Marto 27, 2007
Ĉaro-procesio de Janabaha-dio
Post unu semajno, denove sekvis alia festivalo. La festivalo temas pri ĉaro procesio de Janabaha-dio -- estas la Budhisma dio, kiun oni ankaŭ nomas kiel Avalokiteshoro - la dio de kompasio. Estas la kvar-taga festivalo de Katmando kaj oni kredas ke la dio veturas per la tradicia ĉaro por beni al la lokanoj kiuj jam ne povis pilgrimi ĉe lia templo pro malsano. Oni kredas ke daŭras la tradicio de ĉaro-procesio de ĉirkaŭ 700 jaroj.
Kiel preparado, la pastroj de Janabaha-dio metas la teran idolon el la templo, kiu situas ĉe Janabaha, proksime al la antkiva bazaro de Ason. Oni banigas la idolon, repentras sur ĝi per tradiciaj naturaj koloroj. Specialaj pentristoj, kiuj apartenas al Nevaraj familioj de pentristoj povas fari ĝin. Kaj post kvar tagoj, ili surmetas ĝin en altega ĉaro, farita per la ligno kaj dokoraciita per floroj, tukoj kaj folioj antaŭ la moderna Reĝa Palaco. La ĉaro estas ĉirkaŭ 60 futoj alta kun la radoj 6 futoj altaj. La loko estis elektita ĉar antaŭ centoj da jaroj tie estis la monaĥejo/templo de Budhistoj.
Ludantoj de divesaj muzikaparatoj iras antaŭ la ĉaro kaj miloj da homoj - junaj kaj maljunuaj pilgrimoj sekvas ĝin. Junaj lokanoj tiras la ĉaron per ŝuro laŭ larĝaj kaj mallargaxaj strotoj de mezeopka urbo. Kiel ĉiam en Nepalo, la moderniĝo de la urbo iel malhelpas la ĉaro-procesio. Malgraŭ protesto de la lokanoj, la metropolicia oficejo decidis konstrui ponton trans la strato (ne por faciligi la perterpsantojn sed por gajni monon per luo de subponta loko por komeco). Ĝi nepre malfaciligis la ĉaro-procesion. Oni iel tiras ĝin laŭ la loko ĉe la ponto.
La tradiciaj soldatoj kun nigraj vestaĵoj akompanas al ĉaro-procesio kaj eksplodado de la primitiva pafilo signifas ke la procesio sukcesis. Je unua tago oni haltas la ĉaron ĉe Ason, je dua tago ĉe Historia Reĝa palaco kaj fine ĉe kvartalo de Lagan kie oni starigas la ĉaron dum kvar tagoj. Lokanoj, precipe vizitas al la ĉaro, preĝas al la dio kaj bruligas buter-lampon antaŭ la ĉaro je nomo de forpasintaj animoj.
La lokanoj, de tiu kvarato kie haltas la ĉaro invitas al siaj parencoj kaj geamikoj por vespermanĝo kaj pro celebri la atingo de dio ĉe iliaj hejmoj. Ili kredas ke ili estas feliĉaj homoj al kie dio mem venas por beni.
Samtempe, ĝi ankaŭ estas la tago de Chaite Dasaijn, unu el gravaj Hindua festivalo en Nepalo.
Posted by razen at 19:43 | Permanent Link | Comments (3)
=
Marto 25, 2007
Malamiko de mia blogo
Mia blogo estas nur mia - ne gravas ĉu iu legas ĝin, aprobas ĝin, aplaŭdas ĝin, malŝategas ĝin aŭ kritikas ĝin. Sed mi vidas ke iu persono ege ege malŝatas ĝin. Do, ĉu mi devas fermi ĝin? Mi revas eldoni libron kolektante informojn el mia blogo.
Mia blogo estas mia korbato, ĉu oni povas halti ĝin? Ĉi mi ĉesu respiri? Mi elmetas ĉion kion mi sentas. Mi volas diri kion mi pensas antaŭ ol iu demandas al mi kion mi vere pensas. Ĉu mi ankaŭ dorumu (kaj vekiĝu nur kiam venas ĉe ni eksterlandanoj?).
Strange, iu persono legas mian blogon kaj reagas ĉe nia Esperanto-asocio ke estas senutila, ofendiga, falsa ktp dum niaj kunvenoj. Li bone scias kio blogo estas (li diris tiel) sed li tute ne povas toleri ĝin. Li opinias ke prezidanto devas ne havi blogon. Dum pasintaj kvar monatoj, li faris nenion sed nur legas mian blogon (kiukaze mi danas lin), kaj diras al ĉiuj estraranoj ke mia blogo estas tertremo (preskaŭ). Li neniam povas vidi ion bonan en mia blogo kaj por li ĉiu vorto en mia blogo estas atako al li, liaj geamikoj kaj eĉ la Nepala Esperanto-asocio. Kion mi faru? Mi ne vidis duan personon kiu estas tiom vundita.
Kiu kulpas - mia blogo or liaj okuloj? Tre bedaŭrinde, li mem ne volas krei lian propran blogon nek li povas komenti sub mia blogo tiom kolere, sed lia kolero pluvas dum la estrara kunveno kaj li ne permesas iun paroli.
Li ne povas zorgi pri leteroj, pri adresaroj, pri libroj, pri komputilo, pri renovigo de la atesto kaj pago de telefono al koncerna persono. Sed li povas kritiki mian blogon. Mi timas ke li iam iel kaptos mian pasvorton kaj detruaos mian labon de tri jaroj.
Estas diversaj specoj da homoj - kelkaj homoj kredas pri liberaj disendoj de sentoj kaj kelkaj tute ne povas toleri malkaŝon kaj volas ke sekreto regu aŭ ili regu per sekreto. Mi ne scias kia mi estas sed mi kredas ke sekretoj kaj sekretaj aranĝoj nur malfaciligas homojn.
Psikologia problemo estas tia - la suferanto ne volas kredi ke li estas malsana. Li mem ne povas provi sin bona, eleganta, laboranta kaj elspezas lian energion kritikante aliulojn. Mi ne bone scias ĉu ankaŭ estas tia...bonvolu helpi min. Sed diru karaj,
ĉu mi maldaŭrigu mian karan blogon?
Posted by razen at 22:18 | Permanent Link | Comments (4)
=
Marto 22, 2007
Paco ankoraŭ estas for
Tre bedaŭrinde, post ne longa ĝojo de paco kaj ankaŭ ensemiiĝo de pacoplena Nepalo, hieraŭ okazis drameca pafmorto de almenaŭ 30 homoj do nun riskas paco, estonteco de elekto de konstitucia asemlbeo kaj formiĝo de federala respubliko.
Okazis tiel ke Madheshi Janaadhikar Forum volis okazigi amaskunvenon en la sama loko kie Maoistoj ankaŭ volis. MJF estis la nova sektio de Madehiuloj, kiuj havis rilaton kun la eks-Maoista sekcio de Madheshuloj. Kaj subite, oni vidis ke almenaŭ 30 da homoj mortiĝis. Laŭ la Maoistoj, la mortitoj estis giaj aktivistoj kaj ili estis pafitaj kiam ili ne havis pafilojn. La Maoistoj jam deponis iliajn pafilojn al peciala kantomnentoj kun aprobo de la UN oficiistoj.
Do, vidu, estas granda komploto en Nepalo kaj tiuj estas tre aktivaj kiuj ne volas pacon en Nepalo. Unu el la Maoisto-gvidistoj hodiaŭ diris ke estis la kunlaboro de la reĝo kaj la Usona registaro kaj akuzis la Usonon ke ĝi volas naski novan Bin Ladenon en Nepalo por ke ĝi estu malpaca ĉiam kaj ili montru sian ĉeeston en Nepalo iel.
Kaj, ne mirinde, la Maoistoj jam deklaris ke Maoistoj ne volas rigardi la situacion pace kaj jam minacis ke ili komencos novan movadon.
Nur antaŭ du tagoj komercistoj deklaris strikon, demandante sekurecon ilian. Kaj oni povis vidi ke ili estis subtenitaj de helpantoj de la reĝo. Mi ne volis skribi persone, sed mi ankaŭ estis minacita sur la strato kiam mi rajdis motorbiciklon. Ili ne volis aŭskulti min kiam mi montris mian registaran permesilon kaj eĉ volis bruligi mian motorbiciklon! Dank' al dio, ili poste lasis min.
Oni povas imagi ke nur rego gajnos se malpaco revenos en Nepalo - kaj nur la rego deziras malpacon en Nepal por sia ekzisto. Mia dio!
Posted by razen at 09:59 | Permanent Link | Comments (2)
=
Marto 20, 2007
Estis Pahacharhe, la festivalo de Katmando
Estis vere mia festivalo hieraŭ(2007-03-19). Ĝi nomiĝas "Pahacharhe" kaj estas eble al dua plej vigla festivalo en Katmando, post Indrajatra. Dank' al dio ke hieraŭ ĝi okazis lunde do mi povis partopreni en ĝi. Malgraŭ ĝia valoro, la registaro neniam pensis pri deklari ferion ĉi tage kavankam estis fiero dimanĉe por celebri vizito de reĝo al la ĝoja programo de la soldatoj ĉefminisro ĉi jare).
Pahacharhe estas nepre la festivalo de Katmando. Ne estas tiel ke ĝi ne havas rilaton al aliaj urbetoj de la valo sed ĝi certe estas precipa Katmanda festivalo. Ĝi temas pri la festivaloj de la patrin-diinoj de la valo, kiuj zorgas la valon kaj la loĝantojn. La diinoj estas nomataj "Ajimaj" (Ajima signifas avino en la Nevara). Dum la lasta tago, oni celebras la renkontiĝon de la fratinoj, kio okazis, same kiel ĉiu jare, ĉe Ason, la centro de la mezepoka urbo.
La festivalon on celebras dum tri tagoj. La unua tago estas la ĉefa Pahancharhe, dum kiu tago oni pilgrimas matele al temploj de diinoj, festas hejme kaj ankaŭ invitas gastojn aŭ geamikojn hejme por manĝi kaj drinki. En la Nevara lingvo, Pahan signifas gasto. Vespere, ili perĝas al la dio de tero - ĝi jam estas modifiita kiel preĝo al Mahadev (la ĉefa dio de Hinduanoj) de Hindu theologistoj. Ili jam donis la nomon al la ŝtonoj, nomon de "Lukumahadio" tio estas, la Mahadev kiu nun kaŝas sin sub la tero.
La duta tago estas "Salayaa", kiun la registaro jam donis novan nomon - Ghodejatra. Tiu ĉi tago temas pri morto de iu demono kaj rajdo de ĉevaloj ĉirkau la kadavro. Sed ĝi nun jam iĝas tago por la Nepala Armeo por montri ĝian heroecon (kiam ne staras malamikoj ĉirkaŭe) kaj blovos trupmetojn per la monon de takspagantoj kaj rajdas luksajn importitajn ĉefalojn. Homoj pilgrimas al temploj de patrin-diinoj dum tiu ĉi tago sed ne estas tiom grava tago religie. Sed mi miras, la registaro anoncins ferion dum tiu ĉi tago, eble por faciligi la veturadon de la reĝo (pardonu, la ĉefministro de tiu ĉi jaro) ĉe Tundikhel, la paradejo de armejo.
Mi ĉefe parolas pri la tria tago, kiu okazis lunde. Dum tiu tago, oni preĝis al diinoj 'Lumadhi', 'Kanga' kaj aliaj. Ili estas kunportataj de lokanoj en specialaj belaj palankinoj kaj ĝin oni portas laŭ la mallargaxaj stratoj de la mannomva, centra parto de la urbo. Ĉiun diinon akompanas centoj da lokanoj kun tradiciaj muzikaparatoj kaj ludas Nevarajn melodiojn. Ili ankaŭ havas specialajn ĉapojn. Ekzemple, la teamo, kiu apartenas al diino Lumadhi portas flavan ĉapon (kaj mi mem estas flavĉapano). Eksciita? Vi devas viziti nin kja sperti la tumulton, bruon, aromon kaj ĥaoson. Lasu min aldoni, la locanoj disdonis mangaĵojn "Samay-bazi", tradicia manĝaĵaro kaj "Thon" la indiĝena biero farita per rizo al cixuj partoprenantoj de la procesio.
Tiu ĉi estas la tago kiam oni forgesas iliajn malfeliĉojn, problemojn kaj iras al la strato por ĵui la vera kultura scinario - homoj ludantaj diverspecaj Nevaraj muzikaaparatoj Koncha-khin, pathima, dhimey, bela kaj bansuri. Ili ankaŭ havas specialan melodion por kanti dum tiu ĉi tago - "Rama ĝi gana wane...". Ne politiko, ne profesiaj hierarkoj, ne plaĉigo al mastroj, ne envio, nenio.
Estas afero de malfeliĉo, ke la registaro nenion faras por la granda festivalo. Mi nenniam vidas politikistojn aŭ registarajn oficistojn vizitante al la procesio, pensane pri ĝi, aŭ planante por konservi la festivalon kiu eble komenciĝis antaŭ pli ol 500 jaroj. Estas nur la lokanoj, kiuj estas farantaj dum centoj da jaroj, ne gravas kion la regisaro komplotas kontraŭ la kultura heretaĵo de la sankta valo. Dekoj da registaroj jam estas faritaj post restaro de demokratio sed Pahacharhe staras tie kie ĝi naskiĝis antaŭ centoj da jaroj.
Kaj vi scias kial. Jam ne fariĝis iu ĉefministro kiu estas indiĝeno de la valo ekde kiam Prithvinarayan Shah konkiris la valon antaŭ 238 years. Kaj fremduloj neniam pensos grave pri kaj penos kompreni la kerno de la Katmanda kulturo - ili nur venas tie ĉi por eksploiti ĝin . Tamen, mi vidis ke la 66 pro cento de enmigrantoj, kiuj iam ferias pri ilia plimulto restis senhelpa al la minoritato de 33 pro cento de indiĝenoj. Kelke da enmigrantoj provis veturi aŭ rajdi iliajn veturilojn kontraŭ la homoamaso kaj palankeno de diinoj en la stratoj kaj volis ĝeni la procesion, sed multaj devis reiri al alia direkto. Nur kelke de ili sukcesis defii la gajan procecion - ne ĉar ili estis bravaj sed la indiĝenoj estis en penso doni ĉion al ĉiuj.
Nun, estas la tempo por la Nevaroj ke ili protektu la festivalon je sia nivelo kaj samtempe donu al ĝia signifo novan aldonon. La stratoj laŭ la procesio devas esti malplena je veturiloj (la lokanoj junaj devas estis pli aktiva). La piedflankoj de stratoj devas esti dekoritaj per manĝobudoj de deliciaj Nevaraj manĝaĵoj, ne la kutima Ĉinaj varoj. Kaj kun eble ia politika premo, devas venigi gravajn politikistojn al la procesio por montri al ili la Katmandon kiun ili neniam vidis dum ilaij 20-30jara resto tie ĉi. Oni ankaŭ devas anonci pri la festivalo en ĵurnaloj kaj afiŝi pri ĝi ĉe Thamel por ke turistoj ankaŭ sciiu pri ĝi, ĉar la turistoj preskaŭ neniam scias pri ĝi kvankam la festivalo okazas dum turista sezono. Eble, organizaĵoj kiel UNESKO povas helpi ĉar ili almenaŭ konas la juvelon de la Nevaraj festivaloj kaj ĝiaj kulturaj signifoj.
Posted by razen at 16:50 | Permanent Link | Comments (0)
=
Marto 17, 2007
Ne okazis estrara kunveno
Ne povis okazi estrara kunveno hodiaŭ ĉar venis malpli ol duono de la etraro. Jen montras ke speranto finiĝas tuj post renkntiĝo, aŭ post la eksterlandanoj foriras.
Kiam mi atingis al Thamel je la 12.00, mi vidis al Narendra Post atendanta. Poste venis Philip kaj ni supren iris. Post duon horo venis Bharat kaj Indu. Poste sekvis Nabin Srestha. Ni iomete diskutis pri politiko kun Philip kaj aliaj. Mi jam preparis nia oficialan raporton pri Internacia Himalaja Renkontiĝo sed mi ne povis diskuti pri ĝi. Estu certa ke de nun oni sendos oficialajn raportojn nur post diskuto en kunvenoj, aŭ almenaŭ kun kelke da homoj. Bharat proponis ke estrara kunveno okazu venonta sabate.
Mi telefonis al Poshraj kaj li diris ke li estas ekster la valo. Sekvis ankaŭ Pratima kaj aliaj du knabinoj. Do venis Apsana kun Ursula.
Estis mia deziro auskulti ilin sed devis forlasi pro mia okupo. Mi unue iris al la kuveno de blogantoj. Estis tre interese - ili volas fondi asocion de blogantoj sed mi ne scias ĉu ili akceptos min aŭ ne ĉar mi nur uzas Esperanto kaj ili blogas en la angla aŭ en la Nepalo. Lingvo ne devas esti baro - mi certe batalos. Pri la fondonta asocio de Nepalaj blogantoj, bv viziti al nepalivoices.com. Mi de tempo al tempo klopodis blogi ankaŭ en la angla, sed ne povis daŭri. Mi kulpas.
Oni diris ke Hori jam flugis al Barato por diskuti pri Azia Kongreso kaj Franciska daŭre instruas en Itahario. Mi ne devas forgesi ke hieraŭ estis tre interese, promeni kun Ursula al Khokana kaj Bungamati. Reveninte, ni iris kune al la amaskunveno de Maoistoj. Estis la kongreso de Nevara sekcio de Maoistoj.
Reveninte ni iomete parolis pri divesaj aferoj. Interese, antaŭ ol ŝia alveno, mi havis planon diskuti kun ŝi pri multaj gravaj temoj kaj kiam mi vidis, mi ne volis - estis kvazaŭ mi komprenis ĉion. Kaj mi ne babilis pri movadaj aferoj. Ŝiaj ideoj pri socio, religio kaj politiko estas pli gravaj por mi.
Posted by razen at 18:01 | Permanent Link | Comments (5)
=
Marto 11, 2007
Jen la fino de Renkontiĝo
Gratulon al ĉiuj. La 7a Internacia Himalaja Renkontiĝo finis hieraŭ nokte, kun gaja dancado, bongusta mangaxo kaj amuziga aŭkcio.
Venis cixuj vespere en la freŝa ĝardeno, kie estis belaj birdoj en granda kaĝo. Aperis konataj kaj nekonataj geepserantistoj. Estas kutime tie ĉi ke oni vidas multajn nekontatajn vizaĝojn je nomo de esperantistoj, kiuj venas nur dum renkontiĝaj programoj (kaj kongresoj) kaj do poste tute malaperas dum jaroj. Tiukaze, mi volas danki al la renkntiĝo ke ĝi almenaŭ venigas tiaujn strangulojn kiuj "amas" Esperanton dum la renkontiĝo. Mi eĉ vidis tiujn estraranojn kiu ne venis eĉ dum estraro-kunvenoj, kaj mi vidis ilin por la unua fojo post la balotado. Mi miras kia amo ĝi estas kiu havas rektan rilaton kun eksterlandanoj kaj verpernaĝaĵoj.
Ankaŭ estis kelke de Itahario, kaj vidis kelke da novaj vizaĝoj ankaŭ de tiu flanko.
Kaj, iu ankaŭ invitis du gesinjorojn Amba Raj Joshi kaj Maya Rai - kiel fondintoj de Nepala Esperanto-Asocio. Mi ne siciis ke ili esitis fondintoj, kvankam mi ja aktive agadis por ĝia fondiĝo. Mi nur sciis ke ili posedis Lingva Instituto Quest (kie ankaŭ estis Mukunda kaj Bharat) kaj helpis okazisi la Espernato-kurson. Ĉu tio estas fondiĝo? Kaj ironie, unu el ili eĉ fariĝis prezidantino de NEspA kiu tro kutimis paroli angle dum Esperanto-kunvenoj. Eĉ hieraŭ diris al mi," You are the new president of NEspA Right? Congratulation." Kaj mi devis reciproki pri moka "Thank you".
Mi ne sentis sin sane, eble pro laceco. Sed ĝuis al kolor-plena "pejzaĵo" de la ĝardeno kun tiom multe da "salutantoj". Kaj ja la gejulunoj estis daŭre okipitaj kun varoj por vendi.
Oni eksidis kaj Bharat komencigis la programon. Devis estis tiel, kiel kutime, ke la programo estis duone Esperanta kaj duone Nepali-lingve. Venis JR Pandey el Nepala Turisma Oficejo kaj do estis facila por la ĝenerala sekretario oficiale krokodili. Parolis Ursula, Francika, Narendra kaj aliaj. S-ro Joshi devis provi ke li fondis la asocion. Ja estis longa programo kun humuro de Narendra.
Estis ankau mesaĝo de Bharat (ĉu sendita al persona adreso de Bharat?) kaj estis por Narendra traduki en la oficiala lingvo.
S-ro Hori, same kiel ĉiam, alte-taksis la renkntiĝon kaj diris ke estis bona exemplo de movado en Azio.
Strange okazis, estis nia plano ke ni S-ro Hori oficiale anoncu malfermon de oficiala hejmpaĝo de NEspA. Sed tio mankis en lia prelego. Mi planis fakte inaŭgurigi ĝin surline per manoj de Hori, sed tio ne eblis pro teĥnikaj problemoj. Rustam jam diris ke tio ne eblos. Kaj mi ne eĉ povis aŭdi lin anoncanta, tre bedaŭrinda. Io fuŝis - eble Rustam ne povis diri tion al Bahrat aŭ Bharat ne povis/ diri al Hori.
Kiel "ĉefo" Subhash donacis la plakon kaj afiŝon al la parotprenantoj. Mi bedaŭras ke du el ili havas erarojn sur iliaj plakoj.
Je mia vico, mi nur devis danki al ĉiuj kaj tion mi faris. Kaj, mi ne forgeis anonci ke la oficiala hejmpaĝo de NEspA (www.esperanto.org.np) jam estas malferma.
Post manĝado sekvis Internacia Vespero. La Japana grupo kaj Germana grupo prezentis siajn kantojn. Kaj Hertmut havis intersean rakonton. Mi kantis "Diris mia amiko ke", kiun mi verkis antaŭ la Azia Kongreso en Katmando, kun gejunuloj. Sed, Apsana anoncis ke ĝi estis verkita de Ajit. Poste ŝi koretis.
Aukcio estis same interesa. Venis multe da varoj el Japanoj kiun oni forvendis por ke la mono estu donaco al NEspA.
Dancado estis tre tre interesa. Ĉiuj dancis je popularaj Nepali kantoj. Oni volis eble danci dum tuta nokto sed mi revenis je la 10a.
Mi tre bedaŭris ke mi ne partoprenis en la piedvagado ĉi jare. Devis esti tre tre interesaj rakontoj. Mi petis al Narendra ke li verku logege kaj ĝin mi donos spacon en mia hejmpaĝo. Mi atendas lin.
Mi hazarde aŭdis ke iu knabo petis monhelpon de unu el eksterlandanoj por ke li ĝuu dormon kaj manĝon en la luksa hotelo ĉe Daman. Kaj mi ankaŭ aŭdis ke iu (eble sama) knabo petis monhelpon por reflugi al Itahari, kie oni facile veturi per buso. Mi ne scias kiu kulpas - ĉu almozpetanto aŭ tiu kiu kuraĝigas tian fiagon je nomo de Espernato-movado.
Jes, Franciska Toubale kaj Hori flugos al Itahario kie Franciska instruos dum unu semajno, tiel mi aŭdis. Mi ne tamen estas certa kiu kiam aranĝis ĝin. Iel ajn, mi estus feliĉa se oni lernas la lingvon kaj praktikas kiel gvidas nin la Deklaracio de Prago.
Posted by razen at 19:36 | Permanent Link | Comments (0)
=
Marto 08, 2007
Ili revenis sane kaj feliĉe
Hodiaŭ estas tiel nomata "Tago de Virinoj". Mi ne scias kial virinoj (ne ĉiuj, mi scias) ĝuas ĝin. Iel, mi diziras sukceson kaj feliĉon al virinoj konataj okaze tiu tago.
La partoprenintojde la renkontiĝo revenis hieraŭ vespere el la longa pielvagado. Mi iris al la hotelo por renkonti ilin sed mi estis iom malfrua kaj ili jam iris al siaj ĉambroj. Mi povis salutin nur al S-ro Hori.
Narendra, Poshraj kaj Rustam tre eksciite rakontis al la gaja piedvagado kaj mi tre bedaŭris ke mi mem ne povis partopreni en ĝi. Ili havis ankaŭ belegajn fotojn ili kaptis dum la piedvagado je neĝplenaj montoj. Mi ĝojis ke cixuj membroj estis sanaj, feliĉaj kaj bone ĝuis la vagadon. Nur kelke da ili estis lacaj.
Ili hodiaŭ matene forveturos al Daman, alia flanko de monto de kie ili vidos panoramon de la Himalajo, kune kun Monto Everesto.
Kaj, mi hodiaŭ matene povis paroli kun Ursula. Ŝi vokis al mia hejmo. Kaj ŝi diris ke ŝi estas tute sana. Mi estas feliĉe ke mi renkontos ilin morgaŭ vespere. Kaj sabato estos la internacia vespero. Mi devas multon fari.
Posted by razen at 19:10 | Permanent Link | Comments (1)
=
Marto 04, 2007
Venis telefonvoko el partoprenantoj
Hodiaŭ mi ricevis telefon voko de Poshraj. Estis strange kaj mirinde. Mi multfoje provis al iliaj mantelefonoj sed mi ne sukcesis. Do aŭskulti ilian voĉon estis ja amuza.
Li diris ke la partoprenantoj de la Internacia Himalaja Renkontiĝo estas nun ĉe Nagthali. Kaj li diris ke ĉiuj estas sanaj, fortaj kaj ĝoje piedvagadas en la montoj.
Min nun iel aranĝas por la hejmpaĝo sed la teĥnikisto ne ankoraŭ povis doni al mi la tempon. Okazis luna eklipso hieraŭ nokte(aŭ hodiaŭ frumatene). Jen mi kaptis foton el loka retejo.
Posted by razen at 18:46 | Permanent Link | Comments (4)
=
Marto 01, 2007
Adiaŭ
Matene mi iris al Hotel Manaslu por adiaŭi al la partoprenantoj de IHR kiuj piedvagados. Mi ne estis feliĉa ĉar mi mem tre volis partopreni ĉi foje. Sed, pro la laboro, mi devis esti silenta.
Bone, venis ĉiuj. Kaj videble ili estis eksciitaj. Mi vidis ke multe da nepalanoj ankaŭ partoprenos. Tre bone. Estis preskaŭ ĉiuj - kaj la du virinoj kiu ankaŭ vizitis al Muktinath dum la pasinata IHR. Ili neniam parolis Espernaton kaj mi ne vidis ilin de renkontiĝo ĝis la kongreso kaj de kongreso ĝis renkontiĝo denove. Do, mi skribos pri ili post kiam mi ricevos telefonvokon de la vilaĝo.
Posted by razen at 19:39 | Permanent Link | Comments (0)