Razeno blogas Esperante...
Jen estas mia blogo pri si, sia lando, kulturo, politiko kaj nepre pri loka E-movado [razeno(a)gmail.com]
2007/05/27
Ĉe Esperanto-oficejo
Ankaŭ hieraŭa kunveno en Esperanto-oficejo estis simile seka. Estis mi, Narendra kaj Phili komence. Ni diskutis pri familiaj aferoj. Kaj venis Tulsi Charan venis, elbe post kvar jaroj. Mi hazarde trovis lian telefonnumeron antaŭ semajne kaj provis. Li promeis viziti al nia oficejo. Jen la promeso. Mi petis lin renovigi lian Esepranto-energion. Li diris ke li helpos okazigi Esperanto-prelegon en lia urbeto.
Philip ripetis ke mia blogo ofenidigis homojn. Sed li konfesis ke li mem ankoraŭ ne legis mian blogon... Estas taŭga diraĵo en Nepali lingvo "Oni ne devas sekvi la korvon se iu diras al vi ke viajn orelojn ĝi forprenis."
Mi petis lin ke lia rolo povas estis grava se li volas malmultigi miskomprenon inter asocianoj.
Poste venis Nawaraj kaj diris ke estis tiel planita ke junuloj havos prelegon. Sed ne venis eĉ du junuloj. Mi scias, estos amaso en la oficejo kiam oni anoncas pri ebleco vojaĝi eksterlande senpage. Tio jam estas nia kutimo. Kaj mi aŭdis ke iu planas vojaĝi al Vietnamio por partopreni al IJO, tre bone...Sed mi ne scias ĉu iu jam invitis al la asocio aŭ tiu vojaĝo ankaŭ estos egale sekreta.
Ni iris trinki teon malsupre kaj venis Navin Lal kaj Nara Bahadur. Mi petegis lin ke li helpu renovigi nian atestilon ĉe registara oficejo. Jam pasis du jaroj ke ni ne povis fari.
De unu semajno, instruistoj okazigis strikon kaj pli ol 80,000 gelernantoj ne povas studi. Kian demokration ni invitis? Ĉu ankoraŭ povas estis la paŝo de la reĝo krei daŭran malpacon? Mi ne kredas tiel.
Posted by Razeno at 19:15 0 comments
= = =
2007/05/20
Estrara kunveno, denove
Same kiel ĉiam, ne povis okazi estrara kunveno hieraŭ ĉar venis nur malpli ol duono de la estraro. Estis mi, Narendra kaj Nabin Subedi kaj je al fino ankaŭ venis Nabin Shrestha. Philip kaj Navaraj estis gastoj. Ni almenaŭ skribis al nia protokolo-libro ke ni ne povis kunveni pro manko de estraroj.
Nun mi komprenas kia estas nia amata asocio - de kvin monatoj mi regardas - estas anoj kiuj neniam venis dum estraraj kunvenoj post elektiĝo en Novembro. Bone, mi kredas ke komunikado inter estraranoj ja gravas kiam ni organiziĝas. Kiel kaj kial oni kandidatiĝas kiel estraro se ili ne volas esti ĉe kunveno kaj proponi, diskuti aŭ kontribui al la asocio? Mi estas laca, mi frontas serion de malhelpo de 'gravaj esperantistoj'. Mi nur atendas la tagon kiam mi liberiĝos...mi soifas denove nur esperantistiĝi.
Mi parolis pri membro-karto, nombro de membroj, broŝuro pri Esperanto. Mi ankaŭ informis al la ĉeestantoj ke Jakob volas helpi nin je eldono de vortaro kaj li ankaŭ volas iĝi membro de NEspA. Poshraj venis kaj donis informon pri ebleco vojaĝi al Azia Kongreso per trajno - estas malmultkosta sed ne facila.
Intertempe mi aŭdis ke Bharat jam revenis al Katmando.
Nun mi devas ekpensi pri vizo-peto al Japanio, mia ĉefo konsentis al mi doni unu-monatan ferion. Dankon al ĉiuj. Sed dependas, ĉu mi sukcesos akiri vizon aŭ ne.
Posted by Razeno at 18:42 0 comments
= = =
2007/05/18
Karavano al Everesto
Almenaŭ 10 homoj grimpis la Monton "Everesto" (8848 metroj) hiearŭ el Nepala flanko ĵaude - sep estis nepalanoj kaj tri eksterlandanoj. La plaj alta monto de la mondo Everesto situas ĉe la norda limo kaj oni ankaŭ povas grimpi ĝin el Ĉina flnako. Inter alia, Appa Sherpa, el Nepalo, grimpis la monton por la 17a fojo! gratulon !!
Tre bedaŭrinde, du koreoj, Yun Zolie kaj Hiz Uul, mortiĝis dum grimpado ĵaude.
Merkrede, 26 grimpistoj, el kvin grupoj de esplorado atingis ĝis la pinto de la Monto-Everesto el Nepala flanko. Inter la grupoj , 18 estis nepalanoj.
Posted by Razeno at 10:10 0 comments
= = =
2007/05/13
Mia prelego pri Espernato en radio
Estis certe interea sperto por mi vendrede.Mi havis sanĉon prelegi pri Espernato dum unu horo ĉe loca radio-stacio! Estis tiel subite aranĝita. Mi jam petis al multaj amikoj-ĵurnalistoj ke donu al mi sanĉon prelegi pri Espernato. Sed mi neniam sukcesis. Do venis al mi la sorto.
Estis la radio Maitri FM 99.4 kaj intervjuis min mia amiko Anup Singh Suwal. La programo estis per la Nevara lingvo kaj la tempo estis de 10.a nokte ĝis 11.a nokte. Esis tre taŭga tempo por homoj ĉar ili ne laboras kaj ripozas hejme.
Do mi komencis de historio de Espernato, kongresoj, ĝia ĝisdata movado, ĝia utilo kaj uzo. Poste mi venis al la eko de Esperanto-movado en Nepalo. Mi ankaŭ montris riladon de Esperanton kun demokratio kaj lingvaj rajtoj. Kaj fine, mi donis etajn klarigojn kia lingvo ĝi estas. Mi invitis ilin ke ili povas viziti al nia asocio se ili volas lerni. Mi ankaŭ donis retadreson de NEspA por ke ili rekte skbiru al ĝi kaj aranĝu tempon se ili vere volas lerni. Mi dankas al ĉiuj kiu helpis min por prelegi.
Mi povis informi nur al Narendra pri mia prelego. Mi ne scias kiom da homoj vere aŭkultis min.
Do, hieraŭ estis sabato. Kutime mi iris al Thamel, parolis pri divesaj aferoj en Nepali lingvo. Kaj revenis. Mi vidis kelke da novaj junuloj ankaŭ vensi al la oficejo.
Neniu scias pri Bharat. Ne venis Philip, kiu scias pri li. Eble ni detale diskutos pri la aferoj venonta sabate.
Posted by Razeno at 10:36 1 comments
= = =
2007/05/09
Nepalo: La reĝo devas foriri
Razen Manandhar
Kiel miraklo por la tuta mondo, la nepalaj ribelantoj, la Maoistoj,post mortigo de 13,000 da homoj, facile kaj feliĉe venis al la ĉefurbosen armiloj kaj jen post unu jaro ili fariĝas parto de la historiaregsitaro de Nepalo.Kiam daŭris Popola Milito dum 11 jaroj, neniu imagis ke la ribelantojlasos pafilojn tiom frue kaj troviĝos solvo de la problemoj.
Estis nur grupeto de maldesktruloj kiuj subite malaperis kaj do estis kmenco de"batalo" kontraŭ la ortodoksa registaro kiun eĉ politikostoj ne poviskredi. Kaj laŭ la tempo, ili armis sin per modernaj armiloj kajkomencis ĉiutaga rakonto pri atako al barakoj, policstacioj,registaroficejoj ktp.Kaj anstataŭ studi la radikon de malkontento kaj solvi la problemon,la registaroj, unu post la alia, nur volis subigi la ribelantojn (unueĉ nomis ilin kiel teroristojn), kio male nur pliakrigis lamalamikecon inter ili.Dume, la 238-jaraĝa reĝa dinastio de Shahoj, kiuj akiris perforteĉirkaŭ 60 malgrandajn aŭtonomajn ŝtatojn kaj nomis sin la reĝo deNepalo, pli kaj pli fortiĝis. Estis same kiel sonĝo kiam homoj aŭdiske ĉiu de la reĝa familio estis mortigita de la princo an 1an de junio2001.
Sekvis la rezulto ke Gyanendra Shah, la juna frato (la solasavita viro de familio) de mortigita reĝo Birendra Shah sidis sur latrono. Do sekvis unu post alia okazaĵoj de subpremo de demokratio kajfinfine la fifama puĉo okazis la 1an de februaro 2004 kiam la reĝomalliberigis politikistojn, tranĉis telefonliniojn, cenzurisĵurnalojn, kaj sin nomis kiel ĉefo de registaro. Li levis kontraŭ-demokratiulojn kiel membroj de lia kabineto kaj regis kielliaj prapartoj regis ekde centoj da jaroj, malgraŭ tutmonda riproĉo.La perdo de demokrataj rajtoj kunigis la Maoistojn kaj aliajndemokratiajn partiojn kaj komencis kunlaboro inter la du fortoj kiujiam estis akraj malamikoj por forpeli monarĥismon.Bezonis nur 15 monatoj por la simplaj kaj obeemaj popolo de Nepalo,kiuj de centoj da jaroj kredadis ke reĝo estas parto de dio, ke ilistaris sur la strato kaj minacis la reĝon ke li forlasu la landon.Nepre funkciis la 10 jara kunarma batalo de Maoistoj, sed la popolojpost 19-taga demonstracio, vituale surgenuigis la reĝon kaj likonsentis ke la ŝtata suvereneco apartenas al la popolo – la tagoestis la 24a de aprilo 2006.
Jen komencis vera demokratio. Rapide pasis tempo kaj la parlamentorevigiĝis. La unua paŝo de parlementanoj estis forĵeti la seĝon de lareĝo el la parlamentejo - Nepal ne plu estas "reĝa" lando. La samareĝo, kiu piedpremis la konstitucion poste perdis eĉ sian ekziston enla nova intertempa konstitucio. Li fariĝis nenio krom provizo porkrudaj humoroj sur la stratoj. Aperis afiŝoj sur la muroj de urbojkiuj havas desegnojn de la regox en malliberejo. Oni planas eldoninovan monbileton kiu ne havos bildon de la reĝo.Tamen, oni povas vidi ke ĉio ne estas en ordo. Homoj gajnis kaj perdisdemokration multfoje en jarcento. Sed la reĝo perdos ĝin kaj por ĉiam.Do, nature li batalos ĝis la fina respiro por ekzisto – li havashistiron, "dian" rajton, honestan grupeton da servantoj kaj nepre,monon. Ĉiuj scias ke li ne dormas kvankam neniu scias kion li farasnuntempe.Unuflanke, la nuna registaro ankaŭ ne pvoas akcepti la veron ke Nepalokonstitas el diversaj etnoj, livoj, kulturoj kaj religioj do protestojenstas neeviteblaj.
Kaj aliflanke, ekstere venas novaj grupoj kunnovaj postuloj kaj malpaco daŭras – oni jene kredas le la malpacoestas la produkto de la sendungita reĝo.Estis planita ke nepalanoj voĉdonu al Konstitucianta Asembleo ĝisjunio 2007 kaj oni deklaru Nepalon kiel respubliko dum la ĝia unuakunsido. Sed pro prokrastoj kaj neatenditaj palpacoj, la balotomalproksimiĝas kaj almenaŭ la Maoistoj estas preta deklari respublikonper la parlamento. Iel ajn la reĝo devas foriri, multaj homoj kredas tiel.
Posted by Razeno at 13:05 0 comments
= = =
2007/05/04
Gazetara libereco kaj Esperanto
Mi deziras al vi feliĉan Mondan Tagon de Gazetara Libereco.
Ĵrnalistoj estas ĉiam malamikoj - de ŝtelistoj kaj de policanoj. Ja estas mondskalaj okazaĵoj ke ĉiuj parolas pri vero sed ili simple ne toleras la veron kiam la vero ankaŭ temas pri ili mem. Ĉiuj volas ke ĵurnalistoj skribu veron pri aliaj homoj sed kiam mi skribas pri la volantoj mem, li/ŝi klaĉas. Ja vero amaras, ĉu ne?
Do, la vivo de ĵurnalsitoj estas en danĝero. Kiel ĵurnalsto dum pasintaj 10 jaroj, mi ankaŭ trapasis multajn eventojn de malamikeco, nerekta minaco kaj tiel plu. Kaj la periodo de puĉo de Nepala reĝo ja estas ne forgesinda. La reĝo, kiu ne timis la mondon eventuale timis la ĵurnalistojn kaj kiel la unua paŝo al puĉo, li malperemeis ĵurnalojn kaj radio staiciojn. Venis soldatoj ĉe nia oficejo kaj legis la tuton nokte antaŭ ol la presprovaĵo iris al presejo - tio jam estas historio nun. Sed mi bedaŭras ke la situacio ankaŭ ne estas tute sekura hodiaŭ. La prptestantoj nun ne volas toleri kaj atakas ĵurnalistojn kiam ajn ili ne povas vidi sufiĉe (laŭ ili) da materialo sur la ĵurnalo aŭ laŭ ilia vidpunkto.
Ankaŭ en Nepala Esperanto-Asocio mi suferas ĉar mi volas skribi la veron, malferme. Mi ne povas resti silenta kiam mi vidas ke homoj uzas nomon de nia kara asocio aŭ lingvo por gajni personan profiton. Mi ja parolos plu. La sekretuloj devos toleri min - ĉar mi amas Esepranton kiel ilo por demokratio, lingvaj rajtoj; ne kiel ilo por peti almozon. Mi nur bedaŭras ke ankaŭ kelke da gravaj eksterlandanoj subtenas sekretulojn.
Nu, mi vidis ke reta versio de nova Jarlibro de UEA menciis ke prezidanto de NEspA esats Mukunda! Ne kredeble. Ĉu la redaktoro de Jarlibro, S-ro Roy MCoy ne povis kompreni kiun mi sendis en nia oficiala letero de NEspA? Ĉu mia Esperanto estas ne komprenide malbona?
Ne nur mi, sed ankaŭ kelke da nepalanoj protestis kiam S-ro MCoy volis daŭre uzi personan adreson de iu kiel oficiala retadreso kaj mi kredis ke li finfine konsentis. Sed vidu li pervole ne akceptis min kiel prezidanto de NEspA kvankam mi venkis S-ron Mukunda dum al kongreso je baloto. Tio estis insulto ne al mi, sed al ĉiuj kiuj voĉdonis por mi. Mi devas skribi al UEA baldaŭ. Nun mi komprenas kial multaj homoj malamas UEAn.
Mi estas preta toleri pli kaj plu - kiel profesia ĵurnalsto kaj ĵurnalista esperantisto.
Posted by Razeno at 11:30 3 comments
Labels: Esperanto, ĵurnalismo
= = =
2007/05/02
Feliĉan 2551an Budho-tagon!
Estis la tago de plenlumo de Majo antaŭ 2551 jaroj, Sidhharto naskiĝis en la ĝardeno de Lumbani kaj li trovis la vojon al paco. Post tiom longa periodo, nun la filozofio de Buddho jam iĝis religio - de Sri Lanka, Mjanmaro, Lao, Vietnamo, Tailando, Ĉinio, Koreio kaj Japanio, krom europaj landoj. (Mi ne scias ĉu ankaŭ de Nepalo aŭ ne. Legu pli).
Mi deziras al vi ĉiuj pacon, feliĉon, toleremon kaj forgesemon okaze de la Budho-tago.
Jen ni celebras la tagon kun diversaj programoj en la tuta lando. Mi partoprenis al la plej ĉefa progarmo ĉe Anandakuti Templo de Sojambhu. Ni estas feliĉaj ke la Budho naskiĝis en Nepalo kaj ni sekvas lian vojon.
Kaj, ĉu nia registaro estas feliĉa? Mia respondo - ne. Kvankam la registaro antaŭ unu jaro deklaris ke Nepalo estas sekulara lando, ni ne povas vidi subtenon de registaro al la programo por celebri la Budho-tagon. Estis la ĉefa programo organizita de iu Buddhisma celebrado-komitato. Antaŭe la ĉefministro promesis partopreni en ĝi sed li mem ne venis kaj sendis nur malgrandan salutmesaĝon. Kaj la ministro Ram Chandra Paudel, la altklasa Hinduano, diris ke "vi, budhanoj" helpu al registaro por paco. Li ankaŭ diris ke Budho estas "avarato" (de Hindua dio) post masakro de Mahabharata okazis (laŭ la rakonto de Hinduismo). La Hndiuo de Nepalo neniam akceptas sendependan ekziston de Budhismo, ili ĉiam volas provi ke Budhismo estas nur malgranda parto de Hinduismo. Kiam ili tiel diras, ili sampteme forgesas la amaran historion ke Hinduoj jam tranĉmortigis milojn da Budhismo eble ĉirkaŭ la 5a jarcento en Nepalo. Kaj subpremo al Budhismo daŭris ĝis nun.
Jes, ambasadoroj de Japanio, Sri Lanko pli bone parolis pri Budhismo dum la programo.
Nun mi pensas ke mi devas skribi artikolon en Esperanto kiel kaj kiom Nepala budhismo deivis suferi pro la registara religio-politiko.
Posted by Razeno at 21:50 1 comments
Labels: budhismo