2007/10/27
Mi provas per nova sistemo

Mi nur lernas cxu mi povos blogi per retletero aux ne.

Posted by Razeno at 18:32 0 comments

Kunveno kaj politiko

Mi vizitis al NEspA oficejo hodiaux post festivalo Dashajn. Mi esperis ke eble multaj homoj venus post festivala ripozo. Sed same oakzis. Estis Philip kaj Navaraj kiam mi estis kaj ni iomete babilis.

Philip proponis ke mi denove prelegu pri mia vojagxo. Mi diris ke mi tre sxatus longe prelegi sed povas okazi same kiam antauxe. Estas homoj kiuj "permasas" nin prelegi kaj sen lia permeso mi ne rajtas fari ion. Post mia reveno, mi prelegis (etis) sed la grava persono tuj ne volis toleri min kaj diris ke mi ne dauxrigu cxar "restis pli gravajn aferojn". Do, kiom mi faru?

Antaux ol mia reveno, mi vidis Bishwa enironta en la cxambro.

Mi tamen volus denove prelegi pri mia vojagxo. Mi diris al Philip ke tio trovigxas ankaux en mia hejmpagxo.

Jes. Laux mia scio, devas okazi Japana Kongreso de Espeanto kaj Archana Joshi el Nepalo partoprenis. Kiu havas gxustan informon?

Denove, iomete politike. la problemo pli kaj pli vastigxas. La partioj ne volas kompreni kiom gravas elekto sed ili nur iel evitas gxin. Kaj la regxo pli kaj pli aktivigxas kaj do oni malferme parolas pri la regxa komploto por nova pucxo. Kaj, cxi foja pucxo nepre estos pli severa....

La prezo de benzino finfine altigxis. Iel bona kaj iel manbona. Tio iel helpos malpli malpurigi la etoson de mia kara valo.

Posted by Razeno at 15:30 0 comments

Labels: movado, politiko
= = =

2007/10/11
Por nia liberigo

Sajne, la politika malstableco neniam finos en Nepalo. Tio estas tiel le ekzistas la forto kiu neniam toleras paco en Nepalo. La forto gis nun vivas sur la kuseno de malpaco, do paco signifas lian elekzisto.

Ne tre malfrue post la registara decido por prokrastigo de la elekto por la konstitucia asembleo, la reagoj elversigis de diversaj anguloj - internaciaj organizajoj montris sian amon al la paco de Nepalo. Dankon al ili. Sed kompreneble, ankau ekzistas fortoj internaciaj kiuj sekrete deziras ke malpaco dauru en Nepalo. Unuigintaj Nacioj, ekzemple trovas bonan laboron tie ci dank' al manko de paco.

Jxus antaux du tagoj, unu el grava politikisto de Bharato diris ke Bharata armeo rekte venos al Nepalo se la problemo dauxras. Kaj bharata eks-sekretario pri eksterlandaj aferoj Shaym Sharan venis en Nepalo tute subite kaj okazigis sekretajn renkontigxojn kun nepalaj politikistoj.
Ciuj scias ke la rego kaj lia intenco estas la radiko de la problemo. Sed oni povas vidi ke amo al la rego, kiu donis nur doloron al la popolo dum sia 238-jara ekzisto, restas en ciuj politikaj partioj. Oni lautvoce kritikas la regon kiam ili vidas jurnalistojn starantaj antau ili (car ili scias ke gravas gajni polularecon, kaj estas facila gajni gin kiam oni skribas ke iu tiu estas konrau la rego). Sed praktike, ni povas vidi ke la cefaj partioj kaj altnivelaj gvidistoj ankorau gluas sin al la suoj de la rego.

Aliflanke, ni scias ke la rego ankau ne dormas en sia palaco (kiun lia praavo konstruis per la mono de la popolo, vendis gin al la registaro kaj denove guas gin kun lia nomo sur la pordo) . Li nature uzos la monon kiu li kaj liaj prapatroj sucis el la posoj de la malricaj popoloj por sia ekzisto. Do, dio scias kiom longe ni devas toleri la dramo de la politikstoj kaj la rego(regisoro) por nia tuta liberigo...

Posted by Razeno at 10:04 1 comments

Labels: liberigxo, politiko, regxo
= = =

2007/10/07
Mondvojaganto ce mia hejmo

Estis tute hazarde kiam mi ricevis telefonvokon de nekonatulo hierau vespere. Mi subite parlolis kun eksterlandano en Esperanto! Li jus venis hierau el Tibeto al Nepalo. Li trovis iun bonkoran amikon survoje kie li gastigis.

Hodiau matene mi vidis lin - li estas S-ro Sergej Chikachev. Mi tre gojas vidi lin apud mia domo, gis kie tiu sinjoro lasis lin. Li jam vojagis cirkau dek landoj en Azio. Li komencis vojagi ekde 13an de augusto 2004 kaj li intencas daurigi vojagon gis ses jaroj kaj dum tiu periodo li marsos sur tero de cirkau 100 landoj!!!

Li komencis vojagon el Moskvo al Mongolio, Cinio, Laoso, Tajlando, Okcidenta Malajzio, Singapuro, Indonezio, Bruneo, Papuo Nov Genuo, Orienta Timoro, Australio, Jakarto, Kualalampuro, Bankoko, Laoso, Munmino, Tibeto kaj al Nepalo. Li havas planon vojagi al Bharato, Pakistano, Afghanistano, Irako, Irano, Turkio, Europo, Afriko kaj Suda Ameriko.

Placas al li Azio, pli ol modernaj urboj de Europo kaj Axustralio.

Li estas verkisto kaj liaj verkoj troveblas ce www.aif.ru. Li diris ke lia edzino ricevas honorarion kontrau kio li verkas raporton el divesaj landoj al la magazino por kio li laboras.

Mi kredas ke pli interesaj mantenoj atendas nin. Nur estas bedaurinda ke mi ne povas akompani lin dum promenado pro mia laboro.

Posted by Razeno at 20:55 0 comments

Labels: Esperanto, vojagxo
= = =

2007/10/06
Esperanto-filmoj el Nepalo?

Estis interesa hodiaux cxar vere okazis io esperanta. Venis Jacob Nordfalk kaj SEan Griffin krom Philip. Do, devis auxdigxi Esperanto.

Estis Philip kiam mi atingis tien. Poste venis Mukunda kun lia Nepali lingva libreto, kiun li donacis al Philip. Poste venis Poshraj kaj Mukunda Chhetri.

Jakob montris kion li jam faris pri lia projekto de Maisy. Li vere jam laboris multe. Kaj li ankaux diskutis cxu eblos esprantigi alian faman infan-filimon "Thomas and Friends". Mi proponis ke ni Esperantigu "Meena", la projekto pri knabinoj de Suda Azio. Kaj mi ankaux diris ke mi jam esperantigis la tekston pri Tamang Heritage Trail, la filmo pri la vojagxo-vojo al Rasua kaj Langtag. Ni vidos kiel gxi realigxos.

Li volis trovi kelke da homoj kiuj vere laboros dum kelkaj tagoj por fini la projekton. Mi diris ke eble junuloj povas helpi lin , cxar ili sxajne estas tre aktiva.

Posted by Razeno at 22:54 0 comments

Labels: Esperanto-movado, filmo, kunveno
= = =

2007/10/05
Elekto ne okazos, bedaurinde

Nepalo nur havas bedauraindan novajon. Finfine, la registaro hodiau (2007-10-05) anoncis ke la elekto de la konstutucia asembleo ne okazos la novembron 22an. La elekteo, lau plano skribos vere popolan konstitucion por Nepalo kaj samtempe nuligos la monarhion. Oni povas imagi ke politika malpaco dauros.

Nenie estis problemo. Nur politikaj partioj ne povis prepari sin por la elekto kaj jen ili, post longa decido deklaris ke la elekto ne povos okazi.

Je la fino de la rakonto, la Maoistoj diris ke la registaro anoncu ke Nepalo estas respubliko, kvankam antaue ili decidis ke gi estos anonicita dum la unua kunveno de la konstutucia asembleo. Samtempe, la cefa partio ne volis akcpeti elekton lau proporcia reprezentado, kiu donos reprezenton de ciuj malgrandaj komunumoj. Do, la komenco de problemo...Nepalo nur havas bedauraindan novajon. Finfine, la registaro hodiau (2007

Kaj, nun neniu povas garantii ke la elekto denove okazos en la venonta dato.

Jus antau kvin jaroj, tiama cefministro Sher Bahadur Deuba diris ke ne povos okazi elekto kaj rego komencis lian pason al puco. Nuna situacio ne estas malsimila.
Cu vere la rego sukcesis? Eble, car popoloj kredas ke rgo ne dormis kaj estis rego malatnau ciuj malpacoj, problemoj, haosoj ktp. Aliflanke, sekrete, la politikistoj nur parolas laute kontrau la rego sur la strato sed ili havas fidon je la rego.

Posted by Razeno at 18:25 0 comments

Labels: elekto, politiko, regxo
= = =

2007/10/03
Maoistoj atakas jxurnalismon

Maoistoj denove atakas al jxurnalo. Ili iris en la jxrunalo-oficejo de "Kantipur" kaj provis bruligi parton de la oficejo. kaj poste ili atakis la presmasxinon. Do, la eldonisto devis sercxi alian presejon.

La malgranda grupo de Maoistoj, kiuj laboras en la presejo kiel laboristoj dauxre kreas problemon kaj diras ke ili ne estas bone pagita ktp. Sed cxiuj povas imagi ke tio nur estas la ordeno de la partio. La partio ne povas toleri kiam jxurnaloj kritikas ilin. La Maoistoj volas ke cxiuj jxurnaloj aplaluxdu la fi-agojn.

Dank' al cxiuj jxurnalistoj, ili kune batalis kontraux la troiga ago de la Maosito-laboristoj kaj ili ankaux ricevas subtenon de legantoj.

Mi esperas ke Maoistoj memoru ke malhelaj tagoj de la regxo venis de kiam li atakis al jxurnaloj.

Posted by Razeno at 18:51 0 comments