŭ vespere, IHR ja estsa "unika" kaj la tradicio mem estas vere "azia". Tio multe helpus nin se gejunuloj ankaŭ akopanos ilin dum la promenado tiel ili ankaŭ praktikus Espernaton. Sed estis nur Bishowa el junuloj.

Mi tre bedaŭras ke mi ne povos akompani ilin dum la piedvagado. Mi estos tie ĉi iom maltrankvila. Cetere mi soifos blogi pri la montoj. Espereble iu telefonos min kaj mi rakontos pri tio en la blogo.

Morgaŭ ili promenos ĉe historiaj palacoj de Katmando kaj Patan.
Posted by razen at 15:39 | Permanent Link | Comments (1)
=
Februaro 25, 2007
Bonvenon al Nepalo!
Estas tre ĝoje raporti al vi pri la komenco de Internacia Himalaja Renkontiĝo. Hodiaŭ venis la teamo de japanaj partprenantoj. Estis entute 13 partoprenantoj el Japanio, dank' al S-ro Hori por sia laboro kaj zorgo al Nepala movado.

Jen etas la listo:
1. S-ro Hori Yasuo
2. Sino Hori Tamae
3. S-ino Kikuchi Noriko
4. S-ro Oonishi Masayuki
5. S-ro Yamamoto Yukiko
6. S-ro Yamamoto Akiya
7. Sino Yamamoto Kazuko
8. S-ino Sato Astuko
9. S-ino Kon Kumiko
10. S-ro Matsuda Kunihiro
11. S-rino Matsuda Yasuko
12. Sino Shiharishi Ayoko
13. S-ro Arai Tosninobu

Ili jam estis en la hotelo Manaslu kiam mi atingis tien. Mi ĝojis vidinte ke Bharat jam estis en Katmando. Ankau Narendra estis Navaraj, Parashar, Bishow. Mi salutis ilin kaj ĝojis vidi kelke da jam konataj vizaĝoj. Mi iomete helpis ilin gvidante tra la strato. Iometi pluvis sed estis freŝa aero.

Sur la strato venis Apsana. Ŝi diris ke ŝi sendis artikolojn por "Templo" kaj volis ke mi redaktu ilin. Mi ne scias kiel mi povas fari ĝin en du tagoj...Kaj post la premenado ni reiris al la hotelo kaj Poshraj kaj Subhash ankaŭ venis. Antaŭ ol mia foriro venis Indu. Kaj Rustam telefonis almi ke li ankaŭ venos. Sed mi ne povis resti tie longe.

Kaj la Germanoj kaj Aŭstraliino venos morgaŭ posttagmeze. Kaj, tre bedaŭrinde, Ursula venos nur post morgaŭ.

Jes, mi renkontis S-ron Kim Jong Ĝin, la Diablo. Li estas la bonkora esperantisto el Koreio kiu estas kun nia asocio au movado iel de 1994. Estis li kiu luis ĉambron de Thamel por sukceso de Azia Kongreso. Eble li havos tempon viziti al mia hejmo morgaŭ kaj ni kune iros al la hotelo por la interkona vespero.

Posted by razen at 20:15 | Permanent Link | Comments (1)
=
Februaro 21, 2007
Tago de Gepatraj lingvoj

Hodiaŭ estas momorata kiel Tago de Gepatraj Lingvoj en la mondo. UNESKO subtenas iel al la parolantoj de malaperantaj lingvoj, kredante ke lingvoj ja estas la juvelo de lamondo. Tiu ĉi tago ja kunportas ceteran signifon al Nepalo kie ekzistas pli malpli 100 lingvoj sed nur aŭdiĝas unu lingvo en komunikejoj.

Nur tiuj homoj povas kompreni la gravecon de la gepatra lingvo kiuj vivis en Rolpa (okcidenta distrikto kie ekis Maoista movado). Tie ne ekzistis telefoniloj en hejmoj kaj dum la Moaistas revolucio, la policanoj ne permesis homoj paroli en telefono ĉe publikaj elefonbudoj en loka lingvo. Eble ĉar la policanoj ne sciipovis la lokan lingvon kaj ili devis scii kiu kion parolas per telefonilo. Do la lokanoj devis nur aŭskulti kun larmoj en okuloj kiam iliaj parencoj en aliaj urboj/vilaĝoj parolis en iliaj gepatraj lingvoj kaj ili ne rajtis respondi en gepatra lingvo kaj ili ne sciipovis la registaran lingvon! Imagu, tio povas okazi al vi ankaŭ se maknas lingva demokratio.

Ĉio sanĝis. La nova registaro venis, la reĝo pakas sian valizon. Sed la lingvo-sistemo ja estas sama. La nova intertempa konstitucio ankaŭ ne garantias publikan uzadon de lokaj lingvoj. La anoj de registara lingvo nur "permesas" konversadon de la lokaj lingvoj je niveloj de la uzantoj sed ne diras ke ili ankaŭ egale valoraj je registaraj okuloj. Hontinde !

Pli hontinde, eĉ esperanto-uzantoj ankaŭ ne facile pensas kiam oni parolas pri lingvaj rajtoj. Strange, la parolantoj de la registara lingvo (certe, ne ĉiuj) ankoraŭ pensas ke ilia lingvo (politike misnomita "Nepali") estas deviga lingvo kaj ĉiuj parolu nur en iliaj lingvoj ĉar ilia lingvo estas la plej granda lingvo (parolataj de malpli ol 50 procento da popolaro), la lingvo de Hinduoj, la lingvo de reĝo ! Eble mi jam rakontis, nia ĝenerala sekretario protestis kiam mi proponis ke ni parolu Esperanton en estraraj kunvenoj. Li preferas uzon de la registaran lingvon kaj laŭ li, uzo de Esperanto esta kontarŭ la statuo de Nepala Espernato-Asocio. Eble ni atendas viziton de alia Zamenhof, kiu povas klarigi pri egaleco de lingvoj de la mondo.


Posted by razen at 19:22 | Permanent Link | Comments (0)
=
Februaro 17, 2007
Ne okazis estrara kunveno

Estas la unua sabato laŭ la registara kalendaro hodiaŭ kaj do mi aranĝis iel tempon kaj kuris al la Esperanto-oficejo por la estrara kunveno. Mi ĝois ke mi vidis s-rojn Narendra, Rustam, Philip, Dhruba, Navaraj, Philip kaj aliaj tie. Poste venis Nabin Lal, Bishowa, Apsana kaj aliaj gejunuloj. Philip donis al mi du paĝojn de la vortaro.

Mi povis montri mian ideon pri oficiala hejmpaĝo de Nepala Esperanto-Asocio. Mi montris mian planon al Narendra, Poshraj, Rustam, Philip, Dhurba kaj aliaj kaj ĝi plaĉis al ili. Nun restas kreado de aritkoloj aŭ aliaj materialoj por meti en la reto. Ni havas multajn kapojn por decidi gravajn aferojn sed mankas manoj kiuj povas skribi en Espernato. Mi nur serĉas membranon de NEspA kun telefon numeron retadreson por ke iu ajn kam ajn povas kontakti ilin rekte. Kaj tio ankaŭ montros kiu estas kiom esperantisto.

Sed strange mi aŭdis ke Bharat, nia kara ĝenerala sekretario, ne estis kaj tio signifis, laŭ nia "kutimo" ke ne povas okazi oficiala kunveno ĉar li postedas la protokolo-libron kaj aliaj personoj ne rajtas teni ĝin! Do, finis la afero por unu monato. Pli interese, mi aŭdis ke li nun estas en Muktinath kun iu Japana partoprenanto por la Renkontiĝo je sia persona afero. Bone, tio ne devas esti la parto de la renkontiĝo kaj mirinde, li informis nur al Indu kaj Philip kaj aliaj ne sciis pri tio. Poste ankaŭ venis Indu, nia nuna vic-prezidantino kaj antaŭa kasistino. Mi ne preferis demandis al ŝi kial ŝi ankoraŭ ne transdonis monon al la nova kasisto eĉ post tri monatoj.

Bone, ni do diskutis pri divesaj aferoj - temis pri la renkontiĝo. Mi volis havi la liston de la NEspAnoj sed mi ne bone konis tiun komputilon kaj do ne povis. Ajit, Apsana kaj Navaraj laboris sur ĝi por malnovaj numeroj de Montejo.

Intertempe, mi volis vidi en la malferma ŝranko kaj trovis multe da neesperantistaj rubaĵoj kaj esperanto-dokumentoj estis nezorgite metitaj. Tre bedaŭrinde, ni havis pagitan sekretariinon dum jaroj sed ni mankis iu kiu povis zorgi niajn amatajn esperantaĵojn.

Antaŭ ol mia foriro venis Mukunda. Li demandis min pri la preparoj por la renkontiĝo kaj mi iel ĝisdatigis lin per informetoj.

-
Tre hontinde, la reĝo de Nepalo iris al la templo de Pashupatinath por preĝi la plej gravan dion de la Hinduo dum la grava festivalo de Shivaratri. Kaj, malgraŭ altnivela sekureco, granda amaso da homoj ĵetis ŝtonon al li/lia luksega aŭto. Tre bedaŭrinde por la reĝo, ĉu ne? Post la aprilo pasintjara, li ricevis ŝtonon kiam ajn li iris al religiaj festoj.
Posted by razen at 19:09 | Permanent Link | Comments (0)
=
Februaro 14, 2007
Neĝis en Katmando!!!
Mi mem ne povas kredi miajn okulojn hodiaŭ kiam mi vidis neĝon en mia kara varma urbo! Jes, neĝis en Katmando hodiaŭ posttagmeze, eble por beni geamantojn, okaze de tiel nomata tago de Sankta Velentino.

Ho! Estis sufiĉe da neĝo en ĉirkaŭaj montetoj kaj eĉ neĝis en la urbo (ne estis kvankam blankaj stratoj). La lokoj ĉirkaŭ al flughaveno, Balaju, New Road, Baneshwor, Teenkune, Bhaktapur, Godavari, Jawlakhel, Lagankhel ricevis benon de neĝo kiu daŭris ĝis eble 10 minutoj. Katmando havis 7 gradojn de celsio kaj ĝi falis ĝis 3 gradojn vespere post neĝado. La flogo de aerplanoj en multaj distriktoj estis obstruktitaj pro la neĝo en montaj lokoj.

Oni diris ke okazis tiel post 62 jaroj (Historio havas rekordon ke neĝis ĝi 30 centimetroj la sesan de januaro 1944 ) en Katmando Valo.

Samtempe, montetoj ĉirkaŭ la valo - Shivapuri, Phulchowki, Nagarkot, Nagarjun, Lakhuribhanjyang ricevis ĉirkaŭ 100 centimetroj da neĝo. Espereble, la neĝo en tiuj lokoj malaperos en du-tri tagoj.

Nepre, la mondvarmiĝo jam montras al ni strangajn signojn. Mi nur memoris la angla kino "The Day after Tomorrow" kie oni vidis neĝegadon en Novjorko.
Posted by razen at 19:31 | Permanent Link | Comments (4)
=
Februaro 10, 2007
Teraio ankoraŭ atendas

Tre bedaŭrinde, la ĉefmnistro Girija Prasad Koirala ne povis doni al loĝantoj de Teraio kion ili postulis dum pasitaj tri semajnoj. Estis la regulo de le politiko eble ke tiuj en povo tute ne volas doni kiujn eble ili jam promesis.

Estis postuloj de la Madheshianoj ke la registaro kunsentu je starigo de federala lando kun ŝtatoj laŭ etno kaj regiono. Kaj postilus ke le registaro deklaru la elekto-sistemon proporcia reprezentado por la tuta elektado por la konstitucia asembleo. Kaj trie, ili postulis ke la registaro decidu nombrojn de kandidatojn el Teraio laŭ la popul-nombro. La ĉefministro anoncis sed tio ne sufiĉis kaj malpaco en Teraio daŭris. Do, finifine, la ĉefministro denove deklaris. Sed eĉ dum dua fojo la registaro ne jesis al tri demandoj. Estis nur tri demandoj sed la popolmovado por ĝi prenis vivojn de 27 homoj en tri semajnoj. Tamen la registaro ne estas atenta - al minostroj simple ne volas doni ilin.

Sed same kiel la reĝo, la nuna ĉefministro faras la saman. Li pretendas aŭskulti ĉion sed faras tioni kiu nur feliĉigas la altnivelajn Hinduanojn. Mi devas diri.

Mi ne pensas ke la etonj volas disdividi la landon. Sed same kiel inter geedzoj, la rilato inter ŝtatoj, etnoj, religianoj kaj regionanoj devas esti egalaj. Sed en Nepalo, de 238 jaroj (post kiam la reĝo de Gurkha akiris la prej parton de nuna Nepalo), homoj el aliaj etonoj, religioj, regionoj vivas kiel sklaboj al la altnivelajn Hinduanoj. Revolucio estas natura. Kaj, ironie, morto de 19 personoj estis sufiĉa por la reĝo lasi la tronon (la diktatorecon) sed por la nuna ĉefministro, eĉ morto de 27 personoj ankoraŭ ne sufiĉas kaj atendas pli da mortoj, eble.

Ial, la homoj el la grupoj kiuj protestis antaŭe estas pli malpli kontenta ke la nuna registaro plenumigos iliajn postulojn. Ili jam decidas atendi ĝis 10 tagoj. Sed ili ne jam promesis pacon. Kaj, aliaj etnoj opinias ke la dua anonco de la ĉefministro ankoraŭ ne estas sufiĉa por promesi al ili kioni ili jam postulis.

Vidu, eĉ Maoistoj postulis etnajn aŭtonomioj dum la batalo kaj nun ili volas esti silenta pri tiu temo - ĉar ili baldaŭ estos parto de la registaro, kaj same kiel al aliaj partioj, la ĉefo de la Maoistoj ankaŭ estas altnivela Hinduano!
-

Hodiaŭ estas sabato kaj do mi devis estis en Thamel, ĉe Esperanto-Domo. Sed mi ne iris - mi ne plu volas aŭkulti al egoismaj protestoj de nia kara ĝenerala sekretario. Mi vere volis iom diskuti pri la hejmpaĝo kaj la okazonta renkontiĝo.
Precipe mi devas informi al ili kaj finino de Ursula ne bone fartas kaj ankaŭ S-ro Pohanke estas malsana. Do, mi poste telefonos al ili.

Ironie, jam pasis tri monatoj ke la eks-estraro lasis sian laborperiodon (longigitan dum ses monatoj) sed ili ankoraŭ ne volvas doni monon kaj rajton al nova estraro. Straga amo ili montras al Esperanto, mi opinias
Posted by razen at 18:06 | Permanent Link | Comments (0)
=
Februaro 02, 2007
Malpaco en Teraio

De pastintaj semanoj, la Teraio, aŭ la suda ebena parto de Nepalo estas malpaca. Ĉiutaga demonstracio malfaciligas la vivon loke kaj ankaŭ la politikon je la centro. La Madeshanoj, la indiĝenoj de la

suda ebenaĵo nun demandas federalan sistemon kie ili trovos siajn proprajn ŝtatojn kun autonomioj.

Jam mortiĝis kelke da homoj pro la daŭra demonstracio: Atakoj al publikaj konstruaĵoj kaj malpermeso de la registaro. Ĉiutaga irmalpermeso estas preskaŭ senutila kiam la homoj marŝas sur la stratoj kun bastonoj kaj tranĉiloj tkp.

Oni dire, ja okazas tiaj malpacoj post kiam paco venas. Vidu, la nuna politika evoluo donis feliĉon al 20 milionoj da homoj sed nur vundon al la reĝo. Oni povas imagi (kaj la registaro havas pruvon) ke estas la pro-reĝaj politikostoj kiuj bruligis malpacon en la Teraio.

Tamen, oni ne povas malatenti la radikon de la problemo nur akuzante la forestonta reĝo. Voko por etnaj rajtoj ja estas longa historio en Nepalo. Tamen, la registaroj ne volas auŝkulti ilin kaj do jen estas la rezulto kaj la ĉefministro devis finfine anonoci ke li garantias federalan sistemon en estenteco.

Mi gratulas la homojn el Teraio pro sia kuraĝo stari en la strato demandante aŭtonomion. Sed, oni devas kompreni ke la nuna politika sistemo ke ĝi estas fluida kaj frigila, kaj do io ajn povas okazi nun ĉar la reĝo respiras sian lastan blovo de aero kaj nature li simple faros ĉion ajn por plu regi je nomo de sia prapatroj. Kaj, se ni ne povas kontroli tiajn demonstraciojn por justaj demandoj, povas esti ke ni eĉ perdos la akiraĵon kiu venis al ni post longa batalo en aprilo jastajare.

 
Posted by razen at 12:46 | Permanent Link | Comments (2)
=