2007/12/28
Felicxan novan jaron 2008
Posted by Razeno at 12:26 0 comments
= = =
2007/12/25
Gajan Kristnaskon!
Karaja samideanoj,
Saluton. Mi deziras al vi gajan kristnaskon. Mi kredas ke vi bone festis la tagon kun familio kaj gaeamikoj. Mi scias gxi estas la plej grava/vasta festivalo en la mondo kaj ecx ne-kristanoj gxin bone celebras.
Mi kredas ke cxiuj religioj estas egalaj kaj mi honoras cixujn anojn de cxiuj religioj.
Tamen bedauxrinde, kvankam la registaro deklaris ke Nepalo nun estas sekulara lando, la registaro ne povis anonci unu-tagan ferion por Kristanoj, kiam Hinduoj gxuas 5 tagan ferion dum Dashain. kaj ankaux restas dekoj de aliaj ferioj dum iliaj festivaloj. Tio okazas cxar plej multe da homoj en la registaro estas Hinduoj kaj la Hindua regxo ankoraux estas forta.
Mi kredas ke almenaux nepalaj Esperantistoj estas toleremaj al aliaj religioj kaj egale honoras cxiujn religiojn.
Razen Manandhar
www.razeno.net
Posted by Razeno at 18:57 0 comments
Labels: festivalo, kulturo, Nepalo
= = =
2007/12/20
Posedajxo de regxoj nepalaj
Post ses jaroj de murdigxo de nepala regxo Birendra, regino Aishwarya, princo Dipendra kaj aliaj, oni trovis kie iliaj posedajoj traslokigis sekrete eksterlande.
La ministro pri hejma afero de Nepalo antaux tri tagoj anoncis ke 17,600,000 rupioj au 137,000 da Britaj pundoj estis translokigitaj de nuna regxo eksterlande. La mono estis en Standard Charter Accounts Banko. Inter la monsumo, 100,000 pundoj estis sendita al brita kompanio kiu nomigas PL Well and Company kaj alia 37,000 pundoj rekte iris al nepala palaco. La mono apartenis al princo Dipendra, regino Aishwarya kaj alia princo Nirajan, ciuj mortigitaj dum la mister masakro. Imagu kiom ricxa ili estis.
Cxu mi jam diris ke nepalano gajnas generale 238 usonaj dolaroj jare?
Samptempe, la registaro ankau trovis ke 1600 da la monparto (share, angle) de Dipendra kaj Nirajan ankaux estis transposedigita al Prerana, la filino de nuna regxo Gyanendra. De pli ol unu jaro, la politikistoj kriis por malfermi pri la monsumo posedita de eks-regxo kaj lia familio sed ili ne suckesis - eble cxar ili mem ne volis forigi la regon au la rego estis tro forta por ili.
Tamen, ili sukcesis kapti 16 palacojn kiuj apartenis al la regxa familio kajla 885 ropanioj da tero (1 ropanio egalas 72 kvardato da futoj) en Katmando inkluzive de 2,417 ropanioj da tero kiun kovras la nura rega palaco en Katmando). Krome restas 34,000 ropani en la tuta lando, kiun ankau la registaro nun posedas surpapere. Sxajnas tre inspira kaj pozitiva tamen oni devas atendi kiel la registaro povos vere forpeli la regon el ilaj palacoj.
Tre intrese kaj sokinde, Prachanda, la cefo de la Maoistoj kiuj de komenco deklaris ke ili volis senradiki monarhismon el Nepalo, nun diris ke ili ec volis labori kun "naciistoj" (la vorto gxenerale signifas tiuj kiuj subtanis la regon)...Jes, multaj homoj suspektis ke la Maoistoj ne estis tute kontrau la rexo dum ilia 11-jara kunarmila batalo, car ili neniam atakis la regon rekte (cxu vi memoras unu el mia malnova blogo?). Tiel, multaj homoj senmaskigos en venotaj tagoj.
Posted by Razeno at 16:18 0 comments
= = =
2007/12/15
Felicxan Zamenhof-Tagon!!
Saluton al cxiuj. Mi dizeras felicxon, sanon, sukceson kaj egalecon al vi cixuj sekvantoj de Zamenhof kaj lia lingvo (kiu fakte nun estas nia lingvo).
D-ro Zamenhof kreis la lingvon por ke ni lernu gxin kaj uzu gxin, ne por porti la verdan stelon kaj sercxi almozon inter la amaso de pli-ricxaj estperantistoj. Mi hontas kiam mi renkontas tiajn homojn kiuj ne uzas lingvon sed volas montri en internaciaj raportoj ke ili havas gravan postenon en esperanto-movado de sia lando. Kiel la movado vivas se homoj ne uzas la lingvon?
Mi celebris la Zamenhof Tagon kun grava laboro, eble la plej grava laboron en mia 17-jara Esperanto-vivo. Mi sukcesis havi mian vortaron sur la reto. vi pvas trovi la vortaron en kelkaj pagxoj, la ligilojn de kiuj vi povas trovi cxe mia pagxo http://razeno.googlepages.com/vortaro. Mi estos tre gxoja se vi havas tempon trovi gxin, tra legi gxin kaj kritiki gxin. Gxi estas tute senpaga, sed gxi gxis nun estas same kiel presprovajxo.
Anstataux esti parto de kontraux legxaj aferoj, mi preferis estis kun geknaboj hodiaux. Ili hodiaux invitis gravajn politikistojn el diversaj partioj (nepre ili estis helpitaj de diversaj ne-registaraj organizoj) kaj doni al ili kion ili volas havi kiel siaj rajtoj en la skribigxonta konstitucio de Nepalo. Poste ili anakux iris al parlamento, renkontis la cxefo (speaker, angle) kaj ankaux donis la demandojn al ili.
Mi estis kun ili hieraux ankaux mi miris ke geknaboj estas tiom lertaj, agemaj pri siaj rajtoj.
Posted by Razeno at 18:35 3 comments
Labels: infano, movado, rajto
= = =
2007/12/02
Helpo por Aidoso - fonto de korupto
Same kiel en multaj aliaj landoj, ankau Nepalo "celebras" tiel nomatan tagon de Aidoso hierau, la 1an de decembro. Lau la registaraj informejo trovigas en Nepalo 70 mil da Aidoso viktimoj.
Malgrau la pluvo de mono, la situacio de aidoso kaj HIV viktimoj estas egale mizeraj, kaj ne haltas kresko de nombro de viktimoj. Mi legas de tempo al tempo en jurnaloj ke ili devas fronti hontindajn incidentonj de diskriminacio - ec instruistoj kaj kuracistoj ne tusas ilin au ne permesas ilin resti en siaj cambroj. Imagu kiel kondutas ilin siaj familianoj.
La ministro por sanaj aferoj rekte diris ke la problemo ne solvogis gis kiam la neregistaraj oranigzajoj kontrau Aidoso ne laboras kune. Kaj, dum iu televida programo, 'profesiaj aktivistoj' de Aidoso preskau batalis kiam unu malkovris la koruptadon de alia kaj tio dauris longete...
Kial Aidoso en Nepalo? Mi iam skribis ke cirkau 500 da homoj forflugas Nepalon, sercante "bonan" laboron en diversaj landoj. Plej parte viroj vojagas eksterlande kaj revenas al hejmo kun la malsano. Ec en Nepalo trovigas kontraulegaj bordeloj kaj ankau promenas protitutinoj kun malsanoj libere.
Registaro ja afisas por nepra uzo de kondomoj sed plej multe gin ne uzas kiuj devas - kiam genujuloj dormas kun nekonatuloj. Do, la rezulto estas tiel severa.
Posted by Razeno at 18:35 0 comments
= = =