Redaktante

La neregula apero de Montejo nun tiom oftigas ke oni devas diri ke tio mem igis regulo. Nia bulteno almenau estas okaza eldonajo, car ni klopidas aperigi po unu numeron por la Internacia Himalajo Renkontigo en ciu dua jaro.  Por la 3a IHK ni kolektis msultajn artikolojn, sed nia talenta desgnanto, Razen Manandhar, intertempe forlasis nin.  Tial ci-foje ni decidis eldoni numeron sen bildoj kaj anstataue kun pli granda nombro da artikoloj, inklusive sep skribitaj de unu el la du vicprezidantoj de NespA, Narendra Rag Battaraj.  Origine tiu intencis publikigi propran libreton, sed li afable konsentis lasi ilin ciujn aperi en Montejo.  Pro tiuj ci sangoj, la nuna numero aspektas tute malsama ol antauaj.  Ni tamen esperas ke la partoprenantoj de la 3a IHR kaj niaj aliaj legantoj guos la enhavon.
=
Rerigardo al la 2a Internacia Himalaja Renkontigo

La 2a Internacia Himalaja Renkontigo okazis de la 26a de februaro gis la 6a de marto 1998.  Dudek du esperantistoj el 12 landoj partoprenis.  La plej granda nombro da partoprenantoj el sama lando estis sep, el Japanio.

La programo komencigis en la 27a kun vizitoj al vidindajoj de la valo de Kathmando.  Unue oni iris al Pasupati templo, kaj poste al Baudha stupo kaj Bhaktapuro, iama rega urbo.

En la 28a oni promenis tra la urboj de Katmando kaj Patano, centro de artistoj.

La 1an de marto oni veturis al Citavan.  Survoje oni travivis aventuron: perflosan boatadon sur rapidkva Trisuli rivero.  Post la flosado oni tagmangis kaj veturis al Citvan per alia buso, atingonte Citvan Nacian Parkon en malfrua vespero.

Dum la sekvanta mateno oni promenis en arbaro.  Post matenmango unu grupo ekskursis sur elefantoj, kaj post tagmango veturis per boato sur Rapti rivero, kaj pli poste rajdis sur elefantoj.  Dum la boatado oni povis vidi diversajn specojn de verdajoj kaj sovagaj bestoj: ekzemple, unukornaj rinoceroj, krokodiloj, cervoj, kunikloj kaj lokaj birdoj.  Vespere profesiaj artistoj regalis ciujn per kultura programo.

En la sekvanta mateno oni promenis ankoraufoje en la arbaro piede.  Post matenmango oni veturis al Pokhara.  Survoje oni vidis diversajn naturajn vidajojn, inklusive Begnas lagon kaj Davis akvofalon.  Antau vespermango estis programo de popoldancoj.  Gejunuloj kaj geknaboj dancis kun granda entuziasmo.  Ciuj satis tiujn ci dancojn, kaj fine multe da partoprenantoj mem dancis kun la artistoj.

En la sekvanta mateno ciuj levigis frue por rigardi panoramon de montpintoj, sed bedaurinde l cielo estis kovrita de nebulo, tiel ke Machapuchre ne estis klare videbla.  Poste oni promenis tra la urbo de Pokhara, vizitante Feva lagon kaj templon de la diino Barahi sur insuleto meze de gi.  Post matenmango oni vizitis plurajn interesajn lokojn de Pokhara, ekzemple Mahendra groton, K.I. Singh ponton kaj Mahendra ponton.  La saman tagon oni revinis al Katmando.

La 5a marto estis libera tago, kaj la 6a la fina tago.  La fina kunveno komencigis je la 3a horo.  Ciuj partoprenantoj intersangis ideojn, paroladis pri la enlanda Esperanto-movado kaj donis valorajn sugestojn al ties membroj.

Je la 6a horo komencigis la internacia vespero.  Gi estis inaugurita de S-ro Kumar Poudel, kuna sekretario de la ministro por turismaj aferoj.  Li diris ke Esperanto instigas turismon kaj fortigas internacian fratecon.  Poste li dosdonis memorajojn de Nepalo al ciuj partoprenantoj.  Vicprezidanto S-ro Lok Pani Agnihotri donacis 100,000 rupiojn, kaj S-ro Irene Leland 2.500 rupioj, al NespA.  La kunveno finigis per mango kaj periodo de babilado, kantado kaj dancado.  Oni esprimis la intencon okazigi la 3an Internacian Himalajn Renkontigon en la sama dato de la jaro 2000.

-Ganga Malla
=
Bonvolu Ne Doni Akvon

Donu nur vojagon al mi
Sed ne donu vojon
Donu nur soifon al mi
Sed ne donu akvon

Mi kuru ci tien en mi
Ne donu mezan stupon
Donu pluvon de konscienco
Sed ne donu ties akvon

Mi staras antau la salo
Maro estas for
Jes, donu multan soifon al mi
Sed ne donu akvon

Ne donu dormon de gojo
Ne donu plezuron de kontento
Mi nagu en ci tiu cielo en mi
Ne donu maron da mielo

Donu nur vojagon al mi
sed ne donu vojon
Donu nur soifon al mi
Sed ne donu akvon

-         Mangu Kancul

Mangu Kanculi estas filino de renomata nepala verkisto de la antaua generacio Bhimnidhi Tivari, kaj si mem estas fama verkistino de la nuna generacio.  Si verkis tiun ci poemon en Esperanto.
=
Esperanto ce Everesto

-Mukunda Pathik

Mi audas kaj legas regule pri diversaj agadoj en Esperantujo, kaj lau mia scio gis nun neniu esperantisto vojagis al Everesto (8.848 metroj).  Sed finfine en la “nova jarmilo” tio okazis.

Fine de 1999 S-ro Emin Baro, novzelandano kiu nuntempe laboras en Suda Koreio, prezentis sin telefone al mi kaj demandis pri logebleco (mi estas membro de Pasporta Servo).  Mi invitis lin gasti ce mi, kaj baldau eksciis ke li volas piedvagadi gis la baza kampadejo de la plej alta monto en la mondo.  Li proponis ke ni iru duope.  Post iom da hezito mi konsentis.

La 6an de januaro 2000 mi kun miaj tri filoj bonvenigis S-ron Baro en Tribhuvan Internacia Flughaveno, elmontrante esperantan flagon.  Ce mi ni denove diskutis pri datoj, vetero, flugbiletoj, tranoktejoj, kostoj, varmaj vestajoj ktp, gis ni sentis nin kontentaj pri la arango.

Ni decidis vojagi sen gvidisto au portisto, kvankam piedvagadi al la baza kampadejo de Everesto en la malvarma sezono estas terure malfacile.  Fakte multe da amikoj konsilis ke mi ne kuniru, car tio povas esti iom dangera.

De Katmando ni flugis al Lukla per malgranda aviadilo.  Kelkajn minutojn post la eligado ni estis marsantaj direkte al Everesto.

La vojo gis la bordo de Dudh Kosi (‘Lakta Rivero’) estas sufice kruta.  Dum la vagado ni uzis nur Esperanton.  Ni ne petis ion de iu, zorgante pri bezonajoj inter ni.  La sento ke ni faras historion ene de Esperantujo instigis nin.  Ni gojis larmoj pro la bela pejzago kaj pro la aventuro.

Afero de ciu konata estas tio kio okazis la 29an de majo 1953, kiam du bravaj homoj, S-ro Tenzing Serpa (nepalano) kaj S-ro Edmund Hillary (novzelandano) sukcese surgrimpis Everston unuafoje en la historio de la mondo.  Preskau duona jarcento pasis de tiam, sed neniu esperantisto vojagis al Everesto, gis finfine mi (nepalano) kaj S-ro Emin Baro (novzelandano) levis grandan esperantan flagon ce gia bazo.

Ni piediris tre rapide.  Estas konsilinde ripozi survoje du tagojn en Namce Bazaro (fama loko, nomata la pordo al Everesto).  Ni tamen malatentis tiun ci konsilon, marsante vigle antauen kaj tranoktante en teodomoj.  Nokte la temperaturo subiris gis -15°C, kaj ni bonvenigis la sancon meti la piedojn en kunvojn de hejtigita akvo.

Por la sano en altaj regionoj mangajoj kaj trinkajoj estas aparte gravaj.  Bedaurinde, la prezoj de mangajoj kaj trinkajoj estas tre altaj en la Everesto-regiono.  Ekzemple, palajo da nudeloj kaj botelo da Coke kostas po 10 rupioj en Katmando, sed oni pagas tie 60 rupiojn por nudeloj kaj 160 por Coke - pli multe ol en kvin-stelaj hoteloj.

Dum la vojago ni renkontis diversajn eksterlandanojn.  Kutime homoj piedvagadas grupe.  Ni ankau povis vidi de tre proksime diversajn bestojn, ekzemple gruntbovojn, or0fazanojn (nep. danfe, la nacia birdo) kaj moskcervojn.

Sed cio ne iris lau plano.  Survoje mi malsanigis pro alteco kaj devas tuj reiri al pli malalta loko.  En tia situacio oni spiras tre rapide, kaj tamen oni sentas kvazau oni ne ricevus sufice da oksigeno. La kapo pezigas kaj forte doloras, kaj la okuloj rugigas.  Lokuloj rekomendas ke oni mangu ajlon.

Bonsance mi povis flugi per helikoptero reen al Lukla kaj Katmando.  Dum 15minutoj mi spiris el kanistro de oksigeno.  Intertempe mi resanigis.  Fino bona, cio bona.  Kion oni ne faras pro amo al Esperanto?
=
Rudra Rag Pandej: La Unua Nepala Verkisto de Romanoj.

-Philip H. Pierce

Oni uzas la sufikson -ist en Esperanto por signifi iun kiu profesie okupigas pri io.  Cu en tiu ci senco ekzistas verkistoj de romanoj en Nepalo?  Oni povas dubi.  Certe trovigas homoj kiuj regule publikigas romanojn kaj aliajn speciojn de literaturo, sed preskau neniu, kiu gajnas monon farante tion.  Oni au mem pagas por la presado au, se sufice konata, lasas iun eldoniston publikigi gin, tamen sen granda espero ke oni iam ricevos tantiemon.

La leganta publiko en Nepalo estas fakte tro malgranda por ke verkistoj povu profiti de sia talento.  Ili devas resti kontenta pri iom da renomo.  La verkisto Diamond Samser (v. la pasintan Montejo) diris al mi ke li estas la unua kaj gis nun nura persono kiu sukcesis vivteni sin per siaj skribajoj.

Kiu verkis la unuan romanon en la nepala lingvo?  Se per romano oni volas diri specon de proza literaturo enkadrigita en priskribo de rekoneblaj sociaj kondicoj, do skribis romanojn bazitajn sur priskribo de la moderna nepala socio kaj publikigi ilin en la sama jaro, 1934.  La verko de Pandej, Rupamati, aperis iom antau tiu de Srestha, sed sajnas ke tiu ci finis sian romanon jam antau tiu kaj lasis gin kusi sur tablo.  La jugo montrigas malfacila.

La jaro 1934 komencigis per granda tertremo, al kiu la popolo respondis unuece.  Rudra Rag Pandej gvidis savteamon kaj poste ricevis medalon pro tio - nur unu inter multaj postaj tiaj agnoskajoj pro servo al la nacio.  Post studado de historio en Hindio li estis reveninta al Katmando kaj tuj estis nomita lernejestro de Durbar High School, la unua mezlernejo de Nepalo.  Tie li sukcesis lasi sangi la sistemon de finaj ekzamenoj por ke lernantoj ne plu devu iri al Hindio por trapasi ilin.

Preskau samtempe li estis nomita estro de Tricandra Kolegio, la unua (kaj tiam nura) kolegio de Nepalo.  Poste li ankau servis kiel direktoro de la naciaj arhivoj kaj vickanceliero de Tribhuvan Universitato.

Entute li skribis kvin romanojn, historiojn de Hindio kaj Anglio, teatrajojn kaj serion da artikoloj pri sanktuloj de la subkontinento.

Rupamati temas pri la problemoj de bofilinoj ene de grandaj komunaj familioj.

Ofte tiaj virinoj estis (kaj ankorau estas) traktataj ne multe pli bone ol sklavinoj.  Pandej volis atentigi pri tiu ci aspekto de familia vivo, kaj li faris tion, priskribante du eblajn reagojn fare de junaj edzinoj: idealan konformon kaj radikalan ribelon.  Rupamati, la cefa persono en la rakonto, ekzemplas la unuan reagon. Kiel la lasta alinco en la libro konstatas, virinoj kiel si aperas unufoje en miliono da edzinoj.  Do por solvi la problemon oni devas serci alian rimedon: nome, sangon en la sinteno de bopatrinoj.

Rupmati estas plena je vivaj priskriboj de la nepala socio de antau sepdek jaroj sub la strikta Rana-regimo. Haveblas angla traduko eldonita de Book Faith India.

[Rudra Raj Pandey, Rupmati, Tradukita de la nepala de Shanti Mishra, Delhi. (ISBN 81-7303-102-9, distribuita de Pilgrims Book House, P.O. Box 3872, kathmandu, e-mail info@pilgrims.wlink.com.np)]
=
Akvofontoj en Nepalo

-Navin Lal Srestha

Multe da naturaj varmaj akvofontoj ekzistas en Nepalo.  Se oni banas sin en tiuj ci fontoj, oni kuracas paralizon kaj malsanojn de ventro kaj hauto senpage kaj sen malbonaj efikoj.

Naturaj akvofontoj estas kvazau hospitaloj de naturo.  La temperaturo de tiaj fontoj etendigas de 0° gis 100°C.  Ofte la popolo de Nepalo nomas lokojn kun akvofontoj Tatopani (tato signifas en la nepala lingvo ‘varma’, kaj pani ‘akvo’).

Naturaj varmaj akvofontoj trovigas ekzemple en Kodari, Hatijana (Sankhuvasava distrikto), Sjabrubesi kaj Cilime (Rasuva distrikto), Bhurung, Dokhola, Singa, Cumrung kaj Dhadkharka (Mjagdi distrikto), Gomsom kaj Dhima (Mustang distrikto), Came kaj Lata (Manang distrikto), Vulvule Khar (Tanahu distrikto), Tatopani (Baghang distrikto), Dhancauni (Luma) kaj Tila rivero (Gumla distrikto), Srinagar, Sina kaj Camalaija (Darcula distrikto), Riar, Sadhu Khola kaj Saraj Khola.  Estas multaj akvofontoj en aliaj lokoj en Nepalo, sed ili estas konataj nur al lokaj homoj.

El ciuj akvofontoj, Tatopani en Kodari estas la plej fama.  Kodari situas je preskau 200km norde de Katmando, apud la limo inter Nepalo kaj Cinio.  Multaj homoj iras al Tatopani en Kodari ciujare.  Ili banas sin en gia varma natura akvo giskontentige.
=
Narendra Bhattaraj estas la nuna vicprezidanto de la Nepala Esperanto-Asocio (NEspA), kaj unu el ties membroj kiuj eklernis Esperanton de Joachim Werdin el Pollando en la komenco de la naudekaj jaroj.  Li ofte sercas, sed evidente ne kiam li eniris Esperantujon, car li strecas siajn fortojn gis rompigpunkto por mastri la lingvon.  Joachim Werdin faris siatempe la distingon ke lingvo povas esti facila sed ne simpla, kaj mi pensas ke kaj Narendra kaj mi ambau samopinias ke tio validas pri Esperanto.  Post rapida akiro de la facilajoj venas pado preter longa aro da malsimplajoj – unu post (sed ofte interplektita unu kun) alia.

Por ke niaj cerboj ne tro hejtigu dum la ciusemajnaj kunvenoj de NEspA, Narendra de tempo al tempo ellasas malserozajn rimarkojn por nia konsidero, post kio ni iras returne al la uzo de –ig kaj –ig.  Li diradas ke li havas dudek jarojn, kaj ke tiu ago dum multaj jaroj nun ne sangigis.  Bonsånce mi ne devas decidi cu mi alparolu lin en la nepala lingvo per bhai (pli juna frato) anstatau daj (pli maljuna frato), car kutime ni parolas inter ni en Espernto au ofte (horrible dictu) en la angla, mia gepatra lingvo kaj lia gebopatra, kaj tiuj lingvoj ne faras tiun ci distingon.

S-ro Narendra (li ciam nomas min S-ro Philip, duone suprenrigardante al mi duone traktante min kiel egalulon) studis ingenierarton en Mumbaj antau tridek jaroj (eble kiam li ankorau atendis permeson eniri la uteron), kaj unu el liaj proferoroj estis iu S-ro Parik.  Tiu estis jam maljuna kaj mortonta.  Sed antau ol morti li iutage parolis al sia nepala studento pri Esperanto, kaj konsilis ke li ne forgesu pri gi.  Laudata estu Alaho!  Nia vicprezidanto ne forgesis.  Nepalo estas lando konsistanta el fervoraj legantoj (kvazau legistoj) de jurnaloj, kaj kiam li vidis anoncon pri nova kurso gvidota de Joachim Werdin, li reagis.  Li nun estas unu el la plej fortaj motoroj de NEspA.

Post laciga tago kiel altranga oficisto en Telekomunikado-Korporacio, S-ro Bhattaraj satas hejmeniri, serci iomete kun sia edzino, filo kaj filino, mangigi sian hundon Pepsi, kaj poste skribi ion en Espernato.  Ci tiu parto de Montejo prezentas kolekton da artikoloj verkitaj au tradukitaj de li.  (Se la manko de kopirajtlego en Nepalo ne devigas lin mencii siajn fontojn, mi certas ke li almenau dankskuas la kapon en ilia direkto.)  Li skribis gin por la 3a Internacia Himalaja REnkontigo por ke la partoprenantoj sciu iom pli pri Nepalo ol kio venas sub la okulojn.  Mi citos frazon el la Renkontiga Libro: "Se vi trovos ion nekontentiga bonvolu tuj atentigu S-ron Narendra Bhattarai (tel. 981021431) pri tio." 

-Philip H. Pierce
=
Nepalo – La Lando de Festivaloj

Iu frua vizitanto al Katmando iufoje rimarkis:  “Cu alia domo estas templo, kaj ciu alia tago – festivalo.”  Pro tio ke pli ol 22,500 religiaj monumentoj estas disigitaj tra Katmando valo, ci tiu diro ne estis flanka de la celo kaj, rilate al “ciu alia tago,” estis nur iom milda troigo.  Trovigas pli ol dek kvin festivaloj en la nepala kalendaro, sumante al cent dudek tagod de celebroj ciujare; tio estas, pli ol tridek elcentoj de la jaro povas esti rigardataj kiel festtagoj.

Estas hinduaj festoj, budhaj celebroj kaj festivaloj de la indigenaj popoloj de la valo.  Iuj estas grandaj melaoj, religiaj foiroj kie miloj amasas ce templo de adoranta dio anu diino, sed iuj estas kunvenoj por familianoj de unu sola korto.  Ofte malfacilas sciigi kiuj religianoj celebras festivalon, car hinduaj, budhaj kaj aliaj, animismaj kredoj miksigas harmonie en Nepalo.  En festivalaj tempoj la diferencoj ec pli kunfandigas.  Sekvantoj de iu kredo povas plenumi ritojn, sed la amuzo gueblas por ciuj.

La ciklo de festivaloj en Katmando radikas en gia historio, mitologioj kaj religioj.  La origino perdigas en legendo, sed kelkaj festivaloj estas menciitaj en historiaj rakontoj de antau mil jaroj.  Kelkaj ec datigas de antau tiu tempo.  Festivaloj pleje honoras la multegon de la dioj de Katmando valo kaj celebras ties mitologiajn venkojn super malicaj spiritoj.  Kelkaj signas sezonojn, ekzemple la komencon de musono au la finon de rikolto.  Aliaj honoras parencecon.  Ciuj estas aprobitaj oportunoj por liberigi la emociojn kaj sin amuzi.  Antau cio, festivaloj estas agnosko de la antikva kaj forta ligilo kiu estas la religio kaj kulturo de la valo.

Antau nelonge la festivaloj estis la cefa formo de komunuma amuzo.  Ankorau ili restas satata distrajo malgrau radio kaj televido.  Multaj tradicioj ne sangigis dum jarcentoj.  Kelkaj modernajoj entrudigas; ekzemple la ligna kadro de la caro de la vivanta diino Kumari igis metala.  Nuntempe elektraj kabloj obstrukcas la turpinton de la dio Ruga Machendranath altan je 30 metroj, sed tradicio superas: la kabloj estas fortrancitaj por ke la dio povu sekvi sian ritualan vojon.

Escepte de etaj detaloj, nepalaj festivaloj konservas sian autentikecon.  Ili ne estas eventoj por turistoj, sed esprimoj de vitala kulturo kaj religio.  Tiaj ritoj kaj tradicio ebligas unikan komprenon de la vivmaniero, sinteno kaj kredo de iliaj celebrabtoj.  Al eksteruloj, festivaloj prezentas kolorplenan vidajon de la popolo en iliaj felicaj kaj malstrecaj momentoj.

En la amaso oni povas vidi etnajn popolojn en iliaj plej tradiciaj vestoj:  Tamang virinojn en koloraj tolajoj portantajn pezajn metalajn juvelojn, au dikajn malaltajn Gurung virojn kun khukrioj (longaj nepalaj tranciloj) sovitaj sub rimenojn.

Preskau ciu semajno en Katmando prezentas bonan sancon por ceesti festivalon.  En iuj ceffestaj tempoj “festivalo-casado” povas esti tuttaga obsedo: oni devas multe movigi ien-tien por kapti ciujn celebrojn okazantajn en la valo.  Lokaj celebroj okazigataj de urbetoj estas malpli konataj sed tamen partoprenindaj.

La fakto ke kvar diversaj kalendaroj estas uzataj, ne inklusive la gregorian, komplikas la situacion al okcidentanoj.  La festivaloj preskau ciam okazas en malsamaj okcidentaj datoj de unu jaro al alia.

Sed se la tempo varias, la celebro mem restas nesangebla.  Kvankam ciu festivalo estas unika, kelkaj trajtoj estas komunaj.  Ciu festivalo honoras iun dion au diinon.  Nepre okazas religia ofero au adoro.  De frua mateno virinoj alportas bele arangitajn telerojn plenajn je floroj, rizo kaj aliaj mangajoj al la dio.  Dum specialaj festivaloj, kiam idolo de dio veturas per caro, la cirkaua rigardantaro kelkfoje estas tiel amasa ke oni nur povas jeti rugan farbon kaj manerojn, esperante ke ili atingos la caron au ties okupanton.

Dum la grandaj festivaloj (melaoj) nuboj da incenso parfumas la aeron, religia muziko sonas, kaj vendistoj de tikaoj faras sian komercon.  Kontrau malgranda sumo, tiuj metas koloran markon simbolantan la trian okulon de homo sur la frunton de adeptoj.  Tiuj lavas sin rite per sankta akvo, se la templo situas sur riverbordo (prefere ce kunfluo de du riveroj).

Ciu familio havas sian propran dion au diinon adorantan lau sia tradicio, bezono kaj inklino: ofte Laksmi por asekuri prosperon, au la diajn parojn de Siva kaj Parvati, au Krisna kaj Radha por asekuri geedzan felicecon.  Se infano malsanigas, iu familiano povas iri al templo de Sitala, la diino de infanaj malsanoj sur Svajambhunath monteto.  Ciumatene tibetaj budhanoj prezentas sep bovlojn da akvo ce la familia altaro, kaj oferojn de lumo, incenso, muziko kaj aliaj objektoj agrablaj al lamaoj, Budhoj kaj Bodhisatvoj, kaj al la darmo mem.

Ciu angulo de la socio estas penetrita per religio de spiritoj.  Feran stifton oni enbatas en pordojn por forpeli la malbonajn inter ili.  Bildoj de serpentaj dioj (nagaoj) estas gluitaj al pordoj.  Ritoj devas esti faritaj antau la konstruo de novas domo por pacigi la nagaojn, kiuj logas sub tero.

La religio kuntrikas la socion per siaj multaj malgrandaj ritoj en kaj ekster familio.  En la tago de Bhaj Tika dum la festivalo de Tihar, fratoj ricevas multkoloran tikaon de siaj fratinoj.  Se oni ne havas patrinon, oni iras al Matatirtha “por vidi la vizagon de sia patirno en la spegulo de la akvo de sankta lago.”  Dum Dasajn, Tihar kaj multaj aliaj festoj ciuj vizitas la tutan parencaron.

Dozenfoje la stratoj eksplodas kun la haoso de juneco.  En la tago de Laksmi Puga, grupoj da homoj iras dum multaj horoj de domo al domo, kantante “bhaijlo – bhaijlo” kun goja unutono.  En la tago de Ghantakarna, infanoj strecas snuron trans stratojn, petante imposton, haltigante trafikon por kolekti monon por la entombigo de maljuna demono kaj saltante cirkauen, kantante.

Estas kvazau festtempoj neniam cesus.  Nepalo estas ne dimance religia loko.  Gi estas tio ciam kaj cie, en ciuj anguloj kaj ciuj skulptitaj fenestroj, frumatene en stratflanka sanktejo kaj malfrunokte – dum kantoj audeblaj en ripozpavilonoj de temploj.

Oni ne necesas esti religia persono por senti la efikon de religio, same kiel oni ne devas esti religia por senti la pacon de arbaro.  La dioj kaj diinoj, gvidante kaj inspirante, igas la nepalan socion pacplena, tolerama kaj saga.
=
Festivaloj de Nepalo

- Tulsi Caran Chugu

Nova Jaro
La tago rigardata de la plimulto de nepalanoj kiel Nova Jaro ciam okazas lau gregoria kalendaro en mezo de aprilo.  La dato estas nacia ferio.  La popolo celebras kun granda pomo, okazigante diversajn spektaklojn.  La Lingo-Gatra au Bisket-Gatra (bisket: grejno metita sur maton sub suno por sekigi; gatra: procesio) estas unu tia spektaklo, kiu estas tradicio de la urbo Bhaktapuro.

La Gatra de Ruga Machendranath
Tiu ci gatra estas granda spektakla festo de la caro de Machendranath en Patano.  Gi dauras kelkajn monatojn ekde aprilo.  La sama speco de festo, por Blanka Machendranath, okazas en Katmando en la monato de marto-aprilo, daurante kutime kvar tagojn.  Ambau donas al urbanoj sancon kulti la dion kiu savis la landon de senpluveco.

Gai-Gatra kaj Ganaj-Punhi
Gai-Gatra (‘bovinfesto’) estas festivalo de la nevara etno simila al Karnavalo, kaj okazas dum ok tagoj en julio-augusto.  Dancado, kantado, la desegnado de amuzaj bildoj kaj aliaj tiaj agoj estigantaj gajecon kaj ridadon estas akcentataj dum la festo.  Familio en kiu iu mortis dum la paisnta jaro forsendas membrojn kostumintajn sin kiel bovinojn por fari fiksitan rondiron de la urbo en la unua tago.  En la plenluna tago (punhi) hinduoj lasa bindi al si novan sanktan fadenon (ganai) cirkau la sultro; kaj preskau ciuj nepalanoj, protektantan fadenon cirkau la pojno (raksabandhan).

Indra-Gatra (festo de la rego de dioj)
La festivalo de Indra, dio de pluvo kaj rego de dioj, estas celebrata en Katmando kun granda pompo kaj spektakloj.  Gi dauras ok tagojn en augusto-septembro.  Granda caro en tri etagoj (signifantaj la diojn Siva, Visnu kaj Brahma) portas Kumari, la vivantan diinon, en procesio tra la cefaj stratoj de Katmando.

Dasajn au Durga-Puga
La festo de Durga-Puga (adoro de la diino Durga) au Dasajn estas la plej granda festivalo de Nepalo.  Gi okazas en la monato de oktobro.  Dum 15 feriaj tagoj, la kutimaj okupajoj cesas por ciuj.  Cefe la sepa, oka, naua kaj deka tagoj estas la pelj gravaj.  La sepa tago nomigas Fulpati (ofero de floroj al Durga);  la oka tago, Astami (nev. Kuchivoje); la naua, Navami (nev. Sjakotjako); kaj la deka, Vigajadasami (la tago de la venko de la diino super la malbono).

Tihar au Dipavali
Tiu ci festo estas konata kiel la festivalo de lumoj, kaj dauras kvin tagojn en oktobro-novembro. Oni iluminas domojn nokte kaj preparas specialajn mangajojn, aparte dolcajojn de diversaj specoj.  En la unua kaj dua tagoj oni adoras respektive korvojn kaj hundojn, en la tria kaj kvara respektive bovinojn kaj bovojn, kaj en la kvina tago fratinoj honoras siajn fratojn.  La kvara tago ankau estas la Nova Jaro lau la nevara kalendaro.  Parenteze, tiu ci festo konfirmas la anglan dirajon Each do has its day (‘ciu hundo havas sian tagon’).

Sivaratri
Sivaratri (‘la nokto de dio Sivo’) estas celebrata en februaro-marto.  Granda religia pilgrimado okazas al Pasupatinath templo, kiun miloj da homoj el Nepalo kaj Hindio vizitas.

Ghode-Gatra (‘Cevalofesto’)
Tiu ci festivalo estas unu el la kulturaj festivaloj propraj al Katmando valo.  Cevalo vetkurado kaj aliaj sportludoj okazas sur Tundikhel (la granda paradtereno en la centro de Katmando).  En aliaj partoj de la urbo dioj estas portantaj en palankenoj tra stratoj, akompante de tradicia muziko.

Jomari-Punhi
Jomari-Punhi okazas en decembro, precipe en Katmando valo.  En la tago de la festivalo oni oferas panon nomatan jomari al la diino Laksmi au la dio Kubera, kaj poste mangas gin.  Farante tiel, oni sanktigas la rikolton.  La tago estas tiu de la plena luno (Nev. punhi).
=
Trovado de Kulpuloj

Ram Bahadur perdis siajn tutajn sparajojn por Dasajn (la plej granda festivalo por nepalanoj) kiuj li sekrete metis en tirkeston.  Iuj malgojigitaj gepatroj perdis sian nuran infanon.  Virinoj perdis siajn juvelojn au tutnovajn vestojn.  Kion fari?  Ram Bahadur kaj la aliaj lasis bir, nepalan sorciston, konsili al ili.

Multe da nepalanoj ankorau fidas al tradiciaj metodoj por trovi kulpulojn - tiuj uzataj de sorcistoj, antauvidistoj au mandivenistoj.  Fakte ne ciuj tiaj metodoj estas senutilaj.

Dum generacioj la familio de Bisnu havas inter si viron kiu vivtenas sin kaj la familion profesie kiel sorcisto.  Li estas tiel okupita ke estas malfacile respondi al ciuj petantoj.  La sekreto de lia profesio?  Ec en ci tiu materiala, malluma mondo nenio restas nenotita de la fortaj okuloj de la Ciea.  La pekuloj trompas sin sed ne la Ciopovan.

La sorcisto estas la dio Siva mem en la formo de kadavro.  Bisnu igas la dio Siva kiam divina energio plenigas lin.  Tiu ci supernatura povo estas la veturilo de la supere povplena diino Kali.  La spirito do gvidas homon al la kulpulo.  La kutimo, nomata “vokado al bir”, estas tiel fidinda ke “ec policanoj petas niajn servojn,” diras Bisnu.

Kiam oni perdas havajojn au familianon, oni bezonas helpon de najbara(in)o juna kaj virga.  La sorcisto unue farbas la manplaton tute nigra post purigado de gi per sankta akvo.  Tiam li vokas la bir, la antikvan kaj tradician supernaturan spiriton.

La nigra cirklo estas plenigita per blanka lumo.  Poste aperas arbo en la nigra zono, kaj simiono sur la pinto de tiu ci arbo. Kiam oni rigardas la radikon de la arbo, bildoj komencas aperi, kvazau filmo ludigus.  Multfoje, la kulpulo kasas sian vizagon per siaj manoj pro timo ke li estas rekonita lau siaj veraj ecoj.

La nura kialo de ceesto de geknaboj estas ke ili disponas je alta povo de koncentrigo.  Fakte oni bezonas fortegan koncentrigon por rekoni kaj personon kaj lokon kaj eventon en la limigita blanka cirklo.

Se vi ne kredas je ci tiu nepala metodo por trovi kulpulon, provu gin mem kiam vi venontfoje perdas ion (au iun) ajn.  Vi devos kunporti iom da rizo kaj incenso kaj kelkajn florojn.  Kontrau malpli ol kvardek rupioj, vi eblos observi ciujn movigojn de la kulpulo.  La familioj de “kulpulsorcistoj” ciam pretas servi vin.

=
Bhaktapuro - Urbo de Adeptoj

“Se ekzistus nenio alia en Nepalo krom Darbar placo de Bhaktapuro, tamen indus vojagi duone cirkau la globo por vidi gin.” - E.A. Powell

Antaue nomata Khopa en la nevara lingvo, la urbo de Bhaktapuro estas vivanta muzeo kaj mondheredajsito.  Gi atestas la lertecon de siaj metiistoj dum la Malla regimo (de la 12a gis la 17a jarcento) per la nevar-etna arto kaj arkitekturo sur multaj monumentoj tra la tuta urbo.  Bedaurinde, tertremo en la jaro 1934 detruis pli ol kvar mil domojn kaj templojn de historia graveco.  Tamne la hodiaua urbo havas ankorau suficajn monumentojn por pruvi ke dum tiu regimo trovigis pli da temploj ol domoj en Katmando valo.  Hodiau vizitanotj vagantoj tra gia mallargaj stratoj kaj preter giaj antikvaj konstruajoj reeniras mezepokan mondon.  Inter la tri urboj de Katmando valo, nur Bhaktapuro ankorau konservas sian carmon kaj senton de alimondeco.

La nevaraj logantoj de Bhaktapuro plejparte estas hinduoj, kaj malnovaj religiaj tradicioj ankorau diktas ilian vivmanieron.  Situante dek kvar kilometrojn oriente de Katmando, ci tiu pacoplena, konservativa urbo akre konstrastas al kvazau freneza Katmando.

Bhaktapuro estis konstruita en la malfrua dek-dua jarcento de la rego Ananda Malla.  Kiel multaj nevaraj komunumoj, gi staras alte super siaj naturaj cirkauajoj.  Unue arangita en formo de granda konko, unu el la emblemoj de la protektanta dio Visnu, gi poste estis finkonstruita kiel fuorto kun ok pordegoj.  Unu el tiuj restas en Bharvaco kvartalo en la okcidenta parto de la urbo.

En la antikva periodo, Bhaktapuro estis sekura kontrau atakoj, car estis malfacile aliri kaj penetri gin.  Eble pro tio la Malla regantoj faris Bhaktapuron sia cefurbo.

La pli kaj pli prosperanta turismo de ciu pasanta jaro alportas daure kreskantan fluon de turistoj al ci tiu loko. Vizitantoj okupigas pri siaj fotiloj, penante kapti memorojn por la estono.  Ilin allogas la sentempeco de la urbo, kiu aspektas kiel antau centoj da jaroj.  Ankau la festivaloj, dancoj kun tradicia muziko kaj regaloj de la loka popolo en gaja humoro faras la etoson pli fascina.

Bhaktapuro estas benata de la Nava Durga, la diaj emanintinoj de la diino Durga.  Por sekureco, la rego Ananda Malla konstruigis sanktejojn por la Asta Matrika (ok emanintinoj) de la patrino diino ce la ok cefaj direktoj en la periferio de la urbo.

Pli ol naudek elcentoj de la logantaro estas farmistoj, sed ili laboras ankau kiel carpentistoj, masonistoj au potistoj - profesioj hereditaj de iliaj prapatroj por la tempo kiam ili ne farmas.  FAkte, la plej lertaj carpentistoj kaj lignoskulptistoj devenas el Bhaktapuro.  La virinoj teksas hejme tolon por privata uzo au vendado.  La urbo estas fama ankau pro la haku topi (speco de nigra capo) kaj gugu dhau (bongustega jogurto farita nur tie).  Cu temas pri farmado, konstruado au regalado, forta sento de komuneco regas inter la farmistoj; kiel en la pasinteco, ili helpas unu la alian senpage.

Viroj vestitaj en kac, hejme teksita vestajo ligita cirkau talio, kaj virinoj en hakupatatasi (la tradicia hejme teksita nevara sario kun ruga orlo) estas ordinara vidajo dum la farmsezono.  Do meza majo gis frua junio, oni povas vidi ilin plantantaj rizon, kiu estos rikoltita de meza novembro gis frua decembro.

La normala vojo por eniri la urbon komencigas en Sallaghari, la pinarbaro ce la okcidenta periferio - kiun turistoj ofte vizitas por observi vespertojn.  Ci tiu loko ankau estas ofte vizititaj de novaj geedzoj por ricevi benon de Sarasvati (diino de artoj kaj lernado) kaj Ganes (dio de bonauguraj komencoj kaj okazoj).  Du notindaj lagoj situas iom for.  La antaua, lau enskriboj ce gia orienta bordo, datigas de 1216 p.K., dum la tempo de la rego Ari Deva Malla.  Ci tie oni guas neobstrukcitan vidajon de Cangu Narajan templo (kvara jarcento p.K.) sur pinto de monteto.  En helaj tagoj Napukhu lago kaptas reflekton de himalajero Langtang. De ci tie Durbar placo atingeblas en dek minutoj.

Durbar placo meze de la urbo estas songmondo por amantoj de arto kaj arkitekturo.  Gi estas brila memorajo de la eknomia prospero de la Malla periodo.  La bieno de la Malla regantoj estis komplekso de palacaj administraciaj konstruajoj.  De ci tie, la Mallaoj regis Katmando valon de la dek-dua gis la dek-kvara jarcento, kaj poste nur Bhaktapuron gis la dek-sepa.

La cefa enirejo al la placo, grandega pordo, estis konstruita dum la vivo de la rego Bhupatindra Malla (1696-1722).  Tiu mem estis metimajstro.  Apud la enirejo staras paro da leonoj kune kun idoloj de la dio Bhajrav kaj la diino Ugracandi, kiuj ambau lastaj estas eksterordinare belaj - antauajoj de venontaj beloj.  Durbar placo estas trezoro de vidajoj, kiujn oni devas asimili malrapide.  Proksime, la deutaga pagoda templo de Badrinath (Visnu), ornamita per fajne skulptitaj pordoj kaj apogstangoj, estas tre impona.  La birdo Garuda, lia veturilo, sidas antaue sur kolono.  Ankau sikhara-temploj de Ramesvar kaj Siva trovigas proksime.  Kolektive nomataj Cardham, ili allogas kredantojn esperantajn lokon en cielo. Proksime situas Bhandarkhal kun arko pordokadro de stonmasonajo.  Apud gi staras la grandioza Caukot palaco, konstruita en la frua dek-sesa jarcento de la rego Gag Gjoti Malla.  Nun uzata kiel nacia bildogalerio, gi enhavas inter siaj multaj antikvajoj stonan skulpturon de Hari-Sankar, kiu konsistas duone el Siva kaj duone el Visnu, kaj manuskripton skribitan en 1247 p.K.  Gia enirejo estas gardata de grandegaj idoloj de Hanumante Bhajrav kaj Narasingha, la unua avataro (kun leona kapo) de Visnu.

Kelkajn pasojn antaue trovigas la mondfama majstroverko “la ora pordego.”  La multmana ora diino Talegu serene fiksrigardas al subaj observantoj.  Paro da kalasoj (sanktaj vazoj por akvo) kaj idoloj de diversaj dioj altigas la impreson de ci tiu belega pordo, konstruita en la dek-sepa jarcento.  Flagoj, gaguraoj (konosturoj), elefantoj, lianoj kaj rampantaj larcentoj ornamas gian tegmenton.

Tra ci tiu pordego, post promeno sur brilaj brikoj masonitaj oleo por pligrandigi ilian fortecon kaj brilecon, vi trovas Mulcok (‘Cefa Korto’), la logejon de Talegu, la diino de pesiloj.  Datigante de 1434 p.K., gi havas apogstagojn dekoritajn per cielaj estajoj.  En la najbarejo trovigas belega peco de metalarto: ora akvo-elfluilo kiu similas al la kapo de kapro kaj venas el la buso de Hitimanga, mitologia akvoserpento.

Kontrau la ora pordego, super alta stona lotuso protektita de cudamani (‘oraumbrelo’) sidas la ora statuo de Bhupatindra Mall, rego de multaj artaj atingoj.  Gi modeste frontas, en pregånta pozo, al diino Talegu.  La plej granda sonorilo en Bhaktapuro situas tie, sur levita stonpodio; dufoje en tago gi sonoras por indiki adoron al diino Talegu.  Apud la podio estas la sikhara-templo de Basala Devi, konstruita en la dek-sesa jarcento kaj grandioza kun giaj nau turpintoj.  Gi frontas al la vasta Durbar placo.  Khica ko Dan, bronza sonorilo aspektanta kiel ploranta hundo, staras antau la plej suba podio.

Repliko de Pasupatinath templo de Katmando situas tuj malantau Basala templo.  Ankau konata kiel templo de Jaksesvar Mahadev, gi estis konstruita de la rego Jaksa Malla en la dek-kvar jarcento.  Tiu ricevis instrukcion en songo de Dio ke li konstruu gin en Lia honoro.  Gi estas fama fro la ekzotikaj figuroj sur giaj apogstangoj, kiuj laukrede prezentas tantrajn formulojn, kaj ekzemplas la religiajn inklinojn de la Malla regoj.

La fama palaca domo kun kvindek dvin fenestroj apud la ora pordego estis konstruita de la rego Bhupatindra Malla.  Ciuj ci tiuj fascinaj fenestroj malkasas la amon de la rego al lignajoj.  La fajne skulptitaj fenestroj elrigardas al la Cjasalin Mandap (‘pavilono kun ok anguloj’).  Tiu detruigis en la tertremo de 1934, sed estis renovigita antau kelkaj jaroj.  Konstruita de la rego Jaksa Malla honore de sia regino, gi prezentas grandan vidajon sur Durbar placo.

Nestante inter Cjasalin Mandap kaj Jaksesvar templo estas akvokondukilo farita el stono, atestante la altan artan lertecon de la stonmasonistoj de la Malla periodo.  Entute sesdek kvar tiaj kondukiloj estas instalitaj en diversaj lokoj de la urbo.  Akvo elsaltas de la stono grafita kapo de la lhohiti, kaj ciu lhohiti estas cirkauita de netaj tavoloj de brikoj konsistigantaj muron kun malgrandaj figuroj de dioj.

Pli antaue, la deksesjarcenta sikhara-stontemplo dedicita al la diino Siddhi Laksmi salutas vizitantojn.  Figuroj de strangaj bestoj flanke de giaj stupoj faras ci tiun templon sufice impona.  Proksime situas majestaj peronoj kaj la templo de Gosajnkunda (‘lago de Siva’), kiu elstaras sur la placo.

Antikvaj domoj kun komplike formitaj fenestroj borderas brikpavimajn stratojn, kiuj kondukas al la vasta spaco de Dattatreja placo, situanta ce dudekminuta malhasta promeno de Durbar placo.  Oni kredas ke la multtegmenta pagodstila Dattatreja templo -enkorpigo de Brahma, Visnu kaj Siva - estis konstruita el unu sola arbo en la frua dek-kvara jarcento.

La mahanta (‘sacerdoto’) de Dattatrejo logas en Pugari Math, la antikva klostro fama pro giaj fenestroj de komplika aspekto.  Inter ili trovigas unu kun figuro de pavo, rigardata kiel kajstroverko de lignoskulpturo.  Unu parto de la templo-komplekso estas muzeo elmontranta antikvajn skulptajojn.

Mallonga promeno de Dattatreja rekompencos vin per vido de Taumadhi kvartalo.  La famaj Njatapol kaj Bhajrav Njatapol kaj Bhajrav temploj superregas la vastan spacon, ci tie pavimitan per stonoj.  Njatapol, la kvinetaga templo de la diino Siddhi Laksmi, epitomigas la artistajn penojn de la rego Bhupatindra Malla, kiu konstruis gin por trankviligi la furiozon de la dio Bhajrav.  La rego, en lia neelcerpebla energio por finkonstrui la templon rapide, instigis la popolon kolekti la esencajn materialojn gis post kvin tagoj.  Ci tiu pagoda templo reliefigas alte super ciuj domoj de la urbo.  Fajne skulptitaj respektive paroj da elefantoj, leonoj, grifoj kaj dioj.  Ciu paro lau tradicio estas dekfoje pli forta ol la tuj suba.  La tegmento estas subtenita de cent ok apogstangoj, ciuj kun kolerplenaj dioj gravuritaj sur ili.

La diino Siddhi Laksmi estas akompanata de Bhajrav, kiu logas en trivica templo proksime de Nyatapol.  Gia plej supra tegmento estas orita.  Origine konstruita en la dek-sesa jarcento kaj renovigita post la tertremo de 1934, gi enhavas kvin orajn fenestrojn kaj sep konusturojn.

Bolacha kvartalo, populare konata kiel la placo de potistoj, situas malantau Taumadhi.  Sur la vasta spaco pavimita per brikoj, oni povas vidi kiel potistoj kreas diversajn ujojn per tornostablo.  Tipa de la potistoj same kiel de la farmistoj estas forta kunlaboremo, aparte kiam temas pri ilia profesio.

La lokaj festivaloj, ankorau alia interesa aspekto de Bhaktapuro, ludas gravan rolon en la vivo de urbanoj.  Bisket-Gatra, memorigante la mortigon de serpentoj, festigas ok tagojn en meza aprilo, kaj nur en Bhaktapuro,  Caroj similaj al pagodaj temploj sur grandegaj lignaj radoj portas la dion Bhajrav kaj la diinon Bhadrakali.  Ili estas tirataj tra la urbo.  La de caro de Bhajrav estas trivica; gia tegmento estas el orita kupro kaj borderita per brile ruga kaj ora tolo.

Tra la tuta festivalo oni oferas kokidojn por ricevi benojn.  En la kvara tago la caroj atingas Ljasinkhja.  Grandega stango kun du pecoj da tolo de eksterordinara longeco estas starigita tie.  Matene de la sama tago, alia stango estas starigita en Bolacha kvartalo.  La sekvantan tagon, la Visvadhvag stango estas mallevigita, kio indikas la komencon de la nova jaro.  La caroj tiam iras returne al Gahiti kvartalo, kun frapigante trifoje, kio signifas la unuigon inter Bhajrav kaj Bhadrakali.

Bhaktapuro estas mirinda urbo por viziti en ciu ajn tempo de la jaro, cu okazas festivalo au ne, car gi enprofundigas la vizitanton en antau longe forgesitan eraon.  Ekskurso al la urbo tra Araniko cefvojo iras tra pejzago de irigaciataj kamparoj, verdegaj en la mezo de musono.
=
La Nepala Kuirado

Kia estas nepala mango?  Tio ne estas nekutima demando de unuafoja vizitanto al Nepalo, sed mirige gi ofte audigas el la buso de ankau duafoja au triafoja vizitanto.  En ci tiu lando fakte pli ol naudek elcentoj de la popolo estas farmistoj.  Oni oferas mangajojn al dioj au pliaguloj, kaj mangajoj estas fokuso de preskau ciuj festivaloj.  Car Nepalo estas lando limanta al landoj konataj pro bongustaj mangoj jam de antikva tempo, oni povus supozi ke gi mem evoluigis belegan tipan kuiradon.  Tiu fakte evoluis, sed por kompreni kia gi estas, mi devas unue fari alian demandon: Kio signifas “nepala”?  Demandu iun nepalanon kaj vi trovos ce li au si malficilon difini nepalecon, car ekzistas almenau tridek kvin gentaj grupoj kun malsamaj lingvoj, vestoj, kutimoj kaj, iagrade, kiurartoj.  Konsentite, la ciutaga mango bazigas sur la eblecoj allasitaj de la medio.  En foraj regionoj, oni havas malmultajn elektojn: oni mangas kion oni povas kultivi.  La serpoj mangas terpomojn du au tri foje en tago - au simple boligitajn (kaj mangitajn potelere), au en bongustaj stufajoj, au kiel pano (alu roti), pastbulo en supo (rhil doke) au spicita kaco.  Kvankam terpomoj enkondukigis ce ci tiuj montaruloj iom pli ol antau jarcento, serpoj kaj terpomoj nun estas kvazau nedisigeblaj, same kiel nu rizo kaj kareo.

Logantoj en la montaro kaj malaltejo de Nepalo, aparte katmandanoj, sin vivtenas per dal, bhat kaj tarkari: rizo (bhat) kun densa supo de lentoj (dal) kaj legoma kareo (tarkari).  Estante la plej generala nutrajaro, gi plej proksimas al nacia mango.  TAgo sen dal-bhat estas rigardata kiel malkompleta en multaj domoj de Katmando.  La generala meztaga saluto inter najbaroj de Katmando valo post “Kiel vi fartas?” estas “Cu vi jam mangis rizon?” “Rizo” ci tie signifas tagmangon.

Se dal-bhat sajnas tre simpla por montmarsantoj, kiuj konsumas gin dum semajnoj, oni trovas grandan diversecon en gia ingrediencoj kaj en gia preparado.  La tipa mezklasa mangajo de katmanda domo konsistas el tarkari de faboj, verdaj pizoj, karatoj, kukurboj ktp.  Gi estas ciam spicita per diversa kombino de zingibro, ajlo, cepo, kapsiketo, kurkumo kaj masala (miksita spica preparitajo, milde dolcita per kariofilo, cinamo kaj kardamono).  Dal trovigas en pli ol dozeno da specoj: nigra, verda, flava kaj ruga, kaj el diversaj sekaj faboj), kiuj estas kuiritaj, gis ili igas densa supo, kun kelkaj el la supraj spicoj.

Rizo, kutime kaj prefere blanka (kvankam ruga kaj bruna specoj mangigas en montara regiono), vaporkuirigas kaj servigas en grandaj porcioj.

Nepalanoj amas spicon kaj scias fari kelkajn bongustajn acarojn.  Tiuj konsistas el peklitaj legomoj (ekzemple tomatoj, pizoj, karotoj au kukumoj) spicitaj per multo da zingibro, ajlo, salo kaj aliajoj.  Kelkfoje rostitaj semoj kaj sekigita fisajo aldonigas.  Acaroj trovigas salaj, acidaj, dolcaj au akraj-ciuj kun fortega gusto, tiel ke oni bezonas nur plenkuleron por la tuta mango.

Viando estas generale mangita dum specialaj okazoj, kaj tiam en grandaj kvantoj, ekzemple en la Dasajn kaj Tihar festivaloj.  Kutime, oni distrancas gin en malgrandajn pecojn kaj kuiras tiujn en spicita karea sauco, au fritas ilin kun kapsiketoj.

Kokajo, bubalajo, porkajo, safajo au fisajo trovigas fresa preskau cie, sed la mangado de bovajo kaj la bucado de bovoj estas strikte malpermesata lau hindua religio kaj kutima lego.

Cjura estas vario de dal-bhat-tarkari populara inter nevaroj, malnovaj logantoj en Kathmando valo.  Gi estas sekigita kaj batita rizo prezentita kun diversaj viandoj, legomaj, kareoj kaj acar.

Ekster Katmando valo, kie malmultas la vario de legomoj, mangoj estas pli simplaj.  Roti (nefermentigita pano) kun legomoj kaj lentoj estas ofte mangita en la suda parto de Nepalo.

Super alteco de 3,000 metroj, maizo, milio, hordeo kaj tritiko farigas cefaj mangeroj.  Ciutaga maten-kaj vespermango de multaj montaraj vilaganoj estas dhindo, densa kaco de muelita maizo, potencigita per sauco de cie uzata sag, la nepala spinaco, au la fama gundruk, sekigitaj kaj fermentigitaj legomaj folioj, precipe de sisnu (urtiko).  En la ekstrema okcidento, popoloj sin vivtenas per densa pano farita el kruda bruna tritiko.

Hordeo, terpomoj, laktajoj kaj kelkaj fortigaj legomaj nutras la logantojn de la plej alta Himalajo.  Jes, kaj foje poefagsteko.  Komercistoj al Tibeto trapasas 6.000-metrajn montpasejojn, kunportante nur iom pli ol seka sampa (hordeo muelita por ke oni povu miksi gin kun buterteo) au eble iom da churpi (kazeino) au viando.  Se vi iras supren al Khumbu, Langtang au Manang, nepre provu iom da sampa.  Gi estas bongustega, nuksgusta kaj nutrorica; gia granda energienhavo faras gin ideala mangajo por montmarsantoj.  Vi eble havos malpli da sukceso engluti tason da tibeta buterteo, kiu, kiel oni scias, mallogas okcidentanojn kaj ec nepalanojn de la ebenajo.

Kelkaj provindaj nepalaj mangajoj:

Dal-bhat tarkari
Ne suficas mangi nur unufoje, car ciu kuirado malsamas de tago al tago.  Nepre provu iom da acar por gui la veran guston lau nepala stilo.  Kvankam trovigas ci tiu mango en multaj restoracioj de Katmando, indas gui gin en iu domo por senti la kunan etoson.

Dal-roti-tarkari
Diversaj specoj de roti trovigas en nepala kuirado.  Kutime nepalanoj mangas gin kun lentoj kaj/au legomoj.  Puri, roti, capati, paratha kaj ec alu roti kaj pani roti - ciu farita el muelita tritiko, rizo au hordeo - servas kiel substituajo de stomakpleniga dal-bhat-tarkari.  En domo au sur pado, oni povas smiri ilin per lentoj, legomoj, viando, fromago au ec arakidajo kaj jeleo.

Cjura
Cjura au bagi estas la vaporkuirita rizo mangita en seka formo.  Gi estas populara posttagmeza mangeto, aparte en Katmando valo.  Kutime oni mangas gin kun terpomoj, legomoj au viando.  Ci tiuj mangeton preskau devige sekvas nepala teo, dolcigita per sukero kaj lakto.

Sukuti, kacila
Nepalanoj guas viandon per diversaj manieroj.  Inter tiuj menciindaj estas sukuti (sekigita viando).  Eblas prepari ci tiun viandan mangajon el bubalajo, kaprajo, cerajo au fisajo.  Gi mangigas kiel simpla preparajo, kareo au bongusta peklajo.

Momo
Momo, nun ege populara tra la lando, estas nova fenomeno ci tie.  Origine de Tibeto, gia preparado sangigas lau regiono.  Gi estas vaporigitaj postabuloj el kolbaso.

Kompreneble nepalaj mangoj povas esti iom tro spicaj por ne alkutimigintaj okcidentanoj pro la nekalkuleblaj spicoj kunmetitaj en ilin dum preparado.  Ciuokaze tion bone kompensas la gusto; do kutimigu vian stomakon kaj guigu vian langon al ili!
=
Kelkaj Interesaj Kutimoj de Nepalo

La nepala vivmaniero estas plena je kulturaj mirindajoj.  Tiuj kiuj volas akiri pli bonan komprenon de la nepala vivstilo devas unue scii ion pri la baza kultura heredajo de Nepalo. Jen kelkaj interesaj nepalaj kutimoj por instigi vian scivolon.

Akceptado de gastoj
            Gastoj en Nepalo tradicie estas traktataj kiel dioj, rangante nur post tiuj. Akceptante gaston, oni kutime kunpremas la manojn antau si kaj diras "Namste" au "Namaskar" kun rideto. Serpoj, la famaj montgrimpistoj de Nepalo, metas khataon, simplan blankan tukon el katuno, cirkau la kolon de gastoj. Girlandoj esats ciam signo de respekto  por tre gravaj perdonoj. "Dhanjavad" estas la vorto uzata por danki iun pro afableco au iu servo.

La ruga tika  kaj nigra gazal
            Lau nepala kutimo, ruga marko(nomata tika) metita sur la frunton signifas la benon de Dio. Gi trovigas en diverdaj koloroj lau ceremonio. La ruga tika estas tre populara en hinduaj kaj budhaj komunumoj. Krome oni metas kolirion (gazal) ce la okiloj de infenoj, kio celas al eviti okumalsanojn. Plenkreskuloj uzas gin kiel losmetikon.

Juneco kaj amo
            Nepalaj junuloj ne elmontras siajn koraferojn. Fari amon publika spektaklo cagrenas kaj ec  hontigas rigardantojn. Knaboj promenantaj  manenmane au mancirkautajle estas ordinara vidajo, kiu indikas nenion pli ol amikecon.

Geedziga kaj familia ligiteco
            En lokaj jurnaloj infana geedzigo, poligamio kaj poliandrio estas okazoj por interesaj rakontoj. Ili ciuj fakte estas kontraulegaj. Geedzigoj en Nepalo ankorau estas pleje arangitaj, sed tio ne nepre signifas ke la gefiancoj e havas  iun influon sur la decido de diaj gepartoj. Malgrau ke la plejmulto el geedzigoj estas arangitaj, tamen eksedzigoj elcente estas mekredeble maloftaj. La minimuma ago de geedzoj estas dudek unu jaroj por knaboj kaj dek ok jaroj por knabinoj. LA soruacio antau dudeko da jaroj estis tute malsama. La familia logiteco en Nepalo estas fortega.

Virinaj vestoj
            Per ju pli da vestajoj nepalaj virinoj sin vestas, des pli da admiro ili allogas al si, kaj des pli sajnigas sin bonaj. Tiel, ciam indas ke vizitantinoj ne sin vestu per tro malanunda kostumo en publiko. Tio povas hontigi pli again nepalanojn, kelkaj el kiuj ec povas fari malagrablajn rimarkigojn.

Mangaj kutimoj
            Nepalanoj ne mangas ion kio estas jam tusita de la buso au lipoj de iu alia. Tia utrajo estas rigardata malpura au makula, kaj oni nomas gin nepallingve gutho. Nepalanoj tial ne uzas telerojn de aliaj gis  tiuj estas plene purigitaj.

            Plenagaj nepalanoj estas striktaj pro siaj mangaj kutinoj kaj generala konduto. Ili estas aparte ofendigema ankau pro la trinkado de akvo. Ortodoksa nepalano, vidante senkastulon tusi lian trinkaskvujon povas tuj kolerigi.

            Multaj nepalanoj kutimas trinki akvon el poro nomota karuva, farita el kupro au latuno, kun elfluileto au tubeto en gi. Prezenti akvon en glaso estis antau nelonge rara fenomeno. Oni atentas ke la lipoj ne tusu la poton dum trinkado. Lavi la manojn antau kaj post mango kaj tralavi la buson estas bona konduto.

Societumado
            La gastiganto ordinare ne mangas kun la gastoj en tradicia nepala hejmo. Lia cefa zorgo estas gastigi ilin per parolado kaj regalado. Rompi ci tiun tradicion estus tre malgentila lau ortodoksulo. Edzinoj en Nepalo kiuj rezistas la modernogo ne satas akompani siajn edzojn al grandaj festoj.

Privateco en familio
            La kuirejo en tradicia familio, aparte en Katmando valo, estas kvazau sankta templo. Tipa nepala domo en Katmando havas kuirejon konstruitan en la surpa etago. Nepalanoj kutime regardas siajn kuirejojn, pregejojn kaj provizejojn kiel la plej gravajn lokojn en siaj hejmoj. Oni povus facile cegreni iun, rekte marsante en iun el tiui cambroj sen permeso de la familicefo.
=
Luri- La Knabino de Sarangkot

            Luri Tamang, nau jaraga, scias ke si logas en alteco de la vilago Sarangkot en Pokhara valo. Si scias, car oni diris al tion. Sed si ne scias kia aspektas la vilago, kien turistoj de la tuta mondo venas por vidi gian belecon, au aventuristoj por gui pendoglisadon, car si estas blinda.

            Ciuj scias kiel granda la mondo estas cirkau Luri krom si mem. Unu sola cambro en monteto kun muroj konstruitaj el stono kaj tegmento el ardezo, sen cirkauaj logejoj, estas kie si vivas kun siaj gepartoj kaj fratinoj.

            La rideto sur sia vizago ne reflektas suferon au doloron. Si ankau ne aspektas cagrena pri tio ke la bramanini kiu permesis al ili resti provizore en tiu kabano povas iatage veni kaj elpeli ilin. Siaj gepatroj, kiuj estas laboristoj, kaj siaj kvar fratinoj estas tiel sensciaj pri sia forto kiel  si pri la mondo. Ankau ili ne scias se ili perdos tegmenton super la kapoj, kaj se jes, kiam.

            Luri estas bonsanca, car si naskigis en Pokhara valo, paradizo lau okcidentanoj. Cirkau si trovigas rava pejzago, kaj super sia kapo staras carmaj regidinoj- la fisvosta Machapuchre kaj Annapurn- flirtante kun nuboj. Envia nebulo nesukcesas kasi ilin de la ekstera mondo.

            Malgrau la zumado de kolorplenaj pendoglisiloj flugantaj super sia kapo. Luri ne konscias ke oni flugigas pro vido de homoj glisantaj en aero papilioj.

            Luri estas simila al la negaj regidinoj Machapuchre kaj Annapurna. Si estas tiel bela kiel ili sed samtempe, diference de ili, ne plendema. Siaj okulgloboj ankau kovrigas per blankajo en la sama maniero kiel ke la leviganta nebuloj kovras ci tiujn carmajn regidinojn. La nura diferenco estas ke la leviganta suno  daure forpelas tiujn enviajn nebulojn, kaj brila beleco malkovrigas, estigante admiron ce ciu rigardanto. Sed por Luri, suno neniam levigos por alporti vidon al siaj cagrenitaj okuloj.

            Luri diras ke si povas senti diferencon inter tago kaj nokto kaj nenion pli. Siaj gepatroj estas for la tutan tagon kaj revenas al la kabano ce vesperigo kun mangajoj por siaj idoj. Siaj maljunaj fratinoj ceestas por prizorgi sin kaj domajn taskojn.

Cu ili iam konsultis kuraciston? La gepatroj de Luri respondas ke ili havas nek la tempon nek la rimedojn por tio. Ili diras ke si ne eblos akiri la vidon kaj tiam silentigas, fiksrigardante paradizon.

La gepatroj de Luri, frapitaj de malriceco, eble diris la veron, au cu ili nur volas kasi gin sub vualo de malriceco. Eble kuracistoj rigardas sensenca la kuracadon de knabimo kies gepatroj estas tro malricaj por toleri gian altan koston.

Luri restas viktimo de denaska deformo kaj malriceco. Si preferus araban dezerton kun ol paradizom sen okuloj.  Siaj gepatroj restas indiferentaj pri sia edukado. Havante aliajn infanojn mangigendajn(kaj ankau laboron). ili ne dedicas multan tempon al Luri. Ili tre felicus se iu organizo prizorgus iliajn filinojn. Neniu el tiuj iam vidis lernocambron, car iliaj gepatroj (portistoj au sargistoj) ne povas toleri la elspezojn. Cio kion ili povas fari estas nur plenigi la stomakojn.

Luri sajnas ne bedauri sian situacion, nek ec voli ekseii kion siaj gepartoj planas por si. Si ankau ne havas plendojn pri la neebleco vidi la mondon cirkau si. Si sajnas fakte esto felica pri tio ke si ne eblas vidi gin; almenau la radianta rideto pensigas tion.

Sed tiuj kiuj vidas sian malkapablon, rigardas gin kiel dian tragedion. Verdire estas tragedia situacio kiam gepartoj de vidmalkapabla knabino ne povas aceti okulojn, ec se ili estus aceteblaj en la lando. Ciuokaze ili certe pensas ke tiu kiu skulptis sian destinon agintus pli juste se li logigintus sin en malbela loko antau ol linfiski siajn okulojn.
=
Budhismaj Stupoj

Ekde la frua veda periodo en antikva Hindio, stupoj estis eroj de la pejzago, ordinare konstruitaj kiel teramasaj tomboj.  En la postaj jaroj adeptoj de la Budho adoptis la stilon kaj popularigis gin por rememorigi la gravan morton de sia respektan majstro en Kusinagara.

La fama libro Mahaparinirvana Sutra, kiu enhavas vivajn rakontojn pri Gautama Budho en liaj lastaj tagoj, mencias ke “por kvar kategorioj da individuoj oni rajtas lasi starigi stupon por simboligi ilian forpason el ci tiu nedaura mondo.”  Ili estas Tathagata (=Budho), Pratjeka Budho (=Budho kiu atingas enlumitecon nur por si), ia adepto de Tathagata kaj universala rego.  Gautama Budho mem rekomendis al sia disciplo Ananda konstrui tiajn stupojn en vojkrucigoj por simboligi lian Mahaparinirvana (lasta forpaso).  Tiu kiu postlasas ce stupo girlandon au incenson, farbas gin au pregas (au simple restas kvieta) antau gi rikoltos gojon.

Lau volo de la Budho, liaj adeptoj konstruis dek malkomunajn stupojn en diversaj lokoj de Gambudvipa (Bharato) por la memorig festo de lia morto en Kusinagara en la kvina jarcento a.K. El ci tiuj dek stupoj, ok estis konstruitaj super korpaj restajoj de la Tathagata; la aliaj du estis konstruitaj super lia urno respektive la cindroj kolektitaj el la sankta funebra stiparo.

Asoka, la granda maurja monarko de la tria jarcento a.K. lasis konstrui 84.000 stupojn super la relikvoj de Gautama Budho.  Li ankau lasis malfermi sep el la unuaj stupoj, disigi la enhavojn kaj disvastigi ilin tra la vastega teritorio de Bharato.  La monarko uzis siajn regajn rimedojn grandskale por propagandi la filosofion de la Budho.  Stupojn li rigardis kiel simbolon de la plej alta respektego. Tiam la figuro de stupoj estis malmulte evoluita.  Tamen adorantoj de la Budho konsideris la stupan arkitekturon la cefa objekto de adoro fare de la kulto.

Dum multaj jarcentoj, la stupo restis la cefa simbola formo de la Budho kaj tiel kontentigis la psikologiajn dezirojn fare de sekvantoj de la budha kredo por konkreta reprezentajo de sia majstro.

La Mahavamsa, fama budha livro de Sri Lanko, entenas detalajn priskribojn de diversaj etapoj dum la konstruado de stupoj.  Lau gi budhanoj agnoskas kvar klasojn de stupoj: (1) saririka (kun korperoj), (2) paribhogika (kun artikoloj de praktika utilo), (3) uddjesika (kun edifantajoj), kaj (4) dharmika (de religia signifo).  La lasta estas konstruita kiel ago de profunda religia merito, dum la unuaj tri tipoj ensanktejigas de popolo.  Kleruloj rigardis ilin kiel metafizikan simbolon, kaj ordinaraj homoj adoris ilin kiel videblan simbolon de granda lumo.”

Tri homaj Budhoj (Krakucanda, Kanakmuni kaj Gautama Budho) naskigis en Nepalo, la lando de la Budhoj.  La adoro de stupoj ankorau estas vivanta tradicio en ci tiu lando.  La plej fruaj stupoj trovigas en Kapilavastu, Lumbini kaj Ramagram.  En Katmando valo oni rekontas cefe dharmikajn stupojn - tie kutime nomatajn chajtjaoj (termino deventa de cita, la funebra stiparo).  La valaj stupoj rivalas nombre kun hinduaj temploj.  Oni povas vidi ilin starantaj en harmonio flankflanke en kortoj de antikvaj domoj, en viharoj (monahejoj), ce vojkrucigoj kaj laulonge de avenuoj.  La stupoj de Svajambhunath kaj Bodhnath estas la plej renomaj, kaj lau tradicio apartenas al la dharmika grupo, manifestante kosman idearon.  Ili enkorpigas la esencon de mahajana budhismo en Nepalo.  Penigaj esploradoj de d-roj A.Fuehrer, W.Hoej kaj P.C.Mukherjee prezentis valorajn servojn al budhisma arkeoloen okcidenta Nepalo dum la lasta dekjaro de la dek-naua jarcento.  Fuehrer esploris multajn stupojn en la najbarejo de Kapilavastu kaj surbaze de pli fruaj esploroj de L.A. Waddell identigis kaj lokalizis la naskiglokon de Gautama Budho en Lumbini.  Hoey eltrovis la kadukan Kolijan stupon de Ramagram, proksime al Parasi Bazar ce la bordo de la rivero Gharahi.  Mukharjee sukcesis trovi en Tilaurakot proksime al Taulihava Bazar la siton de la rega urbo Kapilavastu.

Sekve, la budhisma gefrataro finfine nerevokeble reakiris la longe sopiritajn lokojn Lombini, Kapilavastu kaj Deudah (au Ramagram) en la okcidenta ebenajo de Nepalo.  De granda graveco estas la tri stupoj de ci tiuj ejoj kie Gautama Budho pasigis dudek nau jarojn de sia vivo.  Ci tiuj stupoj estis esploritaj kaj elkavigitaj de nepalaj arkeologistoj.  Situante ce Tilaurakot, Rupandehi kaj Parasi en la ebenajo de okcidenta Nepalo, ili prezentas respektive memorigan, votan kaj relikvan stupojn de Gautama Budho kaj liaj regaj gepatroj.

Nepalaj arkeologistoj elkavigis du stupojn en 1968 je preskau 500 metroj norde de la rego urbo Kapilavastu.  Ci tiuj gemetaj stupoj estas trovitaj en gepara pozidio kun bazaj diametroj de po 52 futoj.  El la pli granda stupo ne eblis malkovri ian relikvon.  La plej malgranda, car tro rompiginta, ne estis tusita; anstataue oni lasis kovri gin por estonta scienca esplorado.  La loka onidiro estas ke la pli granda estis dedicita al la rego Sudhodhana, kaj la malpli granda al la regino Majadevi - la gepatroj de la Tathagata.

Lumbini, pro tio ke gi estas la naskigloko de la Budho, enhavas multajn stupojn.  La grandega vota stupo situanta en la sud-orienta angulo de Majadevi templo estas unika en gia plano.  Eksperta opinio indikas ke gi eble estis konstruita lau koncepto de Tribhuvan-mandalo (mandalo de la tri mondoj).  La nuna alteco de la cefa konstruajo estas 6 futoj 6 coloj, kaj gia baza areo estas 25 kvadratfutoj, kun po tri elstarajoj en la cefaj direktoj.  Gi estas enfermita per borderaj muroj kiuj havas miniaturajn kvardratajn chaijtjaojn ce la antuloj.  Pro manko de datita antikvajo rilata al gi, gian precizan daton maleblas ekscii.  Tamen gi sajne apartenas al la Gupta periodo.  Ciuokaze ciu stupo de la budha erao estas kvazau vivanta atesto por la tuta budhisma mondo pri la eternaj veroj de gia Inicianto.