azeno blogas
Esperante...
Jen estas mia blogo pri mi, sia lando, kulturo, politiko kaj
nepre pri loka E-movado [razeno(a)gmail.com]
2007/07/18
Ŝonĝo pri Singapuro
Estis stranga kaj amuza ŝonĝo por mi. Kiam mi sciis ke mi
estis elektita por partopreni en la regiona konferenco por ĵurnalsitoj,
okazonta en Singapuro, mi tuj respondis - Ne, mi ne vojaĝos. Mi nur volis
konservi miajn feriojn por ke mi sukcese vojaĝu al Jokohamo, pri kiu mi jam
ekrevis. Mi neniel volis ĝeni mian planon. Tamen, mi hazarde iris al
www.lernu.net kaj serĉis ĉu troviĝis iu ret-uzanta esperantisto tie. Mi trovis
kelke da samideanoj tie kaj do mi tuj korespndis kun ili. Mi demandis ilin ĉu
eblos renkontiĝi se mi vizitus Singapuron de 12an ĝis 14an kaj sekvis respondo
jese. Jen mi denove avidiĝis por kroma vojaĝo kiu povas ĵeti mian planon pri UK
en danĝero.
Mi silente preparis ĉion kaj diris nenion en mia oficejo. Mi
nur devis peti ferion kaj mia ĉefo tion ne volis. Do mi silentis kaj nur antaŭ
unu tago, mi rekte diris al li ke mi subite planis ferii en alia urbo, do...
Kun grandaj okuloj li diris ke ĉar li jam promesis min unu monatan ferion, li
ne povis. Mi estis obstina por mia vojaĝo kaj simple lasis la ĉambron.
La aviadilo atendis min je la 11.40 ĉe Tribhuwan Internaia
Flughaveno de Katmando kaj mi flugis post 2.00a, iom malfrue. Prakash el Guthi
kaj Bikash el Kathmandu Post estis miaj kunvojaĝantoj. Ni atendis al Bankoko
ĉirkaŭ la 7a. Mi ne povis kredi ke eĉ mondfama aerlinio Thai ankaŭ povas
malfruiĝi. Ni iomete ĝuis la belan flughavenon de Bankoko. Denove, la estro ĉe
giĉeto prenis malĝustan paĝon el mia bileto kaj mi preskaŭ lasis ĝin kiam mia
amiko kontrolis ke tiu estis eraro. Mi devis kuri al la ĝiĉeto kaj kapti mian
paĝon el la bileto. "Vi neniaim revenus al via lando se vi perdis tiun
paĝon kiun li prenis," diris mia amiko.
Estis noktomezo kiam ni atingis al Singapuro. Laŭ la plano,
la organizantoj reservis mian ĉambron en Hotel York, kiu estis nekredeble
multekosta. Ĵus antaŭ mia foriro unu el miaj kuzoj donis la nomo de iu Bharata
malkara hotelo. En la flughaveno, mi telefonis al tiu hotelo sed la estro nur
diris al ni ke ĉiuj ĉambroj estis plenaj! Ni neniun povis decidi. Samtempe, ni
ne povis ankaŭ decidi pri nia reservita hotelo ĉar mankis kontanto kun la
organizantoj kaj neklara mesaĝo venis ke ili aranĝos ĉambron en alia hotelo
(ĉar ni devis iri tien antaŭ unu tago). Interla ĥaoso, ni devis resti en la
flughaveno dum pli ol du horoj, telefonante, pensante, diskutnate kaj
malesperante. Intertempe, mi trovis ke mia valizo estis romptia. Mi ne volis
paroli al la oficistoj ĉar jam estis malfrua kaj unue ni devis decidi pri nia
loĝejo.
Intertempe, mi sukcesis telefoni al S-ino Jenny Koh.
Parolante, mi ekmemoris ke estis jam noktemezo. Dio pardonu min, ni estis
nervoza kaj ne scis al kiu telefonu por peti helpon.
Dank' al bofratino de Prakash, unu el nia amiko, ni sukcesis
trovi loĝejon kaj ni kuris tien per taksio. Mi volis ĝui la puran, belan estson
sed niaj kapoj estsi priokupitaj pro problemo de loĝejo. Eble je la 2.00a
matene ni atingis al tiu loĝejo kaj tio estis fino de problemo. Ni tiom multe
ekciitiĝis ke ni ne volis dormi. Ni aranĝis nian ĉambron, duŝis kaj iris al
proksima nokto-vendejo "Mustafa". Bikash volis aĉeti porteblan
kompitulon.
Nin donis loĝejo la interesa "The Hive"
(www.hivebackpackers.com). Estis malgranda kaj malnova sed interese
dekoraciita, eble la posedanto estas artisto aŭ intera dekoraciisto. Plaĉis al
mi la reto servo - oni povis uzi reton tage kaj nokte senpage.! Kio alion mi
esperu en loĝejo? Mi tuj skribis leteron al hejmo kaj al kelke da amikoj. Je
eble 4.00a matene mi retumis kaj skribis leterojn al kelkaj geamikoj.
12an de julio 2007,
ĵaŭde----------
Ni nature vekiĝis malfrue kaj ĝis tagmezo ni promenis en
bazaro. Mi miris vidinte la fama Lim Shim Square kie troviĝis miloj da varoj,
precipe elektronijaĵoj. Ankaŭ mi volis aĉeti porteblan komputilon sed ne havis
kuraĝon decidi ĉar mi ne havis tiom da monon kaj mi memoris mian ŝuldon. Bikash
aĉetis eble la plej bonkvalitan komputilon.
Tagmeze ni estis ĉe la konferenco kie tagmanĝo atendis nin.
La konferenco okazis ĉe la oficejo de Public Water Utilities (PUB,
www.pub.gov.sg).
La organizantoj estis pretaj nur riproĉi al ni ĉar ili
atendis nin kaj ni ne renkontis iin, sed ili ne pensis kiom malfacile ni
trapasis nian nokton. Manĝinte ni iris al la NEWater Vizitanto-Centro, kie oni
insturas geknabojn kaj al aliaj homoj kiom grava akvo estas kaj ankaŭ ludante
la gekanboj trovas sin pli proksime al signifo de akvo kaj ili ekamas ĝin.
Poste nin oni montris kiel Singapuro purigas malpuregan
akvon kaj faras ĝin taŭgan por trinki! Estis tre bela loko kie oni insturas al
geknaboj kiom grava akvo estas kaj ludante ili lernas ke indas konservi ĝin.
"Akvo ests por ĉiuj: Konservu, estimu kaj ĝoju", ili diras. Espezante
multe da monon, ili purigas la akvon el kloakaĵo. EStas granda idustrio kie oni
purigas la akvon per kvar- etaĝa purigado. La rezulto estos ĝuste H2O, kiun ili
vendas al fabrikejoj. Ili ankaŭ donacis min en boteligitan akvon kiun ili nomas
"NEWater" kaj mi vere trinkis ĝin. Sinceran aplaŭdon.
Sekvis montrado de filmoj pri malriĉaj homoj de Azio en
konferencejo. Ili mankas akvon eĉ por uzi en necesejo kaj precipe virinoj
suferas pro manko de necesejo ĉar ili devis iri al malantaŭa parto de vilaĝoj.
En kia mondo ni vivas, kiuj estas riĉegaj kaj kiuj ne havas eĉ por manĝi.
Kaj vespere estis manĝado bonveniga. Poste ni revenis al
urbo, por denove viziti al la magazeno kaj aĉetadumi. Estis iu gvidisto kiu
volis helpi nin reiri al la bazaro. Sed li nur malfaciligis la aferon,
veturigante nin per la trajno. Do ni silente reiris al nia loĝejo.
Mi multe pensis pri la komputilo, ĉu aĉeti aŭ ne. Mi vere
bezonis ĝin sed denove mi pensis ke estis nur luksaĵo por mi.
=
13an de julio, 2007,
vendrede---------------
Bedaŭrinde, ni vekiĝis malfrue kaj nature ni estis malfrue
ĉe la kongresejo.
Estis prelegoj el Kulvant Singh, Andre Dzikus, Rajiv
Dinkoarrao Dixit, Tan Bang Thong kaj Aftab Zahoor. Post tagmanĝo sekvis
prelegoj de KE Seethanram, Ravi Narayan kaj Dick de Jong. Tuta tago estis plena
je prelegoj. Estis interesaj, enuigaj kaj ankaŭ nekompreneblaj.
Mi diris al Ravi Narayan ke mutaj organizaĵoj estas gviditaj
malnovaj pensoj - kelke da homoj volas esti for de la novaĵo kaj aliaj ne
kredas ke vi povas ion aĵn skribigi al ĵurnalistoj, en la kondinco ke iu
finmanĝas kaj
Sahana demandis nin kiu kion skribis en pasintaj ses monatoj
en siaj gazetoj aŭ revuoj. Estis serioza sed iom ne taŭa demandoj por
ĵurnalistoj el revuoj ĉar ili skribas ion preskaŭ ĉiu tage kaj estas nature
malfacila memori ĉion. Tamen, ni havis kolekton de novaĵoj eldonitaj en niaj
ĵurnaloj kaj tio helpis ni rakonti pri niaj spertoj.
Venis propono de Dick ke ni diskutu pri la artikolo verkita
de Sahana. Aŭ ni planu verki ion eble pri NEWater morgaŭ. Ni ne rekte
protestis, sed ni vere ne volis fari ion ajn. Mi rekte diris ke mi neniam
sekvos la unuan ideon ĉar ni ne kritiku iun. Kaj due, mi diris ke verki
artikokon pro NEWater ankaŭ estos malbona ĉar ni ĉiu iris tien ne por raporti
sed por lerni. Do mi diris ke nia skribaĵo estos ne profesia.
Ni vespere foriris pli frue, ĉar mi devis decidi pri aĉedado
de koputilo. Ni rekte iris al la bazaro.
Mi kaj Prakash serĉadis la vendejon de komputiloj kaj ju pli
multe da vendejoj ni vizitis des pli multe da konfuzo atakis mian peson. Ĉu
malmulte kostan aŭ ĉu multekostan. Kaj mi finfine kaptis la MacBook, tre amata
por mi de longe. Tio kostis al mi S$ 2,467 (Ĉirkaŭ Rs 99,000) kaj donis al mi
ankaŭ la sako, kovrilo, muso kaj "parolilo" . La vendisto estsi
Majajzia knabo kiu lerte parolis. Li studis komputilian sciencon kaj volus
studi meĥanikan inĝinieradon en Svedio. Ĝi kostas ĉikaŭ Rs 120,000 en Nepalo.
De multaj jaroj, ĝi estsis (de kiam mi aŭdis pri G3 kaj G4) kiel diabla revo en
mia koro. Mi vidis ĝin eble en Septembro antuax jare kiam nia oficejo monstris
ĝin kiel haveblaj komputiloj laŭ la sistemo en kiu mi povis akiri ĝin kaj pagi
poste en partoj. Mi timis eĉ pagi tiel kaj mi kaptis ĝin kvankam mi ne havis
monon. Mia amiko helpis min kun la tuta sumo kaj mi ne scias kiam mi sukcesos
finpagi lin. Jes, li ne postulos interezon de mi. Kaj, mi pensis ke eble mi
vendos ĝin en Katmando, kiu eble donos al mi iom da profito ankaŭ. Tiel, mi
havos la luksan sperton kunporti ĝin kaj ankaŭ gajni iom da mono. Mia revo
daurxris...
Antaŭe mi planis aĉeti malnovan komputilon en Japanio ĉar mi
aŭdis ke estas granda bazarao tie por tiaj uzitaj komputiloj. Estis tre taŭga
por mi sed mi enove pensis. Mi sciis ke estas preskaŭ kntraŭleĝa kunporti
uzitan komputilon en Nepalo kaj denove, mi estos en granda problemo ĝi fuĝos en
Nepalo ĉar ne troviĝas bonaj reparitstoj por porteblaj komputiloj. Mi ne volis
perdi mian monon.
Mi lernis ke retkafejo multe kostas en Singapuro. Mi vidis
ke iu retkafejo postulis S$1 por 15 minutoj da retuzo.
Post aĉetado, mi vidis ke la magazeno jam estis fermita kaj
mi ankaŭ ne volis iun ajn vendejo. Tio estas kvazaŭ mi aĉetis la tutan mondon.
Mi kaj Prakash malrapide promenis en la nokta Singapuro. Ni diskutis kial
Nepalo ne evoluas - la politikostoj nur paorlas kaj ne lboras. Do kiu respondecas
pri malsukceso de nia lando? Ni ĝuis la noktan vivon de Singapuranoj. Strange,
vestaĵoj de knabinoj pli kaj pli mallongiĝas dum nokto. Nu, ni manĝis
Bharataĵon kaj atendis taksion. Mi sciis ke nia loĝejo estas ne malproksime sed
miaj piedoj vokis taksion. Estas malfacile trovi liberaj kakstiojn nokte. Estas
tiel ke ĉiuj taksioj estis menditaj per telefono kaj ni nur atendadsis. Finfine
troviĝis iu savanto por ni.
Mi kaj Prakash revenis al loĝejo eble noktomeze kaj Bikash
jam estis tie. Ni perdis lin survoje kaj kun malfacileco li atingis ĝis tie -
li havis plendojn por ni pretaj. Mi respondis al kelke da retleteroj kaj
precipe skribis al Jenny kaj Zend, kiuj zorgis pri mia alveno kaj ankaŭ araĝis
morgaŭan renkontiĝon. Jenny unue demandis kion mi ŝatas manĝi, por aranĝi la
lokon...mi hontis pro tiom da gastegemo. Mi simple diris ke ne gravas por mi
granda manĝo. Mi nur petis ilin ke aranĝu kunvenon ĉirkaŭ Sarangoon Road,
Mustafa Vendejo aŭ Sim Lim Square.
Mi estis tre laca ĉar mi jam finis gravan aferon hodiaŭ. Sed
ronko de Bikash estis kiel danĝera ŝonĝo por mi, mi ne povis plu toleri lin kaj
preferis en dormejo en alia ĉambro.
=
14an de julio, 2007,
sabate ---------------
Estis la fina tago do ni volis esti je ĝusta tempo, kaj
nepala teamo ests la unua grupo inter la ĵurnalsitoj. Estis prelegoj de James
Currie (el Black & Veatch) kaj Sahana Singh (el Asian Water). Dum la
tagmanĝo, Andre kaj mi diskutis iomete pri Melamchi, Hisila kaj Ram Sharan.
Poste, Dick kaj Sahana demandis nin kion ni skribos en
estonteco. Estis malfacila demando. Ĵurnalistoj nature ne volas paroli pri
iliaj skribotaj novaĵoj - tio devas esti sekreto. Kaj paroli pri en internacia
forumo estas ridinda. Tio montris ke ili ne havas profesian ideon pri
ĵurnalismo. Tamen ni devis fari tion - por igi la konferencon sukcesa. Mi diris
ke mi skribos pri mono-gajno per akvopurigado, pri S-ro Jack Sim, the fondinto
de World Toilet Organisation Singapure, pri vera uzo de jam konstruitaj
necesejoj, pri plano de nepalo pri Monda Neceseja Tago ktp. Fine, kiel rito, ni
ricevis atestilon kiel partoprenantoj.
Jen post adiaŭo komencis nia libera nokto. Prakash havis
programeton kun sia bofratino kaj mia vespero estis aranĝita kun
geesperantistoj. Ni triope iris al urbo, lasis Prakashon ĉe Marliono kaj duope
iris al la sama Sim Lim Square. Mi devis reakiri la monon el imposto (t.n.
GST), sed la ĝiĉetestro diris ke ili redonos monon nur se mi havas "credit
card"-on kaj alikaze mi devos reakiri la monon ĉe la flughaveno. Mi fine
aĉetis glatilon por mia edzino.
Kaj nu, mi estis ĉe la fama Bugis Junction. Mi estsi iom
malfrua kaj demandis al trapasantoj pri direkto. Iu sinjorino diris al mi ke mi
devas uzi la trjnon! Mia dio, mi ne sciis ke tio estas tiom malproksima. Mi
prenis mian kapon, rigardis la horloĝon kaj serĉis la trajnstacidomon. Jen, mi
vidis ke la Bugis estis la sama stacio - kia miskompreno! Mi silente serĉis la
resturacion. Estis same kiel granda resturacio kun centoj da homoj, precipe
genunuloj. Mi vidis nur homojn kaj homnojn, kaj mi devis serĉi tiujn kiujn mi
neniam vidis inter la homoamaso.
Post longa serĉado freneza, min vokis iu virino kaj knabo.
Ili vidis ke mi estis Razeno, eble dank' al mia E-ĉemizo. Mi tre ĝojis ke ni
renkontiĝis en la preskaŭ ne ebla situacio.
Post mallonga ripozo, mi unue iris preni mian manĝaĵon -
estis interesa resturacio - oni prenas sep specojn de legomoj aŭ viandaĵoj,
duone kurita en iu bolvo kaj ĝin oni donas al kuiristino kiu enakvigas ĝin en
boliganta suko dum du minutoj kaj via vesperamanĝo estas preta. Mi prenis la
stranga maĝaĵo. Estis akra sed vere bongusta.
Do estis tie kvin gesamideanoj:
Fr-o Zen DV (Ray Cheo Win Jin, zend.dv@gmail.com), la
malajziano kiu vivas en Singapuro kun familio kaj studas.
S-ro Frank Stephan (fstephan@com.uns.edu.sg), kiu originale
el Germanio, kaj insturas matematikon en iu universitato tie.
S-ino Jenny Koh (jenkhoh2005@yahoo.com.sg), kiu lernis
Esperanton kun Joakimo en 1989 kaj nun sekretarias la Singapura
Esperanto-Asocion.
S-no Sing Siok Hui (siokhui60@hotmail.com), ankaŭ lernis
Esperanton kun Joakimo.
S-ro Goh Chok Kun (lingvo1887@yahoo.com.sg), lernis
Esperanton en 1968 per la libro li ricevis el lia onklo. Li laboras en iu ŝipa
kompanio.
Kaj bedaŭrinde mi ne povis renkonti S-ron Yong Tet Kong, kiu
estas la plej aĝa esperanstisto el Singapuro kaj prezidas la asocion.
Ni libere parolis pri Espernato-movado de Singapuro kaj
Nepalo. Mi havis bonan impreson kaj ideon pri Singapura movado per la Gvidlibro
pri Azia Movado, verkita de S-ino Doi Ĉieko.
Esperanto-movado venis al Singapuro en ĉirkaŭ 1950 kaj
rapide malrapide la etoso kresis, malgraŭ la fakto ke ili ests tre tre okupita.
Ili renkontiĝas proksimume unu foje en du monatoj kaj precipe kiam vizitas al
ili eksterlandanoj. Estas mutlaj membroj en sia alsocio, kaj same kiel ĉie,
venas malpli ol 10 dum kunvenoj.
Ĉar mankas regula kunveno, ili ne havas bona praktikas la
lingvon. Sed ili bone komprenas nin.
Zend estis la unua kontakto por mi. Li sufiĉe bone uzas la
lingvon kvankam li lernis ĝin nur antaŭ ses monatoj kaj per reto. Do li diris
ke estis la dua fojo li vere parolis ĝin. Tamen mi surprizis ke li bone parolis
ĝin. Mi salutas la viglan inteligentan kaj esperoplenan junulon.
Jenny estis alia kontako kiu respondis min kaj ni
korespondetis per la angla por bona interkompreno. Tamen mi parolis Espeoranton
dum renkontiĝo kaj ŝi diris ke ŝi komprenis min. Ŝi kelkfoje diris en duona
Esperanto kaj mi ĝojis ke ŝi tre deziris paroli Esperanton.
Same estis al Sing, kun kiu mi korespondis per lernu.net. Ŝi
ankaŭ malfacile skribis Espernaton. Sed ambaŭ promesis ke ili korespondos kun
mi en Esperanto!
Goh estis serioza sed inteligenta viro. Li mem lernis la
lingvon sed li daŭre gvidis kaj helpis aliajn homojn en Singapuro per la
lingvo.
Mi tre ĝojis ke Espernato-etoso ja vivas en Singapuro.
Mankas al ili oficejo, kunvenejo, lerno-materialo kaj gvidanto. Alion ili bone
kapablas aranĝi sed plej grave, ili mankas tempon. Zend diris ke junuloj havas
intereson pri Espernato sed ili tute mankas tempon pro peza studado. Kaj mi
kredas ke ili sukcese aranĝon tempon se iu nur memorigas pri la ĉarma vivo de
esperantisto.
Mi bedaŭras ke UEA aŭ KAEM preskaŭ forgesis ke Esperanto
ekzistas en Singapuro. Revuo Esperanto kaj Jarlibro tute ne havas spacon por
Singapuro, tion mi povas kompreni. Sed estis malfacile por mi digesti ke mi ne
vidis Singapuron eĉ en Esperanto en Azio de long tempo. Mi certe raportos pri
mia vizito al ĝi.
Esperanto ja revigliĝos kaj la membroj pli multiĝos se KAEM
povas iel subteni la aktivaj esperantistoj tie. Mi opinias ke KAEM iel devas
proponi al Singapuranoj ke ili membriĝu aŭ delegitiĝu al UEA. Mi volus paroli
kun li.
Mi ĝojas ke S-ro Yong vizitos al Jokohamo. Kaj espereble, li
partoprenu en la kunveno pri Azia Agado. Tia maniere, oni povas vidi alan
verdan landon en Esperanto-mapo de Azio. Ĉu iu imagas pri Azia Kongreso en
Singapuro? Ni komencu revi hodiaŭ.
Krome mi iomete parolis pri la lingva situacio en Singapuro.
Interese por mi, la malgranda lando jam donis egalajn rajtojn al kvar lingvojn
- La ĉina, la langla, la malalja kaj la tamila. Perfekte. Do ĉiuj estas egalaj
lingve.
Post renkontiĝo, Zend kaj Frank gvidis min ĝi Mrina Bay kaj
Esplanade. Estis nekredeble interesa loko, kie gejunuloj ripozas senzorgange la
mondon, familianoj piknikas kaj maljunuloj trovas vidi movantan mondon.
Mi ĝojis vidante senatentaj paroj de gejunuloj, kiu estis
okupitaj inter si, farante preskaŭ ĉion. Mi demandis min, ĉu amo ne povas
ekzisti sen montrado? Estas tipoj de amo en la mondo eble. Eble estas urba amo,
kie homoj ne devas pesni pri familio aŭ societo. Eble tio estas moderna amo,
kie oni ne pensas multe pri koro kaj respondeco sed nur pri korpo kaj plezuro.
Reveni al loĝjo estis laciga. Zend volis montri al mi la
trajnon kaj mi ne volis tiom peni ĉar estis pli longa. Do mi preferis uzi la
taksion kaj mi sciis estis malfacilega. Dum eble unu horo mi piediris aŭ
promenis - de mezorienta parto ĝis nordorienta pardo de la lando. Mi ĝojis ke
Singapuro ne doramas - homoj laboras kaj ĝuas vivon eĉ dum nokto. Estis jam
noktomezo kiam mi finfine atingis al loĝejo, ne kredeble laca.
Mi preskaŭ ne dormis ĉar ni devis atingi al la Changi
flughaveno je la 6a matene.
Posted by Razeno at 11:50
0 comments
Labels: Esperanto-movado, komputilo, lingvoj, Singapuro
= = =
2007/07/11
Mi estas en Singapuro
Estas 2.00a matene de 12a julio. Mi ankoraŭ ne povis dormi.
Imagu kie mi nun estas -- mi estas en Singapuro. Mi lasis mian karan hejmon je
11.30a matene hieraŭ kaj nun mi ankoraŭ ne tuŝisl liton. Estas longa rakonto.
Estas varmege sed tre plezure, ĉio esats pura, bela kaj
trankvila. Eĉ nun mi povas vido homojn pasatene sole aŭ simple ĝojante la
silentecon.
Nun mi ĵus sukcesis trovi la malkaran loĝejon en Singapuro.
Ĝi nomiĝas The Hive Backpacker's Hostel, ĉe Serangon Rd. Kio estas la plej bona
tie ĉi? Oni donas al mi retservon senpage!! Kia lukso mi imagas pri? Ĉio estas
en ordo. Mi vidis la liton kaj mi ne volis dormi! Ni decidis viziti al la
magazeno "Mustafa" kaj eble matene revenos por ripozi.
Atingante al la flughaveno mi tuj skribis al Zend kaj denove
telefonis al Jenny. Dio, pardonu min, mi telefonis al ŝi noktemeze. Mi hontas.
Sed mi ne eĉ rigardis al la horloĝon kiam mi telefonis al ŝi. Mi tiom volis
informi miajn karajn samideanojn de Singapuro ke mia revo viziti tiun ĉi urbon
realiĝis. Mi loĝos tie ĉi ĝis la 14a. Jam estas planita rendevuo dum tiuj
vespero. Mi tre volus diskuti pri Esperanto kaj aliaj aferoj pri Singapura
vivo. Kaj mi volus scii kiel funkcias E-movado.
Mi morgaŭ matene telefonos al Zend kaj petos lin renkonti
min iam.
Mi poste skribos longe pri ĉio.
Posted by Razeno at 23:17 0 comments
Labels: movado, Singapuro
= = =
2007/07/07
Nova kanto mia en
Esperanto
Trasn la rivero, en la vilaĝo
Loĝas mia amikino kara.
Sole iras al bazaro, kaj vendas
la lakton (sole iras al bazaro)
Vivas simple kaj feliĉe, do estas aminda (vivas simple kaj
feliĉe).
Dum la pluvanta sezono, daŭris nia amikeco
Ni ĝoje kantis kaj dancis, jen kaptis nin enamiĝo.
De monto ĝis rivero, mi akompanis vin (de monto ĝis rivero)
Sorto mia sed devigas, lasi vian amon (sorto mia sed
devigas).
Pardonu se morto trafus min. vi ne vidus min denove
Se mi sukcesos travivi, venos al vi kun la rozo.
===
Hodiaŭ estas la naskiĝtago de nia reĝo Gyanendra. Hieraŭ li
invitis al politikostoj, diplomatoj kaj aliaj por vesperamanĝo. Sed ne multaj
homoj iris. La diplomatoj unue deklaris ke ili ne iros al tiu reĝo. Bonege.
Kaj hodiaŭ psottagmeze esats plano de pro-reĝo okazigi
demonstracion por "bondeziri" al al reĝo kaj aliaj junuloj jam
decidis malsukcesigi tiun demonstracion. Eble okazos batalo inter ili. Mi
timas.
===
Kaj mi ĵus trovis ke jena
homoj ricevis 1500 eurojn por IJK el KAEM.
El Nepalo:
1. Mukunda Bahadur Chhetri ------ Studento
2. Archana Joshi ---------- Studentino
3. Santosh Karki ----------- Studento
4. Shakuntala Dhakal ------------ Bankoficistino
5. Binita Rimal -------------- komercistino
6. Bharat Kumar Ghimire ------------- instruisto (kiel
vojag^gvidanto)
Mi gratulas al ĉiujn. Sed ĉu iu klarigos al mi kiu estas
Binita Rimal? Mi ne pensas ke mi eĉ iam renkontis ŝin. Pardonu, mia memoro
estas iom malnovstila.
Posted by Razeno at 10:27
2 comments
Labels: mono, movado, muziko, politiko