2007/09/27
Indra Gatra
(Jam komencis la plej kolorplena festivalo de Katmando komencigxis. Mi tre volis verki longan artikolon por mia blogo sed pro laboro, mi ne povis. kaj hazarde mi trovis kopion de mia artikolo kiun mi verkis en 1992 por nia revuo "Montejo". jen mi prezentas gxin al vi.)
La festivalo de Indra Gatra, (celebrita ci-jare de la 10a gis la 17a de septembro) kutime estas unu el la plej carmaj en Katmando. La ok tagoj de gia dauro vere sangas la modernan vizagon de la loko, reprenante nin al la historia Nepalo de antau 300 jaroj kaj al giaj kulturaj vidindajoj, kiuj cirkauas la historian regpalacon.
La starigado de ligna stango (josin) signifas la komencon de la festivalo. Tiu stango reprezentas la venko-standardon de Indra, la dio de la cielo. Li, laulegende, venis al Katmando por steli florojn tipajn, sed ilia posedanto kaptis lin kaj metis lin sur la straton por ke la popolo rigardu lin kaj ekridu. Poste, lia patrino venis kaj lerte liberigis lin.
La cefa okazajo estas procesio en kiu la caro de Kumari (virgulino), la vivanta diino, estas sekvata de la caroj de Ganes kaj de Vajrab. Junuloj tiras la caron tra diversaj malnovaj stratoj de Katmando.
Samtage, diversaj maskdancoj komencigas en la urbo, precipe apud la regpalaco. Inter la dancoj, tiuj de Lahe (la ruga agresa diablo), Vajrab-Sava Vaku (la blua Vajrab kaj liaj servistoj), Mahakali (la festo de diinoj kaj fantomoj) kaj Daitja (la batalo inter la diino kaj la diablo) estas famaj. Krome, Pulukisi (la elefanto farita de vimenkorbego sub kiu du homoj staras por dancigi gin) levas la nivelon de humoro inter partoprenantoj. La dancoj okazas dum la festivalo, kaj la mistika muziko estas audebla cie en la centra parto de la urbo.
Dum vesperoj rizbiero (ton) elversigas tra la granda buso de Vajrab, kaj amaso da homoj interpusigas por ricevi kelkajn glutojn de la sankta trinkajo. Alia vespera okazajo estas la eksponado de scenaroj (vivantaj bildoj) pri dek enkarnigoj de Visnu.
La diino Kumari estas mirindajo en ci tiu moderna mondo. Lau legendo, rego Gunkamdev (regado 1184-1196) placis al la diino Talegu tiom ke si venis ciunokte al li kaj ludis jetkubon. Unufoje, la rego ekhavis amarabidajn pensojn pri si kaj si tuj malaperis. Tamen si proponis al li ke li elektu apartan knabinon kun mistikaj ecoj kaj pregu al si kiel al Talegu mem. De tiam oni elektas knabinon el nevaaj budhanaj familioj por farigi hinda diino! Post diversaj provoj kaj ekzamenoj, la pastroj faras sin diino alpregenda per ciuj nepalanoj. Ec la rego ricevas benon de si okaze de la festivalo. Si regas gis sia unua menstruo kaj post tiam, nova ekzamenita Kumari venas kaj la antaua eniras sian familion por rekomenci ordinaran vivon.
- Razen Manandhar
ALDONO:
Kaj ni memoras gxin ankaux kiel la tago de malvenko. Venis iu regxo de orienta vilagxa sxtato Prithvi N Shah en la jaro 1968 en Katmando kaj provis ataki kaj ankesi gxin al lia sxtato. Cxar li ne sukcesis dum militoj, li subite, sekrete atakis al Katmando, kiam homoj celebris tiun cxi festivalon (la cxaro procesion). Kaj ruze, facile li venkis la historian, kulturan kaj civilizacian sxtaton. De tiam perdis Katmando sian idention, arton, kulturon, literaturon ktp.
Posted by Razeno at 18:39 3 comments
Labels: festivalo
= = =
2007/09/23
Inter-religia malpaco mortigas 22 aux 26
Jam pli ol 22 aux 26 da homoj mortigxis en la malpaco inter Hinduanoj kaj Muslimanoj. 50 pli da homoj malaperis ke supozeble mortigitaj. Oni rabis en 500 domoj kaj 150 domoj estsis bruligitaj. Plej parte Muslimanoj estis atakitaj kaj ankaux Hinduanoj estis viktimoj. Ne kredeble.
Subite tiaj malpaco okazas en Nepalo. la Hinduanoj kiel registaro pensas ke cxiuj estu sub ili kaj aliaj malgrandaj religianoj ne volas toleri gxin.
Super cxio, estas kelke da Hinduaj organizajxoj kiuj tute ne toleras aliajn religiojn kaj ili atakas al Musliman laux plane kiam ajn ili trovas sxancon.
Aliflanke, benzino ankoraux ne estas trovebla en Katmando. Eestas mizera urbo, mi devas diri.
Posted by Razeno at 18:38 5 comments
= = =
2007/09/21
Mi reiros morgaux
Mi hodiaux finas mian vojagxon en Pokhara. Estis tre okupita sed mi vere gxuis la puran belan urbon.
Matene ni iris al proksima urbeto Lekhnath por vidi kiel oni arangxas akvo-disdonadon. Estis inreresa sperto por ni. Vespere ni havis bongustan mangxon cxe Resturacio Almond's.
Morgaux matene mi flugos al Katmando. Kaj denove... laborado.
Hodiaux mi provis kontakti kun Himlal tri foje al lia posxtelefonilo sed li ne respondis al miaj telefonvokoj. Je la tria fojo, li malpermesis mian vokon kaj mi nature komprenis ke li ne volis renkonti min... tia estas nia Espernato-movado.
Mi ecx ne povis renkonti iun ajn. Kiel mi povos kredi ke espernato vivas en Pokhara se mi ne povas vidi vivo-signon kiam mi estas cxi tie? Mi jam skribis ke mi neniam ricevas respondojn el Pokhara kiam mi hazarde skribas al ili. Renkonti samideanojn en Singapuro estis pli facile ol en Pokhara.
De morgaux mi devas denove labori. Kaj nun mi devas esti preta por skribi tiom multe da raportoj.
Posted by Razeno at 20:26 0 comments
Labels: Esperanto-movado, Pokhara
= = =
2007/09/20
Bedauxinde ke ne okazis kunveno kun esperantistoj
Tre bedaurinde ke mi ne povis renkonti esperantistojn de Pokhara hierau. Kiam mi vizitis al Pokhara dum la Internacia Himalaja Renkontigo en 2005, mi vidis ke estis dekoj da "esperantistoj" en Pokhara kaj almenau kelkaj parolis |Esperanton. Do, mi tre volis renkonti ilin kaj helpi ilin je lingva kaj aliaj anguloj. Sed mi ne povis renkonti ilin.
Veninte mi trovis postelefonnumeron de Himlal, unu el aktivaj parolantoj tie ci, kaj tuj vespere telefonis al li kaj diris ke mi tre volis renkonti lokajn samideanojn. Mi donis al li mian postelefonnumeron kaj la nomon de mia hotelo por ke li vizitu min. Mi diris al li ke mi havis liberan tempon vespere de 19an semtembron. Li diris ke li telefonos al mia telefono. Sed nek li venis nek lia telefono. Mi povas imagi ke ili estas okupitaj. Sed ankau mi estis okupita kaj malgrau okupiteco mi volis renkonti ilin kaj aukulti kiel ili progresas je esperanto-movado. Aparte, Himlal estas estrarano de Nepala Esperanto-Asocio.
Hodiau mi estis okupita. Mi iris al Khairenitar kie vilaganoj mem arangas akvon por trinki. Ili ricevis helpoon por instali akvo kolektejon ktp per iu projekto parte helpita de Azia Evolua Bankon (ADB). Mi tre gojas ke vilaganoj tie ci estas tiom aktivaj.
Mi estis tiom okupita ke mi ankorau ne havis tempon por sendi raporton al mia jurnalo. Kaj, mi komprenas ke mia jurnalo ne havos spacon por miaj "evoluaj" novajoj kiam okazas tiom grandaj politikaj eventoj en la cefurbo.
Kaj mi audis tie ci ke okazos striko dum kelke da tagoj car homoj ne trovis benzinon por iliaj veturiloj. Kiel oni povos ricevi benzinon kiam la ministro pro provizado jem estas okupita ataki al la oficejo de ilia partio? Hontinda. Homoj havas tempon por politike regi la partion sed ne povas sincere labori lau ilia posteno.
Posted by Razeno at 21:32 1 comments
= = =
2007/09/18
Mi estas en Pokhara - por renkonti lokajn esperantistojn
Mi tre gxojas blogi el mia kara urbo Pokhara. Mi memoras kiel mi gxuis gxin dum mia vojagxo al Pokhara por partopreni en la Internacia Himalaja Renkontigxo en 2005.
Mi venas tien cxi por observi kelkajn projektojn helpitaj de Azia Evolua Bankon (ADB). Kompreneble mi estas tre okupita temen mi tre volus renkonti lokajn geesperanstistojn kaj paroli kun ili en Esperanto.
Dank’ al Poshraj, mi ricevis telefonnumeron de Himlal (la estrarano de NEspA). Mi telefonis al li hieraux vespere. Mi petis al li ke li arangxu tempon por kunveno por 19a vespere. Li nur diris al mi ke li poste telefonos al mi cxe mia posxtelefono. Tre strange, mi trovis.
Mi tre bedauxras ke mi ne povis blogi hieraux. Mi estis tiel okupita. Nu. Mi logxas en Hotel Trek O Tel (Tel 061-528996), en cxambro 103. Kaj vi ankaux povos trov min cxe mia telefonnumero 9841-611715. Mi vere volas auxskulti vian Esperanton.
Unue mi iris al Duleganuda (cxirkaux 20 km oriente de Pokhara) hodiaux matene kaj renkontis virinojn kiuj havis kaprojn pere de helpo de loka projekto. Poste mi por renkonti virinojn kiuj havis sian propran kooperativon por helpi finance al lokaj virinoj. Estis ege malfacile grimpi montojn kiam multe pluvis.
Poste ni iris al Dumsi de Tanahu kie oni havis bofalinojn kaj bovinoj por kolekti lakton. Estis ege malbona vojo kaj ni devis lasi niajn auxtomobilojn kaj piede iri dum duono horo. Denove estis interesa sperto.
Etis tre malgxoja tago hodiaux cxar ni auxdis ke Maoistoj lasis la registaron kaj denove iris por manifestacii kontraux la registoaro kaj nature, ili eble iros al gxangalo kaj denove batalos kontraux la restistaro kiel geriluloj.
Oni povas imagi ke ili ne volis partopreni en la elekto de la konstitucia asembleo. Ni povas imagi ke baldaux sekvos malpacojn.
Mi estos hejmen la 22an de Septembro matene.
Posted by Razeno at 21:23 0 comments
Labels: Esperanto, Pokhra
= = =
2007/09/18
Mi estas en Pokhara - por renkonti lokajn esperantistojn
Mi tre gxojas blogi el mia kara urbo Pokhara. Mi memoras kiel mi gxuis gxin dum mia vojagxo al Pokhara por partopreni en la Internacia Himalaja Renkontigxo en 2005.
Mi venas tien cxi por observi kelkajn projektojn helpitaj de Azia Evolua Bankon (ADB). Kompreneble mi estas tre okupita temen mi tre volus renkonti lokajn geesperanstistojn kaj paroli kun ili en Esperanto.
Dank’ al Poshraj, mi ricevis telefonnumeron de Himlal (la estrarano de NEspA). Mi telefonis al li hieraux vespere. Mi petis al li ke li arangxu tempon por kunveno por 19a vespere. Li nur diris al mi ke li poste telefonos al mi cxe mia posxtelefono. Tre strange, mi trovis.
Mi tre bedauxras ke mi ne povis blogi hieraux. Mi estis tiel okupita. Nu. Mi logxas en Hotel Trek O Tel (Tel 061-528996), en cxambro 103. Kaj vi ankaux povos trov min cxe mia telefonnumero 9841-611715. Mi vere volas auxskulti vian Esperanton.
Unue mi iris al Duleganuda (cxirkaux 20 km oriente de Pokhara) hodiaux matene kaj renkontis virinojn kiuj havis kaprojn pere de helpo de loka projekto. Poste mi por renkonti virinojn kiuj havis sian propran kooperativon por helpi finance al lokaj virinoj. Estis ege malfacile grimpi montojn kiam multe pluvis.
Poste ni iris al Dumsi de Tanahu kie oni havis bofalinojn kaj bovinoj por kolekti lakton. Estis ege malbona vojo kaj ni devis lasi niajn auxtomobilojn kaj piede iri dum duono horo. Denove estis interesa sperto.
Etis tre malgxoja tago hodiaux cxar ni auxdis ke Maoistoj lasis la registaron kaj denove iris por manifestacii kontraux la registoaro kaj nature, ili eble iros al gxangalo kaj denove batalos kontraux la restistaro kiel geriluloj.
Oni povas imagi ke ili ne volis partopreni en la elekto de la konstitucia asembleo. Ni povas imagi ke baldaux sekvos malpacojn.
Mi estos hejmen la 22an de Septembro matene.
Posted by Razeno at 21:23 0 comments
= = =
2007/09/16
Sabato, kiel cxiam
Mi kiel cxiam vizitis al la Esperanto-Oficejo. Mi vidis Philip, Bharat kaj Narendra. Mi rakontis pri mis sperto en Jokohamo.
Poste venis Poshraj, Nabin Subedi kaj alia sinjoro kiun mi ne konas. Ili daure diskutas pri politikaj aferoj kaj mi poste lasis ilin. Toleri krokodilojn dum unu horo estis tro por mi.
Mi gojas ke oni sukcesis renovigi la registaran atestilon post longa atendo.
Posted by Razeno at 16:26 0 comments
Labels: Esperanto-movado
= = =
2007/09/15
Tigo, la festivalo de virinoj
Hinduaninoj hodiau pregis al Dio Sivo por ke iliaj edzoj estu sana kaj felicxa, je okazo de Hinda virina festivalo "Tigo".
Ili en la festivalo fastas au ne mangas ion ajn (ec ne trinkas akvon) dum tuta tago kaj pregas al la dio. Vestite ruge, kun multaj oraj kaj aliaj ornamajoj, Ili kantas kaj dancas cefe antau temploj de Sivo. Vespere ili pregas al iliaj edzoj, guste kiel oni pregas al dioj, kaj salutas ilin tusante iliajn kapojn al piedoj de la edzo kaj akceptas mangajon de la edzo. Poste la edzoj donas al ili mangajon.
Lau la Hindua teologio, Parvatino, la edzino de dio Sivo, faris same por havi Sivon kiel edzo. Kaj tial, la virinoj ankau sekvas la saman metodon de pregado por ricevi benon de la dio Sivo por sano kaj felico de iliaj edzoj. Kaj fraxulinoj faras tion esperante ke ili ankau ricevos tiel bona edzo kiel estis Sivo.
Aliflanke, sinjorinoj iras al iliaj gepatraj homoj kaj kutime parolas pri malbonaj bopatrinioj kaj suferoj ili travivas.
Kelkaj virinoj pensas ke estas bona tago por virinoj ke almenaux unu tagon dum jaro ili povas libere vivi kaj goji kaj almenau grumbli pri la malbonaj bopatrinoj. Aliflanke, aliaj virinoj pensas ke estas nur la plejsupro de diskriminacio car nur virinoj devas esti malsata por ke iliaj edzoj estu sana sed viroj ne niam faras samon por ke edzinoj estu felica.
Posted by Razeno at 18:38 0 comments
= = =
2007/09/11
Patro-Tago
Hodiaux esats Patro-tago en Nepalo
Gefiloj donacas bongustan mangxajxon kaj ankaux vestajxojn al siaj patroj kaj dankas ilin pro ilia bona zorgo kaj helpo dum juneco.
Kaj tiuj, kies patroj jam forpasis, iras al pastroj al temploj kaj donacas mangxajxon por ke animoj de iliaj patroj estu felicxaj. Mi ankaux faris tion.
Estas bone ke ni, nedankemuloj naure, almenaux memmoras niajn patrojn unufoje en jaro...
Posted by Razeno at 11:19 2 comments
Labels: festivalo, kulturo
= = =
2007/09/08
Finfine, en ordo
Post longa pauzo mi iris al NEspA oficejo hodiau. Mi estis tie je tagmezo kaj devis atendi pli ol nuu horo antau la pordo car ne venis la gravulo kun slosilo. Post mi sekvis Narendra, Parashar, Sri kaj lia filino. Poste venis Poshraj sed li ankau ne havis slosilon. Bone. Fine venis Bharat. Mi gojis vidi ilin post longa tempo.
Mi havis mian komputilon por tralegi mian rakonton pri mia vojago (jam gi estas tro longa, kiel kutime) kaj fotojn. Mi montis la fotojn sed ne ciuj havis intereson. Mi gojis ke Poshraj vidis mian blogon. Kaj, mi ankau ne havis tempon por sidi tie car mi devis iri al la oficejo.
Jen pri oficejo. Mi finfine sukcesis daurigi mian laboron en la sama oficejo. Estis preskau malfacila kaj mi vere estis maltrankvila pro nerespondemo de mia cefo dum tri tagoj. Pro tio mi ne povis ankau skribi al multaj homoj kaj ne povis blogi. Dank' al dio, cio estas en ordo nun.
Hierau do aperis mia novajo pri S-ro Tsuchiya Kanji, la esperantisto de Jokohamo, kiu laboras por nepalanoj. Jen vi povas legi la jurnalon rete ce:
http://www.thehimalayantimes.com/fullstory.asp?filename=aFanata0scqzpba1Ua7ua.axamal&folder=aHaoamW&Name=Home&dtSiteDate=20070907
Katmando estas same kiel mi lasis gin antau kvin semajnoj - la malpaco, protesto, manko de decido inter politikistoj, kritikado pro sia ekzisto. La bomobekxplodo dimance montris ke la vojo al la elekto de konstitucia asemblejo estas ne facila. Do kun laboro inter malamikaj partio estas pli bezonata.
Mia rakonto pri mia vojago al Jokohamo pli kaj pli longigas. Eble mi venonta semajne metos gin en mia retpago www.razeno.net Ne forgesu legi gin. Mi havas multe da laboro tie ce - pri la vortaro kaj rakontoj. Mi ne scias kiel mi trovos tempon por cio sed mi scias mi faros cion.
Posted by Razeno at 16:16 0 comments